Nālandā: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 72: Linio 72:
[[Kategorio:Urboj de Barato]]
[[Kategorio:Urboj de Barato]]
[[Kategorio:Universitatoj en Barato]]
[[Kategorio:Universitatoj en Barato]]
[[Kategorio:Budhismaj monaĥejoj en Barato]]
[[Kategorio:Arkeologiaj lokoj en Barato]]
[[Kategorio:Arkeologiaj lokoj en Barato]]
[[Kategorio:Mondaj heredaĵoj en Barato]]
[[Kategorio:Mondaj heredaĵoj en Barato]]

Kiel registrite je 12:20, 14 jul. 2019

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
{{{nomo de konstruaĵo}}}
ĉefbikŝuejo • arkeologia lokouniversitato
Bazaj informoj
Loko Biharo, Barato
Religia aliĝo Budhismo
Ŝtato Barato Barato
Funkcia statuso Granda bikŝuejo, Universitato
Arkitektura priskribo
Karakterizaĵoj
vdr

Nālandā estas antikva granda bikŝuejo kiu funkciis kiel budhisma universitato en la raĝlando Magado (hodiaŭ, la ŝtato Biharo, Barato). Ĝi funciis kiel instituto de lernado de ĉ. la 5-a jarcento ĝis ĉ. la 13-a jarcento.[1] Ĝi troviĝas 95 km sudoriente de Patna, proksime de Bihar Sharif, kaj ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko.[2][3]

Ĝi estis unu el la unuaj universtatoj en antikva Barato, kune kun Vikramaśīla kaj Takṣaśilā.[4][5][6][7]

Nālandā prosperis sub la patronado de la imperio Gupta en la 5-a kaj 6-a jarcentoj kaj poste sub la imperiestro Harṣavardhana de Kannauj.[8] La librala kultura tradicio heredita de la epoko de Gupta rezultis en la prospero de la bikŝuejego ĝis la 9-a jarcento, kiam ĝi komencis dekadenci kaj la branĉo de budhismo Vajrayāna komencis prosperi en orienta Barato dum la imperio Pāla.[9]

Dum la apogeo de la universitata bikŝuejego, ĝi logis erudiciulojn kaj studentojn el proksime kaj malproksime. Kelkaj vojaĝis el Tibeto, Ĉinio, Koreio kaj centra Azio.[10]

Multe el kio ni scias pri Nālandā venas de verkoj de pilgrimaj bikŝuoj el Azio, kiel la bikŝuoj Xuánzàng kaj Yìjìng, kiuj vojaĝis al la bikŝuejego en la 7-a jarcento. Laŭ Xuánzàng, kiu vizitis dum la prospera epoko de la universitato, tie instruis 1000 instruistoj kaj studis 10000 studentoj. Multaj nomoj listitaj de li en sia vojaĝlibro estis la nomoj de tiuj kiuj ellaboris la filozofion de Mahāyāna.[11] Ĉiu studento ĉe Nālandā studis je Mahāyāna kaj tekstojn de dek kvin skoloj de Hīnayāna. La studprogramo ankaŭ inkluzivis aliajn temojn, kiel la Vedoj, gramatiko de Sanskrito, medicino kaj Sāṃkhya.[12][13][14][15]

Nālandā plej verŝajne estis disrabita kaj detruita de armeo de la Mamluka dinastio sub Ikhtiyār al-Dīn Muḥammad Bakhtiyār Khaljī ĉ. 1193.[1][16] Kvankam kelkaj fontoj diras, ke la bikŝuejego daŭris duone funkcianta iom pli longe ol tio, ĝi estis forlasita kaj forgesita ĝis la 19-a jarcento, kiam la loko estis ekspertizita kaj elfosita de la Barata Arĥeologia Ekspertizo. Sistema elfosado komencis en 1915.

La 25-an de Novembro de 2010, la Barata registaro, per la Parlamento, revivigis la antikvan universitaton tra la leĝo de la universitato Nālandā, kaj la universitato Nālandā estis kreita.

Etimologio

Pluraj teorioj ekzistas pri la etimologio de la nomo Nālandā. Laŭ la bikŝuo Xuánzàng de la dinastio Táng, ĝi devenas de Na al,lllam dā, senhalta donacado. Laŭ la bikŝuo Yìjìng, ĝi devenas de Nāga Nanda, la nomo de nāga, kiu loĝis en la loka cisterno.[17]

Hiranand Sastri, arĥeologo kiu elfosis la ruinojn, pensis ke la nomo devenis de la abbudno de nāla (lotustigoj) en la areo kaj pensis, ke Nālandā reprezentis la donanto de lotustigoj.[18]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Scharfe 2002, p. 149.
  2. "Four sites inscribed on UNESCO’s World Heritage List", whc.unesco.org, 15 July 2016. Kontrolita 15 July 2016. (angle)
  3. Chandigarh's Capitol Complex makes it to UNESCO's World Heritage List. Economic Times (18 July 2016). Arkivita el la originalo je 18 July 2016. Alirita 18 July 2016.
  4. Scharfe 2002, p. 148.
  5. Monroe 2000, p. 174.
  6. Wayman 1984, p. 43.
  7. Kulke & Rothermund 2004, p. 119.
  8. Dutt 1962, p. 329.
  9. Dutt 1962, p. 344.
  10. Monroe 2000, pp. 169.
  11. Dutt 1962, p. 334.
  12. Frazier 2011, p. 34.
  13. Dutt 1962, pp. 332–333.
  14. Buswell & Lopez 2013.
  15. Walton 2015, p. 122.
  16. Chandra 2004, p. 41.
  17. Ghosh 1965, pp. 3.
  18. Hiranand Sastri 1986, pp. 3–4.
  • Ghosh, Amalananda. (1965) A Guide to Nalanda, 5‑a eldono, New Delhi: The Archaeological Survey of India.
  • Basham, A. L.. (1954) The wonder that was India: a survey of the history and culture of the Indian sub-continent before the coming of the Muslims. London: Picador. ISBN 978-0330439091.
  • Walton, Linda. (2015) "Educational institutions" in The Cambridge World History Vol. 5. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-19074-9.