Ŝafo: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
43 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 monatoj
esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj
(esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj)
Ŝafo estas ŝlosila animalo en la historio de [[bestobredado]], kaj tiele ĝi havas profundan signifon en homa kulturo, kaj reprezentiĝas en multo de lingvoj kaj [[simbolo|simbolaro]]. Kiel animalo por grego, ŝafo estas plej ofte asociata kun [[paŝtismo]], kaj arkadiaj [[utopio]]j. Ŝafo estas oftaj figuroj en multaj [[mitologio]]j — kiaj por la temo de la [[Ora ŝaffelo]] — kaj de ĉefaj religioj, ĉefe ĉe la [[Abrahama religio|abrahamaj religioj]]. En ritaro de kaj antikvaj kaj modernaj religioj, ŝafoj estas uzataj kiel [[bestofero]]j.
 
== Priskribo kaj evoluo ==
[[Dosiero:Sturbridge Ram.jpg|eta|maldekstra|Ŝafo (virŝafo).]]
[[Dosiero:A sheep in the long grass.jpg||eta|maldekstra|Kapo de aldomigita ŝafino inter longa herbaro.]]
Alia unika trajto de aldomigitaj ŝafoj kompare kun naturaj similuloj estas ties ampleksa variado en koloroj. Naturaj ŝafoj havas tre grandan varion de brunaj nuancoj, kaj variado ene de la specio estas tre limigita. Koloroj de aldomigitaj ŝafoj gamas el pure blanka al malhela ĉokoladbruna kaj eĉ punkteca aŭ makuleca.<ref name="rmcsba"/><ref name="bcsba"/> Selektado por facile tinktureblaj blankaj lanaĵoj ekas frue en ŝafa aldomigo, kaj ĉar blanka lano estas [[dominanta trajto]] ĝi etendiĝis rapide. Tamen, koloraj ŝafoj aperas en multaj modernaj rasoj, kaj povas eĉ aperi kiel [[recesiva]] trajto ĉe blankaj aroj.<ref name="rmcsba">{{cite web |url=http://www.rmncsba.org/ |title=Natural Colored Sheep |accessdate=2008-01-05 |publisher=Rocky Mountain Natural Colored Sheep Breeders Association |date=Januaro 2007 |work=Rare Breeds Watchlist }}</ref><ref name="bcsba">{{cite web |url=http://www.bcsba.org.uk/coloured-sheep/coloured-sheep.html |title=An introduction to coloured sheep |accessdate=2008-01-05 |publisher= British Coloured Sheep Breeders Association }}</ref> Dum blanka lano estas dezirebla por grandaj komercaj merkatoj, estas [[niĉomerkato]] por koloraj lanaĵoj, ĉefe por [[ŝpinado]].<ref name="hobby"/> La naturo de la lanaĵo ege varias inter la rasoj, el densa kaj tre krispa, al longa kaj hareca. Estas variado de lanaj tipo kaj kvalito eĉ inter membroj de la sama aro, tiele lanklasado estas ero de la komerca procezado de la fibro.
 
Depende el la raso, ŝafoj montras gamon de altoj kaj pezoj. Ties indico de kresko kaj matureca pezo estas [[heredebla]] trajto kiu estas ofte selektita per bredado.<ref name="storey"/> Ŝafinoj tipe pezas inter 45 kaj 100 kg, kaj virŝafoj inter 45 kaj 160 kg.<ref>Melinda J. Burrill Ph.D. Professor Coordinator of Graduate Studies, Department of Animal and Veterinary Sciences, California State Polytechnic University, Sheep, World Book, Mackiev, 2004</ref> Kiam ĉiuj konstantaj dentoj estis aperintaj, la ŝafo havas 20 dentojn.<ref>Frandson, R. D. kaj T. L. Spurgeon. 1992. Anatomio kaj fiziologio de farmanimaloj. 5a eld. Lippincott, Williams and Wilkins. 572 pp</ref> Matura ŝafo havas 32 dentojn. Kiel ĉe aliaj remaĉuloj, la antaŭaj dentoj en malsupra makzelo mordas kontraŭ forta, sendenta kuseno en la supra makzelo. Tiuj estas uzataj por pluki vegetaĵaron, poste la malantaŭaj dentoj maĉas ĝin antaŭ ĝi estu englutita. Estas ok subaj antaŭaj dentoj ĉe remaĉuloj, sed estas ioma malkonsento ĉu tiuj estas ok [[incizivo]]j, aŭ ses incizivoj kaj du inciziv-formaj [[kanino]]j. Tio signifas ke la [[Dentaro|denta formulo]] ĉe ŝafoj estas ĉu 0.0.3.3/4.0.3.3 aŭ 0.0.3.3/3.1.3.3<ref>{{citeCite web|url=http://www.vivo.colostate.edu/hbooks/pathphys/digestion/pregastric/cowpage.html |title=Dental Anatomy of Ruminants from Colorado State University |publisher=Vivo.colostate.edu |date=2001-11-07 |accessdate=2014-04-14}}</ref> Estas granda [[diastemo]] inter la [[incizivo]]j kaj la [[Vangodento#Molaro|molaroj]].
 
