Karlo Fajszi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:09, 27 feb. 2004

Károly (aŭ Karlo) FAJSZI (aŭ hungare FAJSZI Károly pron. ’’fajsi ka’roj”) (1911-2004) havis la kvaran plej grandan kolektanton de esperantaĵoj (post Internacia E-Muzeo en Vieno, Biblioteko Butler de Brita E-Asocio kaj Biblioteko Hodler de UEA). Li lernis esperante en 1963 (laŭ alia informo 1966), preskaŭ tuj fariĝis pasia kolektanto. Por financi siajn aĉetojn, li iom post iom vendis siajn posedaĵojn. Li opiniis posedi ĉ. 95 procentojn de ĉiuj Esperantaj eldonaĵoj aperintaj ĝis la 1970-aj jaroj, sed poste, precipe ekde 1990, la monmanko malhelpis lian kolektan kaj interŝanĝan agadon. En lia ĉ. 40-mil-era kolekto havas 13 milojn da libroj, 18 milojn da periodaĵoj grandparte bindotaj kaj milojn da diversaĵoj (ekz. fotoj, filatelaĵoj, medaloj, insignoj, afiŝoj, flagoj). La kolekto de Fajszi ricevis en 1982 ŝtatan protekton, sed preskaŭ nenian ŝtatan apogon. Tiun ĉi kolekton aĉetis la hungara ŝtato en la jaro 2001 celante tiun transdoni al la Tutlanda Fremdlingva Biblioteko de Hungario post la morto de Fajszi. Li loĝis en urbocentra, sesĉambra loĝejo, oblikve fronte al la Budapeŝta Operdomo. Li ĉiam volonte akceptis vizitantojn kaj esplorantojn, kiuj ĝuis tra pli ol tri jardekoj la gastamon kaj helpemon de Fajszi.