Frodo Baginzo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13: Linio 13:
Post la foriro de Bilbo, [[Gandalfo]] vizitis Hobitonon nur de tempo al tempo. Frodo ofte iris promenante en la Graflando, foje kun siaj amikoj ''Folco Boffin, Fredegar Bolger, Peregrin Took'' kaj ''Meriadoc Brandybuck'', sed pli ofte sole. Lia ĝardenisto en ''Bag End'' estis ''Samwise'' aŭ simple ''Sam Gamgee'', kiu devis akompani lin en sia posta vojaĝo.
Post la foriro de Bilbo, [[Gandalfo]] vizitis Hobitonon nur de tempo al tempo. Frodo ofte iris promenante en la Graflando, foje kun siaj amikoj ''Folco Boffin, Fredegar Bolger, Peregrin Took'' kaj ''Meriadoc Brandybuck'', sed pli ofte sole. Lia ĝardenisto en ''Bag End'' estis ''Samwise'' aŭ simple ''Sam Gamgee'', kiu devis akompani lin en sia posta vojaĝo.


La 12-an de aprilo 3018, Gandalfo revenis, malkovrinte la veron pri la Ringo, kaj tial Frodo malkovris la historion malantaŭ la Ringo kaj la grandan danĝeron ligitan al ĝi. Li decidis forlasi la Graflandon kun ĝi. Por kovri sian foriron, Frodo vendis la bieonon ''Bag End'', kaj aĉetis malgrandan domon en Buckland, la regiono, kie li estis edukita. Li foriris de Hobitono kun siaj amikoj ''Peregrin Took'' kaj ''Sam Gamgee'' la 23-an de septembro 3018, la tagon post sia kvindeka naskiĝtago.
La 12-an de aprilo 3018, Gandalfo revenis, malkovrinte la veron pri la Ringo, kaj tial Frodo malkovris la historion malantaŭ la Ringo kaj la grandan danĝeron ligitan al ĝi. Li decidis forlasi la Graflandon kun ĝi. Por kovri sian foriron, Frodo vendis la bienon ''Bag End'', kaj aĉetis malgrandan domon en Buckland, la regiono, kie li estis edukita. Li foriris de Hobitono kun siaj amikoj ''Peregrin Took'' kaj ''Sam Gamgee'' la 23-an de septembro 3018, la tagon post sia kvindeka naskiĝtago.


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 15:33, 22 sep. 2019

Frodo Baginzo
hobito • rolulo en fantasta filmo • literatura rolulo
Kreita de John Ronald Reuel Tolkien
Verko La Mastro de l’ Ringoj
La Hobito: neatendita vojaĝo
La Mastro de l’ Ringoj: La Kunularo de l’ Ringo (filmo)
La Mastro de l’ Ringoj: La Du Turoj
La Mastro de l’ Ringoj: La Reveno de l’ Reĝo
Lord of the Rings
Silmariliono
Rolita de Elijah Wood, Ian Holm
Informoj
Sekso vira
Specio hobito
Nacieco la Provinco
Posedaĵo Unu Ringo, Piko, Bag-Endo, Phial of Galadriel, mithril-coat
Ekipita per Unu Ringo
Loĝloko Bag-Endo
Okupo glavobatalanto
Patro Drogo Baginzo
Patrino Primula Brandybuck
Gefratoj Bilbo Baginzo
Malamikoj SaŭronoGolumo
vdr

Frodo Baginzo (aŭ Frodo Baggins en la angla, Frodo Beutlin en la germana, Frodon Sacquet respektive pli poste Frodon Bessac en la franca, Frodo Bolsón en la hispana kaj Maura Labingi en la fikcia okcidenta lingvo de la fantazia mondo Mez-Tero, en ĉiuj la familia nomo signifas "Sako" aŭ "Saketo", naskiĝis la 22-an de septembro 2968) estas la ĉefa rolulo en La Mastro de l' Ringoj, kiun J.R.R. Tolkien skribis. Liaj gepatroj estis Drogo Baggins kaj Primula Brandybuck.

En septembro 2019 sciencistoj el Nov-Zelando nomis omaĝe al li novan specion de insektoj, trovitan en Suda Insulo — Psylla frodobagginsi. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

Frodo Baginzo laŭ la desegnisto Mark J. Ferrari

Vivo

La patro de Frodo, Drogo, forlasis Hobitonon, grandan urbon en la fikcia regiono Ŝiro aŭ Graflando, kaj transloĝiĝis al Buckland, la orienta marĉlando de la Graflando, por vivi kun la familio de sia edzino, kaj tial Frodo estis kreskigita en la bieno Brandy Hall, la praa hejmo de la familio Brandybuck. Li perdis ambaŭ siajn gepatrojn en boata akcidento en 2980. Li estis proksima al sia malproksima kuzo Bilbo, kaj naŭ jarojn post la perdo de liaj gepatroj, Bilbo oficiale adoptis lin kiel sian heredanton. Ĉi-foje Frodo translokiĝis de Buckland al la urbo Hobitono.

Kvankam Bilbo ofte nomis Frodo'n kiel sian "plej ŝatatan nevon", Bilbo estis fakte lia unuaranga kuzo de sia patrino, kaj ankaŭ la duaranga kuzo de sia patro. Frodo vivis kun Bilbo en ties bieno Bag End sur monto proksime de la urbo Hobitono dum dek du jaroj, kaj heredis iujn el liaj proprecoj. Oni diris, ke li renkontiĝos kun elfoj en la arbaro, ekzemple, kaj Bilbo permesis al li legi sian taglibron pri la vojaĝo al Erebor. En 3001, Bilbo okazigis sian grandan naskiĝtagan feston la 22-an de septembro kun Frodo kaj poste foriris de la Graflando, lasante al Frodo sian heredaĵon, inkluzive de (post multa persvado de Gandalfo) la Ringo.

Post la foriro de Bilbo, Gandalfo vizitis Hobitonon nur de tempo al tempo. Frodo ofte iris promenante en la Graflando, foje kun siaj amikoj Folco Boffin, Fredegar Bolger, Peregrin Took kaj Meriadoc Brandybuck, sed pli ofte sole. Lia ĝardenisto en Bag End estis Samwise aŭ simple Sam Gamgee, kiu devis akompani lin en sia posta vojaĝo.

La 12-an de aprilo 3018, Gandalfo revenis, malkovrinte la veron pri la Ringo, kaj tial Frodo malkovris la historion malantaŭ la Ringo kaj la grandan danĝeron ligitan al ĝi. Li decidis forlasi la Graflandon kun ĝi. Por kovri sian foriron, Frodo vendis la bienon Bag End, kaj aĉetis malgrandan domon en Buckland, la regiono, kie li estis edukita. Li foriris de Hobitono kun siaj amikoj Peregrin Took kaj Sam Gamgee la 23-an de septembro 3018, la tagon post sia kvindeka naskiĝtago.

Eksteraj ligiloj