Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Linio 25: Linio 25:
La lingvo-ekzamenoj organizitaj fare de la [[Esperanta Civito]] ofertas ĉiujn ses nivelojn kiujn ALTE proponas (A1, A2, B1, B2, C1, C2), dum KER-ekzamenoj havas nur tri nivelojn (B1, B2, C1). Detala artikolo pri Esperanto kaj la kunlaboro inter ALTE kaj Esperantujo estas legebla en la artikolo de [[Gbeglo Koffi|Gbelo Koffi]]<ref name=":0" />.
La lingvo-ekzamenoj organizitaj fare de la [[Esperanta Civito]] ofertas ĉiujn ses nivelojn kiujn ALTE proponas (A1, A2, B1, B2, C1, C2), dum KER-ekzamenoj havas nur tri nivelojn (B1, B2, C1). Detala artikolo pri Esperanto kaj la kunlaboro inter ALTE kaj Esperantujo estas legebla en la artikolo de [[Gbeglo Koffi|Gbelo Koffi]]<ref name=":0" />.


== Ekstera ligilo ==
== Eksteraj ligiloj ==
Oficiala retejo de [http://www.alte.org/ ALTE]
Oficiala retejo de [http://www.alte.org/ ALTE]



Kiel registrite je 20:09, 15 aŭg. 2019

La Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo (ALTE) estas asocio de provizantoj de lingvo-ekzamenoj en Eŭropo kaj kiu ekestis pro la fakto ke ekzistis unuopaj taksiloj por lingvo-ekzamenoj en diversaj eŭropaj landoj kio instigis la deziron starigi komunajn kriteriojn de taksado por tiuj ekzamenoj[1].

ALTE establis sesnivelan kadron de lingvo-ekzamenaj normoj. La normoj de ALTE proponas ses nivelojn (A1, A2, B1, B2, C1, C2).

Niveloj

Detala priskribo sub Komuna Eŭropa Referenca Kadro (KERK) kiun UEA-ITK nomas KER kaj la Esperanta Civito KEFR (Komuna Eŭropa Framo de Referenco)[1]. KEFR (angle : CEFR) priskribas kion lernanto estas supozata scipovi legante, aŭskultanta, parolante kaj skribante ĉe ĉiu nivelo (la detaloj estas priskritaj en dokumento kiu estis tradukita al Esperanto[2][3] por ALTE). 

KERK disigas lernantojn en tri larĝaj dividoj kiu povas esti disigitaj en ses niveloj:

Baza Uzanto
A1  Unuaj paŝoj
A2  Elano
B Sendependa Uzanto
B1  Salto
B2  Flugo
C Kompetenta Uzanto
C1 Proksime al pinto (efika operacia scipovo)
C2 Pinto (angle 'mastery')

ALTE kaj Esperanto

Nenie estas devige, ke iu lingvo estu reperezentata de nur unu institucio ĉe ALTE[1]. Por Esperanto jam du institucioj akiris la statuson de 'Affiliate Institutional' ĉe ALTE : Kultura Centro Esperantista (KCE) flanke de la Esperanta Civito kaj ITK, ekstermovada instanco, kiu kunlaboras kun Universala Esperanto-Asocio (UEA) en kiu esperantistoj zorgas por la ekzamenado. Ankaŭ ekzemple por la franca lingvo estas pli ol unu institucio[1].

ITK, ekzamencentro en Hungario, kun akreditigo fare de la hungara ŝtato (ekde 2000) kaj sub la faka gvidado de Universitato ELTE, estas ekde 2004 plenrajta membro de ALTE[1]. Surbaze de la jam akreditigita tn. Origo-tipa ekzamensistemo (en niveloj B1, B2 kaj C1) eblis ellabori la unulingvan (sen traduktaskoj al la hungara) version kaj oferti tion por internacia uzo. En 2009 ankaŭ tiu unulingva UEA-ITK KER-ekzameno ricevis ŝtatan agnoskon en Hungario, do de unu el la EU-membroŝtatoj. Konkrete ITK zorgas ankaŭ pri Esperanto-ekzamenoj de UEA konforme al la normoj de ALTE[1].

La lingvo-ekzamenoj organizitaj fare de la Esperanta Civito ofertas ĉiujn ses nivelojn kiujn ALTE proponas (A1, A2, B1, B2, C1, C2), dum KER-ekzamenoj havas nur tri nivelojn (B1, B2, C1). Detala artikolo pri Esperanto kaj la kunlaboro inter ALTE kaj Esperantujo estas legebla en la artikolo de Gbelo Koffi[1].

Eksteraj ligiloj

Oficiala retejo de ALTE

Vidu ankaŭ

Referencoj