Preĝejo Sankta Nikolao (Töttelstädt): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 24: Linio 24:
<references />
<references />


{{projektoj}}
{{Coordinate|NS=51.0076|EW=10.8823|type=landmark|region=DE-TH}}
{{Coordinate|NS=51.0076|EW=10.8823|type=landmark|region=DE-TH}}



Kiel registrite je 04:47, 9 jul. 2019

Kirka vido disde sudoriento
La preĝejo kun la malnova turospajro, ĉ. 1920
Vido disde nordo, 2009

La Preĝejo Sankta Nikolao (germane: Kirche St. Nikolai) en Töttelstädt estas protestantisma kirko sur la teritorio de Erfurto, Germanio. Ĝi tamen apartenas al la eklezikomununaro de Gotao.

Historio

Gotika antaŭula konstruaĵo estis de 1492. De tiam originas ankoraŭ la altareja turo kiel ankaŭ kelkaj fenestroj ĉe la suda flanko. Ĝis la 26.10.1725 la plejmulto novkonsekritis kaj konsekro de la nova ejaro estis dum ĉeesto de duko Frederiko la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg).

En 1818 fariĝis paroĥestro surloka la poeto kaj teologo Wilhelm Hey. Dum lia deĵoro la kirko brulkonsumiĝis; tuj poste estis rekonstruo laŭ novklasika arkitekturo kun kvinaksa navo kaj mansardotegmento. La fasadoj ordigitis per pilastraj frisoj. Ĉe la longaj flankoj troviĝas meze orelitaj portaloj, el kiuj unu havas enskribitaĵojn. La unueca kaj modesta interno ricevis ebenan plafonan volbon, du galeriojn ĉiuflanke kaj ambonaltaron.[1] La turon faris la ĉarpentisto Geiling el Bienstädt. La 20-an de decembro 1825 la nova ejo konsekritis post elspezo de 4736 taleroj. En 1827 Hey forlasis la komunumon deĵoronte kiel kortega predikisto en Gotao.

En la 12.7.1984 ŝtormego levis kaj forĵetegis la altan turpinton per kio detruitis ne nur bushaltejo sed krome 130 jarojn aĝaj kaŝtanarboj kaj tilioj. La spajro refaritis en 1986 en plisimpligita formo kaj 20 kaŝtanujoj plantitis korte. Inter 1998 kaj 2000 restaŭritis kaj la kirko kaj la orgeno; fine fariĝis rekonsekro solena en la 10.6.2001. Ekde tiam okazas surloke regulaj orgenkoncertoj.

Sonoriloj

Havis tiu ĉi kirko en 1825 tri sonorilojn mulditajn ĉe Ulrich en Apolda. La granda sonorilo havis diametron de 123 centimetroj, la meza de 97 centimetroj. Kune ambaŭ pezis 1867 kilogramoj. Ĉiuj tri sonoriloj kostis 828 talerojn.

Ekipaĵo menciinda

  • Ambona altaro de 1825.
  • Orgeno de 1825 el la firmao Ratzmann

Fontoj kaj eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Georg Dehio, Stephanie Eißing: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen. 2-a eldono. Deutscher Kunstverlag, München 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 1233.
51.007610.8823