Sankta Romia Imperio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 85: Linio 85:
<!--Ne havas sencon listigi ilin unuope en tiu ĉi artikolo. Por superrigardo, vidu: [[:Kategorio:Teritorioj de la Sankta Romia Imperio]]. Tiele oni devus enmeti tiun kategorion en ĉiu teritorio kreita kiel artikolo ekzemple [[Reglando Heinsberg]]. Ĉu vi faros tion?-->
<!--Ne havas sencon listigi ilin unuope en tiu ĉi artikolo. Por superrigardo, vidu: [[:Kategorio:Teritorioj de la Sankta Romia Imperio]]. Tiele oni devus enmeti tiun kategorion en ĉiu teritorio kreita kiel artikolo ekzemple [[Reglando Heinsberg]]. Ĉu vi faros tion?-->
[[Imperia grafo]] estas alta alitipa posteno. Dum ''[[Truchsess]]'' aŭ [[seneskalo]] estas titoloj pli malaltarangaj.
[[Imperia grafo]] estas alta alitipa posteno. Dum ''[[Truchsess]]'' aŭ [[seneskalo]] estas titoloj pli malaltarangaj.

== Bibliografio ==
* James Bryce, ''The Holy Roman Empire,'' 1863.
* Friedrich Heer, ( ''Das Heilige Römische Reich), 1967.
* Alois Dempf, ''Sacrum Imperium. Geschichtsschreibung und Staatsphilosophie des Mittelalters und der politischen), 1988.

{{-}}


== Bildaro ==
== Bildaro ==
Linio 122: Linio 115:
== Referencoj ==
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
{{Referencoj}}

== Bibliografio ==
* James Bryce, ''The Holy Roman Empire,'' 1863.
* Friedrich Heer, ( ''Das Heilige Römische Reich), 1967.
* Alois Dempf, ''Sacrum Imperium. Geschichtsschreibung und Staatsphilosophie des Mittelalters und der politischen), 1988.


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 11:11, 22 sep. 2019

Sankta Romia Imperio
Plena origina nomo:
Sacrum Romanum Imperium
Heiliges Römisches Reich
 Orientfranka imperio 8001806 Rejna Konfederacio 
Aŭstra imperio 
Reĝlando Prusio 

historia lando • suverena ŝtatoimperio
Geografio
Sankta Imperio en la jaroj 972–1032, en la tempo de sia plej granda gloro kaj floro
Sankta Imperio en la jaroj 972–1032, en la tempo de sia plej granda gloro kaj floro
Ĉefurbo:
neunueca
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
40 000 000
latina, germana, ĉeĥa, itala kaj pluaj
Ŝtat-strukturo
elektmonarkio • federacia monarkio Reichstag
dukato neunueca
Estiĝo:
Karolo la Granda renovigis imperion en okcidento en la jaro 800
Otto la 1-a firmigis tiun ĉi formon
Pereo:
pluraj membro-ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio forlasas ĝin kaj formas la Rejnan Konfederacion, aliancon kun Napoleono, en 1806
Antaŭaj ŝtatoj:
Orientfranka imperio Orientfranka imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Rejna Konfederacio Rejna Konfederacio
Aŭstra imperio Aŭstra imperio
Reĝlando Prusio Reĝlando Prusio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Sankta Romia ImperioSankta Romia Regno, ekde ĉirkaŭ 1450 la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco (germane Heiliges Römisches Reich Deutscher Nation, latine Sacrum Romanum Imperium Nationis Germanicae), en Skandinavio ofte nomata "German-Romia Imperio", en Germanio mem "la unua" aŭ "malnova imperio" estis la multetna komplekso sed plejparte ĝermana, okcident- kaj centr-eŭropa imperio kreita, ekde kiam la papo kronis Karolon la Grandan en la jaro 800. Post divido inter liaj filoj, fondis la Sanktan Romian Imperion Oto la 1-a en 961. La imperio ĉesis ekzisti en 1806 pro premo de Napoleono, kiam la imperiestro Francisko la 2-a rezignis sian pozicion (iom kompensitan per la fakto, ke li estis ekde 1804, imperiestro Francisko la 1-a de Aŭstrio). Tio signifas, ke ĝi daŭris el la Mezepoko ĝis la komenco de la Moderna epoko ĝis 1806.[1] La plej granda teritorio de la imperio post 962 estis la Reĝlando Germanio, kvankam ĝi inkludis ankaŭ la teritoriojn de la Reĝlando Bohemio, la Reĝlando Burgonjo kaj la Reĝlando Italio same kiel nombrajn aliajn teritoriojn.[2][3][4]

Oto la 1-a kaj papo Johano la 12-a, miniaturo de la jaro 1450.

