Papua lingvaro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q236425) |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e Aldonita ŝablono {{Unua}} per AWB |
||
Linio 13: | Linio 13: | ||
== Aliaj projektoj == |
== Aliaj projektoj == |
||
{{projektoj|commons=Category: Papuan languages|wiktionary= Kategorio:{{paĝonomo}}}} |
{{projektoj|commons=Category: Papuan languages|wiktionary= Kategorio:{{paĝonomo}}}} |
||
{{Unua}} |
|||
[[Kategorio: Papua lingvaro| ]] |
[[Kategorio: Papua lingvaro| ]] |
Kiel registrite je 18:17, 23 jun. 2019
La termino papua lingvaro aludas al aro de lingvoj de la okcidenta Pacifiko kiuj estas nek aŭstroneziaj nek parolataj de aŭstraliaj praloĝantoj. La plimulto de la lingvoj estas parolataj en la insulo de Nova Gvineo (dividita inter Papuo-Nov-Gvineo kaj Indonezio), kun iuj malmultaj parolataj en la insuloj Salomonoj, Halmahero, Timoro, Aloro kaj Pantaro, plus alia izolita en Aŭstralio, oriente de la Toresa Markolo.
La papuaj lingvoj estas relative malmulte konataj, pro la malmulta laboro kiun oni realigis sur ili, komparite kun la kvanto de laboro farita super aliaj lingvoj de la regiono kiel la aŭstraliaj lingvoj aŭ la aŭstronezia lingvaro. Fakte, en la aktuala stato de kono, la papuaj lingvoj ne formas lingve establitan unuiĝon, kaj ene de la lingvoj oni identigis plurajn familiojn kaj makrofamiliojn sendependajn inter kiuj oni ne povis provi genetikan rilaton, kvankam ekzistas iuj eksterlingvaj argumentoj por antaŭsupozi ke inter ili ekzistas rilatoj pli aŭ malpli malproksimaj.
La familio estas dividita siavice en Madanga, Okcidentpapua, Okcident-Nov-Gvinea, Orientpapua, Orient-Nov-Gvinea kaj Sepika familioj. Totala kvanto de parolantoj: 4,6 mln.
La plej multnombraj papuaj popoloj estas: Ĉimbuoj - 250 mil, Aloro-Pantanoj - 170 mil, Abelamoj - 70 mil, Benabenoj - 30 mil, Foreoj - 20 mil.
Ekzemploj de papuaj lingvoj:
- abelama lingvo estas parolata de papua popolo en Papuo-Nov-Gvineo. Kvanto: 70 mil (1992).
- alora lingvo, parolata en Indonezio. Kvanto: 100 mil (1992).