Konduto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 88: Linio 88:
* {{Tradukita|lingvo=es|artikolo=Comportamiento|revizio=87667368}}
* {{Tradukita|lingvo=es|artikolo=Comportamiento|revizio=87667368}}


{{projektoj|q=Konduto}}
{{havenda artikolo|Konduto}}
{{havenda artikolo|Konduto}}


[[Kategorio:Konduto]]
[[Kategorio:Konduto| ]]
[[Kategorio:Psikologio]]
[[Kategorio:Psikologio]]
[[Kategorio:Sociologio]]
[[Kategorio:Sociologio]]

Kiel registrite je 15:35, 24 aŭg. 2019

En psikologio, antropologio kaj biologio, konduto estas la agoj aŭ reagoj de objektoorganismo rilate al la medio kaj al ties stimuloj. Laŭ PIV konduto estas maniero, laŭ kiu oni kondutas. Konduto povas esti konscia aŭ senkonscia, malkaŝa aŭ kaŝa, publika aŭ privata, libervola aŭ nelibervola.[1]

La scienco kiu studas la konduton kaj la animalan kondutaron aŭ kutimaron estas la etologio kaj la sciencio kiu studas la konduton el la vidpunkto de la evoluo estas la kondutekologio. Se temas pri la homa konduto, oni parolas precipe pri la agoj aŭ reagoj de individuo rilate al alia aŭ al la socio.

Difino

La konduto de la specioj estas studata de la etologio kiu formas parton kaj de la biologio kaj de la eksperimenta psikologio. En psikologio, la termino aplikiĝas nur rilate al animaloj kun kogna sistemo sufiĉe kompleksa.

En sociaj sciencoj la konduto inkludas krom psikologiajn aspektojn, ankaŭ genetikajn, kulturajn, sociologiajn kaj ekonomiajn aspektojn.

En popola parolmaniero, ne en scienca parolmaniero, la termino "konduto" havas difinan konotacion. Personon, inklude socian grupon, kiel sumo de personoj, oni difinas kaj klasigas laŭ ties kondutojn, eble pli ol laŭ ties ideoj, kaj tio jam utilas por fiksi la esperojn tiurilate.

Konduto en psikologio

Teknike, en psikologio, la konduto difiniĝas laŭ du manieroj:

  1. Ĉio kion organismo faras antaŭ la etoso.
  2. Iu ajn interagado inter organismo kaj ties etoso.

La konduto en homa estaĵo individua (kaj ĉe aliaj organismoj kaj eĉ mekanismoj) enkadriĝas ene de klaso, el kiu kelkaj konduteroj estas oftaj, dum kelkaj maloftaj.

La ĝeneralaj teorioj kiuj klopodas klarigi pri la deveno de la konduto agresema/violenta en la homa estaĵo, povas aplikiĝi por klopodi komprenigi la violentan kondutaron de la geknaboj en la lernejo. Ĉiuj tiuj alproksimiĝoj grupiĝas en du grandaj linioj teoriaj: la teorioj aktivaj aŭ denaskaj kaj teorioj reaktivaj aŭ mediaj. La teorioj aktivaj aŭ denaskaj konsideras ke la agresemo estas organika aŭ denaska komponanto de la individuo, elementa por ties procezo de adaptiĝo; ekde tiu perspektivo oni konsideras ke la agresemo havas pozitivan funkcion kaj ke la laboro de edukado konsistas fundamente en kanaligi la esprimon al kondutoj socie akcepteblaj. Aliflanke, la teorioj reaktivaj aŭ mediaj elstarigas la rolon de la medio kaj la gravon de la procezoj de lernado en la violenta konduto de la homa estaĵo.

Kutimaro

La konduto de biologia specimeno estas formata de modeloj de stabila kondutaro, perita de la evoluo, ŝirmita kaj pluigita de la genetiko. Tiu konduto manifestiĝas tra ties adaptaj kvalitoj, ene de kunteksto aŭ komunumo. Ĝi estas fizika observebla indikilo de la internaj procezoj de la individuo.

