Ionel Oneț: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 37: Linio 37:


=== Tradukoj ===
=== Tradukoj ===
[[Dosiero:1990 Rumanaj Poemoj 1.jpeg|eta|''Rumanaj Poemoj'', 1990.]]
[[Dosiero:1990 Rumanaj Poemoj 2.jpeg|eta|''Rumanaj Poemoj'', 1990.]]
[[Dosiero:1990 Rumanaj Poemoj 2.jpeg|eta|''Rumanaj Poemoj'', 1990.]]
*''4 * (4 * 4) Rumanaj Poemoj'' (1990)
*''4 * (4 * 4) Rumanaj Poemoj'' (1990)

Kiel registrite je 12:20, 6 sep. 2019

Ionel Oneț
Ionel Oneț dum la 44-a Malferma Tago de UEA, Aprilo 2016
Ionel Oneț dum la 44-a Malferma Tago de UEA, Aprilo 2016
Persona informo
Naskiĝo 1956
en Transilvanio,  Rumanio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ionel ONEȚ [joNEL onEC] (naskiĝis en 1956 en Transilvanio) estas rumana esperantisto. Ekde 1988 li vivas ekster Rumanio.

Postenoj en Esperantujo

Li eklernis Esperanton en 1981, kaj aktivas en la Esperanto-movado je diversaj niveloj: en sia denaska Rumanio kaj en siaj adoptaj landoj, Usono kaj Nederlando.

Li tradukis en Esperanton el la lingvoj: rumana, angla, franca, romanĉa kaj el Esperanto, franca kaj la angla en la rumanan. Li aperigis kelkajn librojn kaj centojn da materialoj (originalaĵoj kaj tradukaĵoj) en periodaĵoj, en la lingvoj Esperanto, rumana, angla.

Ekde de 1989 li laboras profesie por Esperanto, unue ĉe ELNA, ekde majo 2002 ĉe UEA. En 1990 li fondis Eldonejon Bero, ĉe kiu aperas nur verkoj en aŭ pri Esperanto. Li cetere instruis Esperanton kaj prelegis en aŭ pri tiu lingvo en diversaj landoj.

Iama redaktoro de Bukureŝta Informilo, Esperanto USA kaj La Orient-ekspreso, kaj kunredaktoro de ELNA Update.

Verkoj

Originalaj

  • Primii pași în esperanto (lernolibro, 1993)
  • ABC de esperanto (informilo, 1994)
  • Alți pași în esperanto (lernolibro, 1997; dua eldono, 2017))
  • Usono nigre-blanke (informlibro, 1998)
  • Dicționar de buzunar esperanto-român și român-esperanto (vortaro, 2002)
  • Esperanto – dicționar pentru începători (vortaro, 2004)
  • Elemente de esperanto pentru românofoni (lernilo, 2011)

Tradukoj

Rumanaj Poemoj, 1990.
Rumanaj Poemoj, 1990.
  • 4 * (4 * 4) Rumanaj Poemoj (1990)
  • Aforismoj kaj Tekstoj de Constantin Brâncuşi (1994)
  • L' avantaĝo de l' vertebroj (surrealisma poemo de Gellu Naum, 1995)
  • Paĝoj bizaraj (tekstoj de avangarda verkisto Urmuz, 1998)
  • Sep manifestoj DADA (tekstoj de Tristan Tzara, 2001)
  • Gerda Malaperis! – vortlisto/vocabular (2003)
  • Esperanto - manual de limba internațională (A) (lernolibro, 2003)
  • Esperanto - manual de limba internațională (B) (lernolibro, 2004)
  • Reĝino Jokasta (triakta dramo de Constantin Zărnescu, 2004)
  • Ekzile (du noveloj de Mircea Eliade, 2006)
  • Fraŭlino Maitreyi (romano de Mircea Eliade, 2007)
  • Esperanto pri metoda directă (lernolibro de Stano Marček, 2007)
  • Rip Van Winkle (rakonto de Washington Irving, 2009)
  • La monadologio / La demonadologio (Gottfried Leibnitz / Iulian Tănase, 2013)
  • La angla sen instruisto (unuakta komedio de Eugen Ionescu, 2014)
  • Ciuleandra (psikologia romano de Liviu Rebreanu, 2015)
  • Kontribuis po unu prozaĵon al Orbito nula 1 (1995), BA1 (2007), BA4 (2009) kaj BA10 (2011), kaj poemojn al BA3 (2008), BA5 (2009), BA11 (2011) kaj BA17 (2013).

Kunlabore:

  • L' ekzakto de l' ombro (surrealismaj poemoj de Gellu Naum, 1995)
  • Documente esperanto (6 volumoj, 1997-2002)
  • Verkaro (preskaŭ) kompleta (poemoj, kurta prozo, romanoj de Max Blecher, 2018)

Aliaj

  • Ĉefa kunlaboranto kaj redaktoro de Bibliografie de traduceri din literatura română în limba esperanto (2007)