Julian Modest: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
eNeniu resumo de redakto |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 19: | Linio 19: | ||
== Biografio == |
== Biografio == |
||
En 1977 Georgi Mihalkov finis bulgaran [[filologio]]n |
En 1977 Georgi Mihalkov finis la bulgaran [[filologio]]n ĉe la Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”, kie en 1973 li komencis lerni Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en la revuo “[[Bulgara Esperantisto]]”. |
||
De 1977 ĝis 1985 li loĝis en [[Budapeŝto]], kie li edziĝis al hungara esperantistino. Tie |
De 1977 ĝis 1985 li loĝis en [[Budapeŝto]], kie li edziĝis al hungara esperantistino. Tie aperis liaj unuaj Esperantaj [[novelo]]j. En Budapeŝto Julian Modest aktive kontribuis al diversaj Esperanto-revuoj per noveloj, recenzoj kaj artikoloj. Tie li estis membro de la Asocio de Junaj Hungaraj Verkistoj. De 1986 ĝis 1992 Julian Modest estis lektoro pri Esperanto ĉe la Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”, kie li instruis la lingvon, originalan Esperanto-literaturon kaj historion de la Esperanto-movado. De 1985 ĝis 1988 li estis ĉefredaktoro de la eldonejo de [[Bulgara Esperantista Asocio]]. En 1992-1993 li estis prezidanto de [[Bulgara Esperanto-Asocio]]. |
||
Julian Modest ofte prelegas pri la originala [[Esperanto-literaturo]]. Li estas aŭtoro de pluraj recenzoj kaj studoj pri Esperanto-libroj kaj Esperanto-verkistoj. |
Julian Modest ofte prelegas pri la originala [[Esperanto-literaturo]]. Li estas aŭtoro de pluraj recenzoj kaj studoj pri Esperanto-libroj kaj Esperanto-verkistoj. Plurajn novelojn de Julian Modest el Esperanto kaj el bulgara lingvo oni tradukis en diversajn lingvojn - la albanan, anglan, hungaran, japanan, korean, kroatan, makedonan, rusan, ukrainan k.a. Nuntempe li estas unu el la plej famaj bulgarlingvaj verkistoj. Liaj noveloj aperas en diversaj bulgarlingvaj revuoj kaj ĵurnaloj. Pluraj liaj noveloj bulgaraj kaj Esperantaj disponeblas en la interreto. Liaj rakontoj, eseoj kaj artikoloj aperis en diversaj revuoj: [[Hungara Vivo]], [[Budapeŝta Informilo]], [[Literatura Foiro]], [[Fonto (gazeto)|Fonto]], [[Monato (gazeto)|Monato]], [[Beletra Almanako]], [[La Ondo de Esperanto]], [[Zagreba Esperantisto]] kaj aliaj. Nun Julian Modest estas ĉefredaktoro de la revuo [[Bulgara Esperantisto]]. Oni ofte intervjuas lin en bulgaraj ĵurnaloj kaj en diversaj radiaj kaj televidiaj stacioj, en kiuj li parolas pri originala kaj tradukita Esperanta literaturo. Li redaktis plurajn Esperantajn kaj bulgarlingvajn librojn. Julian Modest estas membro de la [[Bulgara Verkista Asocio]] kaj de la [[Esperanta PEN-Centro]].<ref>Laŭ informoj senditaj retpoŝte de s-ro Mihalkov al https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Yvesn la 2-an de decembro 2018; aldonita laŭ lia peto</ref> |
||
== Verkoj == |
== Verkoj == |
Kiel registrite je 07:37, 3 apr. 2020
Georgi Mihalkov | |
---|---|
Georgi Mihalkov en 2014 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Julian Modest |
Naskiĝo | 21-an de majo 1952 en Sofio, Bulgario[1] |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | bulgaro |
Ŝtataneco | Bulgario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • verkisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | recenzojn, novelojn, krimromanojn, romanojn |
Esperantistiĝis en | 1973[2] |
Julian MODEST (naskiĝis en Sofio en 1952) – pseŭdonimo de Georgi Mihalkov – estas bibliotekisto, tradukisto kaj Esperanta verkisto el Bulgario. Li verkis teatraĵon, romanojn, sed ĉefe novelojn, kiuj eligas tute propran, riĉan, profunde homan kaj kortuŝan emoci-senton. Julian Modest estas regula kunlaboranto de la magazino Monato.
Biografio
En 1977 Georgi Mihalkov finis la bulgaran filologion ĉe la Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”, kie en 1973 li komencis lerni Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en la revuo “Bulgara Esperantisto”.
