Historio de Germanio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 2: Linio 2:


== Komencoj de germana historio ==
== Komencoj de germana historio ==

Dum la unua jarcentro a.K., ĝermanaj triboj migris suden de norda Eŭropo laŭ la [[Rejno]] Rivero kaj ĝis la [[Danubo]]. Estis militoj inter la romianoj kaj la ĝermanoj. [[Tacito]], romia historiisto, skribis, ke la ĝermanaj viroj estis blondaj kaj virecaj, ke ili estis decaj kaj moralaj en la familia vivo, ke ili estis kuraĝaj kiel militistoj, prudentaj kiel kultivistoj, kaj ili praktikis specon de [[demokratio]]. La romianoj fondis multajn urbojn kaj koloniojn ĉe la ĝermanaj triboj, ([[Treviro]], [[Kolonjo]], [[Majenco]], [[Aŭgsburgo]], [[Ratisbono]], [[Vieno]]), kaj fine instalis du provincojn kun la nomo ''Germania'' (supra kaj malsupra). Sed ili neniam konkeris la tutan teritorion loĝatan de ĝermanoj.
Dum la unua jarcentro a.K., ĝermanaj triboj migris suden de norda Eŭropo laŭ la [[Rejno]] Rivero kaj ĝis la [[Danubo]]. Estis militoj inter la romianoj kaj la ĝermanoj. [[Tacito]], romia historiisto, skribis, ke la ĝermanaj viroj estis blondaj kaj virecaj, ke ili estis decaj kaj moralaj en la familia vivo, ke ili estis kuraĝaj kiel militistoj, prudentaj kiel kultivistoj, kaj ili praktikis specon de [[demokratio]]. La romianoj fondis multajn urbojn kaj koloniojn ĉe la ĝermanaj triboj, ([[Treviro]], [[Kolonjo]], [[Majenco]], [[Aŭgsburgo]], [[Ratisbono]], [[Vieno]]), kaj fine instalis du provincojn kun la nomo ''Germania'' (supra kaj malsupra). Sed ili neniam konkeris la tutan teritorion loĝatan de ĝermanoj.


Linio 38: Linio 37:


== Germana Imperiestra Regno ekde 1871 ==
== Germana Imperiestra Regno ekde 1871 ==

La unuiĝo de Germanio okazis en la epoko de la prusa ĉefministro [[Otto von Bismarck]] (ekde 1862). Kiam Prusio kun aliaj nordgermanaj ŝtatoj forlasis la Germanan Federacion en 1866, ĉar diversaj provoj pri unuiĝo ne sukcesis, Aŭstrio kun precipe sudgermanaj aliancanoj deklaris la militon. Prusio venkis en julio 1866 apud [[Königgrätz]] en Bohemio, aneksis plurajn malamikajn germanajn ŝtatojn sed lasis Aŭstrion, kaj en [[1867]] instalis [[Nordgermana Federacio|Nordgermanan Federacion]] sub prusa gvido.
La unuiĝo de Germanio okazis en la epoko de la prusa ĉefministro [[Otto von Bismarck]] (ekde 1862). Kiam Prusio kun aliaj nordgermanaj ŝtatoj forlasis la Germanan Federacion en 1866, ĉar diversaj provoj pri unuiĝo ne sukcesis, Aŭstrio kun precipe sudgermanaj aliancanoj deklaris la militon. Prusio venkis en julio 1866 apud [[Königgrätz]] en Bohemio, aneksis plurajn malamikajn germanajn ŝtatojn sed lasis Aŭstrion, kaj en [[1867]] instalis [[Nordgermana Federacio|Nordgermanan Federacion]] sub prusa gvido.


Linio 76: Linio 74:
La bombado kontraŭ germanaj urboj, per kiuj Britio (kaj poste Usono) regalis germanajn atakojn kaj ankaŭ laŭaserte provis ribeligi la germanojn kontraŭ la reĝimo de Hitler, mortigis duonan milionon da homoj, detruis preskaŭ ĉiun iom grandan germanan urbon, grandajn bibliotekojn kaj aliajn kulturajn trezorojn.
La bombado kontraŭ germanaj urboj, per kiuj Britio (kaj poste Usono) regalis germanajn atakojn kaj ankaŭ laŭaserte provis ribeligi la germanojn kontraŭ la reĝimo de Hitler, mortigis duonan milionon da homoj, detruis preskaŭ ĉiun iom grandan germanan urbon, grandajn bibliotekojn kaj aliajn kulturajn trezorojn.


