Victor Hugo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 185: Linio 185:
[[Kategorio:Politikaj verkistoj]]
[[Kategorio:Politikaj verkistoj]]
[[Kategorio:Eksaj katolikoj]]
[[Kategorio:Eksaj katolikoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj la 26-an de februaro]]
[[Kategorio:Mortintoj la 22-an de majo]]

Kiel registrite je 05:12, 26 sep. 2019

Victor Hugo
Persona informo
Victor Hugo
Naskonomo Victor-Marie Hugo
Naskiĝo 26-an de februaro 1802 (1802-02-26)
en Besançon
Morto 22-an de majo 1885 (1885-05-22) (83-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Panteono de Parizo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Place des Barricades - Barricadenplein • rue Laffitte • Marine Terrace • Hauteville House • naskiĝdomo de Victor Hugo en Besançon • Avenuo Viktoro-Hugo • Strato de la Reĝino • Maison du Pigeon - De Duif • Maison du Moulin à vent - De Windmolen • Placo de la Vogezoj • Rue Louise-Émilie-de-La-Tour-d'Auvergne • rue Catherine-de-La-Rochefoucauld vd
Ŝtataneco FrancioBelgioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de ParizoGimnazio Louis-le-Grand • Lycée Michelet, Vanves vd
Partio Partio de la Ordo vd
Subskribo Victor Hugo
Familio
Dinastio Familio Hugo vd
Patro Joseph Léopold Sigisbert Hugo vd
Patrino Sophie Trébuchet vd
Gefratoj Abel Hugo • Eugène Hugo vd
Edz(in)o Adèle Foucher vd
Amkunulo Juliette DrouetLéonie d'Aunet vd
Infanoj Adèle Hugo • Charles HugoFrançois-Victor HugoLéopoldine Hugo vd
Parencoj Georges-Victor Hugo • Jeanne Hugo vd
Profesio
Okupo politikistodramaturgo • romanisto • desegnisto • libretisto • eseisto • verkistoilustristo • verkisto de vojaĝa literaturo • poeto • arthistoriisto • publikigisto • grafikartisto • memuaristo vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado vd
Aktiva en ParizoĴerzejo vd
Aktiva dum 1819–1883 vd
Verkado
Ĝenroj romantikismo
Verkoj La Mizeruloj ❦
Notre-Dame de Paris ❦
Les Contemplations ❦
La Arto Esti Avo ❦
La Viro kiu Ridas ❦
La Orientaj ❦
La Laboristoj de la Maro ❦
Naŭdek Tri vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Victor HUGO (Esperantigite Viktoro HUGO; naskiĝis la 26-an de februaro 1802 en Besançon, mortis la 22-an de majo 1885 en Parizo) estis franca verkisto. Li estis fama reprezentanto de la franca romantikismo, membro de la Académie française, ankaŭ politike aktiva.

Biografio

Infana kaj junula aĝoj

Naskodomo de Victor Hugo en Besançon.

Victor Hugo estis la lasta de tri infanoj. Lia patro Joseph Léopold Sigisbert Hugo estis generalo en la armeo de Napoleono; lia patrino Sophie Trébuchet estis el burĝa familio de Nantes. Lia infanaĝo pasis precipe en Parizo (elvokita en poemo "Aux Feuillantines"), sed restadoj en Napolo kaj en Hispanujo, pro la oficira profesio de lia patro, influis lin. Tiel en 1811 li loĝis kune kun sia frato Eugène en religia instituto en Madrido, la Kolegio de la Nobeloj. Ekde 1813 li loĝis kun sia patrino, kiu disiĝis de sia edzo, en Parizo. En septembro 1815 li kaj lia frato ekloĝas en la pensiono Cordier. Ĉirkaŭ tiu tempo Hugo, laŭ lia posta edzino Adèle, komencis poemi. Li aŭtodidakte-prove lernis pri rimo kaj ritmo[1]. Li laŭtlegis siajn verkojn al sia frato kaj sia patrino, kiu kuraĝigis lin. Juna instruisto en pensiono Cordier helpas korektante liajn verkojn.

Victor Hugo jam tiam havis eksterordinaran ambicion. 14-jara, en julio 1816 li notis sur ĵurnalo: "Mi volas esti Chateaubriand aŭ nenio."[2] Chateaubriand tiam estis 48-jara kaj adorata aŭtoro de romantikismo.