De 1977 ĝis 1985 li loĝis en Budapeŝto, kie li edziĝis al hungara esperantistino. Tie aperis liaj unuaj Esperantaj noveloj. En Budapeŝto Julian Modest aktive kontribuis al diversaj Esperanto-revuoj per noveloj, recenzoj kaj artikoloj. Tie li estis membro de la Asocio de Junaj Hungaraj Verkistoj. De 1986 ĝis 1992 Julian Modest estis lektoro pri Esperanto ĉe la Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”, kie li instruis la lingvon, originalan Esperanto-literaturon kaj historion de la Esperanto-movado. De 1985 ĝis 1988 li estis ĉefredaktoro de la eldonejo de Bulgara Esperantista Asocio. En 1992-1993 li estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio.
Julian Modest ofte prelegas pri la originala Esperanto-literaturo. Li estas aŭtoro de pluraj recenzoj kaj studoj pri Esperanto-libroj kaj Esperanto-verkistoj. Plurajn novelojn de Julian Modest el Esperanto kaj el bulgara lingvo oni tradukis en diversajn lingvojn - la albanan, anglan, hungaran, japanan, korean, kroatan, makedonan, rusan, ukrainan k.a. Nuntempe li estas unu el la plej famaj bulgarlingvaj verkistoj. Liaj noveloj aperas en diversaj bulgarlingvaj revuoj kaj ĵurnaloj. Pluraj liaj noveloj bulgaraj kaj Esperantaj disponeblas en la interreto. Liaj rakontoj, eseoj kaj artikoloj aperis en diversaj revuoj: Hungara Vivo, Budapeŝta Informilo, Literatura Foiro, Fonto, Monato, Beletra Almanako, La Ondo de Esperanto, Zagreba Esperantisto kaj aliaj. Nun Julian Modest estas ĉefredaktoro de la revuo Bulgara Esperantisto. Oni ofte intervjuas lin en bulgaraj ĵurnaloj kaj en diversaj radiaj kaj televidiaj stacioj, en kiuj li parolas pri originala kaj tradukita Esperanta literaturo. Li redaktis plurajn Esperantajn kaj bulgarlingvajn librojn. Julian Modest estas membro de la Bulgara Verkista Asocio kaj de la Esperanta PEN-Centro.[3]
Verkoj
Julian Modest estas aŭtoro de jenaj Esperantaj verkoj:
- ”Ni vivos!” – dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto,1983.
- ”La Ora Pozidono” – romano. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1984.
- ”Maja pluvo” – romano. Eld.: “Fonto”, Chapeco, Brazilo, 1984.
- ”D-ro Braun vivas en ni”. Enhavas la dramon “D-ro Braun vivas en ni” kaj la komedion “La kripto”. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1987.
- ”Mistera lumo” – novelaro. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1987.
- ”Beletraj eseoj” – esearo. Eld.: Bulgara Esperantista Asocio, Sofio, l987.
- ”Ni vivos! – dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof - grandformata gramofondisko. Eld.: “Balkanton”, Sofio, 1987
- ”Sonĝe vagi” – novelaro. Eld.: Bulgara Esperanto- Asocio, Sofio, 1992.
- ”Invento de l’ jarcento” – enhavas la komediojn “Invento de l’ jarecnto” kaj “Eŭropa firmao” kaj la dramojn “Pluvvespero”, “Enŝteliĝi en la koron” kaj “Stela melodio”. Eld.: Bulgara Esperanto-Asocio, Sofio, 1993.
- ”Literaturaj konfesoj” – esearo pri originala kaj tradukita Esperanto-literaturo. Eld.: Esperanto-societo “Radio”, Pazarĝik, 2000.
- ”La fermata konko” – novelaro. Eld.: Al-fab-et-o, Skovde, Svedio, 2001.
- ”Bela sonĝo” – novelaro, dulingva Esperanta kaj korea. Eld.: “Deoksu” Seulo, Suda Koreujo, 2007.
- “Mara Stelo” – novelaro. Eld.: Impeto – Moskvo, 2013
- “La viro el la pasinteco” – novelaro, esperantlingva. Eldonejo DEC, Kroatio, 2016, dua eldono 2018.
- "Dancanta kun ŝarkoj" - originala novelaro, eld.: Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio, redaktoro: Josip Pleadin, 2018
- "La Enigma trezoro" - originala romano por adoleskuloj, eld.: Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio, redaktoro: Josip Pleadin, 2018
- "Averto pri murdo" - originala krimromano, eld.: Eldonejo Espero, Peter Balaz, Slovakio, 2018
- "Murdo en la parko" - originala krimromano, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2018
- "Serenaj matenoj" - originala krimromano, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2018
- "Amo kaj malamo" - originala krimromano, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2019
- "Ĉasisto de sonĝoj" - originala novelaro, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2019
Pluraj liaj noveloj estas tradukitaj i.a. al la persa[4], la kurda kaj korea lingvoj.
Referencoj
- ↑ Paĝo pri Julian Modest en la retejo Verkoj.com
- ↑ Paĝo pri Julian Modest en la retejo Verkoj.com
- ↑ Laŭ informoj senditaj retpoŝte de s-ro Mihalkov al https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Yvesn la 2-an de decembro 2018; aldonita laŭ lia peto
- ↑ Kultur-centro de Esperanto en Irano