Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 311: Linio 1 311:


Sincere, [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 06:33, 20 apr. 2020 (UTC)
Sincere, [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 06:33, 20 apr. 2020 (UTC)

== [[Mahābhāratam]] → [[Mahabarato]] ==

La artikolo temas pri la eposo ''Mahabarato''.

#Tiel ĝi aperas en PIV
#Tiel ĝi aperas en la listo de havendaj artikoloj
#Tiel ĝi aperas en la koncerna kategorio
#Tiel ĝi estas nomita en la plimulto de la artikoloj
#La esperantigita nomo estas sufiĉe disvastigita
#Tiel ĝi nomiĝas laŭ la [[esperantigo de vortoj el sanskrita fonto]]

Kiel registrite je 14:43, 20 apr. 2020

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj estas ejo por peti la alinomigon de artikolo, ŝablono, aŭ projekt-paĝo en Vikipedio. Bonvolu legi nian artikolon pri titol-politiko kaj nian gvidlinion por alinomi antaŭ ol movi paĝon aŭ peti paĝ-movadon.

Ĉi tiu paĝo celas organizi la laŭeble sisteman alinomigon de artikoloj.

Arkivo de proponoj ne plu aktualaj troviĝas ĉi tie: Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj/Arkivo.

Por tio ekzistas ŝablono kiel markiloj pri tia propono kaj respektivaj kategorioj.

Jene sekvu listigoj pri la proponitaj paĝoj.

Aŭtora portalo
vdr

Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.

Nuntempe estas 79 alinomendaj paĝoj

Ne plu aktivaj

Ne plu aktivajn erojn movu al Vikipedio:Alinomendaj artikoloj/Arkivo.

Franca Esperanto vortaro Andrieu -> Dictionnaire Pratique d'Esperanto

La nomo de Andrieu ne aperas en la 1-a k 2-a eldonoj dum Edmond Dazun kunordigis ilin. Andrieu direktis la redaktadon de la 3-a eldono kaj tiun de 1974. --Dominik (diskuto) 07:03, 14 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Osteologia (diskuto) 15:05, 14 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 07:06, 20 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Post 10 tagoj ne venis kontraŭaj voĉdonoj. --Dominik (diskuto) 03:27, 24 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Dniprodzerĵinska rezervujo

Saluton. Mi proponas alinomi Dniprodzerĵinska rezervujo al "Kamjanska rezervujo". En 2017 okazis nomŝanĝo de la rezervujo. --Tlustulimu (diskuto) 12:31, 25 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: El la 12 alilingvaj artikoloj jam 11 estis alinomitaj.--LoMo600 (diskuto) 21:43, 25 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: pro la sama kialo (vd ankaŭ Kamjansko) --Dominik (diskuto) 08:29, 26 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --DidCORN (diskuto) 16:50, 26 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:44, 26 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:12, 28 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 05:12, 28 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Hispaniaj futbalistoj => Kategorio:Hispanaj futbalistoj

Laŭe al la ĝenerala titolado. RG72 (diskuto) 12:13, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi iom hezitas pri la propono, ĉar ni ankaŭ havas la kategoriojn Kategorio:Aŭstriaj futbalistoj kaj Kategorio:Bosniaj futbalistoj, Kategorio:Rusiaj futbalistoj. Ĉu ni ankaŭ ŝanĝu ilin? Ĉu katalunoj, kiuj nun aperas en tiu kategorio kiel subkategorio, estas hispanaj, hispaniaj aŭ ambaŭ? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:12, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ne scias pri aliaj landoj, sed en Rusio ekzistas kaj gravas distingo inter etna kaj nacia apartenoj. Ĉiu civitano de Rusio estas rusiano (ruse россиянин), sed ne ĉiu estas ruso (ruse русский). Kiam eksterlandaj amaskomunikiloj parolas pri "rusa teamo", "rusa armeo" ktp, tio ĉiam konfuzas la rusianojn, ĉar en nia lando loĝas 150 etnoj, kiuj plu gardas siajn kulturojn kaj senton de etna aparteno. Neniu ĉeĉeno, tataro aŭ judo en Rusio nomus sin ruso, sed rusiano — sendube. Eble en aliaj menciitaj landoj nocioj etno/nacio koincidas aŭ almenaŭ malpli gravas. RG72 (diskuto) 05:22, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉiuj futbalistoj (hokeistoj, korbopilkistoj... do sportistoj ĝenerale) ludantaj je "sia" lando estas nomitaj laŭ la nomo de tiu lando. Etnoj havas nenian rolon en tio. Adjektivo ĉikaze de Hispanio estas hispana. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:34, 11 feb. 2020 (UTC)[Respondi]


Longtempaj arestantoj => Longtempaj malliberuloj (Sud-Koreio)

Vikipedisto Kani pensas, ke la nomo Longtempaj arestitoj (Koreio) estus pli bone pri la kunteksto. --Fenikals (diskuto) 10:47, 8 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: eble "Longtempaj malliberuloj"? --Dominik (diskuto) 12:05, 8 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jes, Dominik. Eble "Longtempaj malliberuloj (Sud-Koreio)" estus ankoraŭ pli bone kaj pli precize. DidCORN (diskuto) 20:15, 8 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 09:00, 9 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 11:30, 9 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Dominik (diskuto) 06:41, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 10:48, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝalupo -> Slupo

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la difino de Ŝalupo kolizias kun la difino de la sama termino en NPIV, sur paĝo 1107. Laŭ la kapvorto "slupo", sur la paĝo 1056, temas ekzakte pri tio en la menciita artikolo. Tial mi proponas ŝanĝi la titolon al "slupo". --Tlustulimu (diskuto) 17:23, 28 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi jam korektis l'artikolon. DidCORN (diskuto) 09:57, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Kokleo (organo)Kokleo

La kokleo (latine cochlea, coclea) estas organo en la orelo. NPIV nur enhavas la formon kokle/o [1]. La vorto mankas en Reta Vortaro.

Ankaŭ estas la provinco Coclé en Panamo, esperantigita kiel Kokleo. Sed mi opinias ke la homa organo estas pli vaste konata ol la Panama provinco, kaj tial la simpla titolo kokleo estu pri la organo.

Antaŭe, la anatomia artikolo ĉeestis ĉe la titolo “koĥleo”, kiu ne estas en ajna vortaro konata de mi. Mi movis la artikolon al “kokleo (organo)”, ĉar la ekzisto de iometo da historio ĉe kokleo malhelpis movon al tiu titolo. Osteologia (diskuto) 19:34, 27 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 05:47, 31 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ankaŭ la plej nova vortarego "Plena Vortaro Esperanto-Germana", de p-ro Krause enhavas la kapvorton "kokleo". Pri la provinco de Panamo tie troveblas eĉ nenio. --Tlustulimu (diskuto) 13:13, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Per kokleo (organo) kaj kokleo kiel apartigilo. DidCORN (diskuto) 13:10, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

SangaoSamgo

La artikolo temas pri la komunumo de budhismaj gemonaĥoj. La origina formo estas la sanskrita संघ saṃgha.

  • Kaj NPIV, kaj Reta Vortaro, kaj la Germana-Esperanta Vortaro de Erich-Dieter Krause, kaj la Esperanta-Angla Vortaro de John C. Wells preferas la formon samgo: [2], [3], [4] (la vortaro de Wells ne estas havebla surrete)
  • La fina vokalo -a malaperas en modernaj hindaj lingvoj: hindie saṃgh (en:Schwa deletion in Indo-Aryan languages). Tial, la dio Śiva (sanskrite) / Śiv (hindie) esperantiĝas kiel Ŝivo.
  • La signifas nazalecon de la antaŭa vokalo. En lingvoj sen nazalaj vokaloj (ekz. Esperanto, ĉina, korea, ktp) oni tipe anstataŭigas ĝin per nazala konsonanto: per /ŋ/ en la ĉina kaj korea ([sēŋ], [sɯŋ]), kaj per nm en la esperantigo de francaj vortoj dimanche [dimɑ̃ʃ] → dimanĉo, ombrelle [ɔ̃bʁɛl] → ombrelo.
  • La formo sango jam signifas ion alian.
  • La formo samgo estas pli rekoneble simila al la ordinara latinigo (IAST) de la sanskrita saṃgha.

Bonvolu vidi la paĝon Diskuto:Sangao. Osteologia (diskuto) 14:31, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: DidCORN (diskuto) 15:40, 14 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:53, 22 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:20, 7 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi nenion scias pri la temo, sed la argumentoj prezentitaj sonas al mi bonaj kaj konvinkaj. - Moldur (diskuto) 10:51, 8 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ankaŭ la Budhana Ligo Esperantista uzas la formon «samgo». — Aleks ANDRÉ (diskuto) 17:10, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 13:15, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 11:28, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Saĝtelefono → Smartfono

Mi simple notas:

15: La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

smartphone | smartphone | Smartphone | smartfon | смартфо́н

—La komenton aldonis, sen subskribo, Pauchjo (diskuto • kontribuoj)

@Pauchjo: Tio estas esperanta regulo. Vikipedia regulo estas Vikipedio:Ne faru originalan esploradon do skribu kie en esperanta literaturo / vortaro ekzistas vorto: smartfono. En PIV mi ne vidas. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:45, 18 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

(Pauchjo) Ne temas pri "esplorado", temas pri *konstato*. Oni egale ne vidas "saghtelefono" en PIV, kaj nek unu nek la alia estas "oficiala".

Jes, "saghtelefono" estas en ofta uzado. Mi ne sugestas forigi ghin kiel nomon. Mi simple *konstatas* ke la fundamenta nomo por la tiukoncerna aparato estas "smartfono". —La komenton aldonis, sen subskribo, Pauchjo (diskuto • kontribuoj)

Kontraŭ Kontraŭ: "saĝtelefono" estas ofte uzata. Bonvolu ankaŭ vidi Komputekon. Osteologia (diskuto) 17:00, 18 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Eĉ kvankam "smartfono" verŝajne estas internacia, ĝi estas apenaŭ uzata en la praktika lingvouzado. Oni uzu kiel titolon tiun formon, kiu estas plej ofte uzata en la praktika lingvouzado. Bonvolu subskribi novajn komentojn estontece per ~~~~. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:01, 21 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La formo saĝtelefono sendube dominas en la aktuala lingvouzo. RG72 (diskuto) 04:50, 22 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: la hungaroj uzas ekvivalenton de saĝtelefono, smartfono estas por mi nekomprenebla. --Crosstor (diskuto) 05:48, 22 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: "saĝ-" estu tie komprenata en sia arkaika signifo "inteligenta". La unuan fojon, kiam mi vidis la vorton "saĝtelefono", mi vere miris, kiel telefono povus esti saĝa (aŭ malsaĝa?). --Dominik (diskuto) 06:30, 22 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En la plej aktuala vortarego "Plena vortaro esperanto-germana", de p-ro Krause troviĝas kaj "smartfono" kaj "saĝtelefono". Li mencias la kunmetaĵon sub la kapvorto "saĝa" (sur paĝo 1158) kaj ĉe "smartfono" (sur paĝo 1223) estas nur sago al tio. Tio tute klare respegulas la nunan lingvouzon, malgrave ĉu tio plaĉas al la proponinto de alinomado aŭ ne. Krome legeblas en la vortaro eĉ tria termino, nome "saĝfono", kion mi ankoraŭ nenie legis aŭ aŭdis. --Tlustulimu (diskuto) 21:55, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Vi tute pravas ke «saĝtelefono» estas pli uzata inter membroj de UEA kaj ĉe esperantistoj. Sed, ĝis nun, la uzado de «saĝtelefono» estas pli ofta en eldonaĵoj ekzakte pro tio kiun vi menciis: vortaroj kaj eldonoj de UEA, kiuj havas kvazaŭmonopolan diktopovon pri uzado, favoras (kial?) tiun formon. Por la vasta majoritato de parolantoj kiuj ne estas «aktivaj» aŭ adherantoj de UEA, la simple fundamenta formo estas «smartfono», kiun ĉiuj supozeble uzus se lingva ksenofobio ne estantus tiel ofta kiel oni tro ofte spertas ĝin inter esperantistoj. Pauchjo (diskuto) 22:56, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas lastatempaj skriboj pri ĉi tio ankaŭ sur la diskutpaĝo de Saĝtelefono. --Surfo 16:54, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Vikipedio respegulu la lingvouzon, ne ies fantaziojn pri pli ofte uzotaj aŭ pli ofte uzendaj terminoj, malgrave en kiu Esperanto-asocio oni membras. --Tlustulimu (diskuto) 16:40, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Ofta en lingvouzado estas erarado pri la akuzativo. Diri «mi estas vian amikon» estas simpla eraro (fundamento R2), same kiel diri «saĝtelefono» estas simpla eraro (fundamento R15). Ne temas pri fantazio, nek mia deziro (se mi povintus elekti mem, tiu ne estus mia preferita termino). Mi neniel estas aktivulo kaj havas nenian prilingvan ideologion (kontraŭe al pluraj ĉi-tieaj reformistoj, inkludante bonlingvistojn) – mi konstatas kaj prezentas faktojn. Ĉiuj kontraŭ «smartfono» povas kaŝi sin malantaŭ siaj propraj ekskuzoj, sed tiu restas malhonesta sinteno, kies konkludoj restas malvalidaj. Pauchjo (diskuto) 17:36, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

La diskuto finiĝis kun decido: Ne alinomi. RG72 (diskuto) 11:25, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Kalia bisulfidoKalia hidrosulfido

La esperanta prefikso bi- supozigas ke estas du sulfuraj atomoj, kio ne veras; aliflanke tiu proponita termino kongruas al la plej multaj aliaj Vikipedioj. DidCORN (diskuto) 12:32, 25 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Vd la averton en NPIV: “evitinda estas la nacilingva uzado de [la prefikso bi-] en la kazo de acidaj saloj: «bikarbonato» estu prefereble «hidro(geno)karbonato» aŭ «acida karbonato»” [5] Kaj la noto de IUPAK: “the […] ion HCO₃ can be named equally correctly as ‘hydrogen carbonate’ and as ‘hydrogencarbonate’ (but not as bicarbonate)” (la jono HCO₃ same ĝuste nomiĝas hydrogen carbonatehydrogencarbonate [hidrogenkarbonato] sed ne bicarbonate [bikarbonato]): [6] Osteologia (diskuto) 20:07, 25 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Same ankaŭ la bikarbonatoj/hidro(gen)karbonatoj: Kalia bikarbonato, natria bikarbonato, amonia bikarbonato; la bitartratoj: kalia bitartrato, kaj la bisulfidoj: kalia bisulfido, amonia bisulfido, natria bisulfido. Osteologia (diskuto) 19:51, 25 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vd ankaŭ la terminon Hydrosulfid en la Kompendio pri ĥemia terminologio Gold Book Online Historio de IUPAK alirita la 24an de novembreo 2016. DidCORN (diskuto) 15:15, 26 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 11:19, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Antinaskismo => Kontraŭnaskismo

Ŝajnas al mi ke kontraŭnaskismo estus pli natura nomo en Esperanto. Mi trovas neniun el la vortoj en PIV, ReVo aŭ la Tekstaro, do ŝajnas al mi ke Vikipedio estas la aŭtoritato ĉi tie. Mi pensas ke la argumentoj por kontraŭfaŝismo validas ankaŭ ĉi tie. --Bpeel (diskuto) 13:33, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Rimarkindas ke la nomo de la kategorio de la paĝo estas “kontraŭnaskismo”, do estas jam malkongruo tie. --Bpeel (diskuto) 13:52, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Prave, ke la artikolo havas misan nomon, sed la proponon mi ne opinias ĝusta. Ekzistas kaj pasiva kaj aktiva formoj de «anti-natalité», ĉi tial estus dube ĉu unu el la respektivaj «kontraŭ-» aŭ «anti-» prefiksoj estus taŭga ĉi tie. Ja estas faka termino propra al filozofio, kies formo plej internacie rekoneblas per «antinatal/ismo». Ne tre eleganta, sed estus ludi se klopode stumbli pro internaj kreaĵoj kontraŭfundamentaj kiam ĉiele akceptebla formo sin prezentas. Pauchjo (diskuto) 14:15, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: LoMo600 (diskuto) 21:28, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 12:25, 22 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:04, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: ni strebu al tuja komprenebleco. --Dominik (diskuto) 05:47, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 11:02, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Adam Zakrzewski => Adam Zakrzewski (sciencisto)

Mi proponas alinomi al Adam Zakrzewski (scienculo) ĉar estis kelkaj homoj je tiu nomo: pl:Adam Zakrzewski. Ĉiu same gravaj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:59, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉu li hobie okupiĝis pri scienco? Se ne kaj li faris tion profesie, la ĝusta termino estas "sciencisto". Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 18:49, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Vi pravas, pli bone sciencisto Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:03, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 11:01, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Antiusonismo => Kontraŭusonismo

Longa diskuto ĉe respektiva artikolo finiĝis en 2008, sed sen klara rezulto. RG72 (diskuto) 12:46, 4 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Ili ne estas sinonimaj; «anti-» havas ĝenerale aktivan sencon, kontraste al la ĝenerale pasiva senco de «kontraŭ-», simila al la distingo inter «-enda» kaj «-inda». Ekz-e, kiam Francio rifuzis partopreni la usonan invadon de Irako, tio estas ekzemplo de «kontraŭusonismo». Kvazaŭ venĝe, Usono blokis kelkajn francajn varojn de la usona merkato, tio estas ekzemplo de «antifranc(i)ismo». En ĉiutaga konversacio, miksi la du ne prezentas konfuzon, sed la distingo ne nur estas utila kaj praktika, sed ankaŭ plej internacia. Pauchjo (diskuto) 15:23, 4 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tiu diferenco estas dubinda. Simple kontraŭ- estas iel pli esperanta ol anti-, kiu ja estas esperanta sed odoras al nacilingva influo.--kani (diskuto) 01:16, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: 'Kontraŭ' troviĝas en bazaj vortaroj dum 'anti' ne. Ni strebu al tuja komprenebleco. --Dominik (diskuto) 03:24, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Pro la samaj kialoj kiel la du supraj komentoj. --LoMo600 (diskuto) 16:40, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Kani:Ne estas dubo pri la distingo ĉe leksikologoj. Kaj... «odoras al nacilingva influo»? Certe mi miskomprenas kion vi volas diri...? @Dominik:Ni strebu al la ĝusta termino, malgraŭ niaj personaj preferoj. Pauchjo (diskuto) 17:11, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Pauchjo: Eĉ se temas pri via persona prefero.--kani (diskuto) 17:23, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Kani:Prave dirite. Miajn asertojn apogas fontoj kiujn mi pretas provizi, sed ili estas franc- kaj angla-lingvaj. Mi afiŝos se tio ne odoros tro...Pauchjo (diskuto) 17:33, 13 feb. 2020 (UTC) @Pauchjo: Pri tio temas «odoras al nacilingva influo», ja franc- kaj angla-lingvaj. En diversaj lingvoj oni multe uzas prefikson anti-, sed Esperanto estas Esperanto, ne aliaj lingvoj. Ne lacigu nin, nelacigeblulo. Ni estas ĉi tie por kunlabori, ne por rerereargumenti.--kani (diskuto) 17:46, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Pauchjo: Mi tute ne perceptas ian sencdiferencon inter "Antiusonismo" kaj "Kontraŭusonismo" aŭ inter "Antifrancismo" kaj "kontraŭfrancismo". --Dominik (diskuto) 04:05, 14 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: "Kontraŭusonismo" estas klare la pli esperanteca maniero esprimi ĉi tiun ideon. Ŝajne Pauchjo opinias, ke Esperanto devas ĉi-rilate funkcii same kiel la angla kaj la franca. Tiel kompreneble ne estas. En Esperanto, "kontraŭ" estas oficiala lingvoelemento, kiu ofte estas uzata prefiksece, ofte ĝuste por esperantigi vorotjn, kiuj en la angla kaj franca komenciĝas per "anti-" (ekzemple kontraŭrasismo). La elemento "anti-" aliflanke ne estas oficiala lingva elemento de Esperanto, sed nur neoficiala prefikso, kiu plej ofte estas rigardebla kiel parto de senŝanĝe transprenita radiko (ekzemple Antikristo). Vidu ankaŭ la klarigojn en PMEG pri "anti-". Marcos (diskuto) 14:37, 15 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
@Marcos:Pura sektismo, tio. Pauchjo (diskuto) 17:28, 15 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 10:59, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Marmelado (Jam) kaj Pasto Pri Frukto kaj Marmelado (Frandaĵo)-->Frukta pasto

Mi dubas pri ĝusteco de ĉiuj tri titoloj, el kiuj lasta servas kiel alidirektilo al la dua. RG72 (diskuto) 08:16, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento:

Marmelado (Jam): miaopinie sufiĉas "Marmelado" (sen Jam)
Pasto Pri Frukto: jam ekzistas artikolo kun sama bildo Ĵeleo. --Dominik (diskuto) 08:28, 13 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kial ne Frukta pasto, tute simple? Marmelado estas alia aĵo. DidCORN (diskuto) 09:13, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Frukta pasto RG72 (diskuto) 03:34, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Frukta pasto.--DidCORN (diskuto) 14:19, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 02:31, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Kulturpomo -> Doma maluso -> Doma pomarbo Malus domestica

Mi proponas alinomi artikolon el Kulturpomo al Doma maluso ĉar en PIV ekzistas la nomo http://vortaro.net/#maluso Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:49, 27 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Se oni volus esperantigi tiun specion kun scienco nomo Malus domestica, prefereblus uzi la du komunajn vortojn, kiuj kondukas al Doma pomarbo, kiu plufoje jam troviĝas en nia Vikipedio. Plie pomarbo estas la ĉeftitolo pri tia arbo, kun "Maluso" kiel krom nomo, dum en PIV pomarbo kaj maluso estas sinonimoj. DidCORN (diskuto) 14:32, 1 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Kiu referenco diras ke ekzistas nomo "doma pomarbo"? google nomo ne ekzistas Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:15, 2 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Marek, en la artikolo pri pomarbo, ĉiuj arboj kun sciencaj terminoj "Malusx----" estas tradukataj per "---- pomarbo". DidCORN (diskuto) 14:40, 2 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
@DidCORN kaj? Vikipedio ne povas esti referenco al Vikipedio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:13, 2 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Preferebla estas «doma maluso» ol «pomarbo» kaj «doma pomarbo». Tion dirite, domesticus ne signifas doma. Esperanto ne havas ekvivalenton, sed la plej proksimaj vortoj estus familiarahejma, sed erare estus uzi doma malgraŭ la fonto. Ĉu domaĝe se la artikolo portus la sciencan nomon Malus domestica? Pauchjo (diskuto) 15:49, 2 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Jes, Malus domestica povas est laŭ mi. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:35, 2 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: "Maluso" estas nur unu el la botanikaj strangaĵoj, kvazaŭsciencaj neologismoj, de PIV-2002, kiujn multe kritikis gravaj verkistoj. Mi volus vidi eĉ unu realan tekston ekster PIV (aŭ alia vortaro kopiinta la vorton el PIV), en kiu estas uzata la vorto "maluso". La sola vorto, kiun oni regule uzadis pri la arbo, dum la tuta historio de Esperanto, estas pomarbo aŭ la iomete arĥaika pomujo. Se la vorto foje estis uzata por alia arbo ol Malus domestica, ĝi certe estis precizigita per adjektivo, ekz., sovaĝa pomarbo. La nuna artikoltitolo estas stranga, ĉar ĝi unuavice montras la frukton, kvankam la artikolo temas pri la fruktarbo. En alilingvaj Vikipedioj la titolo povas esti ankaŭ io simila al pomo (ekzemple en la Angla Vikipedio). Anstataŭ la nuna Kulturpomo plej bone oni titolu la artikolon simple Pomarbo, kaj se tio ŝajnas nesufiĉe preciza, oni precizigu Kultura pomarbo, Ĝardena pomarboHejma pomarbo (domestica plej bone tradukiĝas per malsovaĝa, sed la tasko ne estas traduki la sciencan nomon). Fantaziaĵoj kiel maluso' ne estu uzataj. --Surfo 13:19, 3 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Jes Malus domestica. DidCORN (diskuto) 21:44, 3 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Certe oni povas distingi inter la frukto (pomo), la subfamilio (pomarbo) kaj ties diversaj specioj (inter kiuj malus domestica). Ombrela artikolo ignora je la varioj ne sufiĉas, do oni havas ĝenerale 2 opciojn: A) uzi la sciencan nomon, t.e. malus domestica; B) uzi esperantan nomon. Opcio A estas facila pro tio ke ĝi estas internacia, kaj sendisputeble preciza nomo. Opcio B estas pli malfacile elektebla ĉar apenaŭ iuj (se eĉ unu?) botanikistoj, biologoj, aŭ terkultivistoj priverkas poman hortikulturon. En si mem, Pomarbo [adjektiv]a povas esti akceptebla, sed tio mem povas inviti disputojn. Ekzemple, oni supre vidas, ke iu tradukis domesticus per «malsovaĝa»?! (trovu eĉ unu ekzemplon de tia uzo!) Akceptebla estas «pomarbo malsovaĝa» kiel propono por la artikolo, sed ankaŭ estas tia pluraj aliaj proponoj. Tial, opcio A ŝajnas la plej taŭga. Pauchjo (diskuto) 22:20, 3 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Ni uzu esperantlingvan nomon se estas referenco pri ĝi. Se ne aŭ referencoj diras diverse ni uzu scienancan nomon. Ni, kiel vikipedistoj, ne povas mem konstrui/ekpensi nomoj de taksonoj (neniu nomoj). Inkluzive ni ne povas mem konstrui/ekpensi nomoj de specioj ankaŭ kiam ni havas nomon de genro kaj ni komprenas sciencan adjektivon. Se ni scias ke Malus estas pomarbo kaj ke domesticus en alia specio estas malsovaĝa do ni NE povas skribi ke Malus domestica estas "pomarbo malsovaĝa" - ni bezonas referencon (ekster vikipedia) kiu diras ke Malus domestica estas "pomarbo malsovaĝa". Marek Mazurkiewicz (diskuto) 07:01, 4 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Oni jam ne scias, kio estas la proponita nova nomo. Do, plej bone estas ne ŝanĝi. Almenaŭ la titolo estas pripensita de iu vera aŭtoro de la artikolo. Tio estas pli bona stato ol okaza rezulto de la kaprica nomŝanĝa diskuto. --Surfo 10:58, 4 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: NE Surfo, endas ŝanĝi, ĉar la artikolo NE temas pri vario de pomo, sed pri iu specio de pomarbo. Mi jam elektis por mia prefero. DidCORN (diskuto) 09:04, 6 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 10:54, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Konstanteno la 1-a de la Romia Imperio => Konstanteno la Granda