La kvar aliancanoj [[Usono]], [[Sovet-Unio]], [[Britio]] kaj [[Francio]] dividis la restan Germanion en okupadajn teritoriojn, nome [[France okupita zono de postmilita Germanio|la franca]], usona kaj brita zonoj. Ĉar Sovet-Unio ne efektive kunlaboris kaj plialtigis siajn postulojn, la okcidentaj okupantoj donis al la germanoj en la koncernaj teritorioj la permeson fondi propran, okcident-germanan ŝtaton. Dume Sovet-Unio kreadis "popolan movadon" por fondi germanan ŝtaton sub kontrolo de la komunistoj. De majo ĝis septembro [[1949]] establiĝis [[Federacia Respubliko Germanio]] (FR Germanio), kun [[Bonn]] kiel ĉefurbo, iom poste en la orienta parto de [[Berlin]] ŝtato kun la nomo [[Germana Demokratia Respubliko]] (GDR).
La kvar aliancanoj [[Usono]], [[Sovet-Unio]], [[Britio]] kaj [[Francio]] dividis la restan Germanion en okupadajn teritoriojn, nome [[France okupita zono de postmilita Germanio|la franca]], usona kaj brita zonoj. Ĉar Sovet-Unio ne efektive kunlaboris kaj plialtigis siajn postulojn, la okcidentaj okupantoj donis al la germanoj en la koncernaj teritorioj la permeson fondi propran, okcident-germanan ŝtaton. Dume Sovet-Unio kreadis "popolan movadon" por fondi germanan ŝtaton sub kontrolo de la komunistoj. De majo ĝis septembro [[1949]] establiĝis [[Federacia Respubliko Germanio]] (FR Germanio), kun [[Bonn]] kiel ĉefurbo, iom poste en la orienta parto de [[Berlin]] ŝtato kun la nomo [[Germana Demokratia Respubliko]] (GDR).


Francio deziris ekspluati [[Sarlando|Saar-regionon]] karbo-riĉan kaj nur post 1955 permesis ties realiĝon al Germanio. En [[Ruhr-regiono]] Francio atingis la instalon de [[Internacia Aŭtoritato por Ruro]], kiu estis unu el la ĝermoj por la sekva okcident-eŭropa ekonomia kunlaboro.
Francio deziris ekspluati [[Sarlando|Saar-regionon]] karbo-riĉan kaj nur post 1955 permesis ties realiĝon al Germanio. En [[Ruhr-regiono]] Francio atingis la instalon de [[Internacia Aŭtoritato por Ruro]], kiu estis unu el la ĝermoj por la sekva okcident-eŭropa ekonomia kunlaboro.
Linio 104: Linio 102:


== Rilataj temoj ==
== Rilataj temoj ==

* [[Supra Silezio]]
* [[Supra Silezio]]


Linio 112: Linio 109:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* http://spravka.gramota.ru/offdocs.html?id=85
* http://spravka.gramota.ru/offdocs.html?id=85
* http://www.pep.com.cn/200406/ca416196.htm
* http://www.pep.com.cn/200406/ca416196.htm
* http://www.rootsweb.com/~deubadnw/history/maps/maps.htm
* http://www.rootsweb.com/~deubadnw/history/maps/maps.htm

Kiel registrite je 19:22, 10 sep. 2019

La Historio de Germanio komenciĝas proks. en mezepoko, kiam io kiel Germanio nur estiĝis. Plej laste ekde 1871 ĝi tamen priskribas la historion de nacia ŝtato en Exuropo. Inter 1949 kaj 1990 granda parto de Germanio (la orienta) ekzistadis aparte de la resto, ĝis en 1990 Germanio reunuiĝis.

Komencoj de germana historio

Dum la unua jarcentro a.K., ĝermanaj triboj migris suden de norda Eŭropo laŭ la Rejno Rivero kaj ĝis la Danubo. Estis militoj inter la romianoj kaj la ĝermanoj. Tacito, romia historiisto, skribis, ke la ĝermanaj viroj estis blondaj kaj virecaj, ke ili estis decaj kaj moralaj en la familia vivo, ke ili estis kuraĝaj kiel militistoj, prudentaj kiel kultivistoj, kaj ili praktikis specon de demokratio. La romianoj fondis multajn urbojn kaj koloniojn ĉe la ĝermanaj triboj, (Treviro, Kolonjo, Majenco, Aŭgsburgo, Ratisbono, Vieno), kaj fine instalis du provincojn kun la nomo Germania (supra kaj malsupra). Sed ili neniam konkeris la tutan teritorion loĝatan de ĝermanoj.

