Portlando (Oregono): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
transporto
Linio 55: Linio 55:
|url=http://factfinder2.census.gov/faces/tableservices/jsf/pages/productview.xhtml?pid=ACS_06_EST_S0802&prodType=table
|url=http://factfinder2.census.gov/faces/tableservices/jsf/pages/productview.xhtml?pid=ACS_06_EST_S0802&prodType=table
|accessdate=January 11, 2013
|accessdate=January 11, 2013
}}</ref>
}}</ref> TriMet funkciigas la plimulton de le busservo kaj tramsistemo, kiu estas nomata MAX-n (angle: Metropolitan Area Express). La 1986-malfermita sistemo de MAX nuntempe havas kvin liniojn, kun la plej nova, la Oranĝa Linio.

[[TriMet]] funkciigas la plimulton de la busservo kaj la tramsistemo, MAX (angle: Metropolitan Area Express). La MAX malfermiĝis en 1986 kaj nuntempe havas kvin liniojn, inkluzive de la plej nova, la Oranĝa Linio. TriMet ankaŭ funkciigas la WES Navetantan Fervojon ("WES Commuter Rail") ekde februaro 2009, kiu ligas [[Beaverton (Oregono)|Beaverton]] kaj Wilsonville.

La Urbo de Portlando posedas la Portlandan Tramon ("Portland Streetcar"), kiu servas du vojojn en la urbocentro.


== Vidindaĵoj ==
== Vidindaĵoj ==

Kiel registrite je 00:38, 24 okt. 2019

Temas pri... “Portland” alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Oregono, Usono. Por informoj pri aliaj samnomaj urboj, vidu la artikolon Portland (apartigilo).
Portlando
angle: Portland
urbo
Blazono
Ŝtato Usono Usono
Federacia ŝtato Oregono
Koordinatoj 45° 31′ 12″ N 122° 40′ 55″ U / 45.52000 °N, 122.68194 °U / 45.52000; -122.68194 (mapo)
Horzono UTC-08:00
 - somera tempo UTC-07:00
Poŝtkodo 97086–97299
Situo de la urbo en Usono
Situo de la urbo en Usono
Situo de la urbo en Usono
Situo kadre de Okcidenta Usono
Situo kadre de Okcidenta Usono
Situo kadre de Okcidenta Usono
Situo kadre de Nord-Ameriko
Situo kadre de Nord-Ameriko
Situo kadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Portland, Oregon
Retpaĝo: www.portlandoregon.gov
Situo de Portlando en Oregono.

Portland estas la plej granda urbo en la usona ŝtato Oregono kaj ĉefurbo de la Kantono Multnomah. Portland ekzistas sur ambaŭ flankoj de la rivero Willamette, sude de la loko kie ĝi konektas kun la rivero Columbia. Portland estas la 2a plej granda urbo en la Pacifiko-Nordokcidenta regiono de Usono; nur Seatlo estas pli granda en la regiono.

Je julio 2005, la loĝantaron oni taksis je 556,370, 3% pli ol la kvanto 529,121 je la kalkulado de aprilo 2000. La loĝantaro de ĝia aglomeraĵo estas proksimume 2 milionoj (la 24a plej granda en Usono).

La kromnomo de Portland estas "La Urbo de Rozoj" (angle: The City of Roses) aŭ "La Roz-urbo" ("The Rose City"). La klimato estas ideala por kreski rozojn, kaj la urbo havas multajn roz-ĝardenojn, inkluzivante ĝian plej faman, la Internacian Roz-Testan Ĝardenon (International Rose Test Garden) en la Parko Washington.

Historio

William Overton kaj Asa Lovejoy, migrantoj de la usona orienta marbordo, fondis la urbon je 1843. Overton vendis unu duonon de sia 640-akra (2.6 kvadrat-kilometra) sito de Lovejoy por 25 centojn, kaj poste vendis sian parton al Francis Pettygrove. Ambaŭ Pettygrove kaj Lovejoy volis nomigi la urbon laŭ siajn proprajn hejmurbojn: Pettygrove por Portland, Majno; Lovejoy por Boston, Masaĉuseco. Ili konsentis decidi la aferon per ĵeti moneron. Pettygrove venkis, kaj la urbo nomiĝis Portland.

Geografio kaj klimato

La aglomeraĵo de Portland lokiĝas en la valo Willamette, en la norda parto de Oregono (inkluzivante la kantonoj Multnomah, Washington, kaj Clackamas), kaj la suda parto de Vaŝingtonio (la kantono Clark). La rivero Columbia formas la bordon inter Oregon kaj Vaŝingtonio.

Ĝia klimato estas temperata. Inter 1000 kaj 1125 mm de pluvo falas en unu jaro. 80% de la ĉiujara pluvo okazas inter novembro kaj aprilo. Dum la somero la klimato estas plej bela kaj seka. Malofte neĝas en Portland.

Transporto

Portlando havas multampleksan sistemon de publika transporto. En 2008, 12.6% de ĉiuj veturoj en Portlando estis en publika transporto.[1]

TriMet funkciigas la plimulton de la busservo kaj la tramsistemo, MAX (angle: Metropolitan Area Express). La MAX malfermiĝis en 1986 kaj nuntempe havas kvin liniojn, inkluzive de la plej nova, la Oranĝa Linio. TriMet ankaŭ funkciigas la WES Navetantan Fervojon ("WES Commuter Rail") ekde februaro 2009, kiu ligas Beaverton kaj Wilsonville.

La Urbo de Portlando posedas la Portlandan Tramon ("Portland Streetcar"), kiu servas du vojojn en la urbocentro.

Vidindaĵoj

Servoj

Esperanto-movado

La urbo gastigis la Universalan Kongreson en 1972, krom landajn kongresojn de ELNA en 1965 kaj 1984.

  1. Means of Transportation to Work by Selected Characteristics: 2006 American Community Survey. U.S. Census Bureau. Alirita January 11, 2013.