La 25an de decembro 800, Leono la 3-a kronis la frankan reĝon Karlo la Granda kiel imperiestro, revivigante la romian titolon en Okcidenteŭropo post pli ol tri jarcentoj. La titolo daŭris en la karolida familio ĝis 888, post kio ĝi estis kontestita fare de la regantoj de Italio en serio de enlandaj militoj ĝis la morto de la lasta itala postulanto, Berengaro, en 924. La titolo estis revivigita en 962 kiam Oto la 1-a estis kronita imperiestro, igante sin kiel la posteulo de Karlo la Granda[5] kaj komencante kontinuan ekziston de la imperio dum pli ol ok jarcentoj.[6][7][8] Kelkaj historiistoj nomas la kronadon de Karlo la Granda la origino de la imperio,[9][10] dum aliaj preferas la kronadon de Oto la 1-a kiel ĝian komencon.[11][12] Akademiuloj ĝenerale konsentas, aliflanke, en rilatigado de evoluo de la institucioj kaj principoj konsistante en la imperio, priskribante laŭpaŝan supozon de la imperiestraj titolo kaj rolo.[3][9]

La preciza esprimo Sankta Romia Imperio ne estis uzita ĝis la 13-a jarcento, sed la koncepto de Translatio imperii ("translokigo de regulo") estis fundamenta al la prestiĝo de la imperiestro, la nocio ke li tenis superan potencon hereditan de la imperiestroj de Romo.[3] La posteno de Imperiestro de la Sankta Romia Imperio estis tradicie elektebla, kvankam ofte kontrolita fare de dinastioj. La germanaj princelektistoj, la plej alt-estraj nobeloj de la imperio, kutime elektis unu el siaj kunuloj kiel "Reĝo de la romianoj", kaj li poste estos kronita Sankta Romia Imperiestro fare de la papo; la tradicio de papaj kronadoj estis nuligita en la 16-a jarcento. La imperio neniam atingis la amplekson de politika unuigo formita en Francio, evoluante anstataŭe en malcentrigita, limigita elekta monarkio kunmetita de centoj da sub-unuoj, princlandoj, duklandoj, graflandoj, liberaj regnaj urboj, kaj aliaj domajnoj.[4][13] La povo de la imperiestro estis limigita, kaj dum la diversaj princoj, senjoroj, kaj reĝoj de la imperio estis vasaloj kaj subjektoj kiuj ŝuldis al la imperiestro ilian fidelecon, ili ankaŭ posedis amplekson de privilegioj kiuj donis al ili faktan suverenecon ene de siaj teritorioj. Imperiestro Francisko la 1-a dissolvis la imperion la 6-an de aŭgusto 1806, post ĝia malvenko fare de Napoleono ĉe la Batalo ĉe Slavkov.

Nomo

Historio

La imperia reformo estis la provo entreprenata ripetfoje en la 15a kaj 16a jarcentoj, adapti la strukturon kaj la konstitucian ordon de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco al la necesoj de frumoderna ŝtato, doni al ĝi unuecan regadon aŭ sub stata aŭ imperiestra superregado kaj forigi la juran malsekurecon. Aldone la imperiaj statoj certigis al si kundecidorajton en imperiaj aferoj, krome ankaŭ la kompetencoj de la imperiestro devis estis limigataj.

La Imperia Delegita Kongreso je Worms de la jaro 1495 metis la fundamentan ŝtonon por vasta imperia reformo. Kvankam multaj partoj el la tie deciditaj reformoj ne estis daŭremaj, tiuj ĉi tamen malmodeste destinis la pluan evoluon de la imperio. Ili devis ŝanĝi la strukturon kaj la konstitucian ordon de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, por solvi la ekkonitajn problemojn de la imperia regado.

Imperiestroj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio kaj Sankta Romia Imperiestro.
Imperia kronigo de Karlomagno, de Friedrich Kaulbach, 1861

Titolo estis Romia Imperiestro aŭ pli malfrue Imperiestro de la Sankta Romia ImperioSankta Romia Imperiestro. Origine ekde la kronado de Karolo la Granda por esti imperiestro, kronado de la papo okazanta en Romo estis antaŭkondiĉo. Pro tio multaj fruaj regantoj neniam iĝis "Imperiestro", ĉar por la kronado reganto devis iri al Romo, kio povis esti longa, damĝera kaj malfacila vojaĝo. Ĝenerale oni rigardas la regadon de Oto la 1-a kiel propran komencon de la Sankta Romia imperio, sed tiu nur estis klasifikado fare de historiistoj, ĉar ne estis klara entranĉo. Ekde la 12-a jarcento kronado de la papo ne estis kondiĉo por esti "Imperiestro".