En 450, Atilo kaj la hunoj invadis Ĝermanion. Tiam multaj slavoj migris en Orientan Ĝermanion, kaj multaj ĝermanoj, la visigotoj, la burgundoj, kaj la frankoj, migris en Francion. En 486, Kloviso fondis la Frankonan Regnon, kaj je 800, Karlo la Granda fariĝis imperiestro de Romio. Lia "ĉefurbo" (preferata restadejo) estis Aĥeno.

La etnogenezo, la estiĝo de la "germana popolo", estis longdaŭra procezo. Post la partigo inter romanidlingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.

Sankta Romia Regno en 1400

En 962, la sakso Otto la 1-a la Granda atingis kiel la unua orientfrankona reĝo la imperiestran titolon. Estis la epoko de la Unua Germana Regno. Post diversaj dinastioj la Habsburgoj, interalie dukoj de Aŭstrio, longan tempon havis la imperiestrecon, preskaŭ sen interrompoj de 1438 ĝis 1806.

La Ostsiedlung (laŭvorte orienta setlado), nome Germana orienta etendo, estis la mezepoka orientena migrado kaj setlado de German-parolantoj el la Sankta Romia Imperio, speciale el ties sudaj kaj orientaj partoj, al malpli loĝataj regionoj de orienta Centra Eŭropo kaj okcidenta Orienta Eŭropo. La koncerna areo proksimume etendis el Slovenio en la sudo al Estonio en la nordo, kaj etendis en Transilvanion sudoriente. Parte, Ostsiedlung sekvis la teritorian etendon de la Imperio kaj de la Teŭtona Ordeno.

Nov-epoko

Marteno Lutero

La Germana Renesanco, parto de la Norda Renesanco, estis kultura kaj arta movado kiu etendis inter germanaj pensuloj en la 15a kaj 16a jarcentoj, kiu originiĝis en la Itala Renesanco. Multaj areoj de artoj kaj sciencoj estis influitaj, ĉefe pro la etendo de la Renesanca humanismo al variaj germanaj ŝtatoj kaj princlandoj. Estis multaj avancoj faritaj ĉe la disvolvigo de novaj teknikoj en la kampoj de arkitekturo, artoj kaj sciencoj. Germanio produktis du antaŭenigojn kiuj hegemonios en la 16a jarcento tra tuta Eŭropo: presarto kaj Protestanta Reformacio.

Depost 1517, Marteno Lutero provis reformi la katolikan eklezion, el kio rezultis la ĉefa skolo de la protestantismo en Germanio. Inter 1618 kaj 1648, dum la Tridekjara milito inter la grandpotencoj kaj parte ankaŭ katolikoj kaj la protestantoj, du milionoj da homoj mortis, kaj la loĝantaroj falis de 13 milionoj ĝis nur 11 milionoj. Daŭriĝis la tendenco, ke Germanio fariĝis miksaranĝo de centoj da malgrandaj princlandoj kaj graflandoj, je nur malgranda potenco de la imperiestro kiel tia.

La ĉefa povo en Germanio restis ĝis 1866 Aŭstrio regata de Habsburgoj, sed ek de la 18-a jarcento leviĝis nordgermana regno al konkurenceco: Prusio. Dum la Tridekjara Milito, Prusio estis ankoraŭ viktimo de tramarŝantaj fremdaj trupoj, dum la regado de la Granda Princo-Elektanto Frederiko Vilhelmo (1640-1688) kaj precipe la dua prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a (1713-1740) esence prigrandigis sian armeon. Lia filo Frederiko la 2-a, "la Granda", (1740-1786) uzis tiun armeon por kapti Silezion, riĉan provincon de Aŭstrio. Per tio komenciĝas periodo de pluraj militoj pri Silezio, grandparte kun internaciaj sekvoj.

Post la Franca Revolucio (1789), Napoléon Bonaparte kaptis multajn landojn en Eŭropo kaj ankaŭ grandan parton de Germanio, dum la restajn ŝtatojn li provis dependigi de li. Germanio do partiĝis al

  • teritorioj integritaj en la Francan Imperion mem, t.e. ĉefe Rejnlando kaj poste grandaj partoj de norda Germanio;
  • la Napoleone kontrolita "Rejna Federacio", kun mezgrandaj ŝtatoj parte kreitaj sub influo de Napoleono mem, ekzemple Badeno kaj Virtembergo;
  • kaj la du sendependaj regnoj Prusio kaj Aŭstrio, kiuj post militaj malvenkoj tamen fariĝis partoj de la granda Napoleona alianco.

Pro influo de Napoleono en 1806 disrompiĝis, post okcent jaroj da ekzisto, la Sankta Romia Imperio.

Nur post la malvenko de Napoleono kontraŭ Rusio en 1812 la germanaj regnoj povis en la Liberigaj Militoj, kun brita helpo, venki la francajn invadintojn tute (fine en 1815 ĉe Waterloo apud Bruselo).

La epoko de Napoleono signifis okupacion kaj elrabadon, sed ankaŭ enkondukon de modernaj institucioj kiuj antaŭenigis precipe la tradiciismajn okcidentajn partojn de Germanio. Krome, la okupacio kreis kaj plifortigis nacian senton. Dum la Viena kongreso de 1815 la eŭropaj regantoj nove ordigis la mapon de Eŭropo, precipe tiun de Germanio. En la nova Germana Federacio troviĝis "nur" 39 ŝtatoj, kun Aŭstrio kiel prezidanto de la Federacio kaj Prusio kiel due plej forta potenco. La aliajn ŝtatojn, precipe la iom grandajn kiel Hanovrio kaj Bavario, oni nomis "la tria Germanio".

Post la reordigo de Germanio estiĝis protestaj ondoj, kiuj vidis en la Germana Federacio instrumenton de la jamaj regantoj por subpremi opoziciajn tendencojn, interalie naciismon, liberalismon kaj movadon por demokratio. Kulmino estis la Revolucio de 1848 en Germanio, kun Nacia Asembleo en la Paŭlo-preĝejo en Frankfurto, kiu fine fiaskis unu jaron poste ĉar Prusio ne akceptis la imperiestran kronon el la manoj de la Nacia Asembleo.

Germana Imperiestra Regno ekde 1871

La unuiĝo de Germanio okazis en la epoko de la prusa ĉefministro Otto von Bismarck (ekde 1862). Kiam Prusio kun aliaj nordgermanaj ŝtatoj forlasis la Germanan Federacion en 1866, ĉar diversaj provoj pri unuiĝo ne sukcesis, Aŭstrio kun precipe sudgermanaj aliancanoj deklaris la militon. Prusio venkis en julio 1866 apud Königgrätz en Bohemio, aneksis plurajn malamikajn germanajn ŝtatojn sed lasis Aŭstrion, kaj en 1867 instalis Nordgermanan Federacion sub prusa gvido.

Kiam en 1870 la franca imperiestro Napoleono la 3-a atakis Prusion, la sudgermanaj ŝtatoj kontraŭ la supozo de Napoleono aliĝis al Prusio. Dum la Francia-Prusia Milito fondiĝis la (dua) Germana Regno, per la aliĝo de la sudgermanaj ŝtatoj al la Nordgermana Federacio, kiu fakte ricevis novan nomon.

La Regno akiris depost 1884 kelkajn koloniojn, precipe en Afriko, sed post longdaŭra investa fazo Germanio perdis ilin, antaŭ ol la investoj alportis grandajn fruktojn, dum la Unua mondmilito (ĉefe en 1916). Precipe en Sud-Orienta Afrika, la posta Namibio, germanaj trupoj kaŭzis multe da mortigitoj (okaze de la Herero-ribelo).

La Unua mondmilito (1914-1918) estis kaŭzita interalie pro atenco fare de serbaj teroristoj, aŭstra persekutemo, rusa mobilizacio, franca konfirmo de la alianco franca-rusa kaj la germana invado de Belgio. Germanio kaj Aŭstrio-Hungario kiel la "centraj povoj" batalis kontraŭ brita-franca-rusa alianco (la "entento"). Proksimume 1 600 000 germanoj mortis en la milito.