Por la unuaj kelkaj jaroj de vivo eblas kalkuli la aĝon de ŝafoj el ties antaŭaj dentoj, ĉar paro de [[Laktodento|laktodentoj]] estas anstataŭata de pli grandaj plenkreskaj dentoj ĉiujare, kaj tiele la kompleta serio de ok plenkreskaj antaŭaj dentoj estos kompletita ĉirkaŭ je kvar jaroj de aĝo. La antaŭaj dentoj estas poste laŭgrade perditaj laŭlonge de la ŝafa aĝo, kio faras pli malfacile por ili manĝi kaj malhelpas ties sanon kaj produktivecon de la animalo. Pro tiu tialo, aldomogitaj ŝafoj ĉe normala [[paŝtejo]] malrapide ekkadukiĝas el kvar jaroj antaŭen, kaj la averaĝa vivespero de ŝafo estas 10 al 12 jaroj, kvankam kelkaj ŝafoj povas vivi tiom longe kiom ĝis 20 jaroj.<ref name="sheep and goat">Ensminger</ref><ref>{{cite web | last =Schoenian | first =Susan | title =Sheep Basics | work =Sheep101.info | url =http://www.sheep101.info/sheepbasics.html | accessdate =2007-11-27 }}</ref><ref name="begin">Smith et al.</ref>
Ŝafoj kaj [[kapro]]j estas tre proksime rilataj kaj ambaŭ estas en la subfamilio [[Kaprenoj]]. Tamen, ili estas separataj specioj, kaj tiele [[Hibrido (biologio)|hibridoj]] rare okazas, kaj estas ĉiam nefekundaj. Hibrido de ŝafino kaj virkapro estas nomata ŝaf-kapra hibrido (nur unusola tia animalo estis konfirmita), kaj devas esti nekonfuzata kun la ŝaf-kapra [[ĥimero]], kvankam ambaŭ estas konata kiel "ŝafkapro". Vidaj diferencoj inter ŝafoj kaj kaproj estas la barbo de kaproj kaj dividita supra lipo de ŝafoj. Ŝafovostoj pendas suben, eĉ se mallongas aŭ estis senvostigitaj, dum la mallongaj vostoj de kaproj teniĝas supren. Ŝaforasoj estas ankaŭ ofte nature [[Senkorna gregaro|senkornaj]] (ĉu en ambaŭ seksoj aŭnur ĉe la ino), dum nature senkornaj kaproj estas tre raraj (kvankam multaj estas senkornigitaj artefarite). Maskloj de ambaŭ specioj diferenciĝas je tio ke virkaproj akiras unikan kaj fortan odoron dum la [[oestro]], dum virŝafoj ne.<ref name="begin"/>
 
