Interregistara organizaĵo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
de Afrika Unio kaj ASEAN
Linio 8: Linio 8:


==Interregistaraj organizoj==
==Interregistaraj organizoj==
* [[Afrika Unio]]
* [[ASEAN]]
* [[Ekonomia Kunlabora Organizo]]
* [[Ekonomia Kunlabora Organizo]]
* [[Eŭropa Unio]]
* [[Eŭropa Unio]]

Kiel registrite je 10:38, 8 aŭg. 2019

Interregistara organizointernacia registara organizo (IRO) estas organizo komponita ĉefe el suverenaj ŝtatoj (referencataj kiel membroj ŝtatoj), aŭ el aliaj interregistaraj organizoj. Interregistaraj organizoj estas ofte nomataj internaciaj organizoj, kvankam tiu termino povas ankaŭ inkludi internaciajn neregistarajn organizojn kiaj internaciaj neprofitaj organizaĵojtransnaciaj firmaoj.

Interregistaraj organizoj estas grava aspekto de publika internacia juro. IRO-oj estas establitaj pere de traktato kiu funkcias kiel ĉarto kreanta la grupon. Traktatoj estas formataj kiam legitimaj reprezentantoj (registaroj) de kelkaj ŝtatoj venas al ratifa procezo, havigante al la IRO per internacijura ekzistorajto.

Interregistaraj organizoj en jura senco estu distingataj el simplaj grupigoj aŭ koalicioj de ŝtatoj, kiaj la G8 aŭ la Madrida Kvaropo. Tiaj grupoj aŭ asocioj ne estis fonditaj pere de konstitua jura dokumento kaj ekzistas nur kiel laborgrupoj.

Interregistaraj organizoj devas esti distingitaj ankaŭ el traktatoj. Multaj traktatoj (kiaj la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento, aŭ la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco antaŭ la establado de la Monda Organizaĵo pri Komerco) ne establas organizon kaj anstataŭe fidas nur en kunsidoj por ties administrado kiu iĝas jure agnoskitaj kiel ad hoc komisio. Aliaj traktatoj establis administran aparaton kiu ne estas konsiderataj kiel garantio de internacia jura ekzistorajto.

Interregistaraj organizoj

Bibliografio

  • Claude, Jr., Inis L. (1964) [1959]. Swords into Plowshares: The problems and progress of international organization (3rd ed.). New York: Random House. OCLC 559717722.
  • Nedergaard, Peter; Duina, Francesco (Aŭgusto 2010). "Learning in international governmental organizations: the case of social protection". Global Social Policy. Sage. 10 (2): 193–217. doi:10.1177/1468018110366617. [1] Alirita la 18an de Septembro 2016.
  • "Reports on the activities of various intergovernmental organizations". ASIL-RIO reports, American Society of International Law.
  • Walker, Gloria. Consolidation and corruption: the effect of IGO membership on level of corruption in emerging eemocracies. Paper presented at the annual meeting of the American Political Science Association, Hilton Chicago and the Palmer House Hilton, Chicago, Illinois, 2a de Septembro, 2004. [2] Alirita la 18an de Septembro 2016.

Eksteraj ligiloj