Mi proponas alinomi la artikolon «Konstanteno la 1-a de la Romia Imperio» al «Konstanteno la Granda». - Sincere, Moldur (diskuto) 09:36, 8 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 12:55, 11 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: LoMo600 (diskuto) 10:34, 15 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: - Evidente mi kiu proponas ankaŭ estas por. - Moldur (diskuto) 05:26, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 06:36, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Viken ==> Viken (lago)

Saluton. Mi proponas ŝanĝon de la titolo de Viken al "Viken (lago)", ĉar en 2020 estiĝis la norvega provinco "Viken" kun tiu titolo. Vidu ankaŭ la distingon en la germana vikipedio inter de:Viken kaj de:Viken (See). Krome pri la provinco ankoraŭ ne ekzistas artikolo en nia vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 14:09, 12 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: - Moldur (diskuto) 18:51, 12 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: - DidCORN (diskuto) 11:33, 13 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: - LoMo600 (diskuto) 10:03, 15 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:23, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 10:50, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Marmelado (Jam) => Marmelado

Mi proponas alinomi artikolon el marmelado (Jam) al marmelado ĉar ne ekzostas aliaj similaj artikoloj "marmelado (X)" (Uzanto:פארוק, vidu) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:40, 17 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --DidCORN (diskuto) 14:47, 17 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Enkrampa anglismo estas sufiĉe stranga por mi kaj ne utila por esperantistoj, kiuj ne scipovas tiun lingvon. Hazarde mi konas kelkajn tiajn homojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:00, 17 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Apartigilo ne necesas. --Dominik (diskuto) 06:39, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 10:52, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Haleluja (kanto per Leonard Cohen) --> Hallelujah (kanto de Leonard Cohen)

Mi proponas alinomi la artikolon "Haleluja (kanto per Leonard Cohen)" al "Hallelujah (kanto de Leonard Cohen)" pro du kialoj:

  1. la originala nomo estas "Hallelujah" kaj ne "Haleluja"
  2. "kanto per" ne estas korekta, devas esti "kanto de"

--Dominik (diskuto) 05:17, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 09:10, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: -- Moldur (diskuto) 12:34, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:22, 18 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Sindetena Sindetena: Mi estas neŭtrala ; ĝi estis mia unua artikolo, kaj mi nun lernas viajn praktikojn ene de eo.Vikipedio. Do vi preferas kantotitolojn en originala versio kiel artikolaj titoloj, sen esperanta traduko ; notita. Dankon pro la tuta helpo ("per"/"de", kaj ĉiuj aliaj korektoj en la korpo de la teksto ). Dankon pro via afableco, via indulgo kaj via pacienco. --Eric.LEWIN (diskuto) 01:41, 19 mar. 2020 (UTC).[Respondi]

) Vi povas uzi esperantan titolon se ekzistas esperantlingva fonto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:37, 19 mar. 2020 (UTC) ✔ Farite RG72 (diskuto) 02:20, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Mirinda Nova Mondo => Brava Nova Mondo

...kiel eĉ en la Ŝekspira citaĵo en la artikolo mem. Sincere, Moldur (diskuto) 10:02, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Tamen rigardu: http://digital.onb.ac.at/RepViewer/viewer.faces?doc=DTL_2899644&order=1&view=SINGLE (paĝo 89)
Ho ! Miro ! Kiom da kreitoj belaj
Nun staras tie ! homaro nobla !
Belega, nova !
--Dominik (diskuto) 10:33, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Nu, Ŝekspiro tien aŭ reen, tio estis nur flanka afero. Sed ĉiuokaze, Brave New World estu evidente Brava Nova Mondo. Se iu ajn konas la libron angle kaj volas trovi ĝin en Eo-Vikipedio, tiam tiu spontane tajpus "brava nova mondo". Kiam oni parolas pri la libro en esperanta konversacio, oni normale diras "brava nova mondo", kaj nenion alian. Iu ajn provo anstataŭi "brava" per "bela" aŭ "mirinda" aŭ io alia estas nur stulta kaj senbaza.
Mi simple volas renormaligi la nunan nenormalan situacion.

Por Por: Pauchjo (diskuto) 09:50, 20 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi provis fari la alinomadon Mirinda Nova Mondo => Brava Nova Mondo, sed ne sukcesis. Eble oni bezonas iujn administrajn rajtojn kiujn mi ne havas. - Moldur (diskuto) 08:23, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi petas, ke iu kiu havas sufiĉajn privilegiojn faru la movon. Dankon! Sincere, Moldur (diskuto) 10:45, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Ĉar ne estis kontraŭoj, mi ĵus alinomis la artikolon kaj korektis la komencon de la artikolo. La ŝablonon pri alinoma propono mi elprenis jam. --Tlustulimu (diskuto) 11:16, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Marso => Marso (planedo)

Mi proponas alinomi al Marso (planedo) simiel kiel Jupitero (planedo). Ĉar ekzistas Marso (dio). Mi pensas ke mi bezonas paĝon apartigilo simile al Jupitero Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:23, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: ĉiu alia artikolo pri sunsistema planedo ankaŭ nomiĝas tiel--LoMo600 (diskuto) 20:29, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: - Moldur (diskuto) 12:01, 20 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 13:51, 20 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:59, 21 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Pauchjo (diskuto) 17:59, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 04:39, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

AkrobataĵoAkrobatado

La artikolo ne temas pri aĵoj sed pri agado. DidCORN (diskuto) 11:22, 21 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: En mia lingvo (pl) ankaŭ estas artikolo pri agado. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:40, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:37, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 18:04, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 06:37, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Bakdash (glacia kreĉambro) ==> Bakdash (glaciaĵejo)

Mi ne komprenas kio estas kreĉambro kaj la verkinto ne povas (nek eĉ provas) klarigi tion. RG72 (diskuto) 09:56, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas al mi ke "kreĉambro" devus signifi ĉambron, destinitan al kreado. Mi pensas ke en la artikolnomo estas necese forigi la kunetenilojn kune kun ilia interhavo. Paculo (diskuto) 12:44, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kial ne elekti tute simple la jenan Bakdash (glaciaĵejo)? kio konformas al la teksto. DidCORN (diskuto) 19:57, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 07:04, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝtata Akademia Opera kaj Baleta Teatroj Akhundov de Azerbajĝano

Mi proponas forigi la titolparton "Akhundov", ĉar temas pri neesperanta transskribo, kiun mi en alilingvaj Vikipedioj nur unufoje trovis kiel parton de la titolo, nome ĉe la rusa artikolo. Krome la pluralo ĉe "teatro" superfluas, ĉar temas nur pri unu konstruaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 17:10, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Se oni lasus ĝin ene, ĝi estu Aĥundov. Sed amiko Tlustulimu pravas: Forlasi ĝin tute estas pli bone. Moldur (diskuto) 17:26, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: la proponita solvo. DidCORN (diskuto) 19:57, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Supozeble Kani ial preterlegis la aferon pri la pluralo, kion mi ĵus forigis, tiel ke la artikolo nun havas la titolon Ŝtata Akademia Opera kaj Baleta Teatro Aĥundov de Azerbajĝano. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 19:29, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Mastikso glaciaĵoj ‎

Saluton. Mi ĵus vidis, ke lingva nelertulo ĵus alinomis artikolon Mastikaj glaciaĵoj al Mastikso glaciaĵoj. Mi proponas malfari tion, ĉar la nuna titolo estas lingve fuŝa. --Tlustulimu (diskuto) 09:27, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mastikaj glaciaĵoj DidCORN (diskuto) 10:03, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Kani intertempe alinomis al Mastik-glaciaĵo. Mi pensas, ke tio estas eĉ pli bona titolo, ĉar pluralo superfluas. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 20:47, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Princoj de Transilvanio

Ekde 1570 ekzistis titolo "princo de Transilvanio".

Estus taŭge havi por ili kategorion Kategorio:Princoj de Transilvanio, sed ĝis nun ili nur havas la pli vagan Kategorio:Regantoj de Transilvanio. Mi proponas meti ilin en novan kategorion "Princoj ...", kaj la nuna "Regantoj ..." povus malaperi, aŭ esti superkategorio de "Princoj ..."

Sincere, Moldur (diskuto) 19:02, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Pauchjo (diskuto) 08:49, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Farite. - Moldur (diskuto) 10:27, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Konstanta Revolucio→Permanenta revolucio

Simpla miskompreno de la kreinto.

Delonge ekzistanta, ĝi freŝdate estas reverkata (parte tradukita el la franca paĝo ĉe Daŭrigata revolucio) de anonima uzanto. La du artikoloj estu kunmetotaj. Pauchjo (diskuto) 23:03, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi kunigis la artikolojn Konstanta revolucio kaj Daŭrigata revolucio; ni devos nun elekti inter "daŭrigata revolucio" kaj "permanenta revolucio". DidCORN (diskuto) 16:07, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Bone por la kunigo. Kial ŝanĝi al permanenta? Mencii ambaŭ nomigojn en la komenco de la artikolo sufiĉas. Batali inter permanenta, konstanta, daŭrigata, daŭrigota, daŭriginda, daŭrigenda estus perdotempo iamaniere. Kaj ĉiuj eblus. Eblas ankaŭ krei alidirektilojn por tiuj nomigoj konsiderataj necesaj, se tiuj ne jam ekzistas.--kani (diskuto) 18:26, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

@Kani: Ne temas pri batalo, temas pri demokratio. Mia vidpunkto estas ke inter tiuj tri formoj «permanenta» estas la ĝusta titolo, same kiel prekaŭ ĉiuj alilingvaj paĝoj. Tial mi proponis la ŝanĝon. Se via vidpunkto vere estas ke ĉiuj inter ili eblas, mi petas ke vi rekonsideru la aferon. Pauchjo (diskuto) 19:28, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Do, se mi rekonsideras, jam ne estos batalo sed nur demokratio. Tio estas, akcepti vian proponon. Ĝenerale se ne temas pri evidenta eraro, tajperaro ktp., mi preferas dediĉi energion al kreado, plibonigo aŭ pliampleksigo de artikoloj, anstataŭ al alinomado, eĉ se tio iomete plibonigetas la aferon. Kompreneble tendencoj respektindas, sed personaj preferoj dubindas. Se en tiuj debatoj intervenus dudek vikipediistoj, oni povus paroli pri demokratio, sed kiam ĉio bedaŭrinde dependas de du, tri personoj...--kani (diskuto) 20:13, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Certe ne opinias tion mi. Ĉiu rajtas sian perspektivon. Mi simple petas rekonsideri, retiri la «esperantujo»-lensojn por demandi sin kial la «internacia» lingvo aktive rezistas sendisputajn internaciajn formojn. Se atentigi tion kaj meti ĝin al komuna diskuto ŝajnas provoko, mi plenkore volus aserti ke tio ne estas mia intenco.
Bedaŭrinde, kani pravas pri la malmulto da reale aktivaj kontribuantoj. Bonvenon al freŝaj uzantoj...opiniojn....Pauchjo (diskuto) 20:52, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mia opinie, pli bona titolo estus "Daŭra revolucio". --Dominik (diskuto) 09:46, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankaŭ mi pensis pri Daŭra revolucio. RG72 (diskuto) 12:17, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: NE amikoj, la verbo "daŭri" estas netransitiva verbo, kun pasiva senco; ĉi tie temas pri politika ideologio, pri kiu la anoj "igas" la revolucion "daŭra", do endas la uzo de daŭrigi. Eble vi respondos al mi, kial ne Daŭriga revolucio? Sed laŭ PIV, daŭrigo signifas ion daŭrigitan, kio ne validas ĉi tie pro tio, ke la celo de tia politika sistemo estas ĉiam subfose agadi. La adjektivo daŭrigata estas do pli preciza kaj klara ol eĉ permanenta. DidCORN (diskuto) 14:12, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Konforme al kion mi skribis supre, NE necesas uzi l'adjektivon permanenta ĉi tie, kiam Daŭrigata revolucio pli bone taŭgas. DidCORN (diskuto) 11:48, 22 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ne estas nia tasko interpreti la nuancojn de la signifo, kiun atribuas al la nomo la adeptoj de la politika movado. Temas simple pri nomo. Origine la verko de Trockij estis titolita "Перманентная революция" (Permanentnaja revoljucija), kaj la plej eleganta traduko por tio certe estas "daŭra revolucio", sed oni ja povas traduki ankaŭ alivorte, ekz. daŭra, konstanta, senĉesa, senhalta, permanenta.... Ekzistas ankaŭ parenca Maŭisma teorio, kiun oni povas nomi ekz. "kontinua revolucio" . Por elekti la nomojn, nia ĉefa gvidilo povas esti nur ekzistantaj esperantaj tekstoj, eble tradukoj de tiutemaj ĉefverkoj. Almenaŭ la Germana, Franca kaj Angla tradukoj el Trockij ŝajnas havi titole vorton similan al "permanent", verŝajne ĝuste pro simileco de la vorto, ne tiom pro absolute samaj signifoj. Ĉiuokaze, necesas en la Vikipediaj artikoloj klare averti pri konfuzoj inter similsencaj terminoj. --Surfo 12:19, 22 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Intertempe, iu jam shanghis la nomon al "daurigata revolucio". Kani pravas, ke "Batali inter permanenta, konstanta, daŭrigata, daŭrigota, daŭriginda, daŭrigenda estus perdotempo iamaniere.". Neniu povas disputi ke la ghusta nomo estas ja "permanenta revolucio", li povus nur kovi personan preferon. Pauchjo (diskuto) 20:27, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Deviga militservo→Konskripcio

Deviga militservo estas nur parto de konskripcio, la koncepto kiun traktas la artikolo kaj alilingvaj vikioj. Pauchjo (diskuto) 12:00, 18 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Se oni ne volus uzi la neologismon konskripcio, mi proponas la titolon deviga militvarbo, kaj certe ne "deviga militservo", kiu ne rilatas ekzakte al la temo de l'artikolo. Fakte la "Deviga militvarbo" permesas varbi konskripton, po ke li poste faru sian devigan militservon. DidCORN (diskuto) 10:20, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
@DidCORN: Komento Komento: Spritan vi donis alternativon anstataŭ «konskripcio». Tamen, mi notu ke mia instinkto interpretas el tio termino devigon al la varbanto kaj ne al varbito. Instinktaj por mi alternativoj estus, «deviga rekrutado/rekrutiĝo», sed eĉ tiuj povus semi malcertecon. En spontanea diskuto, mi forte dubas ke mi stumblus inter kunmetaĵoj kaj simple uzus la neologisman «konskripcio». Ĉu vi estas iam uzinta/leginta je «deviga militvarbo», aŭ elpensis ĝin? Pauchjo (diskuto) 16:22, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ŝajnas ke por eviti konfuzojn, la elekto de la neologismo trudiĝas. DidCORN (diskuto) 09:05, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La neologismo Konskripcio ne vere plaĉas al mi. Ĝi estas apenaŭ uzata vorto. Serĉi konskripci en tekstaro.com donas nur kvar rezultojn. En la rezultoj de militservo 11-foje ankaŭ troviĝas la vorto deviga. Mi ankaŭ pensas, ke oni ja povas mencii ĉiojn necesajn partojn sub la titolo deviga militservo. Ekzemple la angla artikolo temas pri la historio, argumentoj kontraŭ kaj por devigo aŭ la situacio en diversaj landoj. Ĉion oni povas mencii sub la nuna titolo. LoMo600 (diskuto) 22:26, 21 jan. 2020 (UTC) PS: redaktita[Respondi]
Komento Komento: @LoMo600: Evidente ke vi trovos pli da rezultoj pri militservo ol pri konskripcio, pro la fakto ke militservo inkludas kaj la laǔ proprajn volajn kaj la devigajn militservojn. Plie konskripcio ne rilatas al la servoj mem, sed estas sistemo per kiu estas dungitaj leĝe junuloj por militservo KAJ por ebla civila servo. DidCORN (diskuto) 13:18, 22 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
@DidCORN: Mi forigis la nombron da rezultoj ĉe militservo en mia antaŭa komento, ĉar ĝi ne utilas, kiel vi prave skribis. Sed mi ankoraŭ opinias, ke oni ĉion povas mencii sub la nuna titolo. Bonvolu pardoni min, se mi vin ne ĝuste komprenas, sed vi volas per sistemo esprimi ekzemple kiujn homojn ŝtato devas devigi, kiel ĝi varbas homojn aŭ ĉu oni rajtas rifuzi militservon, ĉu ne? Miaopinie la nuna titolo ankaŭ povas mencii tion kaj civilan servon, ĉar tia civila servo estas alternativo nur por tiuj, kiuj estas divigitaj al militservo.
Jam skribinte la komenton mi ekpensis pri esprimo 'deviga servo', se oni ne volus uzi la neologismon konskripcio, ĉar kaj militservo kaj ebla civila servo estas devigaj.--LoMo600 (diskuto) 21:20, 22 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiu paĝo estas normala paĝo por proponoj, kaj ĉiuj proponoj por plibonigi nian Vikipedion konsiderindas.
Miaflanke kiam mi priskribis la terminon 'konskripcio' kiel neologismon esti rilate al PIV, en kiu tiu vorto mankis; sed delonge ĝi estas nun agnostika en NPIV. DidCORN (diskuto) 11:35, 23 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: La faktermino troviĝas en NPIV (konskripci/o) kaj en la Angla-Esperanta Vortaro de John C. Wells. Ĝi estas pli specifa ol la ĝenerala priskribo "deviga militservo" (konskripcio temas pri ŝtata, sistema, laŭleĝa devigo, por la ŝtata armeo, de la civitanoj — kaj ne pri ekz. militkaptitoj, milicoj, geriloj, ktp. aŭ alispecaj militkrimoj). Osteologia (diskuto) 23:12, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite la nura kontraua vochdono donis la kialon ke "Konskripcio ne vere plaĉas al mi", kiu ne estas valida kialo kontrau alinomigo. Pauchjo (diskuto) 20:32, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Nur unu rimarko: Vi nur citis la unuan frazon de mia kontraŭ-komento. Mi ja donis validajn kialojn. Ili troviĝas en la aliaj frazoj.

