16-a arondismento de Parizo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Dominik (diskuto | kontribuoj) e Muzeo de Moderna Arto de Parizo |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 31: | Linio 31: | ||
* [[Muzeo de Moderna Arto de Parizo]] / [[Palaco de Tokio]] |
* [[Muzeo de Moderna Arto de Parizo]] / [[Palaco de Tokio]] |
||
* [[Radio France]] |
* [[Radio France]] |
||
* [[Muzeo Guimet| |
* [[Muzeo Guimet|Nacia Muzeo de Aziaj Artoj - Guimet]] |
||
* [[Muzeo Marmottan Monet]] |
* [[Muzeo Marmottan Monet]] |
||
* [[Liceo Janson de Sailly]] |
* [[Liceo Janson de Sailly]] |
Kiel registrite je 21:19, 30 sep. 2019
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 16-a arondismento (franclingve XVIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno, havas proksimume 160000 loĝantojn kaj kovras 7,846 km². Oni ofte rigardas ĝin kiel la plej riĉa kaj la plej burĝa areo de Parizo. La 16-a arondismento estas la sola pariza arondismento kun du apartaj poŝtkodoj : 75016 sude kaj 75116 norde.
La arondismento entenas la faman avenuon Foch, kiu estas la plej larĝa vojo de la franca ĉefurbo kaj cetere unu el la plej luksaj. La kvartaloj Auteuil kaj Passy, ĉefe dediĉita al loĝejoj, ankaŭ situas tie. La 16-a arondismento gastigas multajn ambasadejojn. En la 16-a arondismento situas la stadiono Parc des Princes (tio estas la oficiala stadiono de la pariza futbala teamo Paris Saint-Germain), sed ankaŭ la stadiono Roland Garros.
La bosko de Boulogne, okcidente de la arondismento, administre apartenas al ĝi.
Demografio
Jaro | Loĝantaro | Denseco (loĝ. po km²) |
---|---|---|
1872 | 43 332 | 5 523 |
1954 | 214 042 | 27 280 |
1962 (kulmino) | 227 418 | 28 985 |
1968 | 214 120 | 27 290 |
1975 | 193 590 | 24 674 |
1982 | 179 446 | 22 871 |
1990 | 169 863 | 21 650 |
1999 | 161 773 | 20 619 |
Vidindaĵoj
- Passy
- Kastelo Muette
- Parc des Princes
- Muzeo de Moderna Arto de Parizo / Palaco de Tokio
- Radio France
- Nacia Muzeo de Aziaj Artoj - Guimet
- Muzeo Marmottan Monet
- Liceo Janson de Sailly
- International School of Paris