Uzanto-Diskuto:Tlustulimu: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
Saluton Tlustulimu, mi aprezas vian klopodon fari novajn kaj novajn ŝablonojn, sed mi ne komprenas, kial vi faras duplikaĵojn de ŝablono Geokesto farante ŝablonoj Informkesto geografiaĵo bazita de Geokesto. Geokesto scias bildigi tion, kion vi kreas per novaj ŝablonoj aŭ male dirite, vi kreas tion, kion scias Geokesto. Plie, vidu, kion faris via ŝablono ekz. en Váh, kiam vi ŝanĝis Geokeston kun Informkesto geografiaĵo - [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=V%C3%A1h&oldid=6921128 via aspekto] kaj "geokesta aspekto" [[Váh]]. Mi demandas, ĉu via klopodo ne estus pli bona en paĝoj havantaj neniun ŝablonon aŭ en kreado de novaj artikoloj? Vi povas kredi al mi, ke tio estas nenia plezuro serĉi informojn en Vikipedio por ŝablono en paĝo kaj poste vidante, ke iu alia ŝanĝis la ŝablonon kvazaŭ la serĉado estus lia laboro. [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] ([[Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky|diskuto]]) 15:01, 22 mar. 2020 (UTC)
:Saluton, Petr. La ŝablono {{ŝ|informkesto geografiaĵo}} ne estas duplikaĵo de {{ŝ|geokesto}}, sed plibonigita posteulo de ĝi. Ĝi baziĝas sur Lua kaj havas aldonajn trajtojn. Tio eĉ legeblas en ĝia dokumentado. Krome ĉiuj parametroj de "Geokesto", kiuj estas uzataj en ĝia dokumentado funkcias ankaŭ ĉe la nova ŝablono. Do, via ĵusa malfaro de mia ŝanĝo en [[Váh]] eĉ malaperigis ion el la artikolo, nome ĉe la koordinato-ligiloj, se la musmontrilo estas super ili. Tio nun malaperis la malsaman ISO-kodon ĉe "fonto" kaj "enfluejo". Kial tio estu plibonigo? --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 15:29, 22 mar. 2020 (UTC)
::Ĉu io malhelpas al vi aldoni tiujn ŝablonojn en artikolojn, kiuj ne havas ŝablonon? [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] ([[Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky|diskuto]]) 18:02, 22 mar. 2020 (UTC)

Navigada menuo