FlugpilkadoVolejbalo

Certe, la angla vorto «volley» venas el franca «volée», sed la sencoj de tiuj du vortoj semantike diferencas multe inter si; plue, apud la angla diferencas inter si la ĉefa kaj sporta signifoj de «volly» tiel ke la nomo «flugpilkado» apenaŭ havas sencon. PIV ankaŭ donas «retpilko», sed tion oni nepre ekskludu kiel alternativon pro la ekzisto de alia sporto kiu nomiĝas retpilko. Sendispute, la formo «volejbalo» ne nur estas tuj komprenebla, sed ĝi ankaŭ estas la plene internacia nomo por la sporto. Pauchjo (diskuto) 17:55, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ni ankaŭ havas basbalo, futbalo kaj softbalo. Kohereco bonas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:26, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: En la reta-vortaro volejbalo estas priskribita nur per la vorto flugpilkado. En "La sporta lingvo en Esperanto" la sporto nomiĝas flugpilkado (paĝoj 7 kaj 51) kaj en la "Bildvortaro Rudiger Eichholz" ĝi ankaŭ nomiĝas tiel (paĝo 287). Pri la kohereco ankaŭ menciindaj estas, ke ni havas korbopilkon, manpilkon, akvopilkadon kaj diversajn variaĵojn de piedpilkado.--LoMo600 (diskuto) 13:00, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Pauchjo (diskuto) 20:41, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Cotswold OlimpikojOlimpikoj de Cotswold

Laŭ la paĝo Oftaj gramatikaj eraroj epitetoj devas stari post la alia substantivo. Ĉar Olimpikoj Cotswold sonas iom strange al miaj oreloj, la proponita nomo aspektas al mi taŭga.--LoMo600 (diskuto) 10:30, 15 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: - Moldur (diskuto) 12:05, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite LoMo600 (diskuto) 11:39, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Tutmondiĝo ==> Globalizado

Perfekte taŭga, internacia, analizeble kohera, kaj klare ĝusta formo ekzistas: «Globalizado». Kial ajn tiu teme antiteza, esotera, analize vaka, kaj klare plumpa formo, «tutmondiĝo», ekzistas? Pauchjo (diskuto) 22:28, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Taylor 49 (diskuto) 04:51, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Ĉi tiu propono estas apenaŭ uzata. La vorto "tutmondiĝo" estas pli ofta, do ĝi estu uzata. Oni sekvu la efektivan lingvouzadon de Esperanto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:56, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La normale uzata vorto estas "tutmondiĝo". Ne estas necese enkonduki iun anstataŭaĵon. - Moldur (diskuto) 19:37, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

@Robin van der Vliet: La formo «globalizado» ja estas la internacia formo kongrua kun pluraj aliaj vikipedioj. Plue, ĝi jam estas oficiala, aŭ per la 15a regulo (globaliz/ + -ad-) aŭ per interna kunmetado (glob/ + -al- + -iz- + -ad-). Prave, ke tutmondiĝo estas pli uzata, sed la kialo estas klara: iuj parolantoj tre influitaj de lingva purismo cenzuras formojn plene internaciajn. Poste la mankon kreitan citas la cenzurintoj mem, kompleze al sia karusela logiko. Tutmondiĝo estas sterila termino kiun neniu povus sobre defendi. Pauchjo (diskuto) 12:49, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Vi bone argumentas, sed ne per niaj reguloj. Niaj reguloj ne priskribas ion ajn rilate kongruecon kun aliaj Vikipedioj. Laŭ la oficialaj reguloj de Vikipedio pri artikolonomoj: Se iu vorto havas alternativan ortografion aŭ perfektan sinonimon, la artikolo kuŝu sub la ĉefa varianto. Ceterajn variantojn oni redirektu al la ĉefa. En la efektiva lingvouzado de Esperanto, la vorto "tutmondiĝo" estas la ĉefa varianto el ĉiuj sinonimoj, tial oni uzu tiun vorton. Vikipedio ne estas loko por batalo por aŭ kontraŭ lingva purismo, ĝi estas loko, kie ni uzu Esperanton tiel, kiel faras la plimulto. Se iam la plimulto uzas la formon "globalizado", tiam ni ankaŭ ŝanĝu la titolon de la artikolo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:17, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Nu, kion diri. Mi ne deziras disputi. Mi simple volas bonkvalitan Vikipedion, tial mi kontribuas. Sed, se la sektecaj karakteroj de «esperantujo» dominas ĉi tie, mi dubas ĉu bonkvalitan Vikipedion ni havos. Bedaŭrinde, racio evidente ne venkas ĉi-teme. Pauchjo (diskuto) 13:50, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Same mi deziras bonkvalitan Vikipedion. Ne temas pri "sekteca" karaktero de Esperantujo, ĉar ĉiuj Vikipedioj funkcias ekzakte tiel, ili ĉiuj havas la saman regulon: oni uzu la lingvon tiel, kiel faras la plimulto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:36, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi havas plenan konfidon ke vi volas bonkvalitan Vikipedion. Bonvolu ne kredi ke mi celas ataki vin. Vi diplomate diras: «Se iam la plimulto uzas la formon "globalizado", tiam ni ankaŭ ŝanĝu la titolon de la artikolo.» Nenio esence kritikenda. Tamen, konstatenda estas ke uzado en esperanto similas al retroaga cirkvito ĉar ĝi estas nenies gepatra lingvo (laŭ rigore scienca senco de la termino). Do, ignori redaktoran diskrecion (https://en.m.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Editorial_discretion) situas inter vola neglekto kaj la proverba «kaleŝo antaŭ la ĉevalo». Pauchjo (diskuto) 17:11, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La formo tut/mond/iĝ/(ad)/o estas vaste uzata, facile komprenebla, kaj Zamenhofa (vd la citaĵon en NPIV tutmonda). Osteologia (diskuto) 17:45, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas, ke li tiel uzis ĝin, sed la analizo donas: «procezo ([ado]) ekesti koncernata (iĝ) al la tuta mondo (tutmond)
Kontraste, globalizado donas «procezo (ado) provizi (iz) ala al (al) la globo (glob).
Oni povas pardoni kaj toleri mallogikaĵojn, sed se ekzistas klare kaj nedisputeble internacia formo….
Ordinara uzo estas eksterordinare febla argumento, ĉar preskaŭ senescepte ĉiuj lernas novajn vortojn esperantajn per vortaroj, lernolibroj, kaj Vikipedio. Vikipedio ne spegulas uzadon sed fakte ĝin gvidas, ĉar tradicia uzo ne estas valida por lingvo nehereda. Pauchjo (diskuto) 19:22, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La formo "tutmondiĝo" estas tipe esperanta, dum ke "globalizado" aspektas kiel imitaĵo de la angla. --Tlustulimu (diskuto) 19:34, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Kiel Tlustulimu diris, 'Globalizado' estas nur imitaĵo de la angla. 'Tutmondiĝo' estas logika kaj ankaŭ havas internaciajn simile aspektajn tradukojn, kiel "mondialisering" en la nederlanda.Warddekock 20:06, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Tiel eble aspektas, sed...Surprizon! Ĝi ja estas esperanta vorto :). Kaj ne hastu al ksenofobio lingva...pruntado el mondskalaj lingvoj estas esenca karaktero de esperanto. Kaj se iu volus ekzeplon de sekteco de Esperanto...ba, jen supre. Pauchjo (diskuto) 19:45, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
K-do, mi komprenas vian pensmanieron kaj respektas ĝin. Formojn de la angla "globalisation" pruntis la hispana, rusa kaj eĉ indonezia lingvo. Ĝi estas bone internacia. Sed mi pensas ke ne bezonas anstataŭi 'tutmondiĝo'-n per 'globalizado' kiel la titolo de tiu artikolo, ĉar vortoj kun la radiko -mond- ankaŭ estas internacia, ekzemple en la franca kaj nederlanda.Warddekock 20:06, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
K-do,bonvolu relegi la tredon. Traduku ĝin en cian denaskan lingvon kaj montru al iu kiu ne parolas esperanton (prefere iu kiu redaktas en vikipedio). Mi certas ke li ne nur simpatios kun mia pozicio, sed ankaŭ sin demandos pri tia patologio tiel forte rezista al memevidenta vero kiu kuŝas en mia propono. Honeste, mi estas ŝokita pro la halucine regresaj reagoj. Pauchjo (diskuto) 20:33, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Se mi bone komprenas la signfon de tutmondiĝo, mi ne klare komprenas la enton globalizado, ĉu estas eniri la tutan mondon al en globo, reveni al la praeksplodo (certe Pauchjo preferus la neologismon Bigbango)? Se oni komencas kopii kaj esperantigi ĉiuj usonajn vortojn ESTOS LA MORTO DE ESPERANTO. DidCORN (diskuto) 21:21, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Ne ataku pajlohomon. Bombaste histeriaj reagoj malhelpas. Mi volonte diskutus kun vi kondiĉe ke la konversacio estu iom pli sobra ol la ĉi-tiua. Ĝis tiam, bonvolu streĉi la fortojn por legi kaj peni kompreni kion mi skribis. Se post tio, vi ankoraŭ havus tian saman reagon, diskuton mi ne deziros. Pauchjo (diskuto) 23:55, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Pauchjo, mi pardonpetas se vi konsideris vin persone atakita, ĉar mia forta reago, kiel mi specifis mian voĉdonon, estas nek bombasta, nek histeria; ĝi rilatas al mia sistema kaj profunde propensita principo por subteni Esperanton, do estas mia ĉiama reago kiam mi vidas esperantiston, kiu volas anstataŭigi bonajn esperantistajn terminojn pro anglomanio. DidCORN (diskuto) 13:05, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi tute ne sentas min persone atakita, ne zorgu. Tiel same, ke vi ne estu ofendita. Objektiveco ne hontas nek ofendiĝas. Certe ni ambaŭ deziras vikipedion de profesia kvalito. Bedaŭrinde, la realo konfliktas kun la fanatikaj disĉiploj de Piron. Li estis ĉarlatano. Eĉ surface kritika inspekto rivelas tion. Nu, mi proponis ion kiu estus, inter racie gvidataj individuoj, io sendispute memevidenta. Sed kiel por Akteono, paroli sin perfidis. Bonvole, ĉu vi povus peni ekspliki al mi kial mi havas malpravon (sen ideologio, ksenofobio, k falsaj pretendoj ne esti kompreninte tion klare kompreneblan)? Dankon. Pauchjo (diskuto) 14:14, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Pauchjo, mi agrable vidas ke vi agnoskas ke mi atakis neniun. Tial kial atakaĉas vi mortinton ne anonime? Tamen li estis unu el la pli eminenta de niaj Akademianoj. Se vi konintus tiun altan animon, Claude Piron, kiun mi vidis regule dum siaj lastaj jaroj, vi ne kuraĝintus skribi kion vi skribis sen pruvo. Vi devus pardonpeti pri tio. Ni jam estas 4 por klare pruvi al vi, ke vi malpravas. Haltu ni personigi la debaton kaj revenu ni kalme al la temo.

La debato originas de la interpretoj de la 15a regulo de la Fundamentoj. Por mi (kaj multe aliaj, ĉu ne) tiu regulo aplikas sin NUR pri propraj nomoj (estas la kialo laŭ kiu mi militas por Mjanmaro anstataŭ Birmo), kaj aliflanke tiu regulo NE aplikas sin al substantivoj. Ŝajnas ke vi aplikas la 15an regulon al ĉiuj vortoj, kio por mi (kiel mi skribis supre) estas danĝera por la estonto de Esperanto kaj la multoblo de novaj radikoj komplikas la lingvojn kaj ne respektas la kutiman regulon: "NUR KREI NOVAN RADIKON SE ĜI ESTAS NECESA KAJ SUFIĈA". Estas ĝenerala debato ekster la temo de tiu vorto, debato ke ni povus daǔrigi alie. DidCORN (diskuto) 18:10, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri lia animo mi havas neniun komenton. Pri la fruktoj de liaj agoj mi komentis. Kaj tiu frukto putras.
1. Tiu aserto pri la 15a regulo...el kie venas? Senkonteste tiu plej ofte enkondukinta vortojn (de ĉia vortspeco) laŭ la 15a regulo estas... Zamenhof mem. Se ne estis li kiu celis ĝin tiel, kiu do?
2. Neceso k sufiĉo estas jam delonge prilaborita el ĝia nun pli ol jarcenta formo originala. Komparu PAG (mi povas citi specifajn sekciojn se vi volus) kiu tre profesie kaj kohere traktas la ĉi-temajn demandojn.
3. Sed la ĉefa demando estas la nomo de la artikolo, kiun neniu ŝajnas rekte tuŝi. Ĉu jes ĉu ne iu ajn povas defendi la terminon «tutmondiĝo» anstataŭ «globalizado» sen citi sian propran guston? Se verŝajne iuj havas fortajn opiniojn, certe tiuj povas klarigi ilin…Pauchjo (diskuto) 19:10, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La malĝentilega furiozado de Pauchjo neniel ŝanĝas la fakton, ke la Esperanta vorto estas "tutmondiĝo". Kaj mi ne citas mian propran guston pri la vorto, dum la propra gusto de Pauchjo estas jam al chiuj evidenta. --Surfo 20:03, 22 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon pro ne rekte mencii vian propran guston. Mi certas ke post peno esti neŭtrale releginte miajn komentojn, evidentiĝos en miaj vortoj ne malĝentileco aŭ furiozo, sed honesto kaj prudento.


Korektu min se malprave, sed mi komprenas vian pozicion tio, ke la vorto «tutmondiĝo» statike situas fikse kiel la ĝusta termino (supozeble pro uzado). Ĝian sufiĉe vastan uzadon mi ne dubas. Sed se oni demandas sin kial uziĝas iu formo kontraŭ alia kaj enketas pri tio, li tuj komprenas ke homoj simple uzas formojn trovitajn en vortaroj, vikipedio, ks. Poste tiu uzado fortigas kialon recikligi tiajn formojn, kaj la hundo ĉasas sian voston.


Kaj aparte, mi ja konstatas du ŝajne kontraŭsencajn fakton: t.e. ke esperanto estas simultane vivanta (uzado evoluas tra tempo) kaj ke ties evoluo ne okazas herede (ne el patrina buŝo en novan epokon, sed per racio). Iam oni diris «elrigardi» kiu cedis al pli esperanteca «vidiĝi» kiu mem cedis al la pli internacia «aspekti». Ja ekzistas la internacia formo, «globalizado» kiun iu ajn kandido vidas. Por pli da informoj, denove, mi invitas vin relegi miajn antaŭajn komentojn.


«Tutmondiĝo estas la vorto ĉar tiel homoj uzas ĝin» estas tre febla pozicio. Sed ĝis nun, tiu ŝajnas esti la plej forto argumento por la termino. Se mi ŝajnas esti agresema, tio ne ŝuldas al miaj gustoj, sed al mia kvazaŭindigno ke iusence mi devas defendi fakton kia «akvo estas malseka». Kompreneble estas malseka, kial ĉiuj insistas la malon tiel emocie?? Pauchjo (diskuto) 00:26, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Jam eblas konkludi tiun diskuton. La demando estis:

  • Ĉu ni alinomu de "Tutmondiĝo" al "Globalizado" en esperanta Vikipedio?

La diskuto evidentigis:

  1. La normale uzata vorto en Esperanto estas "tutmondiĝo", kion ankaŭ proponinto Pauchjo mem agnoskas.
  2. La grandega plimulto, preskaŭ ĉiuj, estas Kontraŭ Kontraŭ: Forte kontraŭ Forte kontraŭ: .

Ĉiu el tiuj du punktoj jam per si mem estas pli ol sufiĉa por respondi ka demandon.

Plue, la okazinta diskuto ankaŭ tuŝis aliajn demandojn, interalie: Kial estas "tutmondiĝo" la normale uzata vorto? Kial multaj esperantistoj havas grandan respekton por s-ro Claude Piron? Ĉu tio estas bona aŭ malbona? Sed tiujn demandojn oni povas diskuti aliloke, ni ne diskutu ilin ĉi tie en Vikipedio, ĉar:

  • ni jam ricevis la respondon kiun ni bezonas,
  • tiaj diskutoj estus originala esploro, kiu ne okazu en Vikipedio, kaj
  • tiaj diskutoj tendencas fariĝi aĉaj kvereloj kiuj venenigas la atmosferon.

Tial mi rekomendas lasi la diskuton, kaj anstataŭe daŭrigu fari fruktodonajn kontribuojn al Vikipedio. - Sincere, Moldur (diskuto) 09:14, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

@Moldur: Mia fako estas la angla lingvo, tial pri tiu temo mi sentas min plej taŭge kontribuanta. Certe globalizado intime situas en la kadro de «angla lingvo». Mi ĝojus se tiuj uzantoj «(forte)kontraŭ»-aj lasus sian lingvopolitikon al la flanko por ke mi povu kontribui laŭ mia propra fako. Tre bone proponita ke ni revenu al fruktodonaj kontribuoj, sed mi hezitas kontribui katenite kaj sub malracia cenzurado. Pauchjo (diskuto) 09:42, 23 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Do, mi proponas forigi la averton en la artikolo, kiu tute malbeligas aspekton de havenda artikolo.--kani (diskuto) 15:45, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

La diskuto finiĝis kn la rezulto: Ne alinomi. RG72 (diskuto) 11:07, 19 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Unuiĝinta Reĝlando => Britio

Ĉu jam temas solvi tion? RG72 (diskuto) 07:00, 22 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Jen unu ebla vidpunkto: Britio kaj Unuiĝinta Reĝlando estas du manieroj mallongigi la plenan nomon Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando, sed en Esperanto la unua maniero, Britio, estas multe pli kutima. Lingvano (diskuto) 09:02, 22 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  • Por Por: Britio, ĉar tio estas la normala nomo de la lando en Esperanto. (Ne Granda Britio! Mi divenas, ke la origino de tiu strangaĵo estas la franca lingvo, kiu devas aldoni adjektivon por distingi inter Britio kaj Bretonio: ambaŭ estas Bretagne en la franca.) Lingvano (diskuto)
Kontraŭ Kontraŭ: Pauchjo (diskuto) 21:55, 22 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
La vorto Britio ekskluzivas Nord-Irlandon, kiu troviĝas ĉe alia insulo ol Britio. Ĝi ankaŭ estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando. Eble oni malformale uzas la vorton Britio por paroli pri la tuta Unuiĝinta Reĝlando, simile kiel oni kelkfoje uzas la vorton Holando por paroli pri Nederlando aŭ la vorton Ameriko por paroli pri Usono, sed en enciklopedio tia malformala/komunuza lingvo-uzado estas evitinda. PIV ankaŭ markas tiun uzadon de "Britio" kiel komunuzan. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:30, 22 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Oni devas konservi la nunan titolon por eviti konfuzon kun Britio (insulo). DidCORN (diskuto) 18:50, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Plejparto malaprobis la ŝanĝon, do mi forigas ŝablonon kun tiu propono. RG72 (diskuto) 12:57, 11 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

«La dame aux camélias» => «La sinjorino kun kamelioj».

Laŭ la artikolo mem, ekzistas jam esperanta traduko kun tiu titolo. Kiam sen-kontroversa esperantigo ekzistas, tiu estas preferinda super fremdlingva titolo.

Sincere, Moldur (diskuto) 18:30, 8 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Referenco ne mankas! La artikolo mem citas ke ekzistas esperanta traduko kun tiu nomo. Tio klare estas sufiĉa referenco. Do ni uzu tiun referencon kaj tiun nomon. Moldur (diskuto) 00:07, 9 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Pardonu! Mi malbone kontrolis. Se estis eldona traduko do Por Por: Marek Mazurkiewicz (diskuto) 04:03, 9 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

😉

Farita. - Moldur (diskuto) 04:48, 10 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Aktivaj (de 2014)

Ŝablono:Ligiltabelo Listoj de francaj ministroj‎ kaj similaj

Saluton. Mi proponas ŝanĝi la nomskemon de tuta serio de ŝablonoj. Temas pri ŝablonoj, kies titoloj komenciĝas per "Ligiltabelo". Tiu parto ne nur lingve strangas, sed ne estas bone pripensita, ĉar ankaŭ en informkestoj kaj aliaj navigiloj troviĝas ligiloj. Mi proponas ŝanĝon de la koncerna nomparto al "Navigilo:", ĉar tiaj ŝablonoj jam ekzistas.

Mi jam vidis sufiĉe de tiaj ŝablonoj: [7]. Tamen tiu nomparto ne estas taŭga. La saman ŝanĝon mi proponas por la rilataj kategorioj: [8]. --Tlustulimu (diskuto) 18:52, 24 Apr. 2014 (UTC)

  1. Por Por: Navigilo estas pli kutima kaj mi dirus, ke pli taŭga, ĉar montras celon de la ŝablono, ne nur manieron. --KuboF (diskuto) 18:58, 24 Apr. 2014 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Navigilo estas sinonimo de foliumilo, krozilo, kio ne estas listo de ligiloj. En la franca lingvo tio estas palestro. Jes ja temas pri ŝablonoj kun nur ligiloj, do ne kiel multaj ŝablonoj, kiuj ja havas kelkajn ligilojn sed ankaŭ multajn aliajn informojn, do "ligiltabelo" aŭ "Ligilaro" taŭgas. Eble tio fine superfluas, ni povus forigi "Navigilo" kaj "Ligiltabelo" ĉar ekzistas ankaŭ multaj nurligilaj ŝablonoj sen enkonduka vorto.--Xian (diskuto) 18:56, 7 Dec. 2014 (UTC)

Aktivaj (de 2015)

De "Franca Gviano" al "Franca Gujano"

Ŝajnas al mi ke oni ne rigardis al ekzistantaj vortaroj antaŭ ol inventi novan radikon.

En PIV estas :

  • Gujano : Regno en la okcidenta parto de Gujanoj (Georgurbo).
  • Franca Gujano : Francia departemento en la orienta parto de Gujanoj.
  • Surinamo : Regno en la centra parto de Gujanoj (Paramaribo).

En vikipedio, oni uzas la samajn difinojn kaj nomojn escepte de "Franca Gujano", kies nomo estas nun en vikipedio "Franca Gviano". Sed ankaŭ "Franca Gujano" estas uzata en vikipedio kun redirekto al "Franca Gviano".

Se ne ekzistas kialo por tio, mi proponas

  • alinomi la titolon "Franca Gviano" al "Franca Gujano", kiel en PIV.
  • krei redirekton de "Franca Gviano" al "Franca Gujano"
  • modifi la nomon de la responda kategorio. --Xian-eo (diskuto) 17:01, 13 Feb. 2015 (UTC)
Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 20:11, 13 Feb. 2015 (UTC)
Komento Komento: "Franca Gujano" jam estas alidirektilo. --Dominik (diskuto) 21:32, 13 Feb. 2015 (UTC)
Jes ja sed la alidirektilo devus esti laŭ la bona direkto (tio estas de la malpli bona vorto al la pli bona).--Xian (diskuto) 21:34, 15 Feb. 2015 (UTC)
Komento Komento: Forigi Franca Gujano kaj alinomi [Franca Gviano]]? --Ochilov (diskuto) 14:20, 13 Nov. 2015 (UTC)
Por Por: Mi ne vidas problemon en la propono. ThomasPusch (diskuto) 08:01, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Por Franca Gujano kiel ĉefa titolo. DidCORN (diskuto) 16:31, 7 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Alinomi "Sudfranca Kanalo" al "Kanalo Midi"

La signifo de "Sudfranca Kanalo" estas "kanalo en la suda parto de Francio", do ambigua ĉar ekzistas pluraj kanaloj en tiu parto de Francio, kiel la artikolo pri tiu kanalo indikas : Apudgarona Kanalo, Kanalo de ambaŭ Maroj , ktp. Tiuj tri kanaloj estas sudfranciaj kanaloj.

En la franca nomo "Canal du Midi", jes ja "Midi" signifas "Sudo" sed en tiu kazo estas prefereble ne traduki ĝin.

"Kanalo Midi" estus pli komprenebla kaj ne ambigua, plie ĝia prononco estas simpla.--Xian (diskuto) 21:28, 15 Feb. 2015 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: La signifo de "sudfranca kanalo" aŭ "sudfrancia kanalo" minuskle estas "kanalo en la suda parto de Francio", sed kun majusklaj unuaj literoj estas iuspeca propra nomo. Klaras ke francoj sen kompreno pri Esperanto pli bone komprenas la francan nomon "Canal du Midi" (=kanalo de sudo), kaj al la franca vorto ligas la francian kanalon, eĉ se eble en aliaj landoj aŭ regionoj ankaŭ estas "sudaj kanaloj". Sed en Esperanto la titoligo "Sudfranca Kanalo" multe pli bone kompreneblas ol iu "kanalo Midi" (jes, la prononco simplas, [kaNAlo MIdi]), en kio "midi" tute ne havas kompreneblan sencon, kaj eĉ se oni deduktas ke ne temas pri verba infinitivo kaj ankaŭ ne pri MIDI, kaj deduktas ke eble povus temi pri la franca vorto "sudo", tamen ankoraŭ la demando estus kion signifus "kanalo sudo". Tial la titoligo "Sudfranca Kanalo" tute praktikas. Kompreneble "Sudfrancia Kanalo" ankoraŭ pli ĝustus, aparte se oni estus seperatista subtenanto de la okcitana lingvo kaj juĝus ke la kanalo jes situas en la ŝtato Francio sed ne en la regiono de la franca lingvo (kvankam praktike oni tamen parolas la francan apud la kanalo), sed aliflanke titoligo "Sudfrancia Kanalo" tuj vekus la doloron de iuj fanatikaj subtenantoj de nur-permeso-de-landofinaĵo-ujo kaj postulon ke almenaŭ en la unua frazo menciiĝu ankaŭ alternativa vortumo "Sudfrancuja Kanalo" - do estus pli komplike kaj krome je unu silabo pli longe. Do "Sudfranca Kanalo" tute taŭgas. ThomasPusch (diskuto) 07:53, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
PS: Kompreneble alidirektilo de titolo kanalo Midi al la artikolo bonas sen problemo. TP

Artikolo "Skanseno" kaj kategorio "Skanzenoj"

La titolo de la artikolo estas "Skanseno", kio signifas "ekstera muzeo". La nomo de la responda kategorio estas "Skanzenoj".

Ĉar tio ne estas logika, mi proponas alinomi la kategorion "Skanzenoj" al "Skansenoj" laŭ la nomo de la artikolo.