=== Rasoj ===
[[Dosiero:Synchronized Sheep Judging.jpg|eta|Ŝafoj juĝataj pri sia kongrugrado al sia [[rasa standardo]], kaj tenitaj per la plej komuna metodo.]]
La aldomigita ŝafo estas mult-cela animalo, kaj la pli ol 200 [[raso]]j nune ekzistantaj estis kreitaj por plenumi tiujn diversajn celojn.<ref name="sheep and goat"/><ref name="okstate">{{cite web |url=http://www.ansi.okstate.edu/breeds/sheep/ |title=Sheep (Ovis aries) |accessdate= 2007-11-02 |work=Breeds of Livestock |publisher=Oklahoma State University Dept. of Animal Science }}</ref> Kelkaj fontoj havigas kalkulon de milo aŭ eĉ pli da rasoj,<ref name="Dwyer2008">{{citeCite book|author=Cathy M. Dwyer|title=The Welfare of Sheep|url=http://books.google.com/books?id=KxlbW9to_1YC&pg=PA56|accessdate=15 October 2010|date=31a de Julio 2008|publisher=シュプリンガー・ジャパン株式会社|isbn=978-1-4020-8552-9|pages=56–}}</ref><ref name="Jensen2009">{{citeCite book|author=Per Jensen|title=The ethology of domestic animals: an introductory text|url=http://books.google.com/books?id=FuJKSEgccUEC&pg=PA162|accessdate=15a de Oktobro 2010|year=2009|publisher=CABI|isbn=978-1-84593-536-8|pages=162–}}</ref> sed tiuj nombroj ne povas esti verigitaj, laŭ aliaj kelkaj fontoj.<ref name="hobby"/><ref name="begin"/> Tamen, kelkaj centoj da ŝaforasoj estis identigitaj de FAO (Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de UN), kun ĉirkaŭkalkulaj nombroj variaj iome el tempo al tempo: ekz. 863 rasoj je 1993,<ref>Maijala, K. 1997, Genetic aspects of domestication, common breeds and their origin. En: Piper, L. kaj A. Ruvinsky (eld.). The genetics of sheep. CABI</ref> 1314 rasoj je 1995<ref>Scherf, B. D. 2000. World watch list for domestic animal diversity. 3a Eldono. FAO, Romo. 726 pp.</ref> kaj 1229 rasoj je 2006.<ref name="FAO 2007">FAO. 2007. State of the world's animal genetic resources for food and agriculture. 512 pp.</ref> (Tiuj nombroj ne enkalkulas formortintajn rasojn, kiuj estas ankaŭ kalkulitaj de FAO.) Por tiaj kalkuloj, la difino fare de FAO de raso estas "ĉu subspecifa grupo de aldomigita gregaro kun difineblaj kaj identigeblaj eksteraj karakteroj kiuj permesas ĝin esti separata per vida valorigo el aliaj simile difinitaj grupoj ene de la sama specio aŭ grupo por kiu geografiaj aŭ kulturaj separoj el fenotipe similaj grupoj estis kondukintaj al akceptado de ties separata identeco."<ref name="FAO 2007"/> Preskaŭ ĉiuj ŝafoj estas klasitaj kiel taŭgaj por havigi certan produkton: lano, viando, lakto, ledo, aŭ kombino en duobla-cela raso. Aliaj uzitaj karakteroj por klasigi ŝafojn estas vizaĝkoloro (ĝenerale blanka aŭ nigra), vostolongo, esto aŭ manko de kornoj, kaj la [[topografio]] por kiu la raso estis disvolvigita. Tiu lasta punkto estas speciale rigardita en Granda Britio, kie rasoj estas priskribitaj ĉu de altaj teroj (montoj aŭ montetoj) aŭ rasoj de malaltaj teroj.<ref name="modern">{{cite book |title=The Modern Shepherd |last=Brown |first=Dave |author2=Sam Meadowcroft |year=1996 |publisher=Farming Press |location=Wharfedale Road, Ipswich 1P1 4LG, United Kingdom |isbn=0-85236-188-2 }}</ref> Ŝafoj povas esti ankaŭ de dika [[vosto]], kio estas duobla-cela raso ofta en Afriko kaj en Azio kun grandaj grasujoj ene kaj ĉirkaŭ sia vosto.
 