En 1817 li partoprenis en poezia konkurso de la Franca Akademio pri la temo Feliĉo, kiun donas studado en ĉiuj vivsituacioj (Bonheur que procure l’étude dans toutes les situations de la vie). La ĵurio emis doni al li la premion, sed la titolo de lia poemo (Trois lustres à peine = apenaŭ tri jarkvinoj) tro emfazis lian junecon; la ĵurio suspektis ŝercon kaj donis al li nur honoran mencion[3]. En la sekvaj jaroj li partoprenis sensukcese en tiu konkurso, sed en konkurso de la Akademio de la Floraj Ludoj de Tuluzo li gajnis en 1819 oran lilion por La statue de Henri IV (la statuo de Henriko la 4-a) kaj amaranton por Les Vierges de Verdun (la virgulinoj de Verduno). Ka sejvan jaron li gajnis premion por Moïse sur le Nil (Moseo sur Nilo).

Kuraĝigite de siaj sukcesoj Victor Hugo forlases la matematikon, por kiu li havis talenton, kaj koncentriĝas al literatura kariero. Kun siaj fratoj Abel kaj Eugène li en 1819 fondis revuon, Le Conservateur littéraire, kiu altiras atenton pri lia talento. Lia unua poemaro, Odes, aperas en 1821, kiam li estis 19-jara. la 500 ekzempleroj elĉerpiĝas en kvar monatoj. Reĝo Ludoviko la 18-a, kiu posedas ekzempleron, donas al li jaran pension de mil frankoj[4], kiu permesas al li plani geedziĝon kun sia de-infaneca amikino Adèle Foucher[5].

Juna verkisto

La juna Victor Hugo.

Kiam lia patrino mortis la 27-an de junio 1821, li estis profunde afliktita; ĝuste la disiĝo de la patro ligis lin tiom pli forte al la patrino.

Li edzinigis Adèle Foucher (1803–1868) je la 22-a oktobro 1822, kiu al li donis kvin gefilojn; lia unua filo Leopold mortis en 1823 kelkajn monatojn post sia naskiĝo, kaj lia unua filino Léopoldine, kiu naskiĝis en 1824, pereis dronante en la Sejno dum 1843.

Li ekfamiĝis en la jaro 1827, kiam en la antaŭparolo de sia unua teatraĵo Cromwell li oponis la klasikajn konvenciojn pri la teatro kaj la literatura gusto de lia tempo. Tiam li iĝis enokule de la socia publiko la ĉefo de la romantikisma skolo, li estis karikaturita ĉekape de ties bando kun sia tipa elstara vasta frunto.

En 1830 lia dua filino (kaj lia lasta infano) Adèle naskiĝis, tri jarojn poste li komencis ligadon kun aktorino Juliette Drouet (1806-1883). Fakte ĝi daŭris 50 jarojn. Post fekunda periodo (ĉefe multaj dramoj inter 1830 kaj 1840) li estis elektita al en la Académie française en 1841.

Politika agado

Komence de sia beletra kaj politika kariero li estis konservema kaj favora al laŭleĝa monarĥio. Sed poste li politike evoluis al favoro pri humanema demokratio. Kiam la nevo de Napoleono faris ŝtatrenverson kaj sin proklamis imperiestro sub la nomo Napoleono la 3-a, Victor Hugo iĝis ties akra nefleksebla kontraŭulo, kaj pasigis la jarojn de 1851 ĝis 1870 ekzile en Bruselo kaj sur la anglo-normanaj insuloj Jersey kaj Guernsey. Poste li kondamnis la ekcesojn de la Pariza Komunumo, sed proklamis, ke tiuj de la konservativa subpremo estis centoble pli abomenaj. Li elektiĝis senatano en 1876.

Fino de lia vivo

La entombigo de Victor Hugo.

Li iĝis vivanta simbolo de sociaj humanistaj respublikanaj sentoj.

Victor Hugo mortis la 22-an de majo 1885, je 13:27 kiam li estis 83-jaraĝa. Oni faris al li Nacian Funebron, kaj li estis entombigita en la pariza Panteono, kie ripozas la francaj gloruloj.

