Francisko (papo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 51: Linio 51:


Li ŝatas [[kuirado]]n, [[opero]]n, [[tango]]n, [[greka literaturo|grekajn klasikulojn]], [[Ŝekspiro]]n, [[Dostojevskij]]on, [[futbalo]]n kaj [[naĝado]]n. Subtenpeticion por la papo lanĉis la aŭstra sociologo katolika [[Paul Zulehner]].
Li ŝatas [[kuirado]]n, [[opero]]n, [[tango]]n, [[greka literaturo|grekajn klasikulojn]], [[Ŝekspiro]]n, [[Dostojevskij]]on, [[futbalo]]n kaj [[naĝado]]n. Subtenpeticion por la papo lanĉis la aŭstra sociologo katolika [[Paul Zulehner]].

La {{daton|12|2|2020}} en la apostola admono «Kara Amazonio» li [[:n:apo Francisko malakceptis edziĝintajn pastrojn kaj virinajn diakonojn|malakceptis la proponon]] permesi la pastrigon de edziĝintaj viroj, nek la diakoninigon de virinoj en [[Amazonio]] por batali kontraŭ grava manko de pastroj en tiu regiono.


=== Esperanto ===
=== Esperanto ===

Kiel registrite je 08:35, 20 feb. 2020

Papo
Papo
Francisko
266-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Jorge Mario Bergoglio
Pontifiko de 13-a de marto 2013
ĝis – (nun en ofico)
Antaŭulo Benedikto la 16-a
Sekvanto (nun en ofico)
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1936 (1936-12-17) (87-jaraĝa)
en Flores
Alma mater Facultades de Filosofía y Teología de San Miguel • Universitato de Bonaero [#]
Lingvoj hispana lingvoitala lingvolatina lingvogermana lingvofranca lingvoportugala lingvoangla lingvoeklezia latino [#]
Subskribo Francisko (papo)
Familio
Patro Mario José Bergoglio [#]
Patrino Regina María Sívori [#]
ĉefepiskopo de Bonaero
Dum 19972013
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisko[1] (latine Franciscus), per civitana nomo Jorge Mario BERGOGLIO [ĥorĥe mario bergoljo] (naskiĝis la  17-an de decembro 1936(nun 1936-12-17) en Bonaero), estas la nuna romkatolika papo kaj kardinalo el Argentino. Li estas la 266-a papo, la unua neeŭropa post Gregorio la 3-a (kiu regis antaŭ 1200 jaroj) kaj la unua jezuita papo.

Vivo

Liaj gepatroj estis italaj enmigrintoj; lia patro laboris ĉe la fervojo, kaj devenis el Torino. La familio havis 5 infanojn. Bergoglio havas eĉ hodiaŭ ne nur la argentinan, sed ankaŭ la italan ŝtatanecon.

Li originale studis por iĝi kemiisto, atingis diplomon pri tio, sed poste en 1958 decidis ekstudi teologion kaj aliĝis al la jezuitoj. Li estis konsekrita en 1969 al pastro, iomete poste li iĝis jezuita gvidanto. Li studis mallonge en 1986 ankaŭ en Germanio.

En 1992 li iĝis episkopo. En la jaroj 19972013 li estis la ĉefepiskopo de Bonaero kaj en 2001 Johano Paŭlo la 2-a nomumis lin kardinalo. Ekde 2005 li estis prezidanto de la Argentina Episkoparo.

Papiĝo

La 13-an de marto 2013 la konklavo elektis lin papo. Lia elektiĝo okazis en la kvina baloto, la lasta de la dua balota tago (la unuan tagon okazis nur unu baloto).

Li estas la unua papo naskiĝinta ekster Eŭropo post Gregorio la 3-a (naskiĝinta en Sirio, elektita en 731).

Li elektis por si la nomon Francisko, kiu neniam antaŭe estis uzita de papo.

La unua parolado kiel papo

Tuj post la solena anonco Habemus Papam la nova papo montriĝis al la publiko kaj antaŭ ol doni sian unuan benon Urbi et orbi, li faris sian unuan publikan paroladon. En ĝi li komence salutis per simpla "buonasera" (itale bonan vesperon) kaj aludis la fakton ke li estas neeŭropano per rimarkigi ke la fratoj kardinaloj iris preni lin preskaŭ je la fino de la mondo. Li daŭrigis per preĝo por la emerita papo Benedikto la 16-a, kaj, nekutime, antaŭ ol doni la benon al la urbo Romo kaj al la mondo, li mem petis ĉiun spektanton silente preĝi pri beno por li. Sekve li anoncis sian intencon iri la venontan tagon peti savogardon ĉe la Madono kaj adiaŭis la publikon bondezirante al ĝi bonan nokton kaj bonan ripozon.[2]

Vojaĝoj

Papo Francisko vizitis (ĝis majo 2018) la sekvantajn landojn ekster Vatikano kaj Italio:

Ideoj

Bergoglio estas ideologie konservativa, li kontraŭas aborton, samseksajn edzecojn kaj edzinecojn, eŭtanazion, kaj kontraŭgravediĝajn ilojn. Samtempe li forte elpaŝas por la malriĉuloj.

Li ŝatas kuiradon, operon, tangon, grekajn klasikulojn, Ŝekspiron, Dostojevskijon, futbalon kaj naĝadon. Subtenpeticion por la papo lanĉis la aŭstra sociologo katolika Paul Zulehner.

La 12-an de februaro 2020 en la apostola admono «Kara Amazonio» li malakceptis la proponon permesi la pastrigon de edziĝintaj viroj, nek la diakoninigon de virinoj en Amazonio por batali kontraŭ grava manko de pastroj en tiu regiono.

Esperanto

Malkiel liaj antaŭuloj Johano Paŭlo la 2-a kaj Benedikto la 16-a, papo Francisko ne salutis post sia unua paska beno Urbi et orbi la spektantojn en multaj lingvoj, do ankaŭ ne en Esperanto. Esperantistoj gvidataj de Giovanni Conti kun panelo konsistiganta la vorton "ESPERANTO" tamen ĉeestis sur la Placo Sankta Petro.

La ĉesiĝo de la multlingvaj salutoj, kune kun sekurecaj malfacilaĵoj pri enirado de la placo kun la ne plu rilataj paneloj, kontribuis al la decido de Giovanni Conti ne plu organizadi la esperantistan ĉeeston ekde kristnasko 2014. Anstataŭe, Ranieri Clerici gvidis grupon, kiu videbligis la panelojn la postan tagon, la 26-an de decembro, dum alia ceremonio celebrata de la papo en ĉeesto de malpli da homoj kaj en malpli strikta sekureco, tamen atentata de televidaj kameraoj.[3][4]

Verkoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

Pliaj legaĵoj

Dumay, Jean-Michel. Kontraŭkapitalisma diskurso veninta el la Sudo: La papo kontraŭ la «sterko de la diablo». 'Le Monde Diplomatique', septembro 2015

Eksteraj ligiloj