La imperiestroj estis elektitaj de 7 princoj-elektistoj.

Heredaĵo

La nomo esprimis la aserton, ke tiu imperio estis la heredanto de la siatempa Romia imperio; la saman aserton faris, ĝis la falo de Konstantinopolo en 1453, ankaŭ la Bizanca imperio. Ironie, neniu el tiuj du imperioj inkluzivis la urbon Romo mem, regata rekte de la papo kaj, dum la jaroj 756 ĝis 1870, ĉefurbo de la Eklezia ŝtato.

Strukturo

La imperio estis strukturo sufiĉe loza, precipe post 1648. Ĝi havis nek centran registaron, nek ĉefurbon, kaj Voltaire diris, ke la "Sankta Romia imperio" estas "nek sankta, nek romia, nek imperio". Kvankam la reĝoj de la unuopaj germanaj landoj estis, oficiale, subuloj de la imperiestro, kiu estis samtempe reĝo de Aŭstrio, tio neniel malhelpis militojn inter, ekzemple, Prusio kaj Aŭstrio. Kiam Svedio dum la 17-a jarcento konkeris kelkajn nord-germanajn urbojn, tiuj urboj tamen ne eliris el la imperio; ili havis do duoblan jurisdikcion.

La imperia dieto, germane Reichstag, latine Dieta Imperii, estis la asembleo de la imperiaj statoj de la Sankta Romia Imperio, konsiderebla kiel antaŭulo de parlamento en modernaj ŝtatoj. La imperia dieto evoluis ekde la 12-a jarcento el senregulaj kortegaj tagoj kaj en 1495 fariĝis fiksita institucio de la imperia konstitucio, kiu kontraŭpezis la centraligitan potencon de la imperiestro.

Teritorioj

La Sankta Romia Imperio konsistis el pluraj centoj da unuopaj teritorioj, de plej diversaj tipoj kaj rangoj. Inter ili troviĝis:

Imperia grafo estas alta alitipa posteno. Dum Truchsessseneskalo estas titoloj pli malaltarangaj.

Bildaro


Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Holy Roman Empire, Encyclopædia Britannica Online. Konsultita la 15an de Februaro 2014.
  2. James Bryce, The Holy Roman Empire (The MacMillan Company, 1913), p.183.
  3. 3,0 3,1 3,2 Joachim Whaley, Germany and the Holy Roman Empire: Volume I: Maximilian I to the Peace of Westphalia, 1493–1648 (2012), pp. 17–20.
  4. 4,0 4,1 Lonnie R. Johnson, Central Europe: Enemies, Neighbors, Friends (1996), Oxford University Press, p. 23.
  5. Norman F. Cantor (1993), Civilization of the Middle Ages, pp. 212–215 
  6. Bamber Gascoigne History of the Holy Roman Empire.
  7. Norman Davies, A History of Europe (Oxford, 1996), pp. 316–317.
  8. Dum Karlo la Granda kaj liaj sukcedantoj uzis variantojn de la titolo imperiestro, neniu uzis por si la termino Roma imperiestro ĝis Oto la 2-a en 983. Holy Roman Empire, Encyclopædia Britannica Online. Konsultita la 15an de Februaro 2014.
  9. 9,0 9,1 Bryce, pp. 2–3
  10. Heer, Friedrich. (1967) The Holy Roman Empire. New York: Frederick A. Praeger, p. 1–8. ISBN 978-0-297-17672-5.
  11. Davies, pp.317,1246.
  12. Martin Arbage, "Otto I", in Medieval Italy: An Encyclopedia, Volume 2 (Routledge, 2004), p. 810: "Otto can be considered the first ruler of the Holy Roman empire, though that term was not used until the twelfth century."
  13. The Holy Roman Empire, Heraldica.org.

Bibliografio

  • James Bryce, The Holy Roman Empire, 1863.
  • Friedrich Heer, ( Das Heilige Römische Reich), 1967.
  • Alois Dempf, Sacrum Imperium. Geschichtsschreibung und Staatsphilosophie des Mittelalters und der politischen), 1988.

Eksteraj ligiloj