Post armistico la 11-an de novembro 1918 la okcidentaj aliancanoj interkonsentis pri paco-regularo (Traktato de Versailles, junio 1919), kaj devigis la germanan registaron subskribi. Germanio perdis la koloniojn, grandajn teritoriojn kaj la liberecon memstare organizi sian armeon. La nove instalitan Ligon de Nacioj (1920) ĝi rajtis aliĝi nur en 1926.

Vajmara Respubliko 1919-1933

1925

La komenco de tiu epoko estis tre malorda, ekigita de la malsubmetiĝo de la armea ŝipanaroj en Kiel, kaj karakterizita de pluraj provoj de socialismaj-komunismaj-anarĥiismaj revolucioj: vidu Spartakistoj, Bavaria Respubliko de Konsilantaroj - ktp. Jam la 9-an de novembro 1918 la imperiestro Vilhelmo la 2-a estis devigita abdiki. Nacia Asembleo de februaro ĝis aŭgusto 1919 elektis provizoran registaron, regnan prezidenton (Friedrich Ebert, socialdemokrato) kaj kreis novan konstitucion. Pro la kunven-urbo Weimar ĝi estis nomata Vajmara Konstitucio, la Germana Regno ankaŭ Vajmara Respubliko. Jam en la unuaj parlamentaj balotoj en junio 1920 la diversaj demokratiaj-respublikemaj partioj perdis la plimulton kaj dum la tuta periodo ĝis 1933 ne reakiris ĝin. Ĉefe regis koalicioj de la liberaluloj kun la katolika partio, sub protekto de la Regna Prezidento kaj foja parlamenta subteno de resp. socialdemokratoj, dekstraj liberaluloj kaj konservativuloj.

Depost 1929 la situacio fariĝis pli kaj pli senespera, pro ekonomia krizo kaj politika pliradikaliĝo. Post diversaj ĉefministroj la Regna Prezidanto Paul von Hindenburg fine konsentis en 1933 nomumi la estron de la nacisocialisma partio, Adolf Hitler, ĉefministro, ĉar Hitler promesis post novaj balotoj havi parlamentan plimulton komune kun partoj de la konservativuloj.

Regado de la nacisocialismo (1933-1945)

Adolf Hitler en Nurenbergo, 1935. La konstruaĵoj en la fono grandparte ne plu ekzistas, pro la milito.

Hitler misuzis sian povon por forigi ĉian eblan opozicion politikan. Partioj estis malpermesitaj aŭ devigitaj al dissolvo, kontraŭuloj metitaj en malliberejojn aŭ t.n. koncentrejojn, la germanaj regionaj ŝtatoj metitaj sub regadon de regnaj komisaroj. Tiun evoluon ("samdirektigo") li perfektigis en 1934 post la morto de Hindenburg, farante sin "gvidanto (Führer) kaj regna kanceliero" (ĉefministro). Dum la sekvaj jaroj li preparis Germanion por estontaj milit-iradoj, interalie ĉar lia politiko kostis monon, kiun li intencis rabi eksterlande.

Per premo kaj interkonsentoj li kapablis aligi interalie Aŭstrion (marto 1938) kaj la germanlingvajn partojn de Ĉeĥoslovakio (oktobro 1938) al la Regno, sed lia intenco estis la konkerado de multe pli vastaj partoj de Eŭropo. Jam en marto 1939 germanaj trupoj invadis Ĉeĥion. Tiam ne okazis milita batalo nur tial, ĉar pro la minaco detrui Pragon kaj aliajn urbojn per bombaviadiloj la ĉeĥa prezidento ordonis al la armeo ne rezisti. Kiam la 1-an de septembro germanaj trupoj invadis Pollandon, la polaj aliancanoj Britio kaj Francio deklaris al Germanio la militon, dum la tiama germana aliancano Stalin konkeris la orientan parton de Pollando.

Dum la Dua mondmilito (1939-1945) Germanio okupadis la plej grandajn partojn de okcidenta kaj centra/orient-centra Eŭropo aŭ havis tie aliancanojn, interalie Italion. La germanaj trupoj atingis la Pireneojn, Nordan Kabon, Kaŭkazon, Nordan Afrikon kaj preskaŭ Moskvon. Tamen Britio komune kun Sovetunio kaj Usono (ambaŭ ekde 1941) sukcesis devigi Germanion al senkondiĉa kapitulaco la 8-an resp. 9-an de majo 1945.