Rimarkigo: Mi ne certas pri la neceso de nova radiko, aldone al "esktera muzeo" kiu estas tuj komprenebla kaj uzata de multaj lingvoj.--Xian-eo (diskuto) 09:45, 10 Mar. 2015 (UTC)

Artikolo Skanseno estas pri muzeo situanta en Stokholmo. Kategorio:Skanzenoj fakte estas pri ĉiuj subĉielaj muzeoj (tio estas kontrolebla ankaŭ per intervikioj). Do plej ĝusta alinomado estas Kategorio:Skanzenoj -> Kategorio:Subĉielaj muzeoj kun ĉefa artikolo Subĉiela muzeo; Skanseno -> Skanseno (Stokholmo) (aŭ senŝanĝe) en Kategorio:Subĉielaj muzeoj. --Dima41 (diskuto) 11:50, 10 Mar. 2015 (UTC)
Mi emas konsenti kun Dima41 pri kategorio. Sed Skanseno ne devas esti ŝanĝita. Ne estas aliaj artikoloj de Skanseno.--Salatonbv (diskuto) 11:59, 10 Mar. 2015 (UTC)
Dima41 ĉi tie pravas. Sed la uzo de vorto "Skanseno" aŭ "Skanzeno" ankoraŭ pli problemas. Pri tio vidu la diskutpaĝan noton. ThomasPusch (diskuto) 08:30, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Aromatoj

Mi proponas alinomigi artikolon al aromataj kombinaĵoj ĉar "aromataj kombinaĵoj" estas en PIV http://vortaro.net/#aromata kaj en http://www.eventoj.hu/steb/kemio/kemia-nomenklaturo-versio-2011-2.pdf Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:12, 5 Jul. 2015 (UTC)

Mekanismo

En PIV, kiel ĉefanomo estas meĥanismo do mi proponas alinomigi artikolon al meĥanismo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:08, 4 Aŭg. 2015 (UTC)

Oni devas movi ankaŭ la artikolokn mekaniko, mekanizado, mekanika inĝenierarto kaj aliajn. --Tn4196 (diskutoj) 16:28, 5 Aŭg. 2015 (UTC)
Hymmm... Mi misis. Mi nun pensas, ke mi malbone legis. meĥanismo estas alidirekto al mekanismo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:21, 5 Aŭg. 2015 (UTC)
Se la ĝusta ortografio estas mekanismo, oni ne devas movi ĉi tiujn artikolojn (pardonu, sed mi ne havas aliron al la reta PIV), sed ni movu aliajn, ekzample Meĥanismo de Antikithera, Meĥanismo de Kelvin-Helmholtz, Eŭropa Meĥanismo de Stabileco. --Tn4196 (diskutoj) 12:38, 7 Aŭg. 2015 (UTC)
En Vikipedio plaj gravaj estas referncoj. Ĉu ekzistas referncoj pri Meĥanismo de Antikithera en Esperanto? Mi pensas ke ni (Vikipedistoj ne povas krei logikon en lingvo, eble devas esti mekanismo kaj Meĥanismo de Antikithera. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:37, 7 Aŭg. 2015 (UTC)

Aktivaj (de 2016)

Vjetnamaj urboj

Mi proponas alinomi kelkajn Vjetnamajn urbajn nomojn. Se ili estus municipoj (kvin), miaopinie ili estas esperantigindaj. Ekz,

Sed, mi ne konas la tradukon de Can Tho ("Kantoo"?). Enhavante ĝin, se ne estas konata esperantigo, oni devus uzi la originan formon. Ekz,

Ĉar oni ne ellasus diakritikajn signojn el alilandaj urboj kiel BéziersHódmezővásárhely.--Salatonbv (diskuto) 11:08, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi sugestas konsili Nguyễn Xuân Thu kiu estas elstara vjetnama esperantisto, fakulo pri esperantigo de la vjetnamaj nomoj.--RG72 (diskuto) 09:25, 11 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Peti konsilon de Nguyễn Xuân Thu bedaŭrinde evidente ne plu eblas ĉar li mortis en 2017. Pri ŝanĝo al "Hajfongo" kaj "Danango" pro la referencoj mi ne vidas problemon (do mi faras la alinomigon]. Sen referencoj pri fakte uzataj esperantigoj de la tri subaj urboj oni ja uzu la originan formon - mi kaj vidas utilon uzi simplan nomon de literoj en Esperanto (se tio ne kreas konfuzon), por pli bona tajpado en Esperanto, kaj same vidas utilon uzi la efektivan vjetnaman nomon kun kompare multaj diakritaj signoj ... tial mi mem kreis la tekston Can Tho sen diakritaj signoj. Alidirektiloj de ambaŭ formoj al la aliaj ĉiukaze estas kaj nepre plu ekzistu. Mi tial hezitas ŝanĝi la artikolojn al la per esperantaj klavaroj tre malfacile tajpeblaj originaj formoj Cần Thơ, Bến Tre kaj Đồng Hới. ThomasPusch (diskuto) 16:37, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: Malfacileco de taj[p]ado ne estas la problemo ĉi tie. Kial vi ellasus diakritikajn signojn el la Vjetnamaj urboj, sed ne HódmezővásárhelySégur-le-Château en Eŭropo? La demando ĉi tie estas ne diakritikaj signoj sed ĉu oni esperantigu konatajn lokajn nomojn aŭ ne.--Salatonbv (diskuto) 03:24, 10 jun. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi vere vidas problemojn tajpi vjetnamajn literojn kiel ồ, ớ, ễ aŭ ế per kutimaj latinliteraj klavaroj, kaj konsentite ankaŭ la hungara litero ő kun du diakritaj strekoj super la o ne facilas tajpi. Tial mi subtenas pli simplajn latinliterajn formojn, se kiel dirite "tio ne kreas konfuzon" por esperantlingvaj artikolaj nomoj, kaj alidirektiloj de la vere ekzaktaj nomformoj "kun kompare multaj diakritaj signoj" tien. Sed principe ankaŭ eblas la alia direkto, fari alidirektilojn de simpligita formo al artikola nomo kun ĉiuj diakritaj signoj kaj signetoj. Do se Salatonbv aŭ esperantistaj vjetnamanoj aŭ aliaj redaktantoj entuziasmas pri tio, kaj samtempe redakte plibonigas la koncernajn tekstojn, ili bonvolu fari tion sen mia protesto. Mi nur kiel en la ekzemplo de la artikolo Can Tho celis krei artikolajn ĝermojn kun limigita tempoinvesto, por baze kovri informojn pri Vjetnamio. ThomasPusch (diskuto) 16:39, 11 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus publikigis artikolon Esperantigo de vortoj el vjetnama fonto surbaze de tabelo, kiun sendis al mi Nguyễn Xuân Thu. Bedaŭrinde mi ne faris tion tuj kaj poste ĉiam forgesadis aŭ prokrastadis, do ne faris dum lia vivo. Finfine farite.--RG72 (diskuto) 06:15, 12 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch: La alinom-peto de Vjetnamaj lokaj artikoloj, enhavante Cần Thơ, estis protestita ankaŭ en la Angla Vikipedio (en:Talk:Cần_Thơ#Requested_move:_Removing_Vietnamese_Diacritics). Malfacileco estas diversaj laŭ individuoj. Sed mi konsentas ke ni plibonigu artikolojn kiam ni havas tempon. @RG72: Bedaŭrinde S-ro Thu mortis, sed li ne ŝajnis havi bonan lingvan konon. Mi skribis la kialon ĉe la diskutpaĝo Diskuto:Esperantigo de vortoj el vjetnama fonto.--Salatonbv (diskuto) 21:15, 12 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ne povas juĝi, ĉu tiu eminenta vortaristo kaj akademiano havas bonajn lingvokonojn aŭ ne. Pri tio ni prefere demandu lingvistojn kaj vjetnamojn mem. Mi ne vidas ilin ĉi tie, do demandos ĉe Fejsbuk-paĝo.--RG72 (diskuto) 05:58, 13 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Ciudad Juárez

Oni devas pensadi pri alinomado al Juárezurbo aŭ simile, ja ciudad hispane estas urbo. Tio ne estas bone, se en kategorioj kaj listoj estas serio da Ciudad... ĉe litero C. Ĝis tiam jam 3 lingvoj tradukis la vorton ciudad. Mi aldonas, ke ekz. Julio Baghy en la listoj estas troveblaj ĉe B kaj ne J (aŭ G), ofte en formo Baghy, Julio aŭ Gyula. --Crosstor (diskuto) 14:02, 18 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Sed la urbo en la loka lingvo, la hispana, nomiĝas Ciudad Juárez, pronocata [sjuDAD ĥŭAres]. Tial duonhispana-duonesperanta hibrido "Juárezurbo", en Esperanto prononcata [Juarez-urbo], laŭ sono tute distordus la nomparton Juárez [ĥŭAres] (sed ĉu Ĥuares-urbo konvinkus???). Ekzistas multaj loknomaj toponimoj en la mondo, kaj ne necesas plene traduki ĉiun enhavon de loknomo al Esperanto, alikaze "Bamberg" estus "Bam-monto", "Frankfurto" estus "Frankovadejo", aŭ Niĵnij Novgorod iĝus "Suba Novurbo" ktp, ktp. Mi komprenas se Crosstor volus havi la nomon de la urbo ĉe litero J, ne ĉe C, sed tiel simple ne estas inventi esperantlingvan loknomon. Aliel estus, se esperantlingva nomo de la urbo signife enirus la esperantlingvan literaturon, kaj amase uzatus fare de la lokaj kaj landaj esperantistoj - tiam la fakta lingvouzo decidus. ThomasPusch (diskuto) 15:45, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi volus forigi serion Ciudad ĉe litero C. Ĝis tiam jam 3 lingvoj tradukis la vorton ciudad, kial ne Esperanto? Bamberg kaj la aliaj ne faras problemon en aboco-ordo, sed estus problemo kaze de Bergbamo, Furtfranko k. aliaj. Same ne estus problemo Juárez Ciudad. Aliaj jam inventis ekzemple Bonaero, Novkastelo.

Pri la esperantlingva literaturo: nuntempe Vp tre gravas, nur tie povas legi tiom da kemiaĵoj kaj aliaj faktemoj. Aliparte iu kontribuas en faka gazeto kemian artikolon, kiun legas malmultaj fakuloj, en VP nepre pli, se ne paroli pri la saĝtelefonaj legantoj. Aliparte ankaŭ la gazetaj kontribuantoj aperigu pli da faktemoj en Vp.--Crosstor (diskuto) 13:40, 29 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Aktivaj (de 2017)

George (Novsudkimrio)

Mi proponas alinomi titolojn de artikoloj pri lago sen "lago". Ekzemple, George (Novsudkimrio) estas tre stranga, ĉar George estas homa nomo. Tio estu Lago Georgo (Aŭstralio) (estas ankaŭ "Lago Georgo (Novjorkio)") aŭ almenau "Lago George". Se la nomo havas la signifon de lago en nacia lingvo (ekz. "Müggelsee"), oni ne ĉiam devas aldoni "lago"-n al la propra nomo.--Salatonbv (diskuto) 13:04, 5 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Bertilo diras :
"Se internacie du aŭ pli da nomoj samas, oni uzu laŭ bezono esprimojn kun urbo, rivero, monto k.s. Tio estas multe pli klara: Meksikurbo, la urbo Meksiko, la federacia ŝtato Meksiko, la lando Meksiko, Kebekurbo, la provinco Kebeko, la rivero Senegalo, la lando Senegalo, la lando Luksemburgo, Luksemburgurbo, la urbo Luksemburgo, la (federacia) lando Brandenburgo, la urbo Brandenburgo, la Roma regnoRt.130 k.t.p."[9]
Tio estu aplikata al ĉi tiu kazo. Ne nur "Lago Georgo", estas homnomo Georgo, Georgurbo, k.a.--Salatonbv (diskuto) 05:30, 8 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas ke vi diras pri ĝeneralaj reguloj. Mi kontraŭas. Mi diras ke ni bezonas referenco(j)n pri tiu kazo. Precize: kie en esperantlingva literaturo ekzistas esperantlingva nomo de Lake George? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:14, 8 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

TatarstanoTatario

Ĉi tiu formo troviĝas en PIV, krome ĝi ankaŭ estas pli kohera kun la aliaj nomoj de ruslandaj subjektoj (Ĉuvaŝio, Ĉeĉenio, Udmurtio, kaj tiel plu). Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:23, 12 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Por Por: :Al mi estas malfacile opinii... tamen via rezono ŝajnas konsekvenca kaj saĝa. Vikiano (diskuto) 17:52, 17 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ne kontraŭas la alinomon, sed la argumento pri kohereco de la nomo estas dubinda. Tatarstano nomiĝas simile al pluraj aliaj tjurklingvaj administraj unuoj: Baŝkortostano, Uzbekistano, Kazaĥstano ktp.--RG72 (diskuto) 06:23, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kaj Esperante tiuj landoj nomiĝas Uzbekio, Kazaĥio ktp. (aŭ, tradicie, Uzbekujo, Kazaĥujo ktp) laŭ la oficialaj decidoj de Akademio de Esperanto kaj NPIV. Osteologia (diskuto) 20:12, 29 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne havas ĉe mi esperantlingvan bibliotekon pri la lando, sed mi forte dubas ke la vortoj "Tatario" (aŭ "Tatarujo") estus en presitaj dokumentoj pli oftaj ol la vorto "Tatarstano", kiu rekte kopias la originan nomon tatare nomatan Татарста́н (do Tatarstan', kaj ruse, la oficiala registara lingvo de la Rusia Federacio, estas same). Do mi petus pruvon kun referencoj ke pli oftus la esperantigita vorto "Tatario" por Татарста́н, por konvinkiĝi. ThomasPusch (diskuto) 15:30, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Por Por: Osteologia (diskuto) 12:36, 29 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ la plej aktuala vortaro de p-ro Krause "Plena Vortaro Esperanto-Germana", paĝo 1321, "Tatarstano" estas aŭtonoma respubliko en la orienta parto de eŭropa Ruslando, dum ke "Tatario" resp. "Tatarujo" eĉ estas la enazia hejmlando de la tataroj. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 20:41, 31 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Azuki-faba supoHong dou tang

--🍆melongena (diskuto) 12:48, 27 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

PotsdamoPocdamo

La formo "Potsdamo" estas en PIV, sed ĝi estas misskribo de la vorto "Pocdamo". Vidu ekzemple tsetseo en PIV kaj ankaŭ vidu la noton pri la vorto "Potsdamo" en PMEG. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 00:55, 30 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Aperas (kvankam mi ne profunde esploris la aferon) ke la kutima nomo en Esperanto estas "Potsdamo". Mi do rekomendas lasi la artikolon kun tiu nomo, sed kun aldono de lingva noto pri la alia, teorie pli bona formo "Pocdamo". Moldur (diskuto) 18:31, 1 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Moldur! Mi konsentas ke vikipedio sekvus ĝeneralan lingvouzon de Esperanto, sed la gvidlinio aŭ normo por juĝi ĝeneralan lingvouzon estas ne klara kaj dubasenca. (Speciale la uzado en rusa lingvo estas ne propra "fonto", ĉar la esperanta normo ne devas sekvi specifan uzon, krom la originala lingvo. (eĉ en tiu kazo, Germana lingvo estas originala lingvo por juĝi esperantan nomon.)) Kaj la teorio, kiu vi diris kiel "iu teoria elpensaĵo" estas fakte la teorio de Ludoviko Zamenhof, kiu regulas la bazan uzadon de esperanto. Mi pensas ke vi plibone scias pri Esperanto, do mi volas demandi al vi, kial ĝenerala lingvouzo estas priora ol prinzipo de esperanta gramatiko, laŭ kiu fonto. (ekzemple, akademiaj referencoj) Flugkapitano (diskuto) 12:03, 2 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne anticipis propran respondon el vi, do mi aldonas komenton: la koncepto de "Ĝenerala lingvouzo" estas tro oportuna logiko por justigo de persona insisto. Simple diru la logikon de tio estas, 'Se popolo uzas tiun vorton, tio estas korekta. Do mia penso estas korekta'. Tamen Vikipedio unue rekomendas Esperantigon, tiam rekomendas respektivan latinliterigan skribon. Ankaŭ PIV nomigas tiun urbon kiel "Potsdamo", tamen Reta Vortaro nomigas kiel "Pocdamon". Do se vortaroj uzas du vortojn, ni eblas selekti unu el du skriboj. Kaj se Vikipedio rekomendas esperantigon unue, mi pensas ke esperantigita nomo "Pocdamo" estas propra.
(Sed mi komprenas pri tio, ke se vi ne eblus respondi, ĉar klarigi kun respektivaj faktoj estas iomete facila por vi.) Flugkapitano (diskuto) 21:52, 2 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Flugkapitano! La ĝenerala lingvouzo estas grava faktoro, kiun Vikipedio ne povas simple ignori. Tio ne signifas ke "ĝenerala lingvouzo kongruas kun mia persona insisto", kaj ankaŭ ne signifas ke "tio kion la popolo uzas estas korekta". Tute male! En kelkaj okazoj la ĝenerala lingvouzo nek estas korekta, nek kongruas kun mia persona prefero. Jen konkreta ekzemplo: Vidu la nomon de la lando kies ĉefurbo Potsdam estas: En ĝenerala lingvouzo ĝi nomatas Brandenburgio (inkluzive de esperantistoj de tiu lando mem, vidu https://esperanto.berlin/), kvankam la rekomendata formo, laŭ PMEG kaj la Akademio de Esperanto ja estas Brandenburgo, sen "i". (Vidu http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/i.html#i-1m4) La landnoma sufikso -i- ja estas akceptata sinonimo de -uj- por landnomo derivita de popolo, sed ne por nomo derivita de urbo, rivero, monto aŭ simile. Se vi kredas ke la ĝenerala lingvouzo ne gravas por Vikipedio, tiam proponu ŝanĝon de la misformitaj landnomoj Brandenburgio, Kebekio, Novjorkio, Oldenburgio al la pli taŭgaj formoj "Brandenburgo" (federacia lando), "Kebeko" (provinco), "Novjorko" (usona ŝtato), "Oldenburgo" (lando) kaj tiel plu. Se vi sukcesos en tiuj alinomadoj, mi ja koncedos ke ĝenerala lingvouzo ne estas supera ol principo de esperanta gramatiko. - Sincere, Moldur (diskuto) 20:23, 5 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Moldur! Mi bone legis vian opinion kaj respondas: Mi pensas ke ĝenerala lingvouzo gravas, sed eblas akceptanta, kiam ĝi ne kontraŭas gramatikon de Esperanto: La esperanta gramatiko estas pli supera ol ĝenerala uzo, ĉar tio regulas bazan uzadon de lingvo. Ni uzas esperanton laŭ tiuj prinzipoj, do ni ne eblas simple ignori tiujn prinzipojn, kiel konstitucio. Eble popolo (aŭ aliaj esperantistoj) uzus tradician nomon aŭ misformitan nomon, sed Vikipedio necesas oferi korektan signifon laŭ Esperanto, do esperanta gramatiko superas ol aliaj. Ĝenerala vido ankaŭ gravas, tamen ĝi devos ne kontraŭi tiujn prinzipojn. Mi konsentas kun vi pri misformitaj landnomoj (la misformitaj landnomoj (kiuj vi menciis) devos ŝanĝi laŭ pli taŭgaj formoj) kaj eblas adapti sekvajn prinzipojn:
1. Esperantigu loknomojn (kiel landnomo kaj urbnomo), sed respektu lokan prononcon.
Ekz. Cherbourg-Octeville: Ŝerbur-Oktevilo / Szczecin: Ŝĉecino
1-1. Ne traduku aŭ esperantigu signifon de loknomojn.
Ekz. Turkmenio: Turkmenistano aŭ Turkmenistanio / Malalta Novgorodo: Niĵnij Novgorodo (aŭ Niĵnij-Novgorodo) / Frankfurto ĉe Majno: "Frankfurto am Main" aŭ "Frankfurto (Majno)" / Rostov ĉe Dono: Rostov-na-Donu
1-2. Se pluraj nomoj estas uzata por loknomo, uzu kaj respektu nuntempan oficialan loknomon.
Ekz. Birmo (El angla nomo: "Burma"): Mijanmao (El oficiala nomo, "Myanma") / Bombajo (El angla nomo: "Bombay"): Mumbai (El barata nomo: "Mumbai")
2. Ne esperantigu registran markon aŭ komercan nomon (ekz. nomo de kompanio, aŭ produkto) kaj uzu originalan nomon, sed skribu en latina alfabeto.
Ekz. Postu-tiu: Post-it / Boingo: Boeing / Aerobuso: Airbus / Сухой: Sukhoi aŭ Suĥoĵ / 小米: Xiaomi aŭ Ŝaomi
3. Ne esperantigu personan nomon kaj uzu originalan nomon, sed skribu en latina alfabeto.
Ekz. Karlo de Golo: Charles de Gaulle / Georgo Vaŝingtono: George Washington
3-1 Esperantigu la titolon de reĝoj aŭ reĝinoj.
Ekz. Gaius Octavius: Aŭgusto CezaroAugustus
4. La nomo de registra aŭ internacia organizaĵo devigos skribita laŭ oficiala esperantigita nomo.
Ekz. Central Intelligence Agency: Centra Inteligenteca Agentejo / International Air Transport Association: Internacia Aera Transporta Asocio
Eble tiuj prinzipoj helpos alinomadon de artikoloj: almenaŭ mi aŭ aliaj uzantoj eblas juĝi artikolon aŭ titolon laŭ ĝeneralaj prinzipoj. Flugkapitano (diskuto) 00:31, 6 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, kolegoj! Mi lasis lastan opinion la 6-an de januaro kaj nuntempe diskuto ne pli daŭriĝas. Mi atendos vian respondon ĝis 12-an de januaro, kaj konkludos diskuton. Post la konkludo, mi komencos alinomadon de artikoloj, kiel vi proponis. Dankon. Flugkapitano (diskuto) 11:17, 9 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Haltu, ne tro rapide! Ni ja havas regulojn por tio. Por ĉiu artikolo kiun vi volas alinomi, ekzemple Kebekio, Brandenburgio: Unue, metu ŝablonon {{alinomu}} en tiun artikolon, por ebligi diskuton pri tiu artikolo al interesitaj vikipedianoj (ekz-e Kebek(i)anoj, Brandenburg(i)anoj, ...). Lasu tempon por la diskuto, partoprenu, diskutu, argumentu. Kaj fine, se la diskutantoj jesos al via propono (!), tiam eblos alinomi tiun artikolon. La diskuto ĉi tie ja ĝis nun nur temas pri la nomo de Potsdam, ne pri la aliaj menciitaj artikoloj, nek pri ĝeneralaj principoj de esperantigo de nomoj. Ĉu bone? - Sincere, Moldur (diskuto) 16:14, 9 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Jes, mi ankaŭ bone scias pri tiu regulo, ĉar tio estas norma prozeduro por alinomado. En alia Vikipedio (speciale kiel angla) tiu regulo efike verkas, do uzantoj eblas diskuti kaj alinomi en propra tempo.
Sed vi estas senora membro de Vikipedio, do vi scias ke tiu regulo estas (amphgouos), ĉar ĝi ne reuglas kiel uzi tion. Ekzemple, se vi dezirus alinomi "Potsdamo" al "Poĉdamo", laŭ tiu regulo, vi devos diskuti kun aliaj uzantoj (eĉ sanĝi unu leteron), kaj devos alinomi, post ili konsentos kun mi. Tio estas teorie prava. Tamen, fakte ne multaj uzantoj partoprenas en diskuto: Nur kelkaj uzantoj parotprenas en diskuto, kaj la plimulto de uzantoj ne propre respondas, do rezulte vi devos atendi por longtempo. (kaj honeste, ankaŭ vi ne respondis pri mia komento por tri tagoj, kiam vi redaktis aliajn artikolojn.) Eĉ kelkaj superaj diskutoj ne daŭriĝas ĝis nun. Vi eblas alinomi tiun artikolon por kelkaj sekundoj, sed nuntempe en tiu diskuto nur vi kaj mi partoprenas por tagoj. Do konsekvence tio nenesece malŝaparas tro multan tempon.
Mi ne ŝatas malŝpari mian tempon, kaj kredas ke vi ankaŭ ne volas perdi sian tempon pro atendo de respondo. Mi ne pensas ke vi preferas bŭrokratismon. Do bonvolu esti pragmate: Mi proponas solvon por viaj petoj.

#1 Pri tiu diskuto : Nuntempe ŝablono estis aldonita, kaj nur vi kaj mi partoprenas en diskuto pri alinomado. Do mi atendos alian opinion por unu semajno (Ĝis 17/01/2018): Unu semajno estos propra tempo por partopreni kaj diskuti. Se vi dezirus, eblas vi proponi plilongigo de tempo por diskuto. Sed diskuto ne pli daŭros post la tiu tempo, tiam mi konkludos diskuton post la semajno.
#2 Alinomado de aliaj artikoloj : Se vi konsentos, mi komencos alinomadon de menciitaj artikoloj. Eble vi povas komenci novan diskuton kun mi.
#3 Inteligento: Bonvolu diskuti en mia diskutpaĝo, ĉu bone?