[[Dosiero:Barbados Blackbelly.JPG|thumbeta|leftmaldekstra|upright|La [[Barbadosa Nigraventrulo]] estas harŝafa raso de deveno el [[Karibio]].]]
Rasoj estas ofte kategoriigitaj laŭ la tipo de sia lano. Fajnlanaj rasoj estas tiuj kiuj havas lanon de granda krispo kaj denseco, kiuj estas preferataj por tekstila industrio. Plej el tiuj derivas el ŝafoj de la raso [[Merino|merina]], kaj tiu raso pludominas la tutmondan ŝafindustrion. Lanugaj rasoj havas lanon inter la pintoj, kaj estas tipe rapidkreskantaj viandon kaj virŝafoj reproduktiĝas havante malhelajn vizaĝojn.<ref name="D’Arcy">D’Arcy, J.B., Sheep Management & Wool Technology, NSW University Press, 1986, ISBN 0-86840-106-4</ref> Kelkaj ĉefaj mezgrandaj lanorasoj, kiaj [[Corriedale ŝafo|Corriedale]], estas duobla-cela kruciĝo de rasoj kun longa kaj fajna lano kaj estis kreitaj por komercaj aroj de alta-produktado. Longlanaj rasoj estas la plej grandaj ŝafoj, kun longa lano kaj malrapida kreskindico. Longlanaj ŝafoj estas pli valoraj por krucbredado por plibonigi la trajtojn de aliaj ŝafotipoj. Por ekzemplo: la amerika raso [[Kolumbia ŝafo|Kolumbia]] estis disvolvigita per kruciĝo de virŝafoj de [[Lincoln (ŝafo)|Lincoln]] (longlana raso) kun fajnlanaj ŝafinoj de [[Rambouillet (ŝafo)|Rambouillet]].
 
Ŝafoj de kruda aŭ por [[tapiŝo]] lano estas tiuj kun mezgranda al longa lano de karaktera krudeco. Rasoj tradicie uzitaj por tapiŝa lano montras grandan varieblon, sed la ĉefa postulo estas lano kiu ne rompiĝos pro peza uzado (kio okazos ĉe tiu de plej fajnaj rasoj). Ĉar la petado de tapiŝ-kvalitaj lanoj malkreskas, kelkaj bredistoj de tiu speco de ŝafoj provas uzi kelkajn el tiuj tradiciaj rasoj por alternativaj celoj. Aliaj ĉiam estis ĉefe viand-unuaklasaj ŝafoj.<ref name="living"/>
 
Minora klaso de ŝafoj estas la rasoj por [[lakto]]. Duobla-celaj rasoj kiuj povas esti ĉefe por viando aŭ lano estas ofte uzataj duarange kiel laktoproduktaj animaloj, sed estas kelkaj rasoj kiuj estas ĉefe uzataj por laktoproduktado. Tiuj ŝafoj ja produktas pli grandan kvanton de lakto kaj havas iome pli longajn laktoproduktajn kurbojn.<ref>{{cite book |title=Dairy Sheep Nutrition |last=Pulina |first=Giuseppe |author2=Roberta Bencini |year=2004 |publisher=CABI Publishing |isbn=0-85199-595-0 |url=http://books.google.com/?id=rTdfR3ŬWXQC&dq=dairy+sheep+breeds}}</ref> En la kvalito de ilia lakto, gras- kaj protein-enhavaj procentoj de laktoŝafoj distingiĝas de nelaktaj rasoj sed enhavo de [[laktozo]] ne varias.<ref name="Pulina2">Pulina et al. p. 2.</ref>
 
Lasta grupo de ŝafaj rasoj estas tiu por ledo aŭ '''harŝafoj''', kiuj absolute ne kreskas lanon. Harŝafoj estas similaj al tiuj dekomence aldomigitaj ŝafoj tenitaj antaŭ disvolvigo de lanrasoj, kaj estas bredataj por viando kaj felojn. Kelkaj modernaj rasoj de harŝafoj, kiaj [[Dorper (ŝafo)|Dorper]], rezultas el kruciĝoj inter lan- kaj har-rasoj. Por produktado de viando kaj ledo, harŝafoj estas pli malmultekoste eltenitaj, ĉar ili ne bezonas tondadon.<ref name="living"/> Harŝafoj estas ankaŭ pli rezistaj al parazitoj kaj al varma vetero.<ref name="begin"/>
 
Pro la moderna plialtiĝo de komerca [[agrikultura industrio]] kaj malaltiĝo de surloka [[familio|familiaj farmoj]], multaj rasoj de ŝafoj estas en danĝero de [[formorto]]. La ''Rare Breeds Survival Trust'' de [[Granda Britio]] listigas 22 indiĝenajn rasojn kiel havantaj nur po 3,000 registritajn animalojn, kaj la usona ''The Livestock Conservancy'' listigas 14 keil ĉu "draste endanĝeritaj" aŭ "minacataj".<ref>{{cite web |url=http://www.rbst.org.uk/watch-list/sheep.php |title=Sheep |accessdate=2008-09-07 |author= Rare Breeds Survival Trust (UK) |date=Januaro 2008 |work=Rare Breeds Watchlist | archiveurl = http://web.archive.org/web/20080622235527/http://www.rbst.org.uk/watch-list/sheep.php| archivedate = 22a de Junio, 2008}}</ref><ref>{{cite web |url=http://www.rbst.org.uk/watch-list/main.php|title=Watchlist |accessdate=2008-09-07 |author= Rare Breeds Survival Trust (UK) | year=2008 |work=A numerical guide to the 2008 Watchlist categories | archiveurl = http://web.archive.org/web/20080731020600/http://www.rbst.org.uk/watch-list/main.php| archivedate = 31a de Julio, 2008}}</ref><ref>{{Citation|url = http://www.livestockconservancy.org/index.php/heritage/internal/conservation-priority-list#Sheep|title = Conservation Priority List|publisher = The Livestock Conservancy|accessdate = 2013-09-03|work = livestockconservancy.org}}</ref> Preferoj por rasoj kun unuformaj karakteroj kaj rapida kresko pelis heredajn (aŭ relikvajn) rasojn al marĝenoj de la ŝafindustrio.<ref name="living"/> Tiuj kiuj restas estas eltenitaj danke al klopodoj de konservemaj organizoj, rasregistroj, kaj individuaj farmistoj dediĉitaj al ties konservado.
 
==== Listo de rasoj ====
{{Div col|cols = 3}}
* [[Barbadosa Nigraventrulo]]
* [[Corriedale ŝafo|Corriedale]]
* [[Dorset (ŝafo)|Dorsetaj Kornuloj]]
* [[Dorper (ŝafo)|Dorper]]
* [[Kolumbia (ŝafo)|Kolumbia]]
{{Div col end}}
 
== Manĝo ==
[[FileDosiero:German ewe grazing closeup.jpg|thumbeta|rightdekstra|upright|Paŝtanta ŝafino]]
 
Ŝafoj estas nur [[herbovora]]j mamuloj. Plej rasoj preferas paŝti [[herbo]]n kaj alian mallongan [[fibro|fibraĵon]], evitante la pli altajn lignecajn partojn de plantoj kiujn kaproj ja prete konsumas.<ref name="Pugh, pp. 19">Pugh, pp. 19.</ref> Kaj ŝafoj kaj kaproj uzas siajn [[lipo]]jn kaj [[lango]]jn por selekti partojn de la planto kiuj estas pli facile digesteblaj aŭ pli altaj pro nutraĵoj.<ref name="Pugh, pp. 19"/> Ŝafoj, tamen, bone paŝtas en [[Unukultivo|unukultivaj]] paŝtejoj kie plej kaproj faras tion malbone.<ref name="Pugh, pp. 19"/> Kiel ĉiuj remaĉuloj, ŝafoj havas komplikan [[Digestado#Besta digestado|digestosistemon]] komponitan de kvar ĉambroj, kiuj permesas ilin rompi la [[celulozo]]n el tigoj, folioj, kaj semoj al pli simplaj [[karbonhidrato]]jn. Kiam ŝafoj [[Paŝtado|paŝtas]], vegetalo estas maĉata al amaso nome [[Boluso (digesto)|boluso]], kiu estas poste pasata tra la [[rumeno]], al la [[centipelio]]. La rumeno estas 19- al 38-litrenhava organo en kiu la manĝo estas fermentita.<ref name=simmons146>Simmons & Ekarius, p. 146.</ref> La fermentantaj organismoj estas bakterioj, fungoj, kaj protozooj.<ref>Van Soest, P. J. 1994. Nutritional ecology of the ruminant. 2a eld. Cornell Univ. Press. 476 pp.</ref> Aliaj gravaj rumenaj organismoj estas kelkaj [[arĥioj]], kiuj produktas [[metano]]n el [[karbondioksido]].<ref>{{cite journal | last1 = Wright | first1 = A.-D. G. | display-authors = 1 | last2 = et al | year = 2004 | title = Molecular diversity of rumen methanogens from sheep in Western Australia | url = | journal = Appl. Environ. Microbiol | volume = 70 | issue = | pages = 1263–1270 | doi=10.1128/aem.70.3.1263-1270.2004}}</ref> La boluso estas periode reelglutita reen al la buŝo por aldona maĉado kaj [[salivo|salivado]].<ref name=simmons146/> Tio estas [[adapto]] kiu permesas al remaĉuloj paŝtadi tre rapide matene, kaj tute maĉadi kaj digesti manĝon poste dum la tago.<ref>Smith et al., p. 56.</ref> Tio estas pli sekura ol paŝtadi malrapide, kio postulas malaltigi la kapon tiele lasante la animalon vundebla antaŭ predantoj.<ref name="begin"/> La postaj stomakeroj estas [[omaso]] kaj [[abomaso]].
Krom paŝtado de herbo, la alia manĝo por ŝafoj estas [[fojno]], ofte dum la vintraj monatoj. La kapablo vivteni sin nur el paŝtejoj (eĉ sen fojno) varias depende el la raso, sed ĉiaj ŝafoj povas survivi per tiu dieto.<ref name="living"/> Ankaŭ inklude en kelkaj ŝafaj dietoj estas [[mineralo]]j, ĉu el miksaĵo aŭ el salŝtono.
 