La regado de Adolf Hitler kostis la vivon al milionoj da homoj, unue en Germanio mem, poste ankaŭ la okupitaj landoj. Tio kaj la milito mem kaŭzis grandajn ŝoviĝojn en la socio.

Plej ofte menciataj kiel viktimoj de tiu regado estas la ses milionoj mortigitaj judoj (Vidu ankaŭ Genocido), sed ankaŭ ciganoj, gejoj kaj multaj politikaj, religiaj aŭ aliaj kontraŭuloj de la reĝimo estis malliberigitaj aŭ mortigitaj. Al ili oni aldonu ankaŭ la mense aŭ korpe handikapitajn viktimojn de eŭtanazio-programo "Aranĝo T4". En ĉiuj okupitaj landoj okazis priraboj kaj detruoj, kvankam kelkaj landoj pli suferis (ĉefe en orienta Eŭropo) ol aliaj.

Post la Dua mondmilito (ekde 1945)

Germanio, 1945
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Forpelo de Germanoj (1944–1950).

Dum kaj post la milito Sovet-Unio kaj helpantoj en Pollando, Ĉeĥoslovakio forpelis 15 milionojn da germanoj el orienta Eŭropo kaj el orientaj partoj de Germanio ĝis la linio de Odro kaj Niso. Minimume 2,6 milionoj da germanoj perdis la vivon. Laŭ taksoj, du milionoj da germanaj virinoj estis seksperfortigitaj de sovetaj soldatoj. Pollando aneksis proksimume kvinonon de Germanio kaj nomis ĝin "re-akirita", ĉar jarcentojn antaŭe slavoj vivis tie. La norda parto de Orienta Prusio estis aneksiita de Sovet-Unio kaj apartenas nun al Rusio.

La bombado kontraŭ germanaj urboj, per kiuj Britio (kaj poste Usono) regalis germanajn atakojn kaj ankaŭ laŭaserte provis ribeligi la germanojn kontraŭ la reĝimo de Hitler, mortigis duonan milionon da homoj, detruis preskaŭ ĉiun iom grandan germanan urbon, grandajn bibliotekojn kaj aliajn kulturajn trezorojn.

La kvar aliancanoj Usono, Sovet-Unio, Britio kaj Francio dividis la restan Germanion en okupadajn teritoriojn, nome la franca, usona kaj brita zonoj. Ĉar Sovet-Unio ne efektive kunlaboris kaj plialtigis siajn postulojn, la okcidentaj okupantoj donis al la germanoj en la koncernaj teritorioj la permeson fondi propran, okcident-germanan ŝtaton. Dume Sovet-Unio kreadis "popolan movadon" por fondi germanan ŝtaton sub kontrolo de la komunistoj. De majo ĝis septembro 1949 establiĝis Federacia Respubliko Germanio (FR Germanio), kun Bonn kiel ĉefurbo, iom poste en la orienta parto de Berlin ŝtato kun la nomo Germana Demokratia Respubliko (GDR).

Francio deziris ekspluati Saar-regionon karbo-riĉan kaj nur post 1955 permesis ties realiĝon al Germanio. En Ruhr-regiono Francio atingis la instalon de Internacia Aŭtoritato por Ruro, kiu estis unu el la ĝermoj por la sekva okcident-eŭropa ekonomia kunlaboro.

Du ŝtatoj en Germanio (1949-1990)

Ambaŭ ŝtatoj postulis esti la morala reprezentanto de la tuta germana popolo, sed ekde 1966 GDR akcentis la malsamecon de sia "socialisma soci-ordo" al la "kapitalista-venĝisma reĝimo" en okcidento. En sia tria konstitucio, el 1974, GDR forigis la lastajn aludojn al tutgermana komuneco.

La politiko de la komunistoj de la Socialisma Unuec-Partio de Germanio (unue sub Walter Ulbricht, poste Erich Honecker) kaŭzis grandan fuĝadon al okcidento, pro kio jam en 1949 estis starigitaj limoj inter la teritorio de GDR kaj la okcidento. En junio 1953 fariĝis Popola insurekcio en GDR. En 1961 la komunistoj malebligis ankaŭ la fuĝon pere de Berlin, konstruante muron inter "Berlin, ĉefurbo de GDR" kaj la okicidentaj, liberaj partoj de la urbo. Ĝis tiu dato preskaŭ tri milionoj da homoj estis forlasintaj la teritorion de GDR.

