Santos: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Chronus (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 47: Linio 47:
'''Santos''' estas havenurbo 75 km fore de [[San-Paŭlo]]. Estas en ĝi la plej granda kaj grava [[haveno]] de [[Latinameriko]]. Ĝi estis la dua urbo en [[Brazilo]] en kie loĝis Esperantisto, ekde [[1897]].
'''Santos''' estas havenurbo 75 km fore de [[San-Paŭlo]]. Estas en ĝi la plej granda kaj grava [[haveno]] de [[Latinameriko]]. Ĝi estis la dua urbo en [[Brazilo]] en kie loĝis Esperantisto, ekde [[1897]].


Santos ekzistas oficiale ekde [[1546]], kaj en ĝi oni fondis la unuan [[hospitalo]]n de [[Ameriko]], kaj ĝi estis unu el centroj de la liberala politika pensado en [[Brazilo]] en [[19-a jarcento]], pro tio, ĝia devizo estas ''Patriam caritatem et libertatem docui'' (Al Patrolando, mi instruis la karitaton kaj la liberecon).
Santos ekzistas oficiale ekde [[1546]], fondita de [[Brás Cubas]], kaj en ĝi oni fondis la unuan [[hospitalo]]n de [[Ameriko]], kaj ĝi estis unu el centroj de la liberala politika pensado en [[Brazilo]] en [[19-a jarcento]], pro tio, ĝia devizo estas ''Patriam caritatem et libertatem docui'' (Al Patrolando, mi instruis la karitaton kaj la liberecon).


La urbo okupas duonon de [[insulo São Vicente]], kaj la urbo [[São Vicente]] okupas la alian duonon. Sekve [[Santos]] kaj [[São Vicente]] estas fizike nur unu urbo (konurbitaj urboj), kvankam politike kaj kulture rivalaj. Santos havas 450.000 loĝantojn (takso de 2004); ĝia areo estas 271 kvadrataj kilometroj, el kiuj 240 situas sur kontinenta tero.
La urbo okupas duonon de [[insulo São Vicente]], kaj la urbo [[São Vicente]] okupas la alian duonon. Sekve [[Santos]] kaj [[São Vicente]] estas fizike nur unu urbo (konurbitaj urboj), kvankam politike kaj kulture rivalaj. Santos havas 450.000 loĝantojn (takso de 2004); ĝia areo estas 271 kvadrataj kilometroj, el kiuj 240 situas sur kontinenta tero.

Kiel registrite je 21:08, 12 aŭg. 2019


Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo >
Urbo Santos

Flago

Blazono

Flago Blazono
municipo de Brazilo • urbego
Datreveno 26-a de januaro
Fondiĝo 1546
Nomo de la loĝanto santista
Moto "Patriam Charitatem et Libertatem Docui"
Situo
Situo de Santos
Situo de Santos
Subŝtato San-Paŭlio
Mezoregiono Metropolitana de São Paulo
Mikroregiono Santos
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 280,300 km²
Loĝantaro 419.757 loĝ. IBGE/2010 [1]
Loĝdenso 1.497,53 loĝ./km²
Alteco 2 metroj
Klimato subtropika
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,871 2000 [2]
vdr


Santos estas havenurbo 75 km fore de San-Paŭlo. Estas en ĝi la plej granda kaj grava haveno de Latinameriko. Ĝi estis la dua urbo en Brazilo en kie loĝis Esperantisto, ekde 1897.

Santos ekzistas oficiale ekde 1546, fondita de Brás Cubas, kaj en ĝi oni fondis la unuan hospitalon de Ameriko, kaj ĝi estis unu el centroj de la liberala politika pensado en Brazilo en 19-a jarcento, pro tio, ĝia devizo estas Patriam caritatem et libertatem docui (Al Patrolando, mi instruis la karitaton kaj la liberecon).

La urbo okupas duonon de insulo São Vicente, kaj la urbo São Vicente okupas la alian duonon. Sekve Santos kaj São Vicente estas fizike nur unu urbo (konurbitaj urboj), kvankam politike kaj kulture rivalaj. Santos havas 450.000 loĝantojn (takso de 2004); ĝia areo estas 271 kvadrataj kilometroj, el kiuj 240 situas sur kontinenta tero.

La urbo ankaŭ estas konata pro la futbal-teamo Santos FC, kaj la futbalisto Edson Arantes do Nascimento, pli konata kiel Pelé.

Esperanto en Santos

Tie estis volapuka grupo en fino de 19-a jarcento kaj eble la volapukistoj interesiĝis pri Esperanto tiam.[mankas fonto] Jam en 1897 la revuo ,Lingvo Internacia havis unu abonanton en Santos, nome Francisco Portuense Machado Reis.[mankas fonto] Centro Esperantista de Santos (Esperantisma Centro de Santos) estis fondita la 30-an de Januaro 1934; ĝiaj fondintoj estis grupo da esperantistoj kaj simpatiantoj de Esperanto. La unua estraro estis: Nelson Rangel, Gervasio Bonavides, Gil Rodrigues, José Maria de Araújo Costa, Pedro A. Angerami kaj Lauro Jorge de Oliveira. Ĝi ne havis propran sidejon kaj Lauro Jorge de Oliveira gvidis kurson kie eblis.[mankas fonto] Jorge de Oliveira, dum multaj jaroj, estis la sola delegito de UEA en Santos.[mankas fonto]

Poste, Francisco Almada kaj sia edzino Marija Pozder Almada estis la ĉefaj roluloj de la movado en Santos.[mankas fonto] Tiutempe, lernis la lingvon Carlos Augusto Siqueira da Cunha, kiu poste aktivis en la landa movado kaj Antonio Manuel de Carvalho, posta urbestro de Santos. Pro manko de membroj kaj kunlaborantoj Centro Esperantista de Santos ĉesis ekzisti en la jaro 1990, kiam forpasis Francisco de Souza Almada.[mankas fonto] Komence de la 2000-aj jaroj, Esperanto-movado re-ek-aperis: Roberto Batista eklernis la lingvon ĉe S-ino Marija P. Almada kune de aliaj, dum Emilio C. Vaz Cid denove movadumis.[mankas fonto]

ZEOj en Santos

En 1977 estis nomata Praça Esperanto (“Placo Esperanto”) en iom fora kvartalo de Santos kaj estis starigita busto de Zamenhof en Placo João Barbalho – kvartalo Pompéia.[mankas fonto] La piedestalon de la busto de Zamenhof donacis la tiama urbestro Manuel Antonio Carvalho, iama lernanto de Francisco de Souza Almada.[mankas fonto] Ĉe la inaŭguro de la busto, la festparoladon faris Athié Jorge Cury, federacia deputito, kiu ĉiam apogis Esperanton.[mankas fonto]

Referencoj

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 12 de oktobro 2009.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 12 de oktobro 2009.

Eksteraj ligiloj