Faringo: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
15 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
 
Faringodento estas karakterizaj kreskaĵoj ĉe la kapredoj (Cyprinidae), ĉe la dekstra kaj maldekstra flanko de la faringo. Tiuj dentoj estas [[emajlo]]kovritaj kaj sidas sur la faringa osto. La faringodentoj troviĝas ambaŭflanke en vicoj, la nombro de vicoj varias inter 1-3 ((mukoza) [[tinko]] (Tinca tinca) havas 1, aspio (Aspius aspius) 2, kapro (Cyprinus carpio) 3). La kontraŭe situantaj dentoj estas simetriaj, nur malofte troveblas asimetrio. La aranĝon de la faringodentoj montras la faringodenta formulo: ekz. la kapro havas la formulon 1.1.3-3.1.1, kio signifas, ke en la ekstera kaj meza vico troviĝas 1-1 dentoj, en la interna vico 3-3 dentoj. La surfaco de la dentoj estas ofte raspa, ĝi servas - ĉefe ĉe herbokarpo (Ctenophanyngodon idella) – por erigo, kaĉigo de la nutraĵo. Ĉe la pli aĝaj fiŝoj oni povas vidi triviĝon.
 
{{projektoj}}
 
[[Kategorio:Digesta sistemo]]

Navigada menuo