Kamboĝa kuirarto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Verdulo (diskuto | kontribuoj) e →Spicoj |
Verdulo (diskuto | kontribuoj) e →Spicoj |
||
Linio 38: | Linio 38: | ||
* [[Jikamo|Jikama tubero]] (''Pehkuok'') |
* [[Jikamo|Jikama tubero]] (''Pehkuok'') |
||
* [[Boesenbergia rotunda|Ĉina zingibro]] (''Khchiey'') |
* [[Boesenbergia rotunda|Ĉina zingibro]] (''Khchiey'') |
||
* [[ |
* [[Citronherbo]] (''Slirk Krey'') |
||
* [[Citrus hystrix|Maŭricia papedo]] (''Kroch Seouch'') |
* [[Citrus hystrix|Maŭricia papedo]] (''Kroch Seouch'') |
||
* [[Kokoslakto]] (''Ktih Dohng'') |
* [[Kokoslakto]] (''Ktih Dohng'') |
Kiel registrite je 18:13, 21 aŭg. 2019
La Kamboĝa kuirarto havas fortan influon de la ĉina kaj hinda kuirarto, sed ankaŭ de la nutraĵo por la plej fruaj loĝantoj de Sudorienta Azio. La kamboĝa palato estas malfermata por ĉio kio povas esti konsiderata kiel nutraĵo kaj tial multaj manĝaĵoj kiuj en la okcidento ne estas konsiderataj por la tablo estas por la kamboĝanoj parto de ilia dieto.
Rizo estas la baza nutraĵo kaj estas parto de ĉiu manĝaĵo, kiel krommanĝaĵo kaj kiel ingredienco por multaj manĝaĵoj. Laŭ la International Rice Research Institute estas 2000 enlandaj rizovariantoj en Kamboĝo kiuj dum jarcentoj estas disvolvigitaj fare de kamboĝaj rizoproduktistoj.
Rizo estas surstrate manĝata dum la tuta tago en la formo de rapidmanĝaĵo, kiel frititaj rizovafloj kun ŝenoprazo kaj spinaco, kiel matenmanĝo ekz. en la fama rizonudelsupo kuyteav aŭ rizokaĉo de Kamboĝo kaj en multaj desertoj. Blanka rizo estas servata en preskaŭ ĉiu familia manĝaĵo, plej ofte kun rostita dolĉakva fiŝo, samlor aŭ supo, kaj sortimento da sezonligitaj spicoj, laktuko kaj aliaj legomoj.
Esencaj kondimentoj
- Teuk trey (kmere : ទឹកត្រី) : fiŝsaŭco (nuoc-mâm).
- Kapi (kmere : កាពិ) : salikokopasto.
- Teuk sihiw (kmere : ទឹកស៊ីអ៊ីវ) : sojsaŭco.
- Preng khyang (kmere : ព្រេងខ្យង) : ostrosaŭco.
- Prahok (kmere : ប្រហុក) : fermentita fiŝsaŭco.
Spicoj
- Nigra pipro (M'rech)
- Sukero (Skor)
- Palmosukero (Skor Thnoat)
- Salo (Ambel)
- Kardamomo (Pka Chan Ted)
- Tamarindo (Ampil)
- Kurkumo (Romeat)
- Kapsiketoj (M'tes)
- Galango (Romdeng)
- Zingibro (Khnhey)
- Papedaj folioj (Slirk Kroch Seuk)
- Ilicio (Poykahk)
- Pandanaj folioj (Slirk Toi)
- Frititaj ŝalotoj (K'Teum Chien)
- Jikama tubero (Pehkuok)
- Ĉina zingibro (Khchiey)
- Citronherbo (Slirk Krey)
- Maŭricia papedo (Kroch Seouch)
- Kokoslakto (Ktih Dohng)