Urba ekologio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Urba ekologio''' estas fako kies studcelo estas la interrilato inter la loĝantoj de urba aglomeraĵo kaj ties multaj interagadoj kun la medio. Temas pri fako..."
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[File:Ginza area at dusk from Tokyo Tower.jpg|thumb|[[Tokio|Grandtokia Areo]], Japanio, la plej loĝata urba areo de la mondo, kun ĉirkaŭ 38 milionoj da loĝantoj.]]
'''Urba ekologio''' estas fako kies studcelo estas la interrilato inter la loĝantoj de [[urba aglomeraĵo]] kaj ties multaj interagadoj kun la [[medio]]. Temas pri fako kun formanta teoria kampo kiu aplikas konceptojn kaj teoriojn de la tradicia [[ekologio]], sed kiu nutras sin per la dialogo kun aliaj fakoj ([[urboplanado]], [[ekonomio]], [[sociologio]], [[antropologio]], [[geografio]], [[inĝenierado]], [[juro]] kaj [[historio]]). Ĝi aperis sendube kiel reago kontraŭ la troa specialigo de ĉiu el la fako de sciaro.

Kiel registrite je 21:26, 13 okt. 2019

Grandtokia Areo, Japanio, la plej loĝata urba areo de la mondo, kun ĉirkaŭ 38 milionoj da loĝantoj.

Urba ekologio estas fako kies studcelo estas la interrilato inter la loĝantoj de urba aglomeraĵo kaj ties multaj interagadoj kun la medio. Temas pri fako kun formanta teoria kampo kiu aplikas konceptojn kaj teoriojn de la tradicia ekologio, sed kiu nutras sin per la dialogo kun aliaj fakoj (urboplanado, ekonomio, sociologio, antropologio, geografio, inĝenierado, juro kaj historio). Ĝi aperis sendube kiel reago kontraŭ la troa specialigo de ĉiu el la fako de sciaro.

Kelkaj el ĝiaj celoj kiuj estas pli elstaraj estas la analizo de la urba strukturo, la kvantigo de la fluo de materio kaj energio kiu interrilatigas la urbon kun sia medio kaj permesas ĝian kontinuecon, la studo de la efiko produktita de la diferencaj homaj agadoj sur la medio kaj la serĉo de multflankaj kriterioj por la administrado de la urboj.

Estas multaj la laborplanoj kiuj enhavas grandan varion de vidpunktoj kaj metodoj.

Ekologiaj problemoj de la moderna urbo

Depende de la geografiaj areoj la problemoj de la moderna urbo multobliĝis kaj pligraviĝis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj ĉefe dum ĝia dua duono. En la komenco de la 21-a jarcento, kelkaj problemoj en kelkaj grandurboj iĝis neelteneblaj al malfacilege solveblaj. Plej el tiuj problemoj devenas el la tro enorma kvanto de loĝantoj. Inter la plej gravaj problemoj estas poluo (ĉefe pro transporto per individuaj veturilojhejtsistemoj), liverado de trinkakvo kaj elfluo de malpura akvo en triamondaj urboj, traktado de rubo ktp.