Flugkapitano (diskuto) 12:34, 10 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

En Vikipedio ne necesas rapidi. Prefere pli longaj diskutoj kun bonaj rezultoj kaj vasta interkonsento, ol rapidaj redaktegoj se ili estos kontroversaj.
Ni vikipedianoj ĉiuj laboras ĉi tie libervole kaj senpage. Foje oni for-estas dum pluraj tagoj. Neniu volas reveni al Vikipedio post kelkaj tagoj kaj vidi sian laboron detruita pro tro mallonga diskuto pri kontroversa redaktopropono.
Pri Potsdamo / Pocdamo ja nun okazis diskuto. Bedaŭrinde ne kun-diskutis iu esperantisto el Potsdam men. Eble oni tamen povas konkludi tiun diskuton nun.
Sincere, kaj malrapide, Moldur (diskuto) 17:28, 12 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Tiu diskuto estas sufiĉe longa kaj mi sufiĉe klarigis pri via komento. Ne konfuzu fakton kun via deziro: Nun neniu partoprenas, nek vi kaj mi. Vi ne proponis dezirantan daton por plilongigo de diskuta tempo, do mi regardos ke vi konsentis pri propono #1. La diskuto estos konkludita la 17-an de januaro. Dankon por via opinio. Flugkapitano (diskuto) 22:20, 12 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi atendos respondon ĝis 17-an de januaro, kaj post la tempo mi konkludos kaj alinomigos artikolon. Dankon. Flugkapitano (diskuto) 22:20, 12 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ŝatus atentigi vin, ke vi ne rajtas alinomi la artikolon pro teĥnikaj kialoj. Nur administranto povas fari tion. Sed ŝajnas al mi, ke administrantoj jam dumlonge ne viztis ĉi tiun paĝon... Vidu kiom da netraktitaj petoj estas en ĉi tiu paĝo... Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:53, 12 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Robin van der Vliet! mi legis regulojn pri lingvajo kaj reguloj pri titoloj, sed ne trovis ke 'nur administranto rajtas alinomigi'. Ĉu eblas vi montri korektan regulon? Se nur administranto eblas alinomigi artikolon, tio signifas ke pluraj funkcioj de revizianto estas seriozaj teĥinkaj eraroj, ĉar ĉiuj reviziantoj eblas alinomigi artikolon. Vi ankaŭ alinomis Potsdama Interkonsento al Pocdama Interkonsento, movis paĝon "Kategorio:Potsdamo" al "Kategorio:Pocdamo". Se vi prave diris, kial vi alinomis tiujn artikolojn sen konsedo de administranto? Flugkapitano (diskuto) 14:02, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Nu, ne temas pri regulo, temas pri teĥnikaĵo. Simple provu alinomi la artikolon. Vi ne sukcesos, ĉar oni redaktis la artikolon Pocdamo antaŭe mane. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:07, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Antaŭe kiam mi alinomis Reĝa Aerarmeo, mi ankaŭ vidis saman erareton. Mi mane movis paĝon, do pri teĥinkaĵo vi ne necesas zorgi: Mi eblas alinomigi mane. Flugkapitano (diskuto) 14:11, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Neniam faru tion tiel! Tio fuŝas la historion de la artikolo kaj malrespektas la kopirajton de la orginalaj aŭtoroj, ĉar oni ne plu mencias ilin en la historio. Administranto devas fari alinomi ĝin. Mi malfaris vian ŝanĝon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:21, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Robin, vi devos lerni kiel ĝentile diri kaj logike klarigi vian opinion kun aliaj, speciale kiam vi diras en oficiala diskuto. Unue klarigu vian opinion en diskuto, tiam faru tion, OK? Flugkapitano (diskuto) 16:18, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, kolegoj. Eble vi vidis malbonan manieron el pluraj uzantoj, tamen mi petas vin koncentirigi en diskuto: Se diskuto pri tiu temo (Pri "Pocdamo") ĝis la planita dato (17-an de januaro), mi konkludos kaj komencos redakti artikolon. Dankon. Flugkapitano (diskuto) 16:45, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, Flugkapitano! Nu, diskuto pri Potsdamo / Pocdamo bonorde okazis. Entute estis 3 voĉoj por, 2 voĉoj kontraŭ, unu diskutanto (mi) estas hezita. 3 estas pli ol 2, sed ne pli ol duono de la diskutintoj, do tre malforta plimulto. Se vi ĉiuokaze intencas interpreti tion kiel "jes" kaj intencas realigi la alinomadon, tiam validas tio kion prave kaj ĝentile priatentigas Robin van der Vliet: Nur administranto povas bonorde fari tion. Mi diras tion al vi ĝentile kaj kun klarigoj, por ke vi afable komprenu. Vi nepre ne kopiu la enhavon de Potsdamo al Pocdamo - tio estas "Evidenta, sed tre malbona solvo", laŭ VP:ALI. Ĉu "regulo" aŭ "gvidlinio", tio ĉiuokaze estas la nun valida, vasta interkonsento inter la vikipedianoj, kaj ĝi ekzistas kun bonaj kialoj. Se vi rompos kontraŭ tiu interkonsento ("regulo" aŭ "gvidlinio"), vi vidos (kiel vi fakte jam vidis) ke aliaj vikipedianoj malakceptos vian rompon kaj malfaros viajn ŝanĝojn. Se vi ade insistos rompi kontraŭ interkonsento, oni fine proponos forbari vin. Ne risku tion, lasu administranton alinomi. Jen listo da ili: [10]. Mi pensas ke pluraj estas aktivaj nun, ekzemple ThomasPusch, Narvalo kaj RG72. - Pri ebla alinomado de aliaj artikoloj, ekzemple Brandenburgio -> Brandenburgo (lando): Se vi volas tian alinomadon, kiu ja "povus esti polemika", vi sekvu la interkonsentitan proceduron en VP:ALI. Por eviti miskomprenojn: Ne, mi ne donas konsenton ke vi alinomigu sen la propra (eble burokratia) proceduro. - Afable kaj sincere vin salutas Moldur (diskuto) 21:30, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton, Moldur! Se vi prave diris, nur administranto bonorde alinomigi tion, ĉu ne? Sed vi kaj Robin van der Vliet ankaŭ movis pluraj paĝon sen diskuto, do tio signifas ke ĉu ne kapablas reviziantoj alinomigi artikolon? Vi diris ke "Ĉu "regulo" aŭ "gvidlinio", tio ĉiuokaze estas la nun valida, vasta interkonsento inter la vikipedianoj, kaj ĝi ekzistas kun bonaj kialoj." Sed tio estas ne sufiĉa por diri tion kiel regulo.

Sed, bonvolu reveni al temo: Se nur administranto eblas alinomi tion, (laŭ vi deziras) Nur mi necesas simple peti alinomadon al administranto. Kaj vi, Robin van der Vliet sincere kaj forte deziras alinomi laŭ tiu interkonsento, mi konkludos kiel vi deziras. ("rompo", "forbari"... ĉu forgesis vi kial vi partoprenis en tiu diskuto, ĉu ne?)
Do teorie kaj principe, laŭ vi deziras, mi petos alinomadon de artikolo al administranto. OK? Do mi atendos alian opinion (aŭ alia opinio) ĝis la planita dato (17-an de januaro). Se vi dezirus plidiskuti pri tio aŭ plilongigi diskuta tempo, bonvolu diru la daton, ĝis kiam vi volas diskuti. Kaj se vi havas alian "solvon", antaŭ akuzi min, bonvolu proponi ĝin.

@Moldur: Ne pri VP:ALI, Ne pri alinomado de aliaj artikoloj, bonvolu opinii pri "Pocdamo". Se vi dezirus diskuti pri alinomada proceduro Bonvolu malfermi diskuton sendenpende. Koncentrigu en diskuto, mi petas.

Saluton, kolegoj. La diskuto atendas alian opinion ĝis la planita dato (17-an de januaro). Post la dato, mi petos al administranto por konkludo de diskuto kaj alinomado de artikolo. Dankon. Flugkapitano (diskuto) 16:45, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi opinias jenon:

  • Mi forte kontraŭas amasan alinomadon de la artikoloj! Vikipedio estas longdaŭra projekto kun siaj tradicioj kaj historio. Ne eblas arbitre ŝanĝi ilin.
  • Se formon Potsdamo aprobas PIV kaj reala lingvouzo, mi ne vidas kialojn eksperimenti en la enciklopedio, kiu spegulas la jaman lingvouzon, ne tiun elpensitan. Tiel funkcias ĉiuj enciklopedioj, do la esperanto-vikio ne estu stranga escepto.
  • Marĝena sed grava rimarko: iuj diskutantoj devas altigi sian lingvonivelon, ĉar ne decas diskuti pri lingvaj aferoj en enciklopedia forumo kaj dume fari komencantajn erarojn en ĉiu frazo.--RG72 (diskuto) 06:20, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, RG72! Eble mi pensas ke vi interese vidis tiun diskuton, tamen kial vi ne partoprenis? Se vi(RG72) volas decidi pri tiu diskuto, nun estas propra tempo por decido, ĉu ne? Flugkapitano (diskuto) 08:37, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi forte aprobas la ĵusan komenton de RG72, kiu resumas la diraĵojn ankaŭ de Dominik kaj Moldur, ke "se formon Potsdamo aprobas PIV kaj reala lingvouzo, ne videblas kialoj eksperimenti en la enciklopedio, kiu spegulas la jaman lingvouzon, ne tiun elpensitan". Aparte substrekendas la reala lingvouzo: ekde pli ol 100 jaroj ekzistas presitaj dokumentoj en Esperanto pri "Potsdamo", longe longe antaŭ ol ekaperis la unua ideo de la vikipedia projekto. Estas iuj kazoj en kiuj eblus dubi pri esperantigo per "ts" aŭ "c" - se la origina vorto estas nelatinlitera, eblus dubi eĉ pli: ekzemplo estas la japana urbo de la IJK 1965, kiu en paperaj esperantaj dokumentoj nomatas Ocu (kun "c", japane 大津市), kvankam en la Hepburn-transskribo estas Ōtsu-shi (ts) kaj en la Kunrejn-transskribo Ôtu-si (ts), kaj laŭ la vikipedia artikolo la urbo en Esperanto estas "foje ankaŭ latinliterigita Otsu". Tie la reala lingvouzo decidis pri Ocu. Bone. Pri Potsdamo simple estas aliel. ThomasPusch (diskuto) 09:21, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Nun voĉo "kontraŭ" ricevis pli ol 5 voĉoj (Dominik, Kabhi2011, Moldur, RG72, ThomasPusch). Du estas nunaj administrantoj. Do eble tiuj voĉoj estas sufiĉa por nuligi alinomadon el "Potsdamo" al "Pocdamo".
Kiam mi partoprenis en tiu diskuto, originale mi deziris vidi ĉiun proceduron de alinomado. Tamen, disturbo, akuzo, insulto... eĉ nun Robin provokas redaktomiliton kun mi kaj "iu administranto" insultas. Do tio estas sensignifa por daŭrigi diskuti kaj partopreni, ĉar mi ne partoprenas en diskuto por akuziĝi.
Do mi ne pli "eblas" partopreni en tiu diskuto. Mi ne pli intervenos en diskuto: La proponanto Robin van der Vliet kaj du administrantoj partoprenos anstataŭe mi. Ankaŭ mi nuligas mian voĉon, do voĉo "por" ricevos du voĉojn. Restaj aferoj decidiĝos de partoprenantoj, do ne pli disturbu min. Flugkapitano (diskuto) 15:03, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Estimata Flugkapitano! Mi bedaŭras se vi forlasas la diskuton kun malagrablaj sentoj. Laŭ mia kompreno, neniu diskutanto havis malbonan intencon. Neniu estis malĝentila, neniu insultis, provokis aŭ maljuste akuzis. Mi bedaŭras se vi tion perceptis malsame. Pluraj bonvolaj diskutantoj provis klarigi al vi detalojn kiel funkcias Vikipedio, kiujn vi ankoraŭ ne sciis. Bedaŭrinde ne ĉiuj klarigoj atingis sian celon. Okazis miskomprenoj kaj lingvaj malfacilaĵoj. Mi esperas ke vi tamen restos amika kun Vikipedio, kaj daŭrigos pozitive kontribui al ĝi, specife pri aviadaj temoj, kie vi estas pli sperta ol ni aliaj. Sincere salutas Moldur (diskuto) 08:18, 15 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉi tiu diskuto jam stagnas dum monatoj kaj ŝajnas al mi, ke ni ne sukcesas atingi konsenton. Mi ŝatus proponi kompromisan eblon, alinomi la artikolon al la germanlingva formo "Potsdam" kaj mencii ambaŭ esperantigojn en la artikolo. Ĝuste tiun solvon oni ankaŭ uzas por Pittsburgh. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:27, 28 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
Por Por: Bona kompromiso! - Moldur (diskuto) 14:45, 28 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:19, 24 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Reĝa aerarmeoReĝa Aerarmeo

Flugkapitano unue alinomis la artikolon per simpla kopiado de la artikolo. Tio estas kontraŭ reguloj pri aŭtorrajtoj, kaj jam okazis redaktomilito por malfari tiun agon. Administranto bonvolu rimarki tion dum la titoloŝanĝo, ĉar nun eble indas kunigi la historiojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:29, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Aktivaj (de 2018)

Usonaj ministroj kaj ministerioj ktp.

Mi proponas alinomi usonajn ministrojn, ministeriojn ktp. el la nunaj anglecaj, sed esperante malĝustaj nomoj al pli normala Esperanto, ekz-e:

kaj ĝenerale:

  • "Usona Sekretario de ..." -> "Usona ministro pri ..."
  • "Usona Departmento de ..." -> "Usona ministerio pri ..."
  • ktp.

Mi povus facile fari tion mem, sed unue mi volas certigi ĉu ekzistas ĝenerala interkonsento por tia alinomado. - Sincere, Moldur (diskuto) 07:10, 15 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Por Por: --ThomasPusch (diskuto) 19:57, 14 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: - Mi atentigas ke la 21-an de decembro 2017 Uzanto:Flugkapitano jam movis paĝon Usona ministro pri eksteraj rilatoj al Usona Sekretario de Ŝtato ("Alinomis laŭ oficiala nomo"). Fakte germana vikipedio kaj kelkaj nordaj vikipedio preferas traduki la ideon (ekzemple: germane Aussenminister), male la latinidaj vikipedioj tradukas la individuajn vortojn (ekzemple: france sécretaire d'état, itale segretario di stato, hispane secretario de estado), kaj mi kredas ke ankaǔ slavaj lingvoj kaj aliaj tradukas tiel. Esperanto celas grandan kompreneblon, do eble pli taǔgas traduki la ideon ol la precizajn vortojn - sed en tiu okazo mi ne certas.--Rdelre (diskuto) 13:37, 10 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La propono estas troa simpligado de fenomeno historia kaj terminologia. Prefere estas klarigi la diferencojn anstataŭ pretendi ke vaste akceptitaj internaciaj terminoj konstituas ian malĝustan lingvaĵon. Pauchjo (diskuto) 10:25, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Aktivaj (de 2019)

De "Parco" al "roĵanico, sudenico".

Saluton! Mi proponas alinomigi ĉi tiun artikolon: Parco La vorto "parco" ne estas slava, parcoj estas la roluloj de roma mitologio. Slavoj nomas tiajn estulojn "roĵanici" aŭ "sudenici". Esperantaj tradukoj de ĉi tiuj vortoj estos "akuŝulinoj" kaj "destinulinoj".

Bondezirojn, Idolano.

Komento Komento: Fakte, la situacio estas iomete pli komplika, ĉar ne temas specife pri slava mito, sed slava vario de komuna mitaro pri sortofeino(j). Kp. mojroj, parco, fr:brigit, fr:laima, kaj pli ĝenerale en:fates. Ĉi tiu tute ne estas mia fako, sed bonan sorton al kontribuontoj! Pauchjo (diskuto) 10:04, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders ➝ Wiel Manders

Saluton! Mi havas demandon pri voknomoj — aŭ pli ĝenerale pri la nomoj de biografiaj artikoloj. Multaj homoj menciitaj en la Enciklopedio de Esperanto havas paĝojn en Vikipedio sub iliaj tutaj nomoj. Ekzemploj estas Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders kaj Gijsbertus Johannes Degenkamp. Aliaj homoj troviĝas per nur iliaj inicialoj, ekzemple J. R. G. Isbrücker. Tiun lastan kazon mi komprenas, ĉar Jan Isbrücker verkis librojn sub tiuj inicialoj, sed ankaŭ Degenkamp eldonis siajn librojn sub G. J. Degenkamp, do la nuna situacio ne estas regula aŭ logika.

La plejmulto de homoj en Vikipedio tamen troviĝas per iliaj voknomoj. Esperantistaj ekzemploj estas Humphrey Tonkin, Hilda Dresen, Teodor Jung, Vladimir Varankin, Ernest Drezen kaj Evža Faulhaber-Čiškovská.

Cetere ankaŭ ekzistas homoj kies paĝo ne konformas al iu kategorio, kiel Julia C. Isbrücker. Kial ne Julia Isbrücker aŭ J. C. Isbrücker?

Mia demando estas ĉu ni ne bezonas regulon por tiu ĉi afero? En tiu kazo mi voĉdonos por voknomoj. Tio estas plej persona ol inicialoj, kaj ekzemple Manders simple ne estis konata kiel "Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders"; nek skribe nek inter amikoj. —Warddekock 18:24, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Estas bona ideo ke la artikolnomo estu tiu nomformo per kiu la homo plej kutime estas nomata. Ekz-e por verkistoj, se ili kutime estas publikigitaj per nomo kun inicialoj, tiam tio ankaŭ estu la artikolnomo. Oni ne uzu la plenan oficialan nomon por artikoltitolo se tiu ne ankaŭ estas ĝenerale uzata por tiu homo. Jen mia opinio. - Ĉiuokaze, oni ĉiam ankaŭ metu alidirektilojn el la alternativaj nomformoj al la ĉefa. - Amike, Moldur (diskuto) 20:06, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas ke ni sampensas! La nura komento, kiun mi havas, estas ke ni vikipediistoj devu bone formuli kiam oni estas verkisto. Tio eble ŝajnas logika, sed tio ne estas tute simpla. Ekzemple J. R. G. Isbrücker kaj G. J. Degenkamp verkis librojn, sed verŝajne ili estis plej konataj en iliaj propraj tempoj kiel organizantoj en iliaj Esperanto-movadoj. La unua kiel samideano Jan Isbrücker en la neŭralaj rondoj kaj la dua kiel kamarado Gijs Degenkamp en la laboristaj rondoj. Mi demandas: kiu rolo estu ĉefe agnoskita kaj kiun rolon ni bagateligu! Kore, Warddekock 10:56, 25 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Provincoj de Pollando

Mi proponas alinomi nomojn de provincoj el skribsistemo <Granda malgranda> al <Granda Granda> ĉar tiel rekomendas ekz. Plena Analiza Gramatiko (kvina eldono) en § 39 rimarko 1. Mi diras pri Provincoj de Pollando: Malsuprasilezia provinco -> Malsuprasilezia Provinco Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:34, 22 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu tio vere estas nepra afero? Ja tiukaze ni devoc alinomi ĉiujn artikolojn kaj kategoriojn, kiuj temas pri administraj unuoj de ĉiuj landoj. Kaj mi neniam vidis ke ekzemple rusiaj esperantistoj uzus tian sistemon. Moskva provinco abundas, Moskva Provinco ne renkonteblas.RG72 (diskuto) 16:07, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi jes, kankam mi komprenas ke la tasko ne facilas. Kaj mi komprenas ke mankas fortojn realigi tion, tamen en la novaj tekstoj uzu ni jam ĝustan formon. La referencoj rekomendas ĝin klare do estu laŭ la principoj de la gramatiko. Mi pensas ke oni devas korekti Vikipedio:Titoloj de artikoloj por ke ĝi estu ĝusta. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:34, 16 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Fandom => Fanaro

Mi proponas alinomi Fandom al Ŝatantaro sekvante la jaman vikipedian lingvouzon.RG72 (diskuto) 07:35, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu ekzistas esperantlingvaj referencoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:24, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi trovis eĉ ne unu kazon de la uzado de fandom; en esperanto-tekstoj.RG72 (diskuto) 16:05, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi proponas alinomi fandom al fanaro, pro la fakto, ke la termino fano ekzistas kaj en NPIV kaj en ReVo; fanaro sekvas la vikipedian lingvouzon sen krei novan neologismon; ŝajnas, ke la termino fandom estus pli internacie trovebla en aliaj vikipediaj, malgraŭ ke mi ne konis ĝin en mia propra gepatra lingvo. DidCORN (diskuto) 19:37, 12 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

S=Ĉu ne estus pli logike uzi Ŝatantaro? Jam ekzistas Kategorio:Ŝatantaroj.RG72 (diskuto) 04:50, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
ReVo  ŝati en ReVo evoluis: En la tradicia lingvouzo (tiu de Zamenhof kaj PIV) „ŝati“ indikas pli altan estimon ol „ami“; sed en la reala lingvo moderna la situacio estas inversa: „ŝati“ sence proksimas al „plaĉi“ (sed kun alia regado), estas la kialo el kiu originis la nova vorto fano.Ofte la kategorioj estas eraremaj, ne estas pro tio, ke kategorio ekzistas ke estas bona uzo de la termino. Mi plurfoje petis, ke oni ŝanĝu la titolon de iu kategorio. Ĉi tie Kategorio:Ŝatantaroj tamen taŭgus, ĉar ĝi respondas al la pli ĝenerala senco "aprezado". DidCORN (diskuto) 13:21, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu ne eblas simpla esperantigo al «Fandomo»? Rigardeto en alilingvajn Vikipediojn montras, ke ĉi tiu anglaĵo jam multe disvastiĝis. Do ni povus sentime estigi neologismon laŭ la 15-a regulo. Se tio ne taŭgas, mia prefero restus kun «fanaro» anstataŭ «ŝatanaro»: ĉar «ŝatano» miaintuicie ne transdonas la nuancojn implicitajn de «fano». Ĉiuokaze, la nuna neesperantigita nomo estas forigenda. Aŭdrea 23:43, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ŝajne, «fanaro» estas taŭga traduko. «Fandomo» ja estas egale taŭga formo. Povas esti ke «fanaro» havas pli vastan sencon, sed eĉ koncepton kia Fanklubo ne ampleksas «fanaro», ĉi tial estas necese korekti ĉu aŭ ne «fanaro» estas plena sinonimo kun «fandomo». La propono «ŝatantaro» estas simpla skizo kiu ne ĝuste priskribas la ĉi-koncernan nocion.

Se oni trovas konflikton inter la termino «fanaro» kaj alia(j) simila(j) koncepto(j), oni tiam do prefere uzu la pli internacian formon, t.e. «fandomo»; se ne, «fanaro» sin prezentas taŭga. Pauchjo (diskuto) 12:19, 13 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: La vorton "fandomo" mi ne konas, nek legis iam ie, pri la senco priskribata en la artikolo. Krome ĝi estas misanalizebla kiel "fan-domo", kvankam tutcerte ne temas pri speco de domo. Do, prefere ni uzu la pli senprobleme kompreneblan vorton "fanaro". Mi ĵus trovis la vorton en germana listo pri A de reta vortaro, ĉe la tiea kapvorto "Anhängerschaft". Krome "Fandom" un estas eĉ nomo de retpaĝo, kiu antaŭe nomiĝis "Wikia". --Tlustulimu (diskuto) 13:06, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 10:06, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Germaniaj radiostacioj

Mi proponas revenigi ĝin al la origina nomo Germanaj radiostacioj kiel pli kongrua al la ĝenerala kategoria sistemo.RG72 (diskuto) 07:47, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ne tute certas, ĉu iu sistemo de nomado estas universale uzata ĉi tie. Rigardu, ekzemple: Kategorio:Radiostacioj laŭ landoj, kie troviĝas adjektivoj devenigitaj kaj de la popolnomo, kaj de la nacinomo («ĉinaj», «francaj», sed «bulgariaj», «rusiaj»). Kiel parolanto de la rusa, mi trovus pli logika uzi popolnomajn adjektivojn nur kiam temas rekte pri la popolo aŭ kulturo, kaj nacinomajn kiam temas pli proksime pri la nacio. Sed eble mi ne konscias nuancojn. Alia opcio estas eviti adjektivon, kiel oni jam faris ĉe Kategorio:Radiostacioj en Rumanio (tamen tia uzo ŝajne estas marĝena). Aŭdrea 23:28, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi pensas ke la versio de Rumanio estas ideala solvo. Sed alinomi tiom da artikoloj estas laboro plej taŭga por roboto. RG72 (diskuto) 07:46, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

"Klefo" estu "kleo" laŭ la PIV

Por Por: --2606:A000:1313:8275:C199:EF4A:E6EF:FE6D 13:22, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

"Klefo" estu "kleo" laŭ la PIV. —La komenton aldonis, sen subskribo, 46.132.31.147 (diskuto • kontribuoj) 10:06, 15 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: DidCORN (diskuto) 18:24, 19 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 09:42, 23 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ambaŭ formoj estas en PIV. Ĉi tiu artikolo uzas la titolon "klefo" jam dum pli ol 10 jaroj. Mi ne vidas bonan kialon por alinomi la artikolon, krom se iu povas sukcese pruvi, ke la vorto "kleo" pli oftas ol "klefo" en la efektiva lingvouzado de Esperanto. Mi kontrolis per Google, kaj ŝajne la vorto "klefo" pli oftas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:33, 23 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La termino klefo estas malutila kaj malnecesa neologismo, kiam ekzistas de pli ol 55 jaroj la vorto kleo en PIV (en mia eldono de 1964, paĝo 233) kaj evidente en NPIV. DidCORN (diskuto) 12:48, 27 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Tute ne gravas, ĉu vi konsideras vorton "malutila" aŭ "malnecesa". Ni sekvu la efektivan lingvo-uzadon. Se la esperantistoj pli ofte uzas certan vorton, ni uzu tiun vorton kiel ĉeftitolon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:58, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Ne estas mia persona sento por forlasi tian neologismon kiam ĝi estas nek utila nek necesa, estas el LA fundamenta principo difinita de nia moŝta iniciatoro de Esperanto, L.L. Zamenhof li mem. Tielmaniere se pri ĉiu vorto oni enmetas en Vikipedion kaj Esperantajn vortarojn la du aŭ tri terminojn uzatajn por la sama signifo, la ĉefa avantaĝo de Esperanto havi maldikan vortaron estos kaduka, kaj la Esperanta vortaro iĝos plurfoje pli dika ol vortaroj de aliaj lingvoj. DidCORN (diskuto) 12:11, 10 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Bertilo konsideras la vorton "kleo" evitinda. Mi nun pli forte preferas la formon "klefo". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:58, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La terminaro de Bertilo Wennergren bedaŭrinde ne mencias kial kleo estas evitinda vorto, sed mi supozas, ke li havis bonan kialon nomi ĝin evitinda. --LoMo600 (diskuto) 19:12, 28 jul. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: --141.136.137.207 10:31, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: pro du kialoj:
  • Unue: La formo «klefo», kun konsonanto, pli fidele konservas la devenon de la latina clavis kaj de la latinidaj lingvoj, nome: clef (angle kaj france); chiave (itale); clave (hispane). Do, oni povas tutrajte argumenti, ke «klefo» pli konformas al la 15-a regulo de la Fundamento, ol «kleo».
  • Due: Responde al la ĉi-supra komento de Uzanto:DidCORN pri neologismo, mi respekte notas, ke la formo «klefo» aperas en anglo-esperanta vortaro de la 1908-a jaro (!) fare de Joseph Rhodes (alirebla jene). Do ne estas konvinkanta la argumento, ke «klefo» estas neologismo.
Elkore, Aŭdrea 01:10, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se mi bone komprenas kleo estus neologismo kaj ne klefo; tamen ankoraǔ en NPIV la difino estas donata pri kleo, dum klefo estas nur konsiderata kiel kromvorto (klefo = kleo). Eble la du terminoj originis de la konfuzo inter la du anglaj terminoj pri muziko clef kaj key (esperante tonalo). DidCORN (diskuto) 09:16, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi redonas ĉitie la argumento de la aǔtoro, kiu originis tiun diskuton: "Guglo: "kleo"+"kaj"+"la"=Proksimume 23 300 rezultoj, "klefo"+"kaj"+"la"=Proksimume 1 390 rezultoj. La PIV preferas la formon "kleo", la formo "kleo" estas KLARE la plej uzata. Ni ne kreu novan vikipedian dialekton. --46.132.31.147 18:22, 30 jun. 2019 (UTC)". Sed Robin skribis la tutan kontraǔan argumenton. Kiu povos doni al ni la bonan kvanton pri la uzo de ĉiu vorto (espereble kun la bono signifo, se estas du terminoj pri finfine du malsamaj muzikaj nocioj)? DidCORN (diskuto) 10:24, 12 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi kredas ke oni ne tuj akceptu laŭaspekte la kvanton da Guglo-trafoj kiel objektivan mezurilon de uzado. Serĉante la tekston "kleo"+"kaj"+"la" oni trovas, ke multmultaj rezultoj por «kleo» fakte rilatas al aliaj, nemuzikaj temoj. Jen kelkaj ekzemploj, kiujn mi facile trovis: propra nomo Kleo; mallongigo KLEO; fuŝiĝintaj transskriboj celantaj al «nukleo», interalie. Kaj koncerne al eĉ la ĝustaj laŭtemaj trafoj: multaj povas esti nur kopioj («speguloj») de la unusama fonto, do nuligante la supozitan pligrandnombrecon. Mallongigite: Oftecon Guglo-trafoj ne nepre egalas.
Ĉi tiel mi ne volas kategorie argumenti kontraŭ «kleo», sed nur montri, kiaj estas la problemoj. Miaj du antaŭaj ĉi-supre kialoj, kune kun la malrekomendo de Bertilow kontraŭ «kleo», min ankoraŭ klinas al «klefo».
Afable via, Aŭdrea 23:09, 13 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Osteologia (diskuto) 19:19, 27 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Tlustulimu (diskuto) 13:08, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --109.240.194.60 13:27, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Por kle/o:

  • a. La PIV havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • b. Vollstandiges Wörterbuch Esperanto-deutch de KRAUSE havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • c. English-Esperanto-English Dictionary (2010) de WELLS havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed donas nur ”kleon” kiel traduko.
  • ĉ. La Granda vortaro esperanta-kroata havas havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • d. La Ezperantó-magyar szótar havas havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • e. Diccionario Amika, Español-Esperanto havas nur ”kleon”, ”klefon” ĝi ne havas.
  • f. 新撰エス和辭典~Nova vortaro Esperanto-Japana havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • g. La du finnaj poŝvortaroj nur kleon havas.
  • ĝ. La interreta uzo:

Laŭ kukolo:

kleo: Proksimume 169 000 rezultoj (0,38 sekundoj) https://www.google.be/search?q=kleojn+OR+kleoj+OR+kleon+OR+kleo+kiu&hl=eo&tbs=&plusoj=999

klefo: Proksimume 4 870 rezultoj (0,60 sekundoj) https://www.google.be/search?q=klefojn+OR+klefoj+OR+klefon+OR+klefo+kiu&hl=eo&tbs=&plusoj=999

Laŭ (Esperantlingva) Guglo:

"kleo"+"kaj"+"la"+"estas": Proksimume 5 580 rezultoj (0,38 sekundoj) "klefo"+"kaj"+"la"+"estas": Proksimume 1 710 rezultoj (0,49 sekundoj)

  • h. Esperanto-Dansk Ordbog nur kleon havas.
  • ĥ. Есперанто–български джобен речник~Esperanto–bulgara poŝvortaro nur kleon havas.
  • i. Esperanto–lietuvių ir lietuvių–esperanto kalbų žodynas nur kleon havas.
  • j. Dictionnaire Espéranto-Français (1957, 1976) de Gaston Waringhien havas kleon kaj klefon, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • ĵ. Praktika Esperanto–Ĉina Vortaro kompilita de Cho Chao-ming havas nur kleon.
  • k. 에스페란토–한국어 대사전~Granda Vortaro Esperanto–Korea havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • l. Hugh Martin – Esperanto-íslensk orðabók – Esperanta-Islanda Vortaro havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • m. Nederlands–Esperanto–Nederlands havas kleon kaj klefon, sed preferas kleon kaj donas nur kleon kiel tradukaĵo en la nederlanda parto.
  • n. Esperanta-rusa vortaro de Bokarev havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • o. Granda Esperanta-ukraina vortaro de Volodimir Pacjurko havas ”kleon” kaj ”klefon”, sed alidirektas al kleo de klefo (preferas kleon).
  • p. La Simpla Vortaro havas nur “kleon”.

Por klef/o:

  • a. エスペラント日本語辞典~Esperanto–Japana Vortaro havas ”kleon” kaj ”klefon” sed ĝi preferas ”klefon”.
  • b. Vikipedio en Esperanto uzas ”klefon” kiel la ĉefa vorto kaj en la titolo. Iuj homoj provis ĝin ŝanĝi, sed ŝajnas ke vikipediistoj pensas ke la vorto ”klefo” estas absolute kaj klare la plej uzata formo kaj la plej taŭga nomo.
  • c. ReVo notas ke oni uzas la vorton “klefo” en Vikipedio.
  • ĉ. Bertilo preferas ”klefon” kaj diras ke “kleo” estas evitinda esprimo.
  • d. English Esperanto Dictionary (1908) de Joseph Rhodes havas nur “klefon”, ĝi ne havas “kleon”.

Do klare, Vikipedio uzu kleon en la titolo kaj kiel la ĉefa esprimo.

--109.240.194.60 13:27, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --109.240.8.84 18:33, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --68.199.175.153 20:28, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --68.199.175.153 20:35, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --141.136.137.207 10:34, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --82.9.76.67 10:48, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --
Por Por: -- --195.237.90.72 10:03, 4 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --195.237.90.72 10:10, 4 feb. 2020 (UTC) Nature oni sekvu la fontverkojn, oni uzu la plej ofte uzatan nomon. Multe da vortaroj ne ecx havas "klefon". Ni uzu kleon![Respondi]
Por Por: --194.157.230.107 10:25, 4 feb. 2020 (UTC) Temas pri tutklara afero. Kleo estas la preferata formo, gxin la vortaroj rekomendas, gxi estas la plej uzata formo. Kial ni ecx diskutas pri cxi tiu afero?[Respondi]
Por Por: -- --217.152.116.140 11:56, 4 feb. 2020 (UTC) Karaj sekvantoj de la klefisma religia ideologio: EĈ UNU unulingva (esperantlingva) vortaro sufiĉas! Montru al mi EĈ UNU unulingvan (esperantlingvan) vortaron kiu diras ke homoj "klefon" uzu. Tiuj vortaroj ne ekzistas, temas pri via fantazio. Ĉiuj unulingvaj, esperantlingvaj vortaroj kiuj vorton pri ĉi tiu afero havas rekomendas kleon. Ne ekzistas unulingvaj esperantlingvaj vortaroj kiuj "klefon" rekomendas. Pensu pri tio. Klare vi nur volas dialektigi Esperanton. FORTEGE por KLEO.[Respondi]
Komento Komento: Oni nur rajtas unufoje voĉdoni, kaj nur per konto, kiu havas uzantpaĝon kaj pli ol 40 redaktojn. Ĉi tiu subita inundo de IP-adresaj voĉdonoj ŝajnas al mi kiel evidentaj vandalismo kaj uzado de gantopupo. Ĉi tio estas kompreneble malpermesita en Vikipedio. Anonima uzanto ne rajtas voĉdoni laŭ niaj reguloj. Mi petas, ke administranto zorgeme kontrolu, kio okazis. Eble bonas nun simple atendi: mi aŭdis, ke iu sendis demandon al la Akademio de Esperanto pri tio, kiu formo estas preferinda. Eble indas atendi la respondon, kiu estos publikigita ĉi tie kaj decidi surbaze de ĝi poste. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:48, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pluraj voĉdonoj fare de anonimuloj, kiuj faris neniun alian redakton ekster tiu ĉi diskuto (aŭ vandalis) estas sufiĉe suspektinda afero. Nuntempe nur administrantoj povas alinomi artikolon al Kleo, do eĉ ne indas ŝlosi la titolon. Kiel Robin atentigis, decido de la Akademio povas veni relative baldaŭ, do mi konsentas iom atendi por ĝi. --KuboF Hromoslav (diskuto) 10:46, 19 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Fakverkoj

En Kategorio:Fakaj verkoj en Esperanto ekzistas dekoj da artikoloj kun nomoj kiel:

Mi opinias tiajn nomojn maltaŭgaj, ja fakte temas pri listoj, do mi proponas alinomi ilin ekzemple al Listo de fakverkoj en Esperanto pri biologioListo de Esperanto-fakverkoj pri biologio.RG72 (diskuto) 06:18, 16 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi mem estis unu el tiuj, kiuj aldonis artikolon al tiu kategorio! Laŭ la stilo ili plej similas liston ol artikolo, ĉefa gvido/postulo estas aldoni UDK klasifon, ne havas referencojn, kaj enhavas malmultajn internajn ligilojn. Problemo estus ŝanĝi/modifi preskaŭ 60 artikolojn! JabieroKubo (diskuto) 07:51, 16 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Tio facile fareblas per roboto. Necesas nur elekti ĝustajn nomojn. @LiMr: ĉu vi havas ideojn?RG72 (diskuto) 09:06, 16 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Maria Kristina Burbono -> Maria Kristina de Burbono

Analogie al aliaj Burbonoj, ekz-e Karlo Maria Isidro de Burbono kaj Izabela de Burbono, ktp. Dankon! - Moldur (diskuto) 21:02, 21 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: DidCORN (diskuto) 12:01, 26 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Evidente mi, kiu proponis, ankaŭ poras. (Mi provis fari tion mem, sed mi ne havas la rajtojn.) - Moldur (diskuto) 14:54, 27 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: LoMo600 (diskuto) 19:11, 28 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Tiu "de" ne estas la esperantlingva "de", sed kopio de la hispanlingva "de" uzita arkaike por familinomoj, kun signifo de la familio Burbona. En nuna hispana lingvo kunekzistas ekzemple familinomo "del Valle" kun simple "Valle". Ili estas sinonimaj, sed oni plutenas la iaman manieron. Resume, la diskuto ne meritas la penon: ambaŭ manieroj ĝustas, sed vere malsimilo en diversaj familianoj iom ĝenas. Mi supozas, ke io tia rilatas al "van" kaj "von" ktp.--kani (diskuto) 16:00, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Renomado de la kategorio "Slavaj demonoj"

Saluton, karaj kolegoj! Mi proponas renomi la kategorio "Slavaj demonoj" al "Slavaj spiritoj". Ŝajnas al mi ke "demono" ne estas korekta termino. En la vortaro estas skribita: "1. Dajmono, kiu ne estas bona anĝelo: en la kristana mitologio la demonoj estas kaj la ribelintaj anĝeloj, kaj la paganaj eksdioj, precipe la egiptaj, kun bestaj kapoj, aŭ kaprokruraj, kiel la greka Pajno. 2. (figure) Homo, havanta tre malican karakteron."

La termino "demono" implicas negativa senco, sed la termino "spirito" ŝajnas al mi neŭtrala.

Idolano (diskuto) 12:38, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu ni havas iu fonton en Esperanto pri la temo? Tiel ni povus precize citi jam uzatan vorton.
Sed via pravigo sonas bone. Tiu estuloj povas agi kaj malbone kaj bone, do "demono" (kiu agas nur malbone) ne tre taŭgas. Sed supozeble ankaŭ "dajmono" taŭgus. --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:28, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi celis la citaĵo supre? Tio ĉi estis Reta Vortaro: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/demon.html#demon.0o.diablo Kaj rilate al la termino "dajmono", en Reta Vortaro estas skribita "ofte malbona sed iam favora". (http://www.reta-vortaro.de/revo/) Do, la negativa senco konserviğas. Krome, laǔ mia vidpunkto la termino "dajmono" asociiğas kun helena mitologio kaj "genio / ğenio" - kun roma. Idolano (diskuto) 06:04, 27 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Spirito estas konvena formo. RG72 (diskuto) 05:48, 31 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Tamen mi ĵus rimarkis, ke en la rusa Vikipedio (kaj ĉiuj aliaj) tiu kategorio estas destinita nur por malicaj spiritoj, dum por tiuj bonaj (ekzemple hejmaj) ekzistas apartaj kategorioj. Do eble ni lasu la kategorion kiel ĝi estas aŭ alinomu al Slavaj malicaj spiritoj por distingi ilin de aliaj. RG72 (diskuto) 07:49, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]


Kontraŭfaŝismo → Antifaŝismo

Pluraj artikoloj jam cedis al «anti-» anstataŭ «kontraŭ-» kiel prifikso koncerne sendispute internaciajn formojn. Ĉi tiu ankaŭ inkludas inter tiuj, specife konsiderante ke jam ekzistas paĝoj kiaj antiusonismo, antikomunismo, Antifaŝismulo de la Jaro, k.c..

Komento Komento: Ekzistas kelkaj aliaj artikoloj misaj. Oni kompetenta devas zorgi pri artikoloj, ĉu ili havu aŭ «kontraŭ-» aŭ «anti-» kiel prefikso.

«kontraŭ-» estas ĝuste uzita, ekzemple ĉe kontraŭkoncipo kaj kontraŭkulturo.

Tamen, artikoloj kiaj kontraŭimperiismo, kontraŭheroo, kaj kontraŭatomenergia movado en ĝusta lingvaĵo uzus la prefikson «anti-» Pauchjo (diskuto) 18:55, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Oni povas uzi "anti-" en tiuj vortoj, sed oni ankaŭ povas tute bone uzi "kontraŭ-" en ĝusta lingvaĵo. Ne estas iu neceso ŝanĝi la nun uzatajn formojn, ili neniel estas "misaj". - Moldur (diskuto) 20:29, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

@Moldur: «kontaŭ-» kaj «anti-» ne estas sinonimaj. En neformala situacio, oni povas senkritike miksi ilin; sed indiferente uzi unu radikon anstataŭ alian pro propra gusto –precipe en enciklopedio– ja estas mise.

Diri «kontraŭfaŝismo» estas precize sed ne ekzakte. Diri «antifaŝimo» estas kaj precize kaj ekzakte. Kp. Ekzakteco kaj precizeco. Pauchjo (diskuto) 21:00, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi havas fonton por tio? Mi neniam aŭdis tion. Laŭ mia lingvokompreno ili estas sinonimaj. - Moldur (diskuto) 05:13, 13 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En Esperanto ekzistas nur diletantaj aŭ unuopulaj opinioj. Tamen, bonvolu konsulti iun ajn profesian fonton. Preskaŭ ĉiu ajn lingvo kiu havas la samajn etimojn traktas la distingon. (Kp. ke «antaŭ-» kaj «pre-» estas plene sinonimaj. Eble tiu fakto provokas heziton ĉe heleno-latinaj etimoj...?) Pauchjo (diskuto) 09:02, 13 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Kaj ne forte anti.--kani (diskuto) 15:53, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
@Kani: contra- (Del lat. contra-) 1. pref. Significa 'contrario'. Contrainsurgencia, contranatural, contraargumentar. anti- (Del gr. ἀντι- anti-) 1. pref. Significa 'opuesto' o 'con propiedades contrarias'. Anticristo, antipútrido. Efektive, ci estas kontraŭ sed ne anti la propono; sed ci certe estas antifascista y no contrafascista.Pauchjo (diskuto) 17:14, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Esperanto estas unu lingvo kaj la hispana estas tute alia.--kani (diskuto) 17:42, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Diferencaj lingvoj kun ĉi-temaj kognatoj. Same ĉe ĉiuj lingvoj kun la samaj etimoj. Esoterismo strangas ĉe «internacia» lingvo.Pauchjo (diskuto) 18:02, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tamen en NPIV, jam ekzistas la vorto "antifaŝisto" (Vd en http://vortaro.net#anti- ). DidCORN (diskuto) 16:17, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Femicido => Feminicido

Ja internacia vorto, sed laŭ PIV, ĝi pli kohere formiĝus el «femin/o» kaj «-icid/». Kp. (fr.) féminicide, (es.) feminicidio (it.) femminicidio, kc. Pauchjo (diskuto) 23:17, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Osteologia (diskuto) 15:19, 17 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ĉi tiu formo jam estas efektive uzata, kaj ĝi ankaŭ estas internacia. Komparu la anglan femicide, la francan fémicide, la hispanan femicidio, la germanan Femizid, la rusan фемицид (femicid), la indonezian femisida, la japanan フェミサイド (femisaido), la kartvelan ფემიციდი (femicidi), ktp. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:48, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: mi ne povas atesti pri la aliaj lingvoj, sed almenaŭ la formoj franca k hispana kiujn vi menciis estas simplaj pruntoj el la angla, kiuj mem estas alternativaj formoj –– ne la ĉefaj. Konsultu mem la tiukoncernajn vikipediajn paĝojn (aŭ, prefere, paperan vortaron ĉe via biblioteko). Mi ne ekzakte komprenas kial, laŭ vi, la angla varianto devas atuti, specife ĉar ili ĉiuj havas la samajn etimojn, al kiuj egale disponas esperanto.... Pauchjo (diskuto) 14:08, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: La afikso «-icid-» signifas "mortigi vivulojn". La radiko fem/o ne ekzistas kaj do rilatas al neniu vivulo, dum la radiko "femin/o" aperas en NPIV pri virino, kaj precize rilatas al la temo de l'atikolo. Respektu ni la regulojn de nia bela lingvo, kaj ne inventi neologismojn stulte kopitajn de aliaj lingvoj! Al Robin: en la franca la pli uzata termino estas feminicide, samekiel feminicidio en la hispana kaj itala lingvoj. DidCORN (diskuto) 09:51, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tuj vidas, ke Kani alinomis li mem sen eniri en nia diskutpaĝon al virinmurdo sen mencii la alternativan terminon feminicido, do sen respekti la regulojn de Vikipedio, laŭ kiu antaŭ alinomi artikolon oni devas lasi sufiĉe da tempo en la diskutpaĝoj. Kio povas aperi evidente por si mem povas, ne esti akceptebla al la komunumo. DidCORN (diskuto) 10:01, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas interesa punkto. Multaj latinidaj lingvoj uzas formojn de 'feminicido', sed ĝermanaj lingvoj uzas virin+murdon (komparu al 'vrouwenmoord' kaj 'Frauenmord'). Laŭ mi 'virinmurdo', 'vrouwenmoord' kaj 'Frauenmord' estas iome nespecifaj, ĉar ili laŭvorte ankaŭ povus signifi la simplan murdon de unu virino. Feminicido (aŭ femicido) pli bone kaptas la koncepton pri mizogina murdo. Warddekock 12:07, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]