=== Paŝtokonduto ===
Ŝafoj sekvas [[Taga animalo|tagan]] modelon de agado, manĝante el mateniĝo al krepusko, haltante sporade por ripozi kaj remaĉi sian [[boluso]]n. Ideala paŝtejo por ŝafoj ne estas [[gazono]]-simila herbo, sed mikso de [[herbo]]j, [[legomo]]j kaj aliaj vegetaloj.<ref>Simmons & Ekarius, p. 82.</ref> Tipoj de tero kie ŝafoj estas bredataj varias amplekse, el paŝtejoj kiuj estis semitaj kaj plibonigitaj intence al nekultivitaj, indiĝenaj teroj. Oftaj plantoj venenas por ŝafoj estas ĉe plej el la mondo, kaj estas (sed ne limigitaj al) [[bero]]j, kelkaj glanoj el diversaj [[kverko]]j, [[tomato]], [[Taksuso|taksuso]], rabarbo, [[terpomo]], kaj [[rododendro]].<ref>Simmons & Ekarius, p. 160.</ref>
 
[[FileDosiero:SnakeValley.JPG|thumbeta|maldekstre|Ŝafoj paŝtantaj sur publika tero]]
====Efiko sur paŝtejo====
 
==== Efiko sur paŝtejo ====
Ŝafoj estas tre [[Paŝtado|paŝtantaj]] herbovoruloj, malkiel [[Plukopaŝtado|plukantaj]] animaloj kiaj kaproj kaj cervoj kiuj preferas pli altan foliaron. Havante multe pli mallarĝan vizaĝon, ŝafoj paŝtas plantojn tre proksime al la grundo kaj povas [[Tropaŝtado|troeluzadi]] paŝtejon multe pli rapide ol bovoj.<ref name="begin"/> Pro tio, multaj ŝafistoj uzas administratan intensivan rotacian paŝtadon, kie ŝafaro rotacias tra multaj paŝtejoj, donante al plantoj tempon por rekuperiĝi.<ref name="begin"/><ref name="modern"/> Paradokse, ŝafoj povas ambaŭ kaj kaŭzi kaj solvi la etendon de [[invada specio|invadaj plantospecioj]]. Ŝanĝante la naturan staton de paŝtejoj, ŝafoj kaj aliaj gregoj povas prepari la vojon por invadaj plantoj. Tamen, ŝafoj ankaŭ preferas manĝi invadajn speciojn kiaj [[tegmentbromuso]], ''Euphorbia esula'', ''Pueraria'' kaj ''Centaurea maculosa'' super (anstataŭ) indiĝenaj specioj kiaj [[Artemizio]]j, farante paŝtantajn ŝafojn efikaj por konserva paŝtado.<ref>Simmons & Ekarius, p. 143.</ref> Studoj kondukitaj en la [[Kantono Imperial (Kalifornio)]] komparante ŝafopaŝtado kun [[herbicido]]j por [[Trudherbo|kontraŭtrudherba]] kontrolo ĉe kampoj de [[luzerno]]. Tri studoj pruvis ke paŝtantaj ŝafoj estas ĝuste tiom efika kiom herbicidoj en kontrolo de vintraj herboj. Ankaŭ [[entomologo]]j komparas paŝtantajn ŝafojn al [[insekticido]]j por insektokontrolo ĉe vintra luzerno. En tiu studo, ŝafoj havigis insektokontrolon tiom efika kiel insekticidoj.<ref>{{cite web |url=http://ucanr.org/delivers/impactview.cfm?impactnum=176 |title=Sheep grazing reduces pesticide use in alfalfa |work=ucanr.org |publisher=University of California Agriculture and Natural Resources }}</ref>
 
=== Remaĉado ===
[[FileDosiero:Rumen-sheep2.jpg|thumbeta|rightdekstra|Remaĉula sistemo]]
Dum fermentado, la [[rumeno]] produktas gason kiu devas esti elpelita; ĝenado al la organo, kia subitaj ŝanĝoj en la ŝafa dieto, povas kaŭzi la eblan fatalan kondiĉon de stomaka ŝtopado, kiam gaso iĝas kaptita en la rumeno, pro refleksa fermo de la ezofaga sfinktro kiam en kontakto kun ŝaŭmo aŭ likvido.<ref name="Kimberling, C. V 1988">Kimberling, C. V. 1988. Jensen and Swift's diseases of sheep. 3a eld. Lea & Fibiger, Philadelphia. 394 pp.</ref> Post fermentado en la rumeno, manĝaĵo pasas en la [[centipelio]]n kaj en la [[omaso]]n; specialaj manĝoj kiaj grenoj povas alpasi al la rumeno kune. Post la unuaj tri ĉambroj, manĝaĵoj moviĝas en la [[abomaso]]n por fina digestado antaŭ procesi ilin ĉe la [[intesto]]j. La abomaso estas la nura el la kvar ĉambroj analoge al la homa stomako, kaj estas foje nomata "vera stomako".<ref>Simmons & Ekarius, p. 171.</ref>
 
=== Koncentrataj dietoj ===
Ŝafo estas unu el malmultaj gregaj animaloj bredataj por viando nuntempe kiu rare estis bredataj laŭ [[Intensa agrikulturo|intensiva]], fermita animala [[bredado]].<ref name="hobby"/> Kvankam estas pliiĝanta movado defendanta alternativajn farmostilojn, granda porcentaĵo de [[bovo]]j, [[porko]]j, kaj [[kortobirdo]]j estas ankoraŭ produktitaj laŭ tiaj kondiĉoj.<ref name="storey"/> Kontraste, nur kelkaj ŝafoj ricevas regule altajn koncentrojn de grenomanĝo, multe malpli tenitaj en fermejoj. Ĉefe ĉe industriigitaj landoj, ŝafoprodukistoj povas grasigi komercajn ŝafidojn antaŭ buĉado en "graskortoj" aŭ ''grasigejoj''.<ref name="begin"/> Multaj ŝafobredistoj kromnutras kaj ŝafinojn kaj virŝafojn per ĉiutaga porcio de greno dum la epoko de reproduktado por pliigi la [[fekundeco]]n.<ref>Smith et al., p. 101.</ref> Ŝafinoj povas esti kromnutrataj dum gravedeco po pliigi naskopezon, ĉat 70% el la ŝafida kresko okazas en la lastaj kvin al ses semajnoj de gravedo.<ref name="hobby"/> [Tamen, tronutrado de ŝafinidoj (t.e. neplenkreskaj ŝafinoj) en frua gravedeco povas rezulti en limigita placenta disvolvigo, limigante la kreskon de fetaj ŝafidoj es la fina gravedepoko.<ref>{{cite journal | last1 = Wallace | first1 = J. M. | year = 2000 | title = Nutrient partitioning during pregnancy: adverse gestational outcome in overnourished adolescent dams | url = | journal = Proc. Nutr. Soc. | volume = 59 | issue = | pages = 107–117 | doi=10.1017/s0029665100000136}}</ref><ref>{{cite journal | last1 = Redmer | first1 = D. A. | last2 = Wallace | first2 = J. M. | last3 = Reynolds | first3 = L. P. | year = 2004 | title = Effect of nutrient intake during pregnancy on fetal and placental growth and vascular development | url = | journal = Domestic Anim. Endocrinol | volume = 27 | issue = | pages = 199–217 | doi=10.1016/j.domaniend.2004.06.006}}</ref>] Krome, nur mamnutrantaj ŝafinoj kaj ĉefe aĝaj aŭ malsanaj ŝafoj ricevas ofte suplementan grenon.<ref name="hobby"/><ref name="living"/> Nutrado devas esti speciale formulata, ĉar manĝo de plej bovoj, kortobidoj, porkoj, kaj eĉ kelkaj kaproj enhavas altajn nivelojn de [[kupro]] kiuj estas mortigaj al ŝafoj.<ref name="hobby"/> La sama danĝero estas ĉe mineralaj suplementoj kiaj tiuj de salŝtonoj.<ref>Simmons & Ekarius, p. 159.</ref>
 
