Eŭropa migra krizo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
→‎Vidu ankaŭ: Pazarkule
Linio 16: Linio 16:
== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* Sangatte
* Sangatte
*[[Pazarkule]]
*[[Riace]] : [[Riace#Originala integriga modelo|originala integriga modelo]]
*[[Riace]] : [[Riace#Originala integriga modelo|originala integriga modelo]]
*[[Internacia Organizo por Migradoj]]
*[[Internacia Organizo por Migradoj]]
Linio 28: Linio 29:
* [[Krizo de la greka publika ŝuldo]]
* [[Krizo de la greka publika ŝuldo]]
*[[Distrikto Sabha]] (Libio)
*[[Distrikto Sabha]] (Libio)
* [[Seksa perforto dum jarfino en Germanio 2015]]
* [[Tendourbo en Calais|Tendo-urbo en Calais]]


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 20:02, 2 mar. 2020

Azilpetantoj laŭ cellando kaj deveno inter la 1-a de januaro ĝis ja 30-a de junio 2015.

Eŭropa migra krizo estas ekde 2015 daŭranta internacia politika krizo en Eŭropa Unio kaj kelkaj aliaj eŭropaj ŝtatoj. Ĝi estas kaŭzita per alveno de granda amaso de enmigrintoj irantaj en EU. Enmigrintoj alvenas en centra Eŭropo per Balkana vojo – el Turkio tra Egea Maro kaj Balkano en Mezeŭropon – kaj per Mediteranea vojo – el Nordafriko tra Mediteranea maro al Italio. La plej ofta celo de la enmigrintoj estas mezeŭropaj kaj skandinaviaj ŝtatoj – Germanio, Svedio, Belgio, Nederlando, Aŭstrio, ks.

La nombro de la kontraŭleĝaj landlimo-trapasoj sur la kontinento estis naŭ-onigita, transpasanta de 1,8 miliono en 2015 ĝis 204 219 en 2017.[1]

Faktoj

Inter 1993 kaj 2015, la plej mortiga limo sur nia tero troviĝis en Eŭropo, kie pli ol  31.000 homoj tie mortis, la plej multaj el ili dronantaj. Mortoj kiel rezulto de homa politiko. En 2015 kaj 2016, de la proksimume 17 milionoj da sirianoj, 8 milionoj estis rifuĝintoj en sia propra lando, nur malgranda nombro (ĉirkaŭ 1 miliono) finiĝis en Eŭropo. kompare al la 5 milionoj kiuj estis prenitaj en najbaraj landoj[2].

Kritiko

Dum la 2000aj jaroj, Domenico Lucano, premiita en 2010 kiel «tria plejbona urbestro el la mondo», citita inter la 100 plej influaj famuloj fare de la magazino Fortune en 2016, defiis la leĝojn de sia lando rilate al enmigrado kaj estis unu el la unuaj, kiuj fidis akceptadon de la rifuĝintoj por revivigi sian vilaĝon je 1 800 loĝantoj. Dekoj da afganoj, eritreanojirakanoj instaliĝis, repopolante la vilaĝon kaj ties lernejon, eĉ allogante turismon kaj refunkciigante lokajn metiejojn kunlabore kun maljunuloj de la vilaĝo[3].    

En februaro 2020 homrajtaj grupoj akre kritikis Italion pro tio, ke ĝi daŭrigis por tri pluaj jaroj interkonsenton kun Libio, unuafoje subskribitan en 2017, por faciligi la resendon de migrantoj al detencentroj. Multaj migrantoj parolis pri teruraj kondiĉoj en la tendaroj, kie oftas torturoj kaj seksatencoj.

La Eŭropa Unio sendis jam pli ol 328 milionojn da eŭroj al Libio, plejparte per agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj, por provi haltigi la fluon de migrantoj trans Mediteraneo. Tiu mono financas la libian marbordan patrolon kun la celo malhelpi retojn de homa trafikado. Danke al tio la nombro de alvenintaj migrantoj falis ĝis la plej malalta nivelo depost 2013. Sed kritikuloj diras, ke tio havas grandegan humanitaran koston.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Jutubo : prelego de Javier Alcalde pri "Solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝantoj en Eŭropa Unio" dum la 102-a Universela Kongreso en Seulo, la 25-an de julio 2017.

EUROPA, An Illustrated Introduction to Europe for Migrants and Refugees (Ilustrita enkonduko al Eŭropo por migrantoj kaj rifuĝintoj). Tekstoj en la angla, franca, araba kaj persa (PDF)

UN-migropakto dividas la eŭropanojn, HEKO, 698 4-E, la 28-an de decembro 2018.

Rifuĝintoj al Eŭropo kaj la Mortolisto, revuo Kontakto,

Atestaĵoj el savboato en la mediteraneo, revuo Vrede

Referencoj

Ŝablono:Traduko

  1. https://mondiplo.com/el-debate-distorsionado-de-la-inmigracion
  2. (nl) Dick Couvée, Niemand wil ze hebben (Neniu volas ilin), librorecenzo de Niemand wil ze hebben. Europa en zijn vluchtelingen (Neniu volas ilin. Eŭropo kaj ĝiaj rifuĝintoj), Linda Polman, eld. Jurgen Maas, Amsterdam, 2019
  3. Italio, artestado de Domenico Lucano, pionira urbestro pri akceptado de migrantoj Blogo Neniam Milito Inter Ni, la 4-an de oktobro 2018.