Virinmurdo => Feminicido

Sekvante la antaŭan diskuton, kaj pro la fakto ke la tuj nova termino virinmurdo ne ankoraŭ neniam pridiskutitas. DidCORN (diskuto) 10:53, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Mi pardonpetas, ke mi miskomprenis ke la diskutpaĝo de la artikolo estas la loko de la diskuto ankaŭ pri la alinomigo: se vi iom rigardas, vi vidos, ke la redakto de la averto estas iomete ambigua. Tie mi vidis neniun diskuton kaj pro tio mi agis, nekonscia, ke la diskuto estas aliloke. Nu, mi vidas, ke la propono Virinmurdo estas konsiderata neologismo, dum Feminicido estas konsiderata internacia vorto kaj konforme al radiko "femin/o" sed fakte la internacieco rilatas al la angla femicide, do radiko fem/ kaj ne femin/ kvankam tiu lasta estas pli ofta en la diversaj vikioj pro majoritato de latinidaj lingoj en tiu koncepto; ĝuste la nuna titolo estas Femicido, do nek konforma al NPIV nek la plej uzata inter la diversaj lingvoj kiuj estus Feminicido. Do, por eviti tiun diskuton mi proponis la absolute komprenatan Virinmurdo. Kiel Warddekock ĝuste diras "ankaŭ povus signifi la simplan murdon de unu virino", sed tute same kiel Feminicido (aŭ femicido) kaj pro tio precize li turnas sin al klarigo per koncepto "mizogina murdo". Falte la problemo en la tuta mondo ne estas ke iu simple malamas virinojn kaj pro tio tiu murdas ilin, sed male iu pro ajna tialo deziras murdon de iu preciza virino kaj pro tio murdas ŝin. Ofte ironie, eĉ ĉar tiu "malĝuste kaj maljuste" amas ŝin. Mi bedaŭras, ke mi venis malfrue al tiu debato, sed mi plue proponas la titolon Virinmurdo precize por eviti diskuton inter Feminicido kaj Femicido. La tialo de radiko "femin/o" lamas, ĉar en PIV estas nek /icido nek /cido, ja Cido kun tute alia signifo. Male, kaj virin/ kaj murdo estas tute PIV-aj.--kani (diskuto) 15:43, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Saluton Kani. Jes ŝajnas, ke vi malfruis pri la diskuron. Mi pensis, ke la diskuto estis fermita. Jes ja la sufikso -icid- ekzistas en NPIV, sed kiel sufikso indikanta substancon, kiu mortigas vivulojn; ĉitie tiu, kiu provokas feminicidon, ne estas substanco, sed homo. Tamen pro la unua paragrafo de l'artikolo, kiu vi mem skribis, ĉiuj alternativaj vortoj estas menciitaj kun taŭgaj argumentoj, kaj pro tio nenio pravigas alinomi la titolon elektitan de la pra-aŭtoro, kiu finfine restas femicido (eĉ se tio ne estas mia prefero). DidCORN (diskuto) 15:33, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: AMIKOJ, ATENTU! Estas regulo pri ĉiuj Vikipedioj: "kiam estas duboj pri la titolo de iu artikolo, oni elektu la titolon, kiu estis donata de la verkinto de l'artikolo." Tio jam okazis plurfoje pri artikoloj de tiu ĉi listo de Alinomendaj artikoloj. DidCORN (diskuto) 09:08, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Tiu regulo ne ekzistas. Ĉu vi havas fonton pri la ekzisto de tiu regulo? La oficiala regulo estas, ke oni uzu tiun formon, kiu plej oftas en la lingvouzado. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:19, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi vidis ĝin en la disdutpaĝo de l'artikolo Vjetnamio::::: Mi hazarde malkovris la jenan diskuton kaj tute konsentas kun Arno kaj Narvalo. Laŭ la antaŭe interkonsentita regulo validas la prefero de personoj, kiuj plej kontribuis al artikolo. Thomas Guibal 09:06, 8 Jan. 2012 (UTC). Ĉi-kaze kiam estas konflikto pri iu titolo sen klara majoritato, prefereblas elekti la titolon de la plej kontribuanto (ne necese la unua). DidCORN (diskuto) 22:12, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
La menciita regulo ekzistas,sed ja validas nur por la elekto inter -io kaj -ujo por landnomoj, ne por elekto de artikolnomoj ĝenerale. Tio estis decidita iam en baloto pri landnomoj en Esperanto-Vikipedio. Komparu en Diskuto:Vjetnamio. - Sincere, Moldur (diskuto) 07:06, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Geedzeco --> Edzeco

Seksismo estas kontraŭutila. Edzeco - ligo inter du samvaloraj personoj. Prefikso "ge-" kaŭzas nur ĉagrenon. Taylor 49 (diskuto) 04:51, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Tamen la formo kun la prefikso "ge-" estas la kutime uzata. --Tlustulimu (diskuto) 06:43, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Plej fruaj formoj, laŭ la tekstaro: «La tuta nia edzeco estis neinterrompita dancado.» (1904); kaj «la nenaturaj ĉenoj de la geedzeco.» (1908). Kp. Samseksa edzeco. Estus komplete kontraŭsenca esti «samseksa geedzeco». Pauchjo (diskuto) 08:21, 20 nov. 2019 (UTC) Evidente ĉi tiu problemo jam estis solvita. Pauchjo (diskuto) 19:28, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Jen alia artikolo, kiun Uzanto:Kwamikagami ŝanĝis sendiskute. Mi malfaris tion. Oni decidis, post longa diskuto, nomi tiun artikolon Samseksaj edzeco kaj edzineco... Sed ial tiu persono ŝanĝis tion... Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:39, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La vorto "edzo" bedaŭrinde ne estas genroneŭtrala, do ni devas uzi la prefikson ge-. Mi konscias, ke la genroindika sistemo de Esperanto estas tute fuŝita, sed ne estas nia tasko provi ripari tion. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:39, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: mi estas indiferenta pri genra politiko, kaj por mi ne estas genra demando. Ĉu vi povus disponigi ligilon al tiu diskuto? Mia «por» estis simple bazita sur instinkto kaj zamenhofa uzado: https://tekstaro.com/?s=5dd527cb010ec. Se mi malpravas, mi ŝatas scii kial. Pauchjo (diskuto) 11:59, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: NPIV ankaŭ agnoskas tian uzadon de edzec/o, sed markas ĝin arkaika; vd NPIV edz/ec/o. Osteologia (diskuto) 17:55, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La termino edz/ec/o estas tro facile miskomprenebla (kiel la eco de (viraj) edzoj) kaj ne ordinare gee uzata nuntempe. Ja la reala uzado de la malsimetrio inter (viraj) edzoj kaj edzinoj estas eble bedaŭrinda, sed tio estas la fakta lingva realo en la Esperanto-parolanta komunumo. Se oni tion ne ŝatas, oni aktiviĝu pri tio ekstervikipedie, ĝis tiam kiam tia uzado estiĝas ordinara. Bonvolu vidi la paĝojn Vikipedio:Lingvaĵo (“Vikipedio devas speguli la ordinaran lingvouzon kaj lingvan tradicion”) kaj Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas. Osteologia (diskuto) 17:55, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: DidCORN (diskuto) 21:25, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

malikata acidomalata acido

La artikolo temas pri la organika acido C4H6O5 (IUPAK-e 2-hidroxibutandiata acido). Laŭ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, tiu acido nomiĝu malata acido, kaj ties salo malato, kongrue kun nacilingvaj nomoj (angle malate / malic acid, france malate / acide malique, hispane malato / ácido málico ktp). (Acidoj en Esperanto nomiĝas laŭ siaj saloj: acetata acido, klorida acido ktp. Vd NPIV acetata acido, klorida acido.)

Antaŭe, la nomo "malata acido" malĝuste alidirektiĝis al maleata acido C4H4O4 (angle maleate / maleic acid, france maléate / acide maléique, hispane maleato / ácido maleico, IUPAK-e (2Z)-but-2-endiata acido; vd NPIV maleata acido). Mi korektis tion. Tamen, la artikolo pri malata acido estu ĉe malata acido, ne malikata acido. Tiu nomo ne troviĝas en neniu vortaro (ne en NPIV, nek en Reta Vortaro, ktp); la nomo "malata acido" troviĝas en NPIV (malata acido) kaj en la Germana-Esperanta Vortaro de Krause [11].

Bonvolu vidi la paĝon Diskuto:Malikata acido. Osteologia (diskuto) 08:06, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: sed ja por ŝanĝo La origina nomo de la artikolo estis Pomacido, kiun iu fuŝe ŝanĝis al "Malikata acido". Pomacido (aŭ poma acido) plu restas bona komuna nomo por la acido. Similan nomon uzas multaj Eŭropaj lingvoj kaj ankaŭ la Ĉina kaj Japana. Ne ekzistas kialo elekti alian titolon, kaj la fantazia "malikata acido" estas tuj forigenda. Kompreneble, la scienceca nomo malata acido restu menciita en la artikolo. --Surfo 08:55, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kiel alternativa nomo, "pomata acido" troviĝas en Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (pomata acido) kaj ankaŭ en la vortaro de Krause. En Esperanta Vikipedio (kaj en Esperanta fakliteraturo tradicie), la acidoj nomiĝas laŭ la saloj, pro distingo inter ekz. klorida acido (la acido, kies salo estas la klorido) kaj klorata acido (la acido, kies salo estas la klorato). En ĉi tiu kazo, la problemo pri konfuzo estas grava, ĉar ekzistas tri acidoj nomitaj laŭ la pomo: la malata, maleata, kaj malonata acidoj. Kio estu "pomacido"? Osteologia (diskuto) 19:15, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi scias tion. La rilato al pomo en la nomoj de maleata kaj malonata acidoj estas parte etimologia, parte ĥemia, sed ne rekte rilata al la fruktoj de pomarbo. Pomacido kaj poma acido estas bone konata konsistaĵo de pomoj. Tion montras ankaŭ la fakto, ke nomoj traduke identaj al "pomacido" abundas en la mondaj lingvoj, dum la du aliaj acidoj portas alitipajn nomojn, plej ofte sone similajn al "male-" aŭ "malon-". Via demando "Kio estu "pomacido?" ŝajnas pure retorika parolfiguro, ĉar la respondo estas plene evidenta. (en PIV troviĝas ankaŭ "pomata acido", sed ĝi estas nebona elpensaĵo).
Komunlingva nomo bone taŭgas por acido, kiu nature troveblas en fruktoj kaj estas ankaŭ multe uzata en nutraĵa industrio. Nenio malhelpas, okaze de nepra bezono, paroli pri malata acido aŭ eĉ uzi iun el la komplikaj sistemaj nomoj ĥemiaj aŭ la strukturan formulon. Sed por paroli Esperanton oni ne bezonas unue studi ĥemion.--Surfo 16:30, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Pauchjo (diskuto) 16:50, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: DidCORN (diskuto) 21:49, 6 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Do, karaj, jam temas fini la diskuton. Ĉu ni alinomu la artikolon kaj se jes, do al kiu nomo? RG72 (diskuto) 11:01, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

KulturvarioKultivovario

La titolo grave konfizas kulturon kun kultivo, kio estas tute alia. Mi preferas la terminon "kultivovario" tute kompreneblan de ĉiuj kaj jam troviĝas en NPIV al la konfuzebla termino kultivaro, kiu pensigi al aro da kultivoj kaj ne estas aro. DidCORN (diskuto) 13:29, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Pauchjo (diskuto) 17:49, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 10:34, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 07:33, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La titolo konfuzas nenion. Temas pri kultura speco de planto, kiun kreis la homa kulturo, la kolektiva sciaro kaj kapablaro de la homoj. Tute precipe temas pri terkulturo aŭ ĝardenkulturo (tiujn vortojn bv. serĉi en PIV). Cetere, "kultivovario" estas preskaŭ neniom uzata vorto, ĉu en Vikipedio, ĉu ekster ĝi. Ekuzi ĝin signifus nur disevoluigi la lingvon, kun pliaj, nenecesaj sinonimoj, anstataŭ stabiligi ĝin uzante vortojn jam uzatajn. Se oni bezonas alternativon por "kulturvario", la sola ebla kandidato estas "kultivaro", aparta radiko sed formo ege internacia. Kultivaro restu menciita en la artikolo, kies nomo estu Kulturvario, sed "kultivovario" apenaŭ meritas lokon tie. PIV konfuzas la aferon provante diferencigi la signifojn de "kultivovario" kaj "kultivaro". --Surfo 10:36, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nia problemo originas de konfliktoj inter malsamaj esperantaj vortaroj. Kun sama difino, Speciale flegi vegetaĵojn, bestojn aŭ homojn, per plej favoraj kondiĉoj por ilia korpa evoluo. Dum ReVo proponas la verbon "kulturi", NPIV proponas la verbon "kultivi". Kiu estas sekvenda ? La klasika difino aŭ la nova pro la evoluo de la lingvo ? DidCORN (diskuto) 10:45, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉu devas ni demandi kosilon al la Akademio de Esperanto? DidCORN (diskuto) 16:20, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Papilioj ---> Lepidoptera

Tiuj du artikoloj traktas ekzakte la saman temon. DidCORN (diskuto) 09:58, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 07:31, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sed kiu nomo preferindas? RG72 (diskuto) 07:31, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas konflikto inter du skoloj: pri iu skolo oni uzu komunan lingvon pri la titolo de artikolo, sed ĉikaze la komuna lingvo uzas la terminon "papilioj" pri tagopapilioj kaj ne pri noktopapilioj (tie oni kutime parolas pri "noktopapilio"), do laŭ tiu vidpunkto la titolo papilioj ne taŭgas, ĉar ĝi traktas pri ambaŭ; pri la alia skolo oni uzu sciencan terminon pro la fakto, ke Vikipedio estas enciklopedio, laŭ tiu vidpunkto la titolo Lepidoptera taŭgas, des pli, ke la plimulto de la ligitaj atikoloj de aliaj Vikipedioj uzas tiun terminon. Plie, "papilioj" neniam estis, estas, estos uzita kiel scienca termino pri la koncerna ordo; eĉ la infromkesto de la angla artikolo en:Butterfly uzas la sciencan terminon "Lepidoptera" pri la ordo, kaj ne "Butterflies". Kial ignori en la artikolo papilioj la terminon "Lepidopteroj", kiu estas la ververa esperantigo de "Lepidoptera"? Se novulo ne konas la sciencan terminon kaj konas "papilioj", kiu redirektos aŭtomate al "Lepidoptera", li tuj lernos tiun vorton, ĉu ne estas la celo de enciklopedio instrui legantojn? Do preferindas elekti la vorton Lepidoptera, kiel titolo post kunigo de la du artikoloj. DidCORN (diskuto) 21:13, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 10:05, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La komento de DidCORN havas plurajn erarojn. La unua estas la aserto ke papilio egalas al tagopapilio. La dua estas la aserto "la plimulto de la ligitaj atikoloj de aliaj Vikipedioj uzas tiun terminon [t.e., titolas la artikolon Lepidoptera aŭ simile]". La tria estas la aplomba "papilioj neniam estis, estas, estos uzita kiel scienca termino pri la koncerna ordo". Krome, ĉu iu petis aŭ proponis "ignori en la artikolo papilioj la terminon "Lepidopteroj"?
Ne necesas detale argumenti pri la asertoj, sufiĉas legi difinojn, ekzemple, en PIV, kiu interalie prezentas la vortojn papilioj kaj lepidopteroj kiel sinonimojn. Aludo pri la Angla Vikipedio estas plene sensenca, ĉar en la Angla lingvo butterflies ne egalas al Lepidoptera, dum la Esperanta papilioj (aŭ la Germana Scmetterlinge, aŭ...) ja egalas.--Surfo 10:05, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
En nia Vikipedio ĉio estas simpla kaj klara pri ĉiuj tipoj de Lepidopteroj. Vortaro estas vortaro kaj enciklopedio estas enciklopedio kun iomete alia logiko. Ĉi tie sufiĉis forviŝi unu frazon, kion vi prave faris. Do kara Surfo, kun kompate, ne aliĝu al la fuŝularo de tiuj, kiuj sekvas la Leĝon de Surfo. DidCORN (diskuto) 13:40, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via sprite amuza komento. Vi diris nenion pri la nuna temo kaj, tre saĝe, ankaŭ nenion pri la eraroj en via komento. --Surfo 20:48, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 20:51, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Petr Tomasovsky (diskuto) 05:26, 11 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas ĉi tie aliaj bestoj kun simila "problemo", "nomigo" au kiel vi volas, nome skaraboj. Se povas ekzisti artikolo pri skarabo, kie oni skribas - Neformale oni uzas la nomon skarabo por ĉiuj koleopteroj, povas ekzisti ankaŭ paĝo pri papilio kaj Lepidoptera estas alinomenda al Lepidopteroj. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:35, 11 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Por tiuj, kiuj dubas pri miaj preferoj, mi proponas ke ili konsultu la sekvan Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. DidCORN (diskuto) 10:05, 11 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝis nun la artikolo papilioj estas ligita al nenio, eble povus oni ligi ĝin al la angla artikolo Lepidoptera, sed nia artikolo Lepidoptera estas jam ligita al tiu internacie komprenebla artikolo (Vd la nombrajn artikolojn el aliaj Vikipedoj pro nia sama titolo). Ĉu ne sufiĉas simple redirekti la terminon "papilioj" al la artikolo Lepidoptera kiel antaŭe? DidCORN (diskuto) 10:50, 12 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Lepidopteroj (kiel tio aperas en la teksto) inkludas Rhopalocerojn (tagpapilioj) kaj Heterocerojn (noktpapilioj). Evitindas elekti la terminon Papilioj pri Lepidopteroj, ĉar estos konfuzo pri "Papilio", kiu estas genro el la familio "Papilionedoj" (ĝis nun mankantaj artikoloj). DidCORN (diskuto) 17:13, 17 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La Esperanta vorto papilioj estas samsignifa kun la sciencĵargona "lepidopteroj", t.e. d:Q28319. Tio estis plurfoje dirita dum ĉi-temaj diskutoj en diversaj lokoj en nia Vikipedio. Ekzistas nenia kialo ŝanĝi tute klaran titolon. DidCORN ŝajnas tute ne kompreni la aferon. Ke iu genro de papilioj havas la sciencan nomon Papilio neniom influas la signifon de la esperanta vorto "papilio". Kiel eventuale nomi la Papilio-genron estas alia afero kaj ne apartenas al ĉi tiu diskutotemo. Similaj koincidoj de Esperantaj kaj alilingvaj vortoj ne estas maloftaj. PIV esperantigas la genron per la vorto "papiliono", sed mi ne eniras nun diskuton pri tio, ĉu PIV elektis bone aŭ ne. --Surfo 13:13, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Protektitaj areoj

Uzanto Petr Tomasovsky starigis jenan demandon:

renkontiĝis ĉi tie du nomoj por la sama afero: Kategorio:Protektitaj areoj kaj Kategorio:Protektataj teritorioj. Kio estas laŭ via opinio pli ĝusta? Miaopinie areon povas havi folio de papero, sed la sama folio de papero ne povas havi teritorion. Ĉar oni protektas teritoriojn en landoj, la ĝusta estus Kategorio:Protektataj teritorioj (kun aldono de lando ks.) La dua afero estas - ĉu protektita aŭ protektata rilate al kategorioj. Miaopinie la teritorioj estas protektataj senĉese aŭ daŭre ekde la protekto, do devus esti uzita vorto protektata anstataŭ protektita. Kion vi pensas? Dankon por via opinio.

Mi konsideras lian vidpunkton subteninda, kvankam ĝenerale ne vidas gravan problemon en la nuna nomo. Ĉiuj opinioj estas bonvenaj. RG72 (diskuto) 06:08, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Intencante krei novan kategorion en Kategorio:Protektataj teritorioj en Moraviasilezia regiono haltigis min Kategorio:Protektataj teritorioj en Ĉeĥio, ĉar jam ekzistas Kategorio:Protektitaj areoj en Ĉeĥio. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:20, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kion signifas via vorto "protektita areo" aŭ "teritorio"? Ĉu tio estas naturprotektejo, ĉu historia monumento protektata (aŭ eble eĉ io politika, rilata al protektorato)? Ŝajnas al mi, ke protektejonaturprotektejo estas ofte uzataj en Vikipedio,, iam ankaŭ rezervejonaturrezervejo. (Kelkfoje protektejo aludas ankaŭ pri politika protektorato.) --Surfo 11:37, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Protektata teritorio estas teritorio, kiu estas protektata plejparte de ŝtato pro kreskaĵaro tie kreskanta, pro animaloj tie vivantaj ks. Tio havas nenion komunan kun politiko kaj kun protektorato jam entute ne. :-) Kaj kia estas "problemo"? Ni povas diri , ke "teritorio havas areon 5 km2" (kvarangulo havas areon), sed ne "areo havas teritorion 5 km2" (kvarangulo havas teritorion; tio estas malĝuste, kvarangulo ne povas havi teritorion, sed areon), do oni protektas teritoriojn, ne areojn. Inter "teritorio" kaj "areo" estas do diferenco. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:29, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Angle en:Protected area, kie la angla "area" estas ĉimomente miaopinie falsa amiko al esperanta "areo". Petr Tomasovsky (diskuto) 12:35, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Do, se tio estas naturprotektejoj, kial vi insistas nomi ilin teritorioj? --Surfo 12:42, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Se tio ne estos problemo por roboto alinomi kaj serĉi ĉiujn artikolojn kaj kategoriojn, subkategoriojn, kiuj rilatas al "protektita areo" aŭ "protektata teritorio", tio estu naturprotektejoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:49, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Rawalpindi

La urbego iam estis ĉefurbo, nun ĝi estas signifa milionurbo, de nepre meritas o-finaĵon. Kiu havas bonan ideon? --Crosstor (diskuto) 14:28, 18 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

  • w estas fremda litero, krome ebla io-finaĵo sugestas landonomon. (Ne subskribita komento de Crosstor)
Se oni volas esperantigi, tiam "Ravalpindo" estas evidenta propono. Tamen prefere ni ne inventu iun esperantigon mem, sed pli bone trovu iun ekzistantan kaj jam uzatan nomformon. - Moldur (diskuto) 07:32, 19 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Makartiismo --> McCarthy-ismo

Mi proponas alinomi tiun strangan titolon al McCarthy-ismo. Vidu diskuton tie. Kio estas Makarto aŭ Makartio? Tiu titolo diras, ke temas pri "ismo de makarto" aŭ "ismo de makartio". Se mi ne eklegus tiun artikolon, mi neniam ekscius laŭ titolo, ke temas pri "ismo de McCarthy". Petr Tomasovsky (diskuto) 21:04, 31 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

"McCarthy-ismo" certe estas pli komprenebla. - Moldur (diskuto) 21:16, 1 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Se oni volus kaj konservi ian esperantigitan titolon kaj tuj kompreni la aludon al la temo, via propono Makkartiismo, kiun vi sugestis en la Diskutpaĝo bone taŭgus. DidCORN (diskuto) 12:00, 3 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Aktivaj (de 2020)

Viro kiel normo => Virseksulo kiel normo => → Maskla normo

Uzanto Paculo sen antaŭe diskuti ĉi tie alinomis la artikolon Viro kiel normo al Virseksulo kiel normo. Nun Uzanto:Petr Tomasovsky alinomi ĝin reen al Viro kiel normo. RG72 (diskuto) 05:39, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉar la artikolo temas ne nur pri vortoj por viroj (adoltaj virseksaj homoj), sed por vortoj rilate virseksulojn (ajnaĝaj virseksaj homoj), la vorto "virseksulo" pli taŭgas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:39, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi demandos tiel. Kiu estas homo, kiu estas seksulo? Laŭ -ul- tio estas homo, kiu havas sekson (simile barbulo rilate al barbo, do persono kiu havas barbon). Seksulo do estas homo, kiu havas sekson, sed ne seksumanta. Ĉar seksulo estas vorto markanta viron (virino estus seksulino), kiu estas tiu, kiu estas virseksulo? Ĉu iu, kiu krom tio, ke estante viro, estas ankaŭ ankoraŭ seksulo? Petr Tomasovsky (diskuto) 17:52, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La artikolo estas ligita al du aliaj vikioj kiuj ambaŭ nomiĝas «maskla kiel normo.» Temo kaj fontoj konsiderite, la ĝusta titolo ja estus «maskla normo». Uzo de (an.) «as», (hi.) «como» kaj, el la fontoj, (fr.) «comme» estas uzataj pro filozofia konvencio imiti klasikan gramatikon, t.e. (la.) «~ qua ~», (he.) «ως». Sen predikato, tia uzo ŝajnas al mi misa en esperanto. Pauchjo (diskuto) 17:59, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
La vorto "virseksulo" estas la zamenhofa vorto por "estaĵo de la vira sekso", angle "male", neologisme "iĉo" aŭ "masklo". (El PMEG: Se oni volas paroli pri virseksaj homoj sendepende de aĝo, mankas oportuna vorto en klasika Esperanto, kio kredeble kontribuis al la populariĝo de la vorto iĉo.) Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 07:54, 3 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

DactylisDaktiliso

La artikolo temas pri genro de plantoj, ekonomie grava kiel furaĝo (speciale la specio D. glomerata), ĉar ĝi kreskas facile kaj havas grandan enhavon da sukero. Pro ĝia ekonomia graveco, ĝi estis enkondukita en Aŭstralion kaj Amerikon; tamen, la genro indiĝene kreskas en Eŭropo, Afriko, kaj Azio. Pro ĝia ofteco, ĝi havas multajn vulgarajn nomojn (angle cock's-foot, germane Knäuelgras, ruse Ежа, koree 오리새 ktp.)

La genronomo troviĝas en la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kiel daktilis/o, rekta Esperantigo de la latina genronomo. Pro ĝia ofteco kaj ekonomia graveco, la nomo de ĉi tiu genro estas Esperantiginda. Osteologia (diskuto) 20:28, 16 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Dominik (diskuto) 09:52, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Se oni komencos alinomi ĉiujn titolojn kun sciencaj nomoj, ni ekigos senfinan laboron! DidCORN (diskuto) 10:18, 17 feb. 2020 (UTC)ğ[Respondi]
Mi argumentas nur pri ekonomie aŭ alimaniere speciale gravaj aŭ notindaj specioj. Tiu genro estas tiel grava. Osteologia (diskuto) 11:09, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

ScientologioSciencologio

Vidu la diskutopaĝon: Diskuto:Scientologio

Kontraŭ Kontraŭ: Eble se temus pri interna doktrino, tiam «sciencologio» estus ĝusta, sed ĉe propraj nomoj mi ne certas ĉu oni devus semi konfuzon inter ekzistebla (sed ne ekzistanta disciplino «scienc/ologi/o») kaj efektiva organizaĵo «Scientologi/o». Pauchjo (diskuto) 11:53, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Sed tiu "konfuzo" estas intenca kaj ekzistas en aliaj lingvoj, inkluzive la anglan. Se oni volus eviti la konfuzon, oni komencus per ŝanĝo de la angla nomo. (La vorto scientology havas tri sencojn en Oxford English Dictionary.) Lingvano (diskuto) 12:25, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

@Lingvano:Trafa observaĵo kiu menciindas en la artikolo. Tamen «Scientology» ja estas «Scientology™». Ĝusta traduko de «YouTube» estus ekzemple «teleVIdo», sed ĉe propraj nomoj la normo estas simple transskribi la nomon, ĉi tial «JuTubo» same kiel «Scientologio». Pauchjo (diskuto) 15:17, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Vidu ekzemple ĉe https://www.scientology.cat/novedades.php. Tie oni uzas la markonomon "Scientology" kaj ankaŭ la tradukon "Cienciologia", kiu supozeble kongruas al la kutimoj de la kataluna lingvo. Mi proponas, ke oni faru simile en Esperanto. "Scientologio" ŝajnas al mi fuŝaĵo, kiu respektas nek la markonomon nek la lingvon Esperanto. Lingvano (diskuto) 17:44, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Tiu nomo jam faras parton de la ĉiutaga lingvo. --Dominik (diskuto) 15:53, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Eĉ la diverslinga paĝaro de la organizaĵo mem (scientology.org) neniel zorgas pri disvastigo de la menciita "intenca konfuzo", sed nomas sin "scientology" aŭ per simpla fonetika transskribo (ekz. Ruse "sajentologija") en la diversaj lingvoj. Esperante oni uzu la jam kutiman Scientologio. Eĉ la originala "Scientology" estas pli bona ol iu "Sciencologio".--Surfo 19:00, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La vorto "Scientologio" estas registrita en Reta Vortaro kaj en la vortaro Nepivaj Vortoj de André Cherpillod. La formo "Sciencologio" estas apenaŭ uzata kompare al ĝi. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:22, 18 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Eksterleĝulo ==> Rabisto ==> Proskribito

Vd ankaŭ diskutan paĝon. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:11, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Samtempe kun tio ankaŭ Kategorio:Eksterleĝuloj ==> Kategorio:Rabistoj Petr Tomasovsky (diskuto) 14:14, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
La propono "rabisto" ne ŝajnas multe pli bona al mi. La artikolo temas pri persono, kiu faras ĉiajn krimojn, ne nur rabadon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:02, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Eksterleĝulo havas sufiĉe klaran signifon en priskriboj historiaj. Ĝia kerna signifo estas kiun oni oficiale deklaris, pro krimoj, ne protektata de leĝoj. Tiu signifo povis esti vastigita al proksimaj sencoj. La vorto neniel estas samsignifa kun rabisto. Nuntempa uzo de la vorto povas esti figura, sed en enciklopedio gravas nur la historia signifo. --Surfo 15:56, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

La vorto Eksterleĝulo signifas ĉiun personon, kiu vivas "ekster leĝo", sed specifas neniun leĝon, ekster kiu oni vivas. La samon ni povus diri pri vorto Okupito, kio estas ĉiu homo, kiu estas okupita, sed difinas neniun okupon, per kiu oni okupas. Mi poste rigardis la intervikiojn kaj mi eksciis, ke ekz. la ligilo al la ĉeĥa kondukas al Proskribito, kio estas sensencaĵo. Eskterleĝulo ne estas ja proskribito. Se oni tiameniere ligas al alilingvaj Vikipedioj, mi do devas diri, ke vikipediaj intervikioj mensogas. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:54, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Eksterleĝulo pli respondas per ĉi tiea enhavo en la paĝo, sed mi ne scias, ĉu per esperanta vorto (ĉu tiam - en la 16-a jarcento - estis iaj leĝoj?) al cs:Zbojník, sk:Zbojník, pl:Zbójnicy kaj aliaj lingvoj tie ligitaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:18, 23 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Jen la PIV-a difino: eksterleĝulo. Homo, kiu, rompinte la leĝon, ne plu ĝuas ties garantiojn. --Dominik (diskuto) 05:01, 24 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Tio rezultas el la vorto mem, sed "eksterleĝulo" povas esti ŝtelisto, rabisto, murdisto, trompisto kaj multaj aliaj "profesiuloj", vivantaj ekster leĝo. Ĉu ekz. ninĵo povas esti konsiderata kiel eksterleĝulo? Ĉu Ali Babo (Ali Babo kaj kvardek eksterleĝuloj - tio efikas ridinde) estis eksterleĝulo? Certe jes, se eksterleĝuloj estas ŝtelistoj, rabistoj kaj aliaj profesioj. La enhavo de paĝo "Eksterleĝulo" respondas al iu specifa signifo. Ŝajnas, ke kreinto de tiu paĝo ne sciis, kiel nomigi la paĝon, tial li simple nomigis ĝin "eksterleĝulo", kio estas alinomenda. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:40, 24 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La artikolo bezonas neniun ŝanĝon de titolo. Nuntempaj rabistoj, ŝtelistoj kaj murdistoj normale ne estas eksterleĝuloj. krom eble en figura senco, ĉar malgraŭ la krimoj ili plu ĝuas leĝan protekton de sia ŝtato. Proskribito estas tute maltaŭga vorto ĉi tie. --Surfo 10:07, 24 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kaj kio estas malo de eksterleĝulo? Ĉu laŭleĝulo? El gramatika vidpunto tia vorto eblas, same kiel eblas ekz. surulo (tio ne estas malo de subulo, malo de subulo estas superulo), interulo - eksterulo ktp. Sed ĉu laŭleĝulon ne eblas nomi alimaniere? Petr Tomasovsky (diskuto) 10:24, 24 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Proskribcio havas tutan alian signifon (Vd en PIV). DidCORN (diskuto) 09:14, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Artileria tirilo => Artileria trenaŭto => Artileria traktoro

Nun ekzistas artikolo Artileria tirilo, kio sonas kiel laŭvorta traduko de la rusa Артиллерийский тягач. Sed mi ne certas ke tirilo estas ĝusta traduko ĉi-foje kaj ekzemple la Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev proponas trenaŭto. Do necesas decidi ĉu lasi ĉion kiel nun aŭ ŝanĝi. En lasta kazo necesos ŝanĝi la vortuzon en ĉiuj rilataj artikoloj. RG72 (diskuto) 10:02, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Temas pri traktoro, chu ne?Pauchjo (diskuto) 13:58, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Verŝajne jes. RG72 (diskuto) 15:28, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Estas la kialo, pro kiu mi proponas alinomi al Artileria traktoro. DidCORN (diskuto) 18:08, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Tirilo estas miaopinie ĝusta, ĉar tiu veturilo tiras post si kanonojn (aŭ ion alian, memkompreneble, ke ne sur ŝnureto, sed kunigita per ia kuplilo). Kaj traktoro? Certe ne. Ankaŭ tie estas ĉe bildo priskribo artileria tirilo. PIV diras pri treni: 1 Tiri post si ion kun malfacilo pro ties pezo aŭ frotiĝo sur la grundo. 2 (pp veturilo) tiradi post si motortrenŝipo, ĉareto trenata de aŭtomobilo. El tio rezultas por mi, ke treni estas tiri. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:55, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kio estas ĝusta? Ĉu - li tiris lin je la mano, por ke li iru, aŭ ĉu - li trenis lin je la mano, por ke li iru? Petr Tomasovsky (diskuto) 20:00, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Artileria traktoro Pauchjo (diskuto) 08:20, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Artileria traktoro, ĉar tia veturilo nek trenas, nek tiras, sed havas funkcion de traktoro tra iu ajn grundo, estas la kialo pro kiu la ekvivalenta vorto tractor troviĝas en aliaj Vikipedioj. DidCORN (diskuto) 14:16, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Nu, efektive ĝia destino estas treni post si kanonon aŭ haŭbizon. RG72 (diskuto) 03:03, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Juro kaj Justeco => Prawo i Sprawiedliwość

Mi proponas alinomi artikolon el Juro kaj Justeco al Prawo i Sprawiedliwość ĉar ne ekzistas esperantligva referenco pri tiu nomo de la partio Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:27, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Kara Marek! En Vikipedio ni ne inventu proprajn esperantigojn, prefere uzu formon kiuj jam ekzistas ekster Vikipedio. Tie mi konsentas kun vi. Tio specife validas kiam pluraj malsamaj esperantigoj estas eblaj kaj ne estas klare kiu plej taŭgas. Tamen, ni ja ne estu stulte superideologiaj pri tio. Esprimo kiu estas rekte kaj klare tradukebla al esperanto, estu kompreneble tradukata! Se "Prawo i Sprawiedliwość" laŭvorte signifas "Juro kaj Justeco", tiam nepre ni uzu la esperantan tradukon. Iu stulta insistado ke "ne ekzistas esperantligva referenco" nenion pozitivan kontribuas al Vikipedio. - Kontraŭ Kontraŭ: Moldur (diskuto) 14:46, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
"formon kiuj jam ekzistas ekster Vikipedio" - ni rajtas uzi nur formojn kiuj ekzistis ekster Vikipedio. "kompreneble tradukata" - en artikolo estis du du tradukoj: "Juro kaj Justeco" aŭ "Rajto kaj Justeco" - do traduko ne estas komprenebla/simpla. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:20, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Do mi proponas ke: La artikolo havu la nunan nomon, sed tuj en la unua frazo oni menciu ke eblas traduki per la alia variaĵo ankaŭ. La alia traduko kaj la pola nomo estu alidirektiloj al la artikolo.
Por nepollingvanoj la pola nomo estas nek komprenebla, nek prononcebla, nek memorebla, nek uzebla en iu ajn maniero. Moldur (diskuto) 16:48, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La informkesto jam klarigas per grasaj karakteroj la du eblecojn. do mi estas -
Kontraŭ Kontraŭ: DidCORN (diskuto) 18:51, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Kara Marek Mazurkiewicz! Tio kion vi faras estas ne plu Vikipedio:Kontrolebleco, ĝi estas ekstreme absurda troigo de Vikipedio:Kontrolebleco, kiu ne kontribuas ion pozitivan al nia Vikipedio. Investu vian energion al veraj, valoraj kontribuoj (kaj mi scias kaj aprezas ke vi fakte faras tion!), tiel vi helpas Vikipedion kreski kaj pliboniĝi. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:39, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Vikipedio estos plej bona kiam havos nur informoj kiuj havas referencojn. Mem-tradukoj de propraj nomoj kiuj kreis vikipedistoj (=informj kiuj ne havas referencoj) signifas ke vikipedio estas malbone farita. Se neniu neniam ekster vikipedio uzis nomon "X" do uzi nomon "X" en Vikipedio estas kontraŭ Vikipedio:Kontrolebleco. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:12, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La ekstremismo de Marek Mazurkiewicz kondukas al absurdaj konkludoj. Ekzemple, ekzistas pluraj aferoj, sciencaj kaj aliaj, pri kiuj ne eblus skribi eĉ noteton en nia Vikipedio, ĉar simple ne ekzistas io ajn skribita pri la temo en Esperanto. --Surfo 21:12, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Tlustulimu (diskuto) 09:46, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Pri Vikipedio:Kontrolebleco kaj fontindikoj

Kelkaj grandaj Vikipedioj havas tre seriozan, preskaŭ profesian nivelon. Ekzemple, en la germana aŭ sveda Vikipedio, se mi skribus la jenajn asertojn:

  • Reĝino Viktoria regis inter 1837 kaj 1901.
  • Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando.
  • La neŭtrala elemento de adicio estas nul.
  • Zlatan Ibrahimović estas fama sveda futbalisto.
  • La sildavia estas fikcia lingvo en la bildstrioj pri Tinĉjo.

...tiam tuj diskutos dek fakuloj pri la plej taŭgaj fontoj por la asertoj, ili citos el la pola konstitucio kaj el matematikaj aksiomaroj kaj el tinĉjologiaj disertaĵoj, kaj debatos ĉu la "fameco" de Zlatan estas objektive pruvebla. La rezulto estos teksto kun profesi-nivelaj fontoj kaj referencoj.

Kompare, nia Vikipedio estas manpleno da entuziasmaj amatoroj. Se vi skribas (sen fontindiko):

  • Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando

en iu artikolo kaj revizitos ĝin post dek jaroj, vi trovos la aserton neŝanĝita kaj ankoraŭ sen fontindiko.

Postuli la saman nivelon de fontindikoj ĉe ni simple ne estas realisma. Nia Vikipedio ne estas sur tiu nivelo - kaj ĝi neniam estos.

Sincere, Moldur (diskuto) 05:49, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Pauchjo (diskuto) 20:45, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Arkivigo

La paĝo jam ege kreskis kun multaj jam fermitaj diskutoj. Ĉu ni ne movu la fermitajn al iu arkiva paĝo, kaj lasu nur la aktualajn? Moldur (diskuto) 15:47, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ĉe okazo mi pensas ke pli bone uzi sistemo de subpaĝoj. Simile al: pl:Wikipedia:Poczekalnia kie ĉiuj diskutoj havas sian subpaĝo: pl:Wikipedia:Poczekalnia/artykuły/2020:03:25:Fundacja "Tętniące życiem"
Por Por: DidCORN (diskuto) 18:23, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Pauchjo (diskuto) 08:13, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Eble bona ideo. Ĉu iu pretas rearanĝi la paĝon tiel, kaj ankaŭ movi fermitajn petojn al iu arkivo? - Moldur (diskuto) 19:59, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: La paĝo jam estas ne regebla. Se estas malfacile krei arkivan sistemon, kial ne simple forigi la malaktualajn diskutojn? Tiuj estos troveblaj en la historio de la artikolo. --Surfo 09:18, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Necesas drasta malpliigo de la enhavo. Mi proponas, ke oni forigu ĉiun diskuton, pri kiu okazis nenia decido dum du monatoj. Ĉiam eblas denove komenci. --Surfo 09:18, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi nun kreis Vikipedio:Alinomendaj artikoloj/Arkivo kaj komencis movi ne plu aktivajn erojn tien.

Sed mi ne havas bonajn ilojn por tio, nur povas movi etajn erojn. Mi petas ke iu alia movu la restantajn neaktivajn erojn al Vikipedio:Alinomendaj artikoloj/Arkivo. Dankon! Moldur (diskuto) 12:02, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Gepatra lingvo → Denaska lingvo

Tradicie (kaj oficiale...) la vorto "gepatra" signifas "de patrino(j) kaj de patro(j)" (laŭ la Universala Vortaro, t. e. laŭ la Fundamento, la signifo de la prefikso "ge-" estas "de ambaŭ seksoj"; "gepatroj" do signifas "patrino(j) kaj patro(j)", dum "gepatro" signifas personon kiu estas samtempe kaj patrino kaj patro), sed ne "de parento(j)" ("parento" estas neologismo, signifanta "patrino aŭ patro aŭ neduumulo en tiu rilato"). Oni ne povas diri ke ies denaska lingvo estas "gepatra" se ĝi estas instruita nur de patrino(j) aŭ nur de patro(j) aŭ nur de neduuma(j) parento(j). https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefiksoj/ge.html

Mi proponas ŝanĝi la nomon de la artikolo "Gepatra lingvo" je "Denaska lingvo". Krom tio, ĉi tia nomo estas pli preciza. Ekzemple se orfoj pasigis sian fruan infanaĝon en orfejo, ilia(j) denaska(j) lingvo(j) povas esti la lingvo(j) de la vartisto(j) kaj/aŭ edukisto(j); do, de tiuj kiuj zorgadis ilin, kvankam la zorgadintoj ne estis iliaj gepatroj. Paculo (diskuto) 08:28, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Se oni konsideras, ke nia Vikipedio devas sekvi la komunan uzon, ne endas ni inventi novajn esprimojn, kiam la nunaj terminoj estas de ĉiuj esperantistoj bone kompreneblaj. En aliaj lingvoj ni trovas la ekvivalentan terminon "parrina lingvo" (franca langue maternelle, germana Muttersprache, hispana Lingua materna ktp), kiu estas uzata eĉ pri orfoj edukataj nur de siaj patroj. DidCORN (diskuto) 10:38, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
La esprimo "denaska lingvo" ankaŭ estas bone konata kaj facile komprenebla kaj, malsimle al "gepatra lingvo", ne estas tiom disputebla. Paculo (diskuto) 11:34, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Eble en aliaj lingvoj oni diras "patrina lingvo" ankaŭ pri ies denaska lingvo kiu tute ne estas patrina; sed kio tuŝas mian denaskan lingvon, la tataran, en ĝi ankaŭ estas la esprimo "ana tele" ("patrina lingvo"). Mi tamen pensas ke estas tre ofende kaj neĝentile diri "ana tele" pri denaska lingvo de tiu persono, kiu ne parolas la efektivan lingvon de sia patrino. Normale oni diras "tuğan tel" ("denaska lingvo") sendepende de tio ĉu la "tuğan tel" estis instruita de patrino(j), patro(j), neduuma(j) parento(j), infanisto(j), mamnutristo(j) aŭ iu(j) alia(j). Paculo (diskuto) 11:49, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Simpla sercho che la tekstaro: (gepatra lingvo) https://tekstaro.com/?s=5e7d07bc54c3e ; (denaska lingvo) https://tekstaro.com/?s=5e7d080d688d8 Pauchjo (diskuto) 19:53, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Fakte, por mi gepatra lingvo kaj denaska lingvo ne estas ekzakte sinonimoj. Ekzemple la gepatra lingvo de iu homo povas esti la azerbajĝana lingvo, kaj lia denaska lingvo povas esti la esperanta lingvo, kiun liaj azeraj gepatroj instruis al li ekde lia plej juna aĝo. Tielmaniere unu esprimo aŭ alia indas esti uzita laŭ la nuanco, kiun oni intencas elmontri. Ĉu valoras ŝanĝi la titolon pro tio? Plie en la referenco de Bertilow estas menciita la eblon uzi la prefikson ge- pri unu el la du gepatroj. DidCORN (diskuto) 21:24, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nu, tia ebleco tamen estas oficiale neebla (se oni konsideras, ke "ge-" signifas "de ambaŭ seksoj"). Al mi ŝajnas, ke la enhavo de la artikolo pli kongruas kun "denaska lingvo". La ĉefa kaŭzo de mia propono estas politika ĝusteco: inkluzivi orfojn, inkluzivi tiujn kiujn zorgas nur unu patrino aŭ patro aŭ neduumulo en tiu rilato, inkluzivi tiujn kiujn zorgas samseksa paro ktp. Paculo (diskuto) 21:33, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Infanoj akiras sian unuan (foje unuajn) lingvon de la gepatroj (kaj sufiĉe ofte nur de la patrino), kelkfoje de aliaj homoj, sed neniam naskiĝas kun lingvo. En multaj lingvoj, oni parolas pri patrina lingvo. En Esperantujo, oni kutime uzas la vortumon gepatra lingvo: eble ĉar estas pli facile vortumi tiel ol ĉe aliaj lingvoj. Estas neniu kialo uzi eraran formon, malofte uzata en Esperantujo, ni do konservu la nunan titolon. Golfestro (diskuto) 19:30, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu ni do neglektu la fakton ke infano povas esti edukata de samseksa paro, de unu patrino aŭ patro aŭ neduumulo en tiu rilato, de infanisto ktp? Ĉu estas inde neglekti malplimultojn? Oni ne naskiĝas kun lingvo, sed tiu lingvo ja estas edukata denaske (tial ĝi estas "denaska"). Paculo (diskuto) 04:03, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Cetere la esprimoj "denaska lingvo" kaj "gepatra lingvo" ŝajnas esti pli-malpli egale oftaj en la moderna lingvouzo. La diferenco estas... ke ĉi tio estas du malsamaj komprenaĵoj. Mi scias multajn personojn, kiuj preskaŭ tute ne parolas lingvon de siaj gepatroj, sed ĉi tio ne signifas ke ili ne havas denaskan lingvon. https://tekstaro.com/?s=5e801efc354ed

https://tekstaro.com/?s=5e801fe96d256 Paculo (diskuto) 04:12, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Tuvoj -> Tuvinoj

Saluton. Laŭ la vortarego "Plena Vortaro Esperanto-germana", de p-ro Krause, paĝo 1401, la termino estas "tuvinoj". Ĉar en vortaro.net ne ekzistas termino por tiu popolo, mi proponas alinomadon de la artikolo al "Tuvinoj". Krome la rilataj artikoloj Tuva lingvo (al "Tuvina lingvo", ankaŭ laŭ la menciita vortaro de p-ro Krause) kaj Tuvio ankaŭ devus esti alinomataj. --Tlustulimu (diskuto) 11:24, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Se "tuvo" estas en neniu fama vortaro, dum "tuvino" estas, ni, kompreneble, uzu sur la Vikipedio "tuvino". Se la demando tamen estos tro malfacila, ni turnu nin al la Konsultejo de la Akademio de Esperanto. Paculo (diskuto) 23:44, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: "tuvo" simple estas retroformo el "tuvio", chu ne? se oni prenus formon "tuvino", chu ankau do "tuvinio"? Pauchjo (diskuto) 08:48, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Memnomo de tiu etno estas тыва, kio esperantigeblas kiel tivo. La respubliko nacilingve nomiĝas Тыва. Ruslingve respektive тувинцы kaj Тува. Ajnakaze neniuj -in-oj pravigeblas. Mi proponas lasi ĉion kiel ĝi estas. RG72 (diskuto) 05:50, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 12:53, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Feldmarŝalo -> Kampmarŝalo

Mi proponas ne plu uzi "Feldmarŝalo" sed nur "Kampmarŝalo".

La vorto "Kampmarŝalo" estas analizebla el "kampo" + "marŝalo", kio korespondas al la sama konstruo en la naciaj lingvoj. Tio inkluzivas la germanan "Feldmarschall", kie "Feld" estas simple "kampo".

La vorto "Feldmarŝalo" estas neniel analizebla. Ĝi nur povas esti aparta vortradiko, kies lasta parto ial iel similas sl alia vortradiko.

Sincere, Moldur (diskuto) 18:46, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: ambau formoj shajnas maloftaj. almenau feldmarshalo aperas en kelkaj tekstoj (https://tekstaro.com/?s=5e830450eef8b), PIV, kaj apud Zam. "kampmarshalo" estas kalkeo, kiu estas akceptebla nomo, sed kial ajn vortoj estu nepre analizeblaj? Pauchjo (diskuto) 08:55, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Vortoj ne bezonas nepre esti analizeblaj. Sed kiam mi havas elekton inter analizebla kaj ne analizebla formo, mi klare preferas la unuan.
Plue, "Feldmarŝalo" estas germandevena kaj nur uzebla por germanaj tