Marc Seguin: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 13: | Linio 13: | ||
Li estis elektita membro de la [[Akademio de Sciencoj de Francio]] en 1845. |
Li estis elektita membro de la [[Akademio de Sciencoj de Francio]] en 1845. |
||
== Agnoskoj == |
|||
* Marc Seguin estas unu de la [[Listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo|72 nomoj sur la Eiffel-Turo]]. |
|||
* Kelkaj stratoj de Francio portas sian nomon, rue Marc Seguin, en [[Parizo]], en [[Créteil]]... Portas ankaŭ lian nomon kelkaj lernejoj, en Annonay, [[Venissieux]]. |
|||
{{redaktata}} |
{{redaktata}} |
Kiel registrite je 21:13, 26 nov. 2019
Marc Seguin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1786 en Parizo |
Morto | 24-an de februaro 1875 (88-jaraĝa) en Annonay |
Tombo | Annonay |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | domaine de Marc Seguin |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Konservatorio Nacia de Artoj kaj Metioj |
Parencoj | Laurent Seguin Louis Seguin |
Okupo | |
Okupo | inventisto • inĝeniero • entreprenisto • locomotive designer |
Verkoj | Passerelle Marc-Seguin Pont Marc Seguin |
Marc SEGUIN, nomita ankaŭ «Seguin Ainé» (Annonay, 20a de aprilo 1786 – Annonay, 24a de februaro 1875), estis franca inĝeniero kaj inventisto, memorita pro siaj fruaj kontribuoj en la disvolvigo de la francaj lokomotivoj kaj por la konstruado de la unuaj pendopontoj de la lando. Li edziĝis dufoje kaj entute havis 19 gefilojn.
Seguin estis la inventisto de la tuba kaldrono, kun malplenaj tuboj tra kiuj cirkulas en sia interno akvo (patento de la 13a de decembro 1827). Li realigis sian esploron rilate kun tiu de George Stephenson, kun kiu li havis multajn interŝanĝojn.[1]
Li ankaŭ perfektigis same la strukturan sistemon de la pendopontoj, pretaj por trapasigi riverojn de ajna larĝo pere de metalaj kabloj. Lia unua ponto estis strukturo de ĉirkaŭ 18 m, super la Cance, nome rivero kiu fluas tra lia naskurbo, Annonay.
La pendoponto plej antikva konstruita de la firmao de Marc Seguin kiu ankoraŭ servas, estis konstruita en 1827 kaj estas en Andance. La ponteto Saint-Symphorien konstruita en 1847 en Tours, same kiel la ponteto Marc-Seguin konstruita en 1849 je malmultaj centoj de metroj de la unua ponto de Tournon, ankoraŭ servas.
Li ankaŭ kontribuis per multaj aliaj inventoj en la realigo de pilieroj, speciale por la fruaj spertoj de la enmeto de cemento subakve.
Li partoprenis en la origino de la fervojo de la linio Lyon-Saint-Étienne, nome la dua konstruita en Francio. En tiu linio cirkulis la unuaj francaj lokomotivoj konstruitaj de Marc Seguin baze sur la lokomotivoj de George Stephenson, kiujn li ekipis per sia invento, nome la tuba kaldrono, kio multobligis sese la potencon generitan de tiuj maŝinoj: la boligo estis atingita de la cirkulado de la gasoj el la fajro tra la "fajrtuboj" trapasante la hejtilon.
Li estis elektita membro de la Akademio de Sciencoj de Francio en 1845.
Agnoskoj
- Marc Seguin estas unu de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo.
- Kelkaj stratoj de Francio portas sian nomon, rue Marc Seguin, en Parizo, en Créteil... Portas ankaŭ lian nomon kelkaj lernejoj, en Annonay, Venissieux.
- ↑ Jean-Marc Combe, Bernard Escudié, Jacques Payen, Vapeurs sur le Rhône: histoire scientifique et technique de la navigation à vapeur de Lyon à la mer, Presses Universitaires de Lyon, 1991, p. 60.