Divorco: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
'''Divorco'''<ref name="npiv">Laŭ NPIV, paĝo 249</ref><ref>[http://www.reta-vortaro.de/revo/art/divorc.html divorco en reta-vortaro.de]</ref> |
'''Divorco'''<ref name="npiv">Laŭ NPIV, paĝo 249</ref><ref>[http://www.reta-vortaro.de/revo/art/divorc.html divorco en reta-vortaro.de]</ref>, '''eksgeedziĝo''', '''eksedziĝo''' aŭ '''eksedziniĝo''' estas formala, jura dissolvo de [[geedzeco]]. Apud ''needz(in)iĝinta'', ''edz(in)iĝinta'' kaj ''vidv(in)a'', ''eksedz(in)iĝinta'' estas unu el la kvar [[civila stato|civilaj statoj]] kutimaj en la plej multaj landoj. Tamen ne en ĉiuj juraj sistemoj eblas divorco, kaj ekzistas granda diverseco da leĝaj kondiĉoj por divorco. Ekzemple en multaj landoj oni devas certan periodon vivi dise antaŭ ol povi divorci. |
||
Oni devas distingi inter eksgeedzeco kaj nura aparteco de geedzoj, ĉe kiu la geedzeco ne estas formale dissolvita. |
Oni devas distingi inter eksgeedzeco kaj nura aparteco de geedzoj, ĉe kiu la geedzeco ne estas formale dissolvita. |
Kiel registrite je 22:09, 12 jan. 2020
Divorco[1][2], eksgeedziĝo, eksedziĝo aŭ eksedziniĝo estas formala, jura dissolvo de geedzeco. Apud needz(in)iĝinta, edz(in)iĝinta kaj vidv(in)a, eksedz(in)iĝinta estas unu el la kvar civilaj statoj kutimaj en la plej multaj landoj. Tamen ne en ĉiuj juraj sistemoj eblas divorco, kaj ekzistas granda diverseco da leĝaj kondiĉoj por divorco. Ekzemple en multaj landoj oni devas certan periodon vivi dise antaŭ ol povi divorci.
Oni devas distingi inter eksgeedzeco kaj nura aparteco de geedzoj, ĉe kiu la geedzeco ne estas formale dissolvita.
Divorco en diversaj religioj
Pli-malpli amplekse, divorco estas permesata ĉe ĉiuj la plej disvastigitaj religioj, ankaŭ en tiuj kristanaj, escepte de tiu katolika. Ĉi-rilate, atenta rigardo al eksterkatolikismo montras ke, ĝuste la katolika prigeedzeca juro estas unikaĵo, kiu fundiĝas, interalie, sur la evangelia moto (Mt 19,16) [1]: “Quod ergo Deus koniunxit, homo ne separet” (Kion tial Dio kunigis tion homo ne separu) . [2]
La ortodoksa kristana eklezio konfesas la sakramentecon de la geedzeco kaj do kontraŭas divorcon, sed poste estas koncedita dua kaj tria geedziĝo: en tiuj kazoj ne temas pri vera kaj propra sakramento, sed nur pri beno, kaj la geedzoj ne rajtas ricevi Eŭkaristion laŭ du (en la dua geedziĝo) aŭ tri (en la tria) jaroj, sed fine la Komunio estas koncedita (pro mizerokordo).
Ĉe kristanaj protestantoj, ĉe kiuj la geedziĝo ne estas sakramento, la situacio estas malsama kaj, se resumi kurtvorte, praktike divorco estas ĉiam koncedita.
Ĉe la anglikana eklezio la divorcitoj rajtas aliri novan laŭritan geedziĝon: tio okazas post kiam Enriko la 8-a ribelis al la roma Papo rifuzinta lian novan geeekziĝon: kio estis la kaŭzo de la maljunuiĝo de anglikismo el katolikismo.
La Get indikas la proceduron en judismo.
Lingva noto
La nociojn "eksedziĝi", "eksedziniĝi" kaj "eksgeedziĝi" oni ankaŭ povas redoni per la unusola internacia verbo "divorci"[1], tiu neologismo estas sufiĉe disvastiĝinta kaj en plejparte da vortaroj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Laŭ NPIV, paĝo 249
- ↑ divorco en reta-vortaro.de