Tutmonda Esperantista Junulara Organizo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 81: Linio 81:


Krome, TEJO havas oficisto(j)n kaj [[Volontuloj de TEJO|volontulo(j)n]] kiuj laboras ĉe la [[Centra Oficejo de UEA|Centra Oficejo]].
Krome, TEJO havas oficisto(j)n kaj [[Volontuloj de TEJO|volontulo(j)n]] kiuj laboras ĉe la [[Centra Oficejo de UEA|Centra Oficejo]].

La titolon [[Honora prezidanto de TEJO|Honora Prezidanto]] TEJO donas al eksaj prezidantoj kiuj grave kontribuis al la Asocio. Honoraj prezidantoj de UEA estis personoj, kiuj krom fari gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, havis eksterordinarajn meritojn por TEJO.


== Elekta sistemo ==
== Elekta sistemo ==

Kiel registrite je 18:06, 11 nov. 2019

Ĉi tiu artikolo temas pri la esperanto-asocio. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Tejo.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
emblemo
Emblemo de TEJO
Emblemo de TEJO
esperanto-organizaĵo • ne-registara organizaĵojunulara asocio
volontula asocio
Komenco 1938 vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Roterdamo, Nederlando
Situo Roterdamo
Tipo Asocio
Ĉefestro(j) Albert Stalin GarridoMichael Boris MandirolaEnric BaltasarHoan Tran ThiDavid-Emil WickströmHeming Welde ThorbjørnsenHolger BoosSjoerd BosgaJoseph TruongDanny ten HaafSaskia IdzerdaJan KoszmalukŁukasz ŻebrowskiGregor HinkerBertrand HugonCharlotte Scherping Larsson vd
Membro de Forumo Junulara Eŭropa vd
Estr(ar)o Joop Kiefte
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas organizo por junaj parolantoj de Esperanto (ĝis inkluzive 35-jaraĝaj) kun individuaj membroj kaj landaj sekcioj. Estas nuntempe 46 landaj sekcioj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton, sed kiuj ankoraŭ ne estas membroj. TEJO mem estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio.

TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson, ĉiujare en malsama loko tra la mondo. IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junulojn el la tuta mondo. TEJO ankaŭ organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn pri homaj rajtoj, tutmondiĝo, lingvo-problemoj, kaj la Interreto. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiru novajn kapablojn.

UEA, kies sekcio estas TEJO, eldonas la revuon Kontakto kun la movada rubriko TEJO tutmonde, kaj ankaŭ la retan informbultenon TEJO-aktuale. Kontakto estas socikultura revuo, kiu celas junajn legantojn samkiel komencantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj interesaj por la junularo kaj en facila lingvaĵo. TEJO Tutmonde estis alia revuo kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie, kiu per decido de la estraro estis transformita en rubrikon. TEJO-aktuale celas informi pri aktualaĵoj el la tuta Esperantio.

TEJO ankaŭ administras Pasportan Servon, reton de Esperanto-parolantaj gastigantoj kiuj senpage gastigas Esperanto-parolantajn vizitantojn.

Historio

Jam antaŭ TJO/TEJO ekzistis iniciativoj de internacia Esperanto-organizaĵo por junuloj. En la 1920-aj jaroj ekzistis Tutmonda Esperanto-Junulara Asocio (TEJA), ekde 1920 kun la organo Esperantista Junularo (ekde 1927: Esperanto-Junularo).

TEJO komenciĝis kiel grupo kiu konsistis plejparte el Esperanto-instruistoj. Du nederlandaj instruistoj, la geedzoj Elisabeth van Veenendaal kaj Cornelis Josinus van Veenendaal, organizis renkontiĝon en 1938 en Groet, Nederlando, por Esperanto-parolantaj infanoj el 10 landoj: la Internacia Junulara Kunveno. Dum tiu kunveno, la 14-an de aŭgusto, la Tutmonda Junular-Organizo (TJO) naskiĝis, kun la celoj propagandi Esperanton, aranĝi internaciajn renkontiĝojn kaj labori pri Esperanto en lernejoj. En 1939 okazis dua kunveno, en la belga urbeto Tervuren (apud Bruselo). Tiam TJO jam havis pli ol 800 membrojn en 20 landoj.[1]

Tamen, TJO frontis tre fruan halton pro la dua mondmilito. Ĝi ne reaktiviĝis denove ĝis 1945, kiam oni republikigis ĝian gazeton La Juna Vivo kaj la Internacia Junulara Kongreso estis aranĝata en Ipswich, Britio, en 1947.

Baldaŭ, TJO fariĝis pli kiel junulara organizo kiam pli da junuloj komencis estri ĝian laboron; en 1951, la Estraro de TJO konsistis plene de junuloj - de 1938 ĝis tiam la prezidanto estis la instruisto Pieter Krijt el Nederlando. Kongrue kun tiu nova paŝo, la organizo oficiale ŝanĝis sian nomon al la nuna formo, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, en 1952.

