Kamboĝa kuirarto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 39: Linio 39:
* [[Boesenbergia rotunda|Ĉina zingibro]] (''Khchiey'')
* [[Boesenbergia rotunda|Ĉina zingibro]] (''Khchiey'')
* [[Citronherbo]] (''Slirk Krey'')
* [[Citronherbo]] (''Slirk Krey'')
* [[Citrus hystrix|Maŭricia papedo]] (''Kroch Seouch'')
* [[Maŭricia papedo]] (''Kroch Seouch'')
* [[Kokoslakto]] (''Ktih Dohng'')
* [[Kokoslakto]] (''Ktih Dohng'')



Kiel registrite je 17:42, 22 aŭg. 2019

La Kamboĝa kuirarto havas fortan influon de la ĉina kaj hinda kuirartoj, sed ankaŭ de la nutraĵo por la plej fruaj loĝantoj de Sudorienta Azio. La kamboĝa palato estas malfermata por ĉio kio povas esti konsiderata kiel nutraĵo kaj tial multaj manĝaĵoj kiuj en la okcidento ne estas konsiderataj por la tablo estas por la kamboĝanoj parto de ilia dieto.

Rizo estas la baza nutraĵo kaj estas parto de ĉiu manĝaĵo, kiel krommanĝaĵo kaj kiel ingredienco por multaj manĝaĵoj. Laŭ la International Rice Research Institute estas 2000 enlandaj rizovariantoj en Kamboĝo kiuj dum jarcentoj estas disvolvigitaj fare de kamboĝaj rizoproduktistoj.

Rizo estas surstrate manĝata dum la tuta tago en la formo de rapidmanĝaĵo, kiel frititaj rizovafloj kun ŝenoprazo kaj spinaco, kiel matenmanĝo ekz. en la fama rizonudelsupo kuyteav aŭ rizokaĉo de Kamboĝo kaj en multaj desertoj. Blanka rizo estas proponata en preskaŭ ĉiu familia manĝaĵo, plej ofte kun rostita dolĉakva fiŝo, samlor aŭ supo, kaj sortimento da sezonligitaj spicoj, laktuko kaj aliaj legomoj.

Amok.
Riverkankroj.

Esencaj kondimentoj

Prahok kuirita en bananŝelo kaj servata kun rizo kaj legomoj.

Spicoj

Eksteraj ligiloj