Lou Tellegen: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
RG72 (diskuto | kontribuoj) |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 19: | Linio 19: | ||
{{bibliotekoj}} |
{{bibliotekoj}} |
||
{{ |
{{vivtempo|Tellegen, Lou}} |
||
[[Kategorio:Usonaj scenaristoj]] |
[[Kategorio:Usonaj scenaristoj]] |
Kiel registrite je 14:18, 17 feb. 2020
Lou Tellegen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Isidor Louis Bernard Edmon van Dommelen |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1881 en Sint-Oedenrode |
Morto | 29-an de oktobro 1934 (52-jaraĝa) en Holivudo |
Mortokialo | ĝismorta sangoperdo |
Ŝtataneco | Usono • Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Patro | Isidore Louis Bernard Edmon Tellegen |
Patrino | Anna Maria van Dommelen |
Edz(in)o | Geraldine Farrar • Nina Romano • Eva Casanova |
Okupo | |
Okupo | dramaturgo • filmaktoro • filmreĝisoro • teatra aktoro • scenaristo • teatra reĝisoro |
Lou TELLEGEN (naskiĝinta kiel Isidor Louis Bernard Edmon van Dommelen,[1] 26a de Novembro, 1881 – 29a de Oktobro, 1934) estis nederland-devena aktoro de teatro kaj muta kino, reĝisoro kaj scenaristo.[2]
Biografio
Tellegen estis ekstergeedza filo de separata, sed ne divorcita, leŭtenanto de la Karibia Armeo nome Isidore Louis Bernard Edmon Tellegen (1836–1902) kaj de lia kunulino Anna Maria van Dommelen (1844-1917, vidvino de Eduard Hendrik Jan Storm van 's Gravezande).
Li faris sian scenejan premieron en Amsterdamo en 1903, kaj ĉirkaŭ malmultaj postaj jaroj faris al si reputacion tiom ke li estis invitita al prezentado en Parizo, fine kun-stelule en kelkaj roloj kun Sarah Bernhardt, kun kiu li eniris en amafero. En 1910, li faris kinan premieron kun Bernhardt en La dame aux camélias, nome muta filmo farita en Francio baze sur la samnoma teatraĵo de Alexandre Dumas (filo).
Kariero
En 1910, li kaj Bernhardt veturis tra Usono, kie The New York Times unuafoje publikigis, kaj poste kontraŭdiris, la anoncon de ilia tuja geedzigo. (Ŝi estis 37 jaroj pli aĝa.) Reen en Francio, en 1912 ili faris sian duan filmon kune, nome Les amours de la reine Élisabeth (Reĝino Elizabeto), kaj la venontan jaron, Adrienne Lecouvreur. Tiu lasta estas konsiderata perdita filmo.
En la somero de 1913, Tellegen iris al Londono kie li produktoris kaj stelulis en la teatraĵo de Oscar Wilde nome The Picture of Dorian Gray. Invitita denove en Usono, Tellegen laboris en teatro kaj faris sian unuan usonan filmon en 1915, titolita The Explorer, sekve de The Unknown, ambaŭ kun Dorothy Davenport kiel kun-stelulino. Konsiderita unu el la plej belaj aktoroj sur la ekrano, li faris poste tri filmojn kun Geraldine Farrar.
La geedzeco de Tellegen kun Farrar finis en divorco en 1923. Tellegen edziĝis totalon de kvar fojoj, el kiuj la unua al skulptistino en 1903 (tio produktis filinon), la dua al Farrar en 1916. Lia tria geedzeco estis kun la aktorino Nina Romano (reala nomo: Isabel Craven Dilworth).[3] Lia kvara geedzeco estis al stelulino de muta kino nome Eve Casanova (reala nomo Julia Horne).[1] Li iĝis usona civitano en 1918.[4]
Notoj
- ↑ 1,0 1,1 "Lou Tellegen, Idol of Stage and Silent Screen, Stabs Himself Seven Times." Spartanburg (SC) Herald, October 30, 1934, pp. 1-2.
- ↑ HOLLYWOODLAND "Lou tellegen, the rise and fall of a matinee idol" de Allan Ellenberger, 7a de Marto, 2011, jam ne funkcianta]
- ↑ George H. Beale, "Lou Tellegen, the Gable of Silent Films, Stabs Self to Death to Escape Poverty." Pittsburgh Press, October 30, 1934, p. 1.
- ↑ "Lou-Tellegen Now a Citizen", 'The New York Times', 1918-03-13, paĝo 9.