== Kutimaro ==
[[FileDosiero:DreibornerHochflächeSchafherde.webm|thumbeta|Ŝafaro sekvanta ŝafarestron.]]
[[FileDosiero:Border Collie sheepdog trial.jpg|thumbeta|Ŝafaro montranta gregeman konduton dum [[ŝafhundo|ŝafhunda konkurenco]].]]
==Reproduktado==
==Sano==
==Ekonomia gravo==
==Kiel manĝo==
==En scienco==
==En kulturo, religio kaj arto==
 
== Reproduktado ==
== Sano ==
== Ekonomia gravo ==
== Kiel manĝo ==
== En scienco ==
== En kulturo, religio kaj arto ==
== Figuraj sencoj ==
Figura sence, śafo povas esti:
== Proverbo ==
Ekzistas pluraj [[proverbo]]j pri ŝafo en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]], inter ili<ref>[[q:Zamenhofa Proverbaro|Zamenhofa Proverbaro]] ĉe Vikicitaro ([http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php kopio ĉe lernu])</ref>:
* {{citaĵo|''De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo.''}}
* {{citaĵo|''Gardatan ŝafon eĉ lupo timas.''}}
* {{citaĵo|''Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.''}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Merino]]
* [[Paŝtistismo]]
 
== Referencoj ==
{{referencojReferencoj|2}}
 
== Fontoj ==
* Budiansky, Stephen (1999). The Covenant of the Wild: Why animals chose domestication. Yale University Press. ISBN 0-300-07993-1.
* Ensminger, Dr. M.E.; Dr. R.O. Parker (1986). Sheep and Goat Science, Fifth Edition. Danville, Illinois: The Interstate Printers and Publishers Inc. ISBN 0-8134-2464-X.
* Wooster, Chuck (2005). Living with Sheep: Everything You Need to Know to Raise Your Own Flock. Geoff Hansen (Photography). Guilford, Connecticut: The Lyons Press. ISBN 1-59228-531-7.
 
== Bibliografio ==
* Anne-Marie Brisebarre, Hubert Germain, André Dirand, Des moutons, Nantes, Gulf Stream,‎ 2004 (ISBN 978-2-909421-20-9)
* Jeanne Bruguère-Picoux, Maladie des moutons, Paris, La France Agricole,‎ 1994, 1e éd. (ISBN 978-2-85557-011-2)
* (en) Chuck Wooster, Geoff Hansen (Photography), Living with Sheep: Everything You Need to Know to Raise Your Own Flock, Guilford, Connecticut, The Lyons Press,‎ 2005 (ISBN 978-1-59228-531-0, OCLC 57186511, LCCN 2004065025)
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.sheepusa.org/ American Sheep Industry]
* [http://www.dpi.qld.gov.au/cps/rde/dpi/hs.xsl/27_120_ENA_HTML.htm Sheep Industry] (Queensland)
* Vidu la [http://pre.ensembl.org/Ovis_aries/Info/Index ŝafan genomon] ĉe Ensembl
 
{{projektojProjektoj|q=Ŝafo}}
{{Tradukita|lingvo= en |artikolo=Sheep |revizio=660680052}}
 
 
{{Portalo|Zoologio}}
 
{{havendaHavenda artikolo|Ŝafo}}
 
[[Kategorio:Aldomigitaj bestoj]]
146 784

redaktoj

Navigada menuo