Libro de Rut: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 52: Linio 52:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.gutenberg.org/ebooks/24057 La 'Libro de Rut' en Projekto Gutenburg]
* [http://www.gutenberg.org/ebooks/24057 La 'Libro de Rut' en Projekto Gutenburg]

{{projektoj|s=La Libro Ruth}}


{{Libroj de la Malnova Testamento}}
{{Libroj de la Malnova Testamento}}

Kiel registrite je 11:59, 30 okt. 2019

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Rut estas libro de la Hebrea Biblio. Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלותMegilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

Por la kristanoj ĝi apartenas al la historiaj libroj de la Malnova Testamento kaj estas envicigita inter Juĝistoj kaj 1 Samuel.

Nomo

La libro nomiĝas

La libro nomiĝas tiel, ĉar Rut estas la ĉefrolulino.

Aŭtoro

Ĝin verŝajne verkis arte iu nekonata aŭtoro baldaŭ post la babilona ekzilo, uzante popol-rakonton el la tempo de la reĝoj.

Enhavo kaj strukturo

Rut sur la kampo de Boaz, pentraĵo el la jaro 1828

La malgranda libro estas unueca novelsimila rakonto pri izraelida virino Naomi el Betleĥemo, kiu pro malsato iras en Moabon kun siaj edzo kaj filoj. La edzo de Naomi mortas, ŝiaj filoj edziĝas kun moabidinoj, kaj ankaŭ ili poste mortas. Tempas, ke Naomi reiru al Betleĥemo, kaj ŝiaj bofilinoj volas iri kun ŝi, sed ŝi diras al ili, ke ili restu en Moabo kaj edziniĝu kun moabidoj. Rut, unu el la bofilinoj, rifuzas. La plej konata citaĵo el la libro estas la sekva eldiro de Rut al Naomi:

Citaĵo
 Kien vi iros, mi ankaŭ iros,

kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos;
via popolo ankaŭ estos mia popolo,

kaj via Dio estos mia Dio. 
— Rut 1,16

Rut do iras kun Naomi en Betleĥemon kaj edziniĝas kun Boaz, proksima parenco de la mortinta edzo, fariĝante praulino de Davido.

Bela estas la salut-formulo, kiu estus povinta modelo ankaŭ por la hodiaŭaj kristanaj Diservoj:

Citaĵo
 Boaz salutis la rikoltistojn: "La Eternulo estu kun vi!"
Kaj ili respondis al li: "La Eternulo vin benu!" 
— Rut 2,4

Graveco

  • La libro estas parto de la antaŭhistorio de reĝo David, ĉar en la lastaj versikloj Rut evidentas kiel lia praavino.
  • La libro gravas por konvertitoj al Judismo kiel indikaĵo, ke ili de ĉiam estas esenca parto de la juda popolo.
  • Oni konsideras ĝin protesto kontraŭ la severa malpermeso de miksitaj geedziĝoj post la ekzilo.
  • Oni legas ĝin kiel dokumenton pri la signifo de la familiaj ligoj.
  • Ĝi estas rakonto pri la fidela konduko fare de Dio.

Por kristanoj

  • La libro estas grava pro la konvinko, ke ankaŭ paganoj havas sian lokon kaj rolon en la historio de la savo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj