Malto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 153: Linio 153:
* [[Malto:Esperanto-movado|Movado en Malto]]
* [[Malto:Esperanto-movado|Movado en Malto]]
* En Malto naskiĝis [[Carmel Mallia]].
* En Malto naskiĝis [[Carmel Mallia]].

== Vidu ankaŭ ==
* [[Maltaj protestoj de 2019]]


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 12:51, 24 dec. 2019

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Malto (apartigilo)
Malta Respubliko
Repubblika ta' Malta
Republic of Malta

Flago de Malto

Blazono de Malto

Detaloj Detaloj
Nacia himno: L-Innu Malti
Situo
suverena ŝtatolandoinsula landounueca ŝtato • Mediteranea lando • Malta Insularo
Bazaj informoj
Ĉefurbo La Valeto
Oficiala(j) lingvo(j) malta kaj angla
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, angla lingvo, malta lingvo, malta signolingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolika
Areo 316 km²
- % de akvo 0,001 %
Loĝantaro 402.000 (2006) (2017)
Loĝdenso 1,282 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno mt
Landokodo MT
Telefona kodo 356
Plej alta punkto Ta' Dmejrek
Plej malalta punkto Mediteraneo
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Marie Louise Coleiro Preca
Ĉefministro Joseph Muscat
Nacia tago 21-an de septembro
Sendependiĝo disde Britio 21-an de septembro 1964
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
MEP laŭ 2007
– suma $9,342 mlrd
– pokapa $ 23.200
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-movado en Malto
vdr

Malto aŭ la Malta Respubliko (maltlingve: Repubblika ta' Malta) estas sudeŭropa insula ŝtato en Mediteraneo. La malta insularo konsistas el la tri loĝataj insuloj Malto (ĉ. 246 km²), Gozo (maltlingve: Għawdex, ĉirkaŭ 67 km²) kaj Comino (Kemmuna, ĉirkaŭ 3 km²) kaj la neloĝataj insuloj Cominotto (Kemmunett), Filfla (Filfola), St. Paul's Islands kaj Fungus Rock. La ĉefinsulo Malto konsistas el du regionoj kaj kvin distriktoj. Gozo kaj Comino estas kune la tria regiono kaj la sesa distrikto. La nomo Malto devenas de la fenica vorto malet, kiu signifas rifuĝejon, la grekoj nomis la insulon Melite.

Malto sendependiĝis de la Unuiĝinta Reĝlando la 21-an de septembro 1964. Ĝi iĝis membro de la Eŭropa Unio la 1-an de majo 2004 kaj de tiam estas ĝia plej malgranda ŝtato.

Geografio

La malta insularo situas en strategia situo en la Mediteraneo 95 km sude de Sicilio kaj 290 km oriente de Tunizio. Ĝi konsistas el la sekvaj priloĝataj insuloj:

  • Malto, 246 km²
  • Gozo (Ghawdex), 67 km² (ĉirkaŭ 30.000 loĝantoj)
  • Comino (Kemmuna) 3 km² (priloĝata precipe dum la turisma sezono)

Al Malto apartenas ankaŭ tri insuletoj Cominoto, Filfla Island kaj St. Paul’s Island. La plej granda parto de la marbordo de ĉiuj insuloj estas roka. La surfaco konsistas el diversaj specoj de tralasema kalkŝtono, kiun oni uzas ankaŭ kiel konstrumaterialon. La plej alta punkto estas Ta’Dmejrek (253 m). Geografie kaj geologie Malto apartenas al Eŭropo.

Klimato estas tipa por tiu ĉi regiono de la Mediteraneo: mildaj, humidaj vintroj (ĉ. 15°) kaj varmaj someroj (ĉ. 33°) kun preskaŭ neniuj akvaj precipitaĵoj (ĉ. 500 mm jare, ĉefe inter oktobro kaj marto).

Urboj

El birda perspektivo ŝajnas, ke la tuta nordoriento de la ĉefinsulo Malto estas ununura granda urbo. Sekve de tre larĝskala konstruado proksimume dum la lastaj tridek jaroj, la limoj de unuopaj urboj de tiu ĉi aglomeraĵo iĝis distingeblaj nur per lokaj ŝildoj.