Psiko-sociaj aspektoj

La socia akcepto de konduto estas taksita de la sociaj normoj kaj regulita de variaj rimedoj de socia kontrolo. La konduto de la personoj estas studata de variaj fakoj, inklude la psikologion, la sociologion kaj la antropologion en la okazo de la homa konduto, kaj la etologion kiu ampleksigas sian studon al la tuta la animala regno.

Konduto de la sociaj sistemoj

La socia strukturo estas la modelo de rilatoj, sintenoj kaj nombro de personoj kiuj formas la socian organizadon de loĝantaro, ĉu de malgranda grupo ĉu de tuta socio. La rilatoj okazas ĉiam kiam la personoj implikiĝas en modeloj de interagado kontinua relative stabilaj. La sintenoj (Socia statuso) konsistas en lokoj rekonataj en la reto de sociaj rilatoj kiuj kunportas esperojn de konduto, nomataj roloj. Normoj kaj reguloj estas metitaj por garantii ke oni vivu laŭ la alto de la esperoj de la socia rolo, kaj oni aplikas kaj pozitivajn kaj negativajn punojn por sekurigi ke tiuj estu plenumataj. La normoj kaj reguloj estas la esprimo observebla de la valoroj de socia sistemo partikulara. La roloj, normoj kaj valoroj devas integriĝi en sistemo por ke tiu estu komplete funkciema.

Grupiĝoj kaj socioj

Ene de la majoritato de la grupoj de animaloj, estas diversaj specoj kies unika celo, estas kuniĝi aŭ akiri parojn kun la celo reproduktiĝi, dum aliaj formas grupojn relative stabilajn. Tiuj kungregoj estas simple provizoraj unioj por atingi celon ĉu ĝenerale aŭ per permanentaj algrupiĝoj ene de kiuj disvolviĝis ĉiuj aktivecoj, kiaj translokiĝi, serĉi manĝaĵojn, reproduktiĝi, inter aliaj aferoj. La gregemaj specioj estas tiuj en kiuj la individuoj formas nekonsistantajn grupiĝojn ene de kiuj ekzistas la eblo resti aŭ ne, depende el ties interesoj, kiuj siavice dependas strikte el la rilato inter kostoj kaj profitoj kiujn okazigas la fakto esti en la grupo. En la sociaj specioj la individuoj rilatiĝas inter ili laŭ maniero pli preciza kaj kontinua, kaj ofte la grupoj estas konstituitaj ĉefe de parencoj.

Edward Wilson publikigis sian faman libron Sociobiologio, en kiu defendis la neceson apliki la biologiajn metodojn al studado de la sociaj kondutaroj en ĉiuj specioj, inklude la homan (Wilson, 1975). Tiu verko vekis grandan polemikon ĉefe pro la lasta ĉapitro kiu estis dediĉita al la homa specio, la aŭtoro estis kritikita ĉar tiu ĉapitro disvastigis ideologion kiu defendis rasismon, maĉismon, la sociajn diferencojn, la genocidon, la perforton ktp. Post tri jardekoj de kontraŭstaro, la historio decidis jenon: la sociobiologio estis venkinta. La sociobiologoj ege progresis ne nur en la klarigo de la sociaj kondutaroj de multaj specioj, sed ankaŭ malkovrante grandan varion de strategioj kaj kondutoj kiuj kondukas al la kuna agado de individuoj organizitaj en grupoj kiuj ne estis antaŭviditaj. Klara ekzemplo troviĝas ene de la konduto de la mikroorganismoj ĉar tiu manifestiĝas laŭ kompleksa maniero, ĉar ĝi ne nur inkludas la kunlaboradon inter individuoj, sed ankaŭ kompleksajn retojn de komunikado inter ili kiam temas pri realigi aktivecojn kiel estas la serĉado de manĝaĵoj, reproduktado.

Kostoj kaj profitoj de vivo en grupo

La ĉefaj kostoj kaj profitoj asociaj al la vivo en grupo estas rekonataj pere de la profitoj, kaj en aliaj pere de la kostoj, sed plej normale estas ke en ĉiu ajn specio la gregismo estas la rezulto evolua de la rilato inter la kostoj kaj profitoj. Foje ili grupigas individuojn kiuj apartenas al diversaj specioj kaj tiuj miksaj grupoj ofte ĝuas el la avantaĝoj kiuj kunportas la diversajn kapablojn de ĉiu el la specioj.

La adaptoj al la vivo en grupo

Ĉar vivi kune kaj grupe okazigas grandajn kostojn, oni povus antaŭdiri ke dum la evoluo de la soleca vivo al la kolonia vivo oni disvolvigos aranĝojn kiuj plifaciligos tiun transiron kaj kiuj kontribuos al ties elteno. Por klarigi kelkajn el tiuj adaptoj oni devas rigardi detale unu el la kostoj plej ĝeneraligitaj kiuj devas subteni la individuojn kiuj vivas en grupo: nome pli granda risko de transmito de malsanoj kaj parazitoj. Ties rezultado montriĝis en multaj specioj, kaj ne nur je priskriba nivelo, sed ankaŭ je eksperimenta nivelo. En studo realigita de la aŭtoro José Luis Tella, de la Biologia Stacio de Doñana (Sevilo) oni komparis la kvanton kaj la varion de sangaj parazitoj inter partneroj de proksime loĝantaj birdoj, la majoritato el sama genro), el kiuj unu estas solema kaj la alia estas gregema. Oni atingis rezultojn kiuj pruvis ke la gregemaj specioj suferis pli grandajn riskojn de transmitado de sangaj parazitoj kaj same suferis la atakojn de pl grandan varion el ili. Kiam oni komparas parojn de proksimaj specioj, oni povas elpreni la konkludon ke la evolua transiro el la solema vivo al la vivo en grupo kunportas altan riskon de infektado pere de sangaj parazitoj... (Tella, 2002) La selekta premo kiun trudas la parazitoj sur ties gastigantoj estas tiom grava ke ne estas rara ke la antaŭvido antaŭe menciita esits konstatita ankaŭ en multaj specioj. Se en tiuj gregemaj aŭ koloniaj specioj la risko de infekto estas tiom grava ke devigas la investadon multe al plibonigado de la imuna sistemo, kio okazos se la sociaj specioj kiuj vivas en grandaj aglomeraĵoj kaj en fermitaj loĝejoj? Certe ili vivas en la plej bonaj medikondiĉoj por favori la transmitadon de parazitoj, sed certas ankaŭ ke en tiuj socioj de insektoj kiuj evoluis antaŭ multaj milionoj de jaroj oni povus antaŭdiri ke eble disvolviĝis specialaj karakteroj kiuj malpliigas la kostojn el la vivado en tiuj amaskondiĉoj. Krome oni konstatis ke ĉe sociaj insektoj oni okazigas rilaton inter denseco kaj loĝantarkvanto kaj transmitado de parazitoj inverse al tiuj de aliaj specioj.

Kondutekologio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kondutekologio.

La kondutekologio estas la plej nova branĉo de la evoluciesplorado, ĝi esploras en la plej vasta senco la reciprokajn efikojn inter konduto kaj medifaktoroj. Kerno de ĉiuj kondutekologiaj esplorelirpunktoj estas la certeco, ke ekologiaj faktoroj nepre havas efikojn en la konduto de la bestoj (kaj sekve de tio en la genoj), ĉar nur tiel la postvivo de la individuoj kaj de ties genersukceso estas klarigebla.

Sankonduto

Sankonduto referencas al la personaj kredoj kaj agadoj rilate al ties sano kaj bonfarto. Sankondutoj estas komponitaj el rektaj faktoroj por subteni sanan vivostilon. Sankondutoj estas influitaj de la sociaj, kulturaj kaj fizikaj medioj en kiuj oni loĝas kaj laboras. Ili estas formitaj de individuaj elektoj kaj eksteraj limigoj. Pozitivaj kondutoj helpas sanon kaj preventas malsanojn, dum la malo estas vero por riskaj kondutoj.[2] Sankondutoj estas fruaj indikiloj de loĝantara sano. Pro la tempoprokrasto kiu ofte okazas inter kelkaj kondutoj kaj la disvolvigo de malsanoj, tiuj indikiloj povas antaŭvidi la futurajn ŝarĝojn kaj profitojn de san-riskaj kaj san-helpaj kondutoj. Sankondutoj ne okazas en izoleco — ili estas influitaj kaj premitaj de sociaj kaj kulturaj normoj.

Trajtoj

Vario de studoj estis ekzamenintaj la rilaton inter sankondutoj kaj sanproduktoj (ekz., Blaxter 1990) kaj estis pruvante ties rolon kaj en morbeco kaj mortindico. Tiuj studoj estis identigintaj sep trajtojn de vivostilo kiuj estis asociaj kun pli malalta morbeco kaj pli alta sekve longdaŭran survivadon (Belloc kaj Breslow 1972):

  • Ne fumadi,
  • Moderigi alkoholan konsumon,
  • Dormi 7–8 horojn por nokto,
  • Ekzercadi regule,
  • Elteni dezireblan korpopezon,
  • Eviti intermanĝaĵojn, kaj
  • Matenmanĝi regule

Sankondutoj efikis super individuaj vivkvalitoj, per prokrastigo de la apero de kronikaj malsanoj kaj etendo de aktiva vivodaŭro. Fumado, alkohola konsumado, dieto, rompoj en unuarangaj sanservoj estas ĉiuj gravaj determinantoj de malbona sano, kaj ŝanĝi tiajn kutimojn kondukus al plibonigita sano. Por ekzemplo, en Usono, Healthy People 2000, nome ŝtataj oficejoj de la usona departemento de Sano kaj Homaj Servoj (USDHHS) listigas pliigitan fizikan aktivecon, ŝanĝojn en nutrado kaj malpliigojn en tabako, alkoholo kaj droguzado kiel gravaj faktoroj por sanhelpo kaj preventado de malsanoj.

Biologio

Oni rigardas, ke konduto de homo estas kontrolita de endokrina kaj nerva sistemoj. Estas vasta kredo, ke komplikeco de konduto de organismo determiniĝas per la komplikeco de ĝia nerva sistemo.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Elizabeth A. Minton, Lynn R. Khale. (2014) Belief Systems, Religion, and Behavioral Economics. New York: Business Expert Press LLC. ISBN 978-1-60649-704-3.
  2. http://www.statcan.gc.ca/pub/82-229-x/2009001/deter/int3-eng.htm

Bibliografio

  • Krebs, J. R. kaj N. B. Davies: Einführung in die Verhaltensökologie. Blackwell Wissenschafts-Verlag, Berlin/Wien 1996, ISBN 3-826-33046-3
  • Lamprecht, Jürg, Langlet, Jürgen kaj Eckhart Schröder: Verhaltensbiologie im Unterricht: Verhaltensökologie. Aulis Verlag Deubner, 2002, ISBN 3-761-42452-3
  • Alcock, J. (1993): Animal behaviour:An evolutionary approach. Sinahuer Associates, Sunderland.
  • Davies, N.B. (1992): Dunnock Behaviour and social evolution. Oxford University Press, Oxford.
  • Shiffmany, Kanuk. Introducción al comportamiento del consumidor
  • Dockery, M y Reiss,M. (1999): Behaviour. Cambridge University Press, Cambridge.
  • Krebs, J.R. kaj Davies, N. B. (1993): An introduction to behaviorual ecology. Black-well Scientific Publications, Oxford.
  • Plomin, Robert; DeFries, John C.; Knopik, Valerie S.; Neiderhiser, Jenae M. (24a de Septembro 2012). Behavioral Genetics. Shaun Purcell (Appendix: Statistical Methods in Behavioral Genetics). Worth Publishers. ISBN 978-1-4292-4215-8. [1] Alirita la 10an de Januaro 2016. Lay summary (4a de Septembro 2013).
  • Flint, Jonathan; Greenspan, Ralph J.; Kendler, Kenneth S. (28a de Januaro 2010). How Genes Influence Behavior. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-955990-9. Lay summary (20a de Novembro 2013). [2] Alirita la 10an de Januaro 2016.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Behavior en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Comportamiento en la hispana Vikipedio.