Konrad Adenauer en septembro 1955, reveninta de vizito al Moskvo. Tie li sukcesis aranĝi la liberigon de germanaj militkaptitoj en Sovetunio. Patrino de militkapitito dankas al li.

En FR Germanio evoluis la germana demokratio, kiu en la Respubliko de Weimar ne ricevis sufiĉe da ŝancoj. Al tio kontribuis pli saĝa konduto de la okcidentaj venkintoj kaj ilia subpremado de dekstraj ekstremistoj.

La unuajn dudek jarojn regis la kristandemokrata unio kun diversaj koaliciaj partioj, la plej longan tempon kun ĉefministro Konrad Adenauer (ekde 1949). Lin sekvis Ludwig Erhard (ekde 1963) kaj Kurt Georg Kiesinger (ekde 1966). En tiu periodo FR Germanio atingis preskaŭ kompletan suverenecon kaj aliĝis al okcidentaj militaj kaj ekonomiaj organizaĵoj. Ekde 1955 ĝi havis propran armeon. La lastan parton de tiu periodo konsistigas la (unua) Granda Koalicio inter CDU kaj SPD sub Kiesinger. Pro gravaj ŝanĝoj pri juro kaj la rilato inter federacio kaj regionaj ŝtatoj, oni nomas la periodon dua fondofazo de la respubliko.

En 1969 la socialdemokrato Willy Brandt ekregis kune kun la liberala partio, en 1974 tiun koalicion transprenis Helmut Schmidt. Ili promesis internajn reformojn, aranĝis rilatojn al orient-eŭropaj ŝtatoj kaj kontraŭbatalis la terorismon de Rote Armee Fraktion. La ŝtato elspezis pli da mono kaj faris ŝuldojn, kaj la homoj suferis de inflacio.

La kristandemokrato Helmut Kohl en 1982 faris novan kolicion kun la liberaluloj kaj ĉefministris ĝis 1998. En la tempo de Kohl okazis la germana reunuiĝo de 1990 kaj gravaj paŝoj al la enkonduko de la eŭropa valuto eŭro.

Reunuiĝo (1990) kaj sekvaj jaroj

La divido inter okcidento kaj oriento komencis ĉesi la 9-an de novembro 1989, kiam malgranda mallertaĵo de reprezentanto de la komunistoj kredigis al la GDR-germanoj ke ekde nun ili rajtas libere vojaĝi eksterlanden. Antaŭe oni ankoraŭ timis ke la GDR-diktaturo defendas sin simile kiel la ĉinaj komunistoj en la somero de la sama jaro. Liberaj balotoj la 18-an de marto 1990 venigis demokratan registaron sub Lothar de Maizière. Post interkonsento kun la kvar okupaciaj potencoj, la 3-an de oktobro 1990 la regionaj ŝtatoj de GDR aliĝis al FR Germanio.

Problemoj restas en la iama GDRa teritorio, materiaj (sendungeco estas po 18,5% en orienta Germanio, kompare kun 8,4% en la okcidenta, kaj la averaĝa enspezo 17.500 eŭroj, kompare kun 27.700 en la okcidenta parto), kaj spiritaj, interalie pro elreviĝo flanke de la orientuloj, kaj ofte diratas, ke "la muro pluekzistas en la kapoj". Post la nunaj ekonomie liberalismaj reformoj opiniesploro konstatis, ke nur 39 % inter la orientgermanoj kontentas pri "kapitalismo" kaj, ke 76 % inter ili opinias, ke "socialismo"" estas bona ideo, kiu estis misaplikita.

Ŝanĝiĝis la ekstera politiko: dum en la Malvarma milito necesis sin prepari kontraŭ atako el orienta Eŭropo, nun germanaj soldatoj unuafoje post la Dua mondmilito servas eksterlande en danĝeraj misioj. En 1999, rilate al la Kosova Milito, Germanio unuafoje denove militis. Germanaj soldatoj servas cetere en Afganujo, sed ne en Irako.

De 1998 ĝis 2005 regis la socialdemokrato Gerhard Schröder komune kun la verduloj sub Joseph Martin Fischer, ministro pri eksteraj aferoj. Ekde 2005 regas la kristdemokrato Angela Merkel per koalicio inter la kristdemokratoj kaj la socialdemokratoj (tiel nomata granda koalicio).

Rilataj temoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj