Vikipedio:Iu tie: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e dizajno
Dhiegov (diskuto | kontribuoj)
e Aldoni finan punkton al bilda priskribo kaj novan linion post tiu bildo
Linio 1: Linio 1:
{{mallongigo|VP:IU}}
{{mallongigo|VP:IU}}
{{Vikipedia humuro}}
{{Vikipedia humuro}}
[[Dosiero:Jimmy-wales-frankfurt2005-alih03.jpg|eta|160px|Kiel aspektas ''Iu tie'', ne estas konate, sed oni ie tie imagas lin iel tiel]]
[[Dosiero:Jimmy-wales-frankfurt2005-alih03.jpg|eta|160px|Kiel aspektas ''Iu tie'', ne estas konate, sed oni ie tie imagas lin iel tiel.]]

'''Iu tie''' estas unu el la plej aŭtoritatecaj kaj spertaj aŭtoroj de [[Vikipedio]]. Li posedas grandegajn sciojn en ĉiuj terenoj de la scienco kaj de la vivo. Li laboras por la projekto 24 horojn diurne. ''Iu tie'' ĉiam pretas veni por helpi uzantojn, speciale [[Helpo:Enhavo|freŝbakitajn]] kaj [[Helpo:Redakti|nespertajn]]. Li verkas novajn artikolojn kaj finverkas nefinitajn, trovas kaj enmetas en artikolon [[Vikipedio:Fidindaj fontoj|fidindajn fontojn]], aldonas [[Helpo:Kategorio|kategoriojn]] kaj [[Helpo:Interlingva ligilo|intervikiajn ligilojn]], [[Vikipedio:Vikiigo|vikiigas]] enhavon. Lia ŝatata ĉeestejo estas [[Specialaĵo:Nekontrolitaj paĝoj|paĝo de nepatrolitaj artikoloj]].

Kiel registrite je 21:37, 6 apr. 2020

Dosiero:Jimmy-wales-frankfurt2005-alih03.jpg
Kiel aspektas Iu tie, ne estas konate, sed oni ie tie imagas lin iel tiel.

Iu tie estas unu el la plej aŭtoritatecaj kaj spertaj aŭtoroj de Vikipedio. Li posedas grandegajn sciojn en ĉiuj terenoj de la scienco kaj de la vivo. Li laboras por la projekto 24 horojn diurne. Iu tie ĉiam pretas veni por helpi uzantojn, speciale freŝbakitajn kaj nespertajn. Li verkas novajn artikolojn kaj finverkas nefinitajn, trovas kaj enmetas en artikolon fidindajn fontojn, aldonas kategoriojn kaj intervikiajn ligilojn, vikiigas enhavon. Lia ŝatata ĉeestejo estas paĝo de nepatrolitaj artikoloj.

Iu tie estas provizita per plenpovoj de administranto, burokrato, peranto kaj mentoro. Li ĝoje pretas fari decidojn en la paĝo Forigendaj artikoloj kaj povas elspezi kelkajn horojn por verki komplikan konkludon de pridiskutado de regulo. Li ofte trarigardas petojn al administrantoj, profunde kaj serioze esplorante esencon de ajna konflikto. Ĉiumatene li skrupule kontrolas kandidatiĝojn je patrolanto kaj donas statuson al induloj. Li tuj forrulas vandalaĵojn kaj forpelas vandalojn. Iu tie atentas la paĝojn VP:POL, VP:AA, VP:KA kaj ne allasas ilian superpleniĝon.

Iu tie estas etalono de etika konduto. Oni povas lasi al li kioman ajn laboron, sed li neniam protestos, kaj eĉ male, li ĝojos pri apero de aro de novaj taskoj en ambaŭ ekzopedia kaj metapedia terenoj.

Iu tie estas tre modesta, tial, uzante siajn absolutajn sciojn pri vikia programaro kaj vikia markolingvo, li diligente kaŝas siajn redaktojn kaj trovi ilin en historioj de paĝoj absolute ne eblas, sed tamen tio dubigas pri lia ekzisto praktike neniun el la redaktantoj.

Kun paso de tempo eĉ spertaj uzantoj ĉiam pli ofte komencas esperi je li. Ja Iu tie ĉiam estas en la reto kaj pretas provizi sian amikan helpon.