Júlia Sigmond: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 42: Linio 42:
[[Kategorio:Rumaniaj hungaraj esperantistoj]]
[[Kategorio:Rumaniaj hungaraj esperantistoj]]
[[Kategorio:Esperanto-verkistoj]]
[[Kategorio:Esperanto-verkistoj]]
[[Kategorio:Rumanaj redaktoroj]]
[[Kategorio:Rumanujaj hungaraj redaktoroj]]

Kiel registrite je 11:50, 25 jun. 2019

Júlia Sigmond
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1929 (1929-07-11)
en Turda
Morto 23-an de marto 2020 (2020-03-23) (90-jaraĝa)
en Piaĉenco
Mortokialo COVID-19
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco HungarioRumanio
Familio
Frat(in)o István Sigmond
Edz(in)o Sen Rodin
Okupo
Okupo esperantistoaktoroverkisto
vdr

SIGMOND Júlia [ĵigmond] rumania hungara pupaktorino, verkistino en Esperanto, redaktorino. Ŝi estas naskita en Turda la 11-an de julio 1929. Ŝi estas la fratino de la verkisto István Sigmond.

Kariero

Júlia Sigmond estis pupaktorino de la hungarlingva sekcio de la pupteatro de Cluj-Napoca, Rumanio, kunlaborintino ankaŭ en la internacia lingvo ĉe la prezentado de marionetteatraĵoj okaze de internaciaj renkontiĝoj. Ŝi esperantistiniĝis en 1956. Ŝi estis ĉefredaktorino de revuo Bazaro (aperis 50 numeroj) kaj kunlaboratino regula de la magazino Monato.

PREMIOJ ĈE LA BELARTAJ KONKURSOJ

  • 1969 - Nova Talento: Interdivido (poemo)
  • 1997 - Prozo, 2a premio: Kiam mi pardonis al la kato?
  • 2000 - Prozo, 1a premio: Mi ne estas Mona Lisa
  • 2009 - Prozo, 2a premio: Viola

Verkaĵoj

  • 2001 - Mi ne estas Mona Lisa, (eld. Bero, Berkeley)
  • 2008 - Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo? (kompilita de la aŭtorino), (eld. Triade, Cluj-Napoca)
  • 2009 - Novaj fabeloj pri Ursido Pu kaj Porketo (kd)
  • 2011 - Nomoj kaj sortoj (12 noveloj), (eld. Exit, Cluj-Napoca)
  • 2013 - Dialogo (unu poemo en la originalo kaj 52 tradukoj), (eld. Exit, Cluj-Napoca)
  • 2013 - Libazar' kaj Tero (komuna verko kun Sen Rodin, ŝia edzo), (eld. Mondial, New York)[1]
  • 2015 - Kvodlibeto (komuna verko kun Sen Rodin, ŝia edzo), (eld. Exit, Cluj-Napoca)
  • 2016 - Kvin geamikoj, (eld. Exit, Cluj-Napoca)
  • 2017 - Fronto aŭ dorsko, (eld. Dokumenta Esperanto-Centro, Đurđevac)
  • 2017 - Doloro (unu poemo en la originalo kaj 54 tradukoj), (eld. Exit, Cluj-Napoca)
  • 2018 - Steĉjo-Fabeloj, (eld. Exit, Cluj-Napoca)

Fontoj

  • Somera numero de la revuo Spegulo, 2009.
  • Júlia Sigmond (persone)

Referencoj

  1. Christian Declerck: Fabele fantazia, ja fikcie scienca, recenzo pri Libazar' kaj Tero. Kvarmana sonato dutonala de Julia Sigmond kaj Sen Rodin, Beletra Almanako, nº 22, Mondial, Novjorko. paĝoj 105-108.

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.