Plateresko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Roboto: Anstataŭigo de kategorio Platereska arĥitekturo en Hispanujo per Platereska arĥitekturo en Hispanio
Linio 27: Linio 27:
{{referencoj}}
{{referencoj}}


[[Kategorio:Platereska arĥitekturo en Hispanujo]]
[[Kategorio:Platereska arĥitekturo en Hispanio]]

Kiel registrite je 09:30, 31 aŭg. 2019

Fasado de la Universitato de Salamanca

Plateresko estas artiktekta stilo de la hispana Renesanco. Ĝi aperas komence de la 15-a jarcento kaj daŭriĝas dum la du sekvaj jarcentoj. La nomo devenas el hispana vorto "platero", kio signifas "arĝentjuvelisto", ĉar ties ornamaĵoj similas en ambaŭ artoj.

Laŭ Francisko Azorín Platereska arto estas Tipa gotiko-renesanca arto, uzata unue de la hispanaj juvelistoj-arĝentistoj, k. poste de la arkitektoj, dum la 16ª jc.[1] Li indikas etimologion el la latina plata (metala lameno); vorto elpensita de Ponzo, 17ª jc.[2]

Priskribo

La Plateresko estas kunverĝo de elementoj de mudeĥaro kaj de la gotiko flamiĥero: inkludo de blazonoj kaj ornamaĵoj aŭ fasadoj dividitaj en tri trionoj (dum tiuj de pure renesanca stilo estas dividitaj en du duonoj). Sed ĝi uzas ankaŭ renesancajn elementojn kiel kolonoj aŭ aliaj ornamaĵoj.

Ĉefa eco estas fasadoj tre ornamitaj, kiel verkoj de juvelistoj.

Ekzemploj

Kelkaj simbolaj konstruaĵoj de tiu stilo estas jenaj:

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 168.
  2. Azorín, samloke.