Inter la plej grandaj urboj estas:

  • Valletta (ankaŭ: La Valletta), la ĉefurbo kun la historia fortikaĵo,
  • Sliema, komerca kaj butika centro de Malto,
  • Birkirkara, la plej granda urbo (2002: 22.334 loĝantoj),
  • Mdina, la eksa ĉefurbo kun historia centro, hodiaŭ ankaŭ nomata „silenta urbo“ (ĝi estas alirebla nur al piedirantoj), kun vivema antaŭurbo Rabat,
  • VictoriaVictoria Rabat, en la malta lingvo Ir-Rabat Għawdex, la ĉefurbo de la insulo Gozo,
  • la tiel nomataj „Tri Urboj“ (The Three Cities), kiel nomiĝas urboj Vittoriosa (ankaŭ: Birgu), Senglea kaj Cospicua, situantaj kontraŭ Valletta sur la orienta flanko de la golfo Grand Harbour (granda haveno)

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Malto.

Malto fieras pri sia historio, kiu daŭris preskaŭ sep mil jarojn. Post la ankoraŭ misteroplena periodo de megalitaj temploj sur la insulo, alternis fenicoj, kartaganoj, romianoj, bizancanoj, araboj, normanoj, regantoj de Kastilio, johanitoj, francoj sub Napoleono kaj en pli nova tempo britoj, por kiuj Malto en ambaŭ mondmilitoj fariĝis altvalora bazo en la Mediteraneo.

Historiaj memorindaĵoj

Malto estas tre riĉa je historiaj memorindaĵoj. Tri el ili troviĝas en la listo de la monda kulturheredaĵo de UNESKO: ĉefurbo Valletta kiel tutaĵo, la megalitaj temploj en Malto kaj Gozo kaj la tiel nomata Hypogeum Hal Saflieni.

Aliaj historiaj memorigaĵoj devenas de la tempo de la araba konkero de la insulo, sed ĉefe de la tempo de regado de johanitoj. Ĉi tie eblas nomi la tutan urbon Mdinon (remparojn konstruis jam araboj), aliajn multnombrajn konstruaĵojn kaj fortikaĵetojn en Valletta, la ĉefurbon de Gozo, Victoria Rabat, multe da palacoj kaj gardturoj, dissemitaj tra la tuta insularo.

Teritoria organizado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Malto.
Teritoria organizado de Malto

La ŝtato estas dividita en tri administraj regionoj kiuj arigas 68 lokajn konsiliojn. La du niveloj establiĝis per Leĝo de Loka Konsilio de la 30-a de junio 1993. Ekzistas meza nivelo, la statistikaj distriktoj, sen administra valoro.

La tri regionoj estas:

  1. Regiono Gozo
  2. Regiono Malta Majjistral
  3. Regiono Malta Xlokk

Socio

Loĝantaro

Plimulto da loĝantoj de Malto vivas en la ĉefa insulo Malto, plejparte en urbaj aglomeraĵoj. Pro malgranda areo, la loĝdenso estas preskaŭ 1249 loĝantoj po km² (la plej alta en Eŭropo kaj la tria plej alta en la mondo). Pli ol 90 % de la loĝantoj vivas en urboj. Proksimume 3 procentoj da loĝantoj estas fremduloj, precipe britoj. Preskaŭ la sama nombro de loĝantoj vivas daŭre eksterlande (en Kanado, Aŭstralio kaj ankaŭ en Usono).

Kontraŭe al la ĉefinsulo, Gozo havas pli multe da verdaĵoj. Ĝi ĉefe havas agrikulturan karakteron kaj havas kongruan strukturon de sia loĝantaro, kaj samtempe ankaŭ pli malgrandan loĝdenson. Comino estas enloĝata nur en la turisma sezono (gastoj de unu hotelo, aliloke ekster la sezono ĝi havas proksimume ĉirkaŭ kvar loĝantoj).

  • kresko de la loĝantaro: 0,64 procentoj
  • mezproksima aĝo de la loĝantaro: 38 jaroj (viroj 36,6 kaj virinoj 39,5 jaroj)
  • naskofteco: 10,09 el 1000 loĝantoj
  • mortofteco: 7,91 el 1000 loĝantoj
  • infana mortofteco: 5,69 el 1000 vive naskitaj
  • averaĝa aĝo de vivodaŭro: 76,39 jaroj ĉe viroj, 80,43 jaroj ĉe virinoj
(nombraj indikoj: stato fine de la jaro 2003)

Etna origino

Panoramo de la ĉefurbo Valletta

Pri la origina loĝantaro dum la megalita tempo ekzistas nur konjektoj. Loĝigo per la nuntempa loĝantaro komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 2000 a.K. post kiam Malto estis neloĝata dum ĉirkaŭ 500 jaroj. Laŭ ĝis nun neverkontrolita teorio, la unuaj loĝantoj de Malto alvenis el Sicilio. Dum posta evoluo okazis parta miksiĝo de la loĝantaro kun aliaj nacioj.