Verkoj

Antaŭ 1830

  • Odes et Poésies diverses (poemoj, 1822)
  • Han d'Islande (1823)
  • Nouvelles Odes (poemoj, 1824)
  • Bug-Jargal (1826)
  • Odes et Ballades (poemoj, 1826)
  • Cromwell (dramo, 1827)
  • Le Dernier Jour d'un Condamné (romano, 1829)
  • Les Orientales (poemoj, 1829)

1830 – 1840

  • Hernani (dramo, 1830)
  • Notre-Dame de Paris (romano, 1831)
  • Les Feuilles d'automne (poemoj, 1831)
  • Marion Delorme (dramo, 1831)
  • Le Roi s'amuse (dramo, 1832)
  • Lucrèce Borgia (1833)
  • Marie Tudor (dramo, 1833)
  • Claude Gueux (1834), Klaŭdo Mizerulo en la Esperanto-traduko
  • Angelo (dramo, 1835)
  • Les Chants du crépuscule (1835)
  • Les Voix intérieures (1837)
  • Ruy Blas (dramo, 1838)

1840 – 1870

  • Les Rayons et les Ombres (1840)
  • Le Rhin ("La Rejno", 1842)
  • Les burgraves (dramo, 1843)
  • Les Châtiments (1853)
  • Les contemplations ("La kontemploj", poemoj, 1856)
  • Les misérables ("La mizeruloj", romano, 1862) kiu denuncas la sociajn problemojn de la epoko per tragedio de multaj interplektataj roluloj. Sur ĝi oni muntis la muzikalon Les Misérables
  • Les Chansons des rues et des bois (poemoj, 1865)
  • Les Travailleurs de la mer (1866)

Post 1870

  • L'Année terrible (1872)
  • Quatrevingt-treize ("Naŭdek tri", 1874)
  • L'Art d'être grand-père (1877)
  • Histoire d'un crime (1877)
  • Religions et Religion (1880)
  • Les Quatre Vents de l'Esprit (1881)
  • Torquemada (dramo, 1882)

Tradukoj en Esperanto

La mizeruloj, 1914.

Referencoj

  1. Adèle Hugo. (1863) Victor Hugo raconté par un témoin de sa vie 1. Parizo: Librairie Internationale A. Lacroix, Verboeckhoven et Cie, p.  233.
  2. Adèle Hugo, 1863, samloke, p. 339.
  3. Adèle Hugo, 1863, samloke, p. 331–347.
  4. Adèle Hugo, 1863, samloke, p. 62.
  5. Anne-Martin Fugier. Victor Hugo : la face cachée du grand homme. televidaĵo Secrets d'histoire sur France 2, 2012-07-10.

Vidu ankaŭ

Verko pri Victor Hugo

  • Olympio aŭ la vivo de Victor Hugo – eminenta biografia romano de André Maurois

Bibliografio

Kompleta verkaro, eldonoj de referenco

  • 1880-1892 : Édition Hetzel – Quantin, dite « ne varietur ». Œuvres complètes de Victor Hugo. Édition définitive d'après les manuscrits originaux. – J. Hetzel et Cie ; A. Quantin, 1880-1889. – 48 vol. in—8°. I. Poésie (16 vol.) – II. Philosophie (2 vol.) – III. Histoire (3 vol.) – IV. Voyages (2 vol.) – V. Drame (5 vol.) – VI. Roman (14 vol.) – VII. Actes et paroles (4 vol.) – VIII Œuvres diverses (2 vol.)
  • 18??-1880 : Éditions Rouff. L'Œuvre de Victor Hugo. Édition populaire, 227 vol. in-32.
  • 1904-1952 : Éditions Ollendorff kaj Albin Michel, dite « de l'Imprimerie nationale » Œuvres complètes de Victor Hugo, P. Ollendorff ; Albin Michel ; Imprimerie Nationale, 1902-1952, 45 vol. – Portraits, planches en noir et en couleurs, fig. fac-similés, couvertures imprimées. Éditeurs intellectuels successifs : Paul Meurice (1904-1905), Gustave Simon (1905-1928) et Cécile Daubray (1933-1952). Édition critique, avec pour la première fois la Correspondance de Victor Hugo ainsi que de nombreŭ textes inédits.
  • 1967-1970 : Édition chronologique Massin, au Club Français du livre Œuvres complètes de Victor Hugo : édition chronologique publiée sous la direction de J. Massin. Club Français du Livre, 1967-1970, 18 vol.
  • 1985 : Collection « Bouquins » aux éditions Robert Laffont. Textes proches de l'édition Massin, et revus pour le centenaire de la mort de Hugo. Œuvres complètes de Victor Hugo dirigée par Jacques Seebacher et Guy Rosa ; en collaboration avec le Groupe inter-universitaire de travail sur Victor Hugo-Paris VII, Robert Laffont, 15 vol.

Pri la homo

  • Adèle Hugo[1], Victor Hugo raconté par un témoin de sa vie, Paris, Bruxelles, Leipzig, Librairie Internationale A. Lacroix, Verboeckhoven & Cie, éditeurs, 2 in-8°, 1863.
  • Augustin Cabanès, Victor Hugo mégalomane et spirite, dans Grands névropathes, tome 2, Albin Michel, 1931 [1].
  • Alain Decaux, Victor Hugo, Éditions Perrin, 2001.
  • Juliette Drouet, Mille et une lettres d'amour à Victor Hugo (choisies, préfacées et annotées par Paul Souchon), Gallimard, coll. « L'Imaginaire », 1951.
  • Max Gallo, Victor Hugo, XO éditions, 2001, 2 tomes.
  • Danièle Gasiglia-Laster, Victor Hugo « Sa vie, son œuvre », Frédéric Birr, coll., 1984.
  • Danièle Gasiglia-Laster, , Victor Hugo, celui qui pense à autre chose, coll. « Petites biographies », Portaparole, Rome, 2006.
  • Henri Guillemin, Victor Hugo par lui-même, Collections Microcosme "Écrivains de toujours", Paris, Le Seuil, 1951.
  • Jean-Marc Hovasse, Victor Hugo, Avant l'exil : 1802-1851, Fayard, 2001.
  • Jean-Marc Hovasse, Victor Hugo, Pendant l'exil : 1851-1864, Fayard, 2008.
  • Paul Lafargue, « La Légende de Victor Hugo de 1817 à 1873 », dans Revue socialiste, 1885 [2]
  • Arnaud Laster , Pleins feux sur Victor Hugo, Comédie-Française, 1981 ;
  • Arnaud Laster , Victor Hugo, éditions Belfond, 1984.
  • Frédéric Lenormand, Les Fous de Guernesey ou les amateurs de littérature, Robert-Laffont, 1991, sur l'exil à Saint-Pierre-Port.
  • Richard Lesclide, Propos de table de Victor Hugo, E. Dentu, 1885.
  • André Maurois, Olympio ou la Vie de Victor Hugo, Hachette, 1985.
  • Annette Rosa, Victor Hugo, l'éclat d'un siècle, éditions Messidor, 1985 [3].
  • Jacques Seray, Richard Lesclide, du « Vélocipède illustré » à « La Table de Victor Hugo », Vélizy, Seray, 2009.
  • Marieke Stein, « Victor Hugo vient de mourir. Les Funérailles du siècle », dans Dans les secrets de la police, éditions l'Iconoclaste, 2008, (ISBN 9782913366206).

Pri lia verkaro

  • Corinne Charles, Victor Hugo, visions d'intérieur : du meuble au décor, Paris, éditions Paris-Musées, 2003 (ISBN 2-87900-768-2).
  • Christian Chelebourg, Victor Hugo, le châtiment et l'amour - Sens de l'exil, Lettres Modernes Minard, « Archives des Lettres Modernes », 2010.
  • Henri Meschonnic, Écrire Hugo, 2 tomes, Gallimard, 1977.
  • Anne Ubersfeld, Le Roi et le Bouffon, étude sur le théâtre de Hugo de 1830 à 1839, Librairie José Corti, 1974.

Pri lia politika agado

En germana

  • Martin Feller, Der Dichter in der Politik. Victor Hugo und der deutsch-französische Krieg von 1870/71. Untersuchungen zum französischen Deutschlandbild und zu Hugos Rezeption in Deutschland., Thèse Marburg, 1988.

En franca

  • Jean-François Kahn, Victor Hugo, un révolutionnaire, Paris, Fayard, 2001, 960 p. (ISBN 9782213610962).
  • Henri Meschonnic, Hugo, la poésie contre le maintien de l’ordre, Paris, Maisonneuve & Larose, 2002.
  • Jérôme Picon kaj Isabel Violante, Victor Hugo contre la peine de mort, avant-propos de Robert Badinter, Paris, éditions Textuel, 2001.
  • Frank Wilhelm, Victor Hugo et l'Idée des États-Unis d'Europe, Luxembourg, éd. par les Amis de la Maison de Victor Hugo à Vianden, 2000.

Referencoj

  1. Adèle Hugo désigne ici Adèle Foucher, la femme de Victor, et non leur fille Adèle

Eksteraj ligiloj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Victor Hugo en la franca Vikipedio.