Provinco Almerio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34: Linio 34:
* ''[[Poniente Almeriense]]''
* ''[[Poniente Almeriense]]''
* [[Valo de Almanzora]]
* [[Valo de Almanzora]]
* ''[[Los Vélez]]''


{{Municipoj de Provinco Almería}}
{{Municipoj de Provinco Almería}}

Kiel registrite je 16:06, 6 feb. 2020

Provinco Almerio (Almería)

Administra divido de Hispanio
Administrado
Estas parto de Hispanio
Administra centro Almerio (Almería)
Demografio
Loĝantaro 701 688
Loĝdenso 79,97 loĝ./km²
Geografio
Areo 8 774 km² (877 400 ha)
Provinco Almerio (Almería) sur la mapo de Hispanio
Provinco Almerio (Almería) sur la mapo de Hispanio
Geografia situo 37° 10′ 0″ N, 2° 20′ 0″ U (mapo)37.166666666667-2.3333333333333Koordinatoj: 37° 10′ 0″ N, 2° 20′ 0″ U (mapo) [+]
Provinco Almerio (Hispanio)
Provinco Almerio (Hispanio)
DEC
Provinco Almerio
Provinco Almerio
Situo de Provinco Almerio (Almería)
Hor-zono UTC+01:00 [+]
Kodoj
Poŝtkodoj 04 [+]
ISO 3166-2 ES-AL
Eksteraj paĝoj
www.dipalme.org [+]
La kategorio en la Komunejo Provinco Almerio [+]
vdr

Almerio (hispane Almería) estas hispana provinco en la aŭtonoma komunumo Andaluzio, ĝia ĉefurbo estas Almerio. Ĝi limas okcidente kun la provinco Granado, oriente kun la Regiono Murcio kaj sude kun la Mediteraneo.

La provinco kovras areon de 8 774 km² kaj en 2001 havis 536 731 loĝantoj - la loĝdenso laŭ tiu stato estis 61,17 homoj/km².

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de municipoj de provinco Almería.

La provinco konsistas el 102 municipoj, tiuj plej loĝataj en la suda marbordo, inter ili El Ejido (57.877 loĝ.), Roquetas de Mar (50.096 loĝ.), Adra (21.983 loĝ..), Níjar (17.824 loĝ.), Vícar (16.784 loĝ.), Huércal-Overa (14.850 loĝ.), Berja (13.312 loĝ.) kaj Cuevas del Almanzora (10.517 loĝ.).

La provinco havas plurajn montojn, preskaŭ duono da almerianoj loĝas en montecaj urboj, la plej alta monto estas El Chullo 2.609 m. alta en Sierra Nevada, aliaj estas Almirez (2.518 m.), Morrón (2.236 m.), Calar Alto (2.168 m.), Tetica de Bacares (2.080 m.) kaj Pinto de María (2.045 m., en Montaro de Maria).

Ĉe siaj strandoj 219 km longa, oni povas trovi kelkaj elstaraĵoj, inter ili golfo de Almerio, Kabo de Gata kaj Insulo Alborán

Klimato estas mediteranea, varma kaj seka, kun malgravaj riveroj kiel Almanzora kaj Andarax. Havas gravajn naturajn lokojn kiel Nacia Parko Sierra Nevada (kie oni povas trovi aprojn kaj sovaĝajn kaprojn), du Naturaj Parkoj (Kabo de Gata kaj Montaro de Maria) kaj aliaj gravaj lokoj kiel Dezerto de Tabernas (teĥnike la ununura en Eŭropo kaj kie oni filmis diversajn vesternojn) kaj Karsto de Sorbas. En tiu provinco vivas La Olivarbo de Aguamarga, kiu eble estas la plej granda kaj antikva en Eŭropo.

Nuntempe parto de la teritorio estas uzata por intensa agrikulturo sub forcejoj, kio kondukis en la lastaj jaroj al forta ekonomia kresko.

Komarkoj