Malta lingvo

La oficiala lingvo sur malto estas la malta lingvo (Malti), sed plejmulto el la loĝantoj parolas ankaŭ la anglan, kaj iuj eĉ la italan. La angla estas samtempe la dua oficiala lingvo.

La malta lingvo estas semida lingvo, kiu evoluis origine el la lingvo de fenicianoj. Sed progrese ĝi estis emfaze influita de la araba lingvo. Tre forte influis ĝin ankaŭ la romanaj lingvoj (ĉefe la itala) kaj la angla. La malta lingvo estas unu el la malmultaj semitaj lingvoj, kiu uzas latinan alfabeton, pliriĉigita je kelkaj propraj literoj.

Ankaŭ la nomo Malto evoluis el origine fenica nomo, kiu estas modifita formo de pli malfrua araba vorto : Malet, Melita, Maltacheum ktp.

Religio

Proksimume 98 % da loĝantaro havas romkatolikan kredon. Sur Malto ekzistas 364 preĝejoj. Kompare kun la nombro de siaj loĝantoj, Malto havas pli multe da pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj ol iu ajn ŝtato en la mondo. Katolikismo estas ankrita en la konstitucio kaj ĝi rolas en la vivo kaj en la politiko de Malto grandan rolon. La malta socio estas moderna socio, ekz. la kvanto de virinoj kun pli alta klereco kaj tiu de laborantaj virinoj korespondas al tiuj de plejmultaj progresintaj eŭropaj landoj.

Ekonomio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomio de Malto.

La ekonomio de Malto estas influita de la fakto, ke la insularo havas neniajn naturfontojn. Ĝi ankaŭ suferas pro manko de subtera akvo, ligita al la manko de arbaroj, kiuj estis forhakitaj jam dum la epoko de la fenicianoj).

Agrikulturo

Agrikulturo, precipe vegetaĵa produktado, koncentriĝas ĉefe sur la iom pli verda insulo Gozo, sed ĝi estas malsufiĉa kaj necesas importi legomojn, ĉefe dum la seka somera sezono. Tradician fiŝkaptadon oni praktikas ankoraŭ nuntempe, laŭ malnovaj teknikoj, samkiel marborda ĉasado. Tamen ankaŭ la enmaraj fiŝoj ĉirkaŭ la insuloj suferas jam de longe de troa fiŝado, tial parto de la fiŝoj konsumataj surloke estas importitaj, samkiel cetere plejmultaj viandaĵoj.

Industria produktado

Industria produktado, kiu fabrikas aĵojn ankaŭ grandparte por eksportado, koncentriĝas precipe sur maŝinindustriaj produktoj, elektroniko, konstruado kaj riparo de ŝipoj, teksaĵo; certaj sukcesoj estis atingitaj en la 1990-aj jaroj, ankaŭ koncerne rezervadon de akvo kaj elektra kurento.

Servoj

Inter servoj unuarange viciĝas turisma trafiko. Nuntempe vizitas Malton pli ol unu miliono da turistoj ĉiujare – do multe pli ol la nombro de loĝantoj mem; la turismo en MEP partoprenas proksimume po 35 procentoj.

Eksterlanda komerco

Koncerne eksterlandan komercon iras inter 60 kaj 70 procentoj de la eksportado kaj importado al Germanio, Francio, Italio, Usono kaj Britio. En la importo grandan kvanton reprezentas nutraĵoj kaj fosiliaj fontoj, por produktado de elektro.

Politiko kaj politika sistemo de Malto

Edward Fenech Adami, prezidento de Malto

La eksa brita kolonio Malto akiris sendependecon la 21-an de septembro 1964, kaj la 13-an de decembro de 1974 ĝi proklamis sin kiel sendependan respublikon, sed ĝi plu restis membro de la Komunumo de Nacioj. Ekde la 1-a de majo de 2004 Malto estas membro de la Eŭropa Unio.

Malto estas parlamenta respubliko. Pinte de la ŝtato staras nominale prezidento de la respubliko, elektita de la Parlamento; la prezidento nomumas prezidenton de la registaro kaj partoprenas la diskuton koncerne la diskutojn de estonta registaro. Sed en la estinteco montriĝis, ke gvidanto unu el ambaŭ ĉefaj partioj, kiu kutime fariĝas ankaŭ prezidento de la registaro, destinas, kiu estos elektita kiel prezidento, kaj per tio li fakte certigas ankaŭ sian nomumon kiel la prezidanto de registaro. La prezidento de la respubliko estas ekde la 4-a de aprilo 2004 Edward Fenech Adami, la prezidanto de la registaro ekde la 23-a de marto de 2004 estas Lawrence Gonzi. La balotado en unuĉambra parlamento (Kamra tar-Rapprezentanti) okazas laŭ konstitucio minimume ĉiun kvinan jaron.

Ekde la jaro 1993 Malto administre dividiĝas en 68 tiel nomatajn komitatojn (local council), kiuj estas elektataj unufoje por trijaraj mandatoj.

Jam antaŭ sendependeco la maltan politikon dominis du politikaj partioj: socialisma kaj neŭtralisme celita Labour Party (Partit Laburista, MPL kiel siglo por Maltese Labour Party) kaj konservativa Nationalist Party (Partit Nazzjonalista, de tie siglo PN). Ceteraj partioj ne havas pli grandan politikan signifon, sed en lasta balotado plifortiĝas Demokratia alternativo (Alternattiva Demokratika, AD), analogio de eŭropaj Verduloj. Ĉiuj parlamentaj balotoj havas en Malto tradicie tre senperajn rezultojn, kaj ambaŭ ĉefaj partioj regule alternas dum la regado. La baloto en la parlamento la 12-an de aprilo 2003 alportis la jenan voĉdividon :

  • Nationalist Party – 51,79 procentoj
  • Labour Party – 47,51 procentoj

Samkiel politikaj partioj, en la estinteco ankaŭ emis ŝanĝiĝi la ĉefaj prioritatoj de la malta eksterlanda politiko. Dum la konservativa PN orientiĝis unurange al Okcidento, do al Eŭropa Unio, la Labour Party konservis tradicie bonajn interrilatojn ne nur kun Sovetunio, la ceteraj landoj de KREH kaj Ĉinio, sed ankaŭ kun siaj arabaj najbaroj (krom Libio), kaj ĝi volis realigi neŭtraligon de Malto kaj kontraŭ membrecon en Eŭropa Unio. Ekde la jaro 1987 Malto estas laŭ sia konstitucio neŭtrala.

MAltaj politikistoj estas George Abela, Marie Louise Coleiro Preca

Malto kaj Eŭropa Unio

La vojo de Malto en la Eŭropan Union estis longa. La kaŭzo estis, ke protektantoj kaj kontraŭuloj de la membreco en EU apartenis al la ĉefaj politikaj partioj kaj alfrontis sin dum naciaj voĉdonadoj. Ĉiu ŝanĝo de la registaro sur Malto do kunportis ankaŭ renverson en la politiko rilate al EU kaj eniron en ĝin. La malta konservativa partio PN estis principe por, dum Labour Party (ankaŭ principe) kontraŭis la membrecon en EU.

Malto donis sian unuan postulon pri membreco jam en la jaro 1990. Post venko de Labour Party en baloto en la jaro 1996, Malto suspendis la postulon pri sia membreco. Post antaŭtempa baloto en 1998, kiam denove venkis PN, la postulo estis renovigita.

Pri la eniro de Malto en EU estis decidita en konferenco en Kopenhago la 13-an de decembro de 2002. En referendumo pri la membreco en EU la 8-an de marto 2003, 53,65 % da balotintoj esprimis sin favore al la membreco. Okaze de la disvastigo de EU je dek ŝtatoj, Malto tiel la 1-an de majo de 2004 fariĝis membro de Eŭropa Unio kaj ĝi anstataŭis Luksemburgon kiel la plej malgrandan membran ŝtaton. Ekde la 1-a de januaro 2008 la nacia valuto de Malto estas la komuna eŭropa valuto eŭro - vidu pri tio ankaŭ la paĝon pri la Maltaj eŭro-moneroj.

Esperanto en Malto

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Eŭropa Unio