En la jaro 1956 TEJO iĝis junulara sekcio de UEA. En 1971 la financo kaj administrado de TEJO estis plene integritaj en tiujn de UEA.

En TEJO, kiel en la cetera junulara socio ĝenerale, la malfruaj 1950aj ĝis 1960aj jaroj kunportis fortan ŝanĝemon kaj politikemon - TEJO organizis sian unuan Kongreson en komuniste regata lando (15a IJK en Gdansk, Pollando, 1959), kreis sian unuan laborplanon, ekeldonis internacian socia-kulturan gazeton por junuloj en Esperanto ankoraŭ eldonatan nun (Kontakto), kaj adaptis el Argentino tutmondan sistemon de gastigantoj por vojaĝantaj Esperantistoj, Pasporta Servo.

Kreinte bazon, TEJO ekrilatis al aliaj ne-Esperantistaj junularaj organizoj. La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, kiu kunlaboras kun ne-Esperantistaj junularaj NRO-oj, ekfariĝis aparte aktiva dum ĉi tiu periodo. Aldone al eldoni novaĵleteron cele eksterajn organizojn, ĝi organizis la unuan de pluraj seminarioj pri socia-kulturaj problemoj, en septembro 1965 en Jugoslavio.


TEJO daŭre plifortigis kaj evoluigis sian laboron dum la 1970aj kaj 1980aj jaroj, plibonigante la servojn kaj projektojn jam ofertitajn. Granda paŝo en la evoluo de TEJO estas organizi seminariojn pri nuntempaj sociaj temoj por junuloj ĉe la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo, Francio, kaj ankaŭ kreskigi sian kunlaboron kun eŭropaj junularaj instancoj.

En la 1980-aj jaroj la estonteco de TEJO estis minacita kiam du estraranoj, Elisabeth Schwarzer kaj Martin Haase provoke proponis al la komitato planon kiu esence likvidus TEJO-n kaj donus al UEA respondecon gvidi ĝian laboron. Ĉi tiu propono tamen vekis la fortan kontraŭstaron de Jan Koszmaluk kaj Dietrich Michael Weidmann, kiuj je la kulmino de la krizo fariĝis prezidanto respektive ĝenerala sekretario, kaj la propono estis klare malakceptita. La ĉefevento de la 1980-aj jaroj estis la centjariĝo de Esperanto en 1987, kiun TEJO celebris per i.a. la plej granda IJK iam organizata ĝis nun (43-a IJK en Krakovo, Pollando, 1987).

La 1990aj jaroj ene de TEJO estis periodo fariĝi pli profesia sur tutgloba nivelo. La ĉefaj publikaĵoj de TEJO, aparte Kontakto, spertis frapajn ŝanĝojn por pli bone plenumi la dezirojn de legantoj; TEJO transprenis en 1995 la antaŭan GEJ-oficejon en la germana urbo Bonn (ĝis 1997) aldone al ĝia centra oficejo en Roterdamo; kaj la organizo pli engagiĝis pri junulara politiko kaj agado per la Eŭropa Junulara Forumo kaj Unuiĝintaj Nacioj.

Strukturo

TEJO havas estraron, komitaton kaj komisionojn :

Diagramo: la strukturo de TEJO

Estraro

La estraro konsistas el Prezidanto, Ĝenerala Sekretario, Kasisto kaj eventuale 2 ĝis 6 aliaj estraranoj. La estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Ĝi interalie plenumas la decidojn de la Komitato, prezentas al ĝi raporton, proponon de buĝeto kaj financajn rezultojn, nomumas komisiitojn kaj redaktorojn de siaj eldonaĵoj, okupiĝas pri IJK kaj pri rilatoj kun aliaj organizoj.

Por la periodo 2019-2020 en la estraro estas[2]:

Dum la Komitatkunsidestro kadre de la Junulara E-Semajno 2018, La estrarano pri merkatiko, Arturo Crespo, kaptis la atenton de la komitato dum la unua sesio, kiam li ne volis klarigi la planatan uzon de 2000 eŭroj en la buĝeto por “Reta varbadego kaj aliaj decidotaj amasvarbadaj agadoj”. En tiu kaj la dua sesioj evidentiĝis ankaŭ lia malalta lingvonivelo (post kvar monatoj en la TEJO-estraro) kaj li konfesis, ke li ne legas ĉiujn mesaĝojn de aliaj estraranoj. Tial malgranda grupo de komitatanoj persone parolis kun Crespo por proponi, ke li demisiu kaj daŭrigu la laboron kiel komisiito pri merkatiko anstataŭ kiel estrarano. Ĉar li ne demisiis, je la fino de la tria sesio, post kelkaj provoj prokrasti la voĉdonon aŭ malebligi ĝin, tamen okazis sekreta voĉdono pri eksigo de Arturo Crespo el la estraro de TEJO. La komitato akceptis tiun proponon kun 11 voĉoj por, 6 kontraŭ, 4 sindetenoj kaj 1 nevalida voĉo. Tiam oficiale la komitato eksigis Arturon.

Komitato

La komitato konsistas el la estraranoj, komitatanoj A, B kaj C. Komitatanoj A reprezentas la landajn kaj fakajn sekciojn de TEJO kaj estas elektitaj de ili. Komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn kaj estas elektitaj de ili. Komitatanoj C estas elektitaj de la komitatanoj A kaj B. La komitato estas la ĉefa decida instanco de TEJO. Ĝi interalie difinas la agadon de la estraro kaj de TEJO ĝenerale, elektas la estraron, aprobas buĝeton kaj ekzamenas financojn, kaj decidas pri akcepto de landaj kaj fakaj sekcioj. Nuntempe estas 43 komitatanoj, krom la estraranoj.

Komisionoj

Komisionoj estas laborgrupoj kiuj okupiĝas pri la diversaj agadkampoj de TEJO. Ili estas starigitaj de la estraro. Ĉiu estrarano respondecas pri unu aŭ pluraj komisionoj, kaj ĉiu komisiono krome havas komisiiton. Ĉiu membro de TEJO rajtas aktiviĝi en komisiono, kaj la komitatanoj devas aktivi en almenaŭ unu komisiono. Nuntempe estas 12 komisionoj:

  • Eksteraj Rilatoj
  • Informado
  • Landa Agado
  • Kulturo
  • Aktivula Trejnado
  • Pasporta Servo
  • Adoleska Agado
  • Scienca kaj Faka Agado
  • Homaj Rimedoj
  • Moviĝebloj
  • Edukado
  • Elekta Komisiono

TEJO havas landajn kaj fakajn sekciojn. Fakaj sekcioj celas kunigi junajn Esperantistojn kiuj interesiĝas pri sama fako. Estas nuntempe 43 landaj sekcioj kaj 2 fakaj sekcioj, BEMI kaj EUROKKA.

Krome, TEJO havas oficisto(j)n kaj volontulo(j)n kiuj laboras ĉe la Centra Oficejo.

La titolon Honora Prezidanto TEJO donas al eksaj prezidantoj kiuj grave kontribuis al la Asocio. Honoraj prezidantoj de UEA estis personoj, kiuj krom fari gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, havis eksterordinarajn meritojn por TEJO.

Elekta sistemo

La estraro de TEJO estas elektita de la komitato ĉiujare, ĉe la komitata jarkunveno dum IJK. Samtempe la komitato starigas Elektan Komisionon kiu zorgas pri tio, trovi kaj proponi taŭgajn kandidatojn al la komitato por la sekvonta estraro. La komitatanoj estas elektitaj en ĉiu para jaro – komitatanoj A de landaj kaj fakaj sekcioj, komitatanoj B de individuaj membroj, kaj komitatanoj C de komitatanoj A kaj B. La estraro elektas komisiitojn kaj redaktorojn de eldonaĵoj.

Rilatoj kun aliaj organizoj

Esperantaj organizoj

Kiel junulara sekcio de UEA, TEJO finance dependas de ĝi kaj konstante kunlaboras kun ĝi. Jura sendependo estas priparolata ekde la 100-a UK, somere 2015[3], kaj fine en 2017 atingita. TEJO havas observanton ĉe UEA, kaj same UEA havas observanton ĉe TEJO. Observanto rajtas ĉeesti ĉiun estrarkunsidon de la alia organizo, kaj ricevas ĉiujn ĝiajn estrarajn labordokumentojn. TEJO ankaŭ havas reprezentanto(j)n ĉe la Komitato de UEA.

TEJO ankaŭ kunlaboras kun ILEI, E@I, Muzaiko, kaj ĝiaj fakaj sekcioj BEMI kaj EUROKKA.

Ne-Esperantaj organizoj

TEJO rilatas kun pluraj organizoj, instancoj kaj organizaroj ekster Esperantujo, ekzemple:

Agado

Organoj

La Juna Vivo estis historia nigre-blanke presita esperantlingva bulteno, kiu subtitoliĝis "monata organo por la junularo kaj komencantoj". Ĝi aperis almenaŭ de 1935 ĝis 1940 monate en Nederlando (en 1935 ekzemple en eldonkvanto de 7000 ekzempleroj), tiam estis interrompo pro la Dua Mondmilito atinginta ankaŭ Nederlandon, kaj de 1949 ĝis almenaŭ 1956 ĝi denove regule aperis, tiam kiel organo de TEJO.

Fonto

  1. Raporto de "Tutmonda Junular-Organizo" de la 18a de Aŭg. 1938a–30a de Junio 1939a, en: La Juna Vivo, julio 1939 (el Retarkivo 2007), paĝo 9.
  2. La Estraro de TEJO 2019-2020
  3. “Ni bezonas jure sendependan TEJO-n”, Michael Boris Mandirola, en Esperanto, feb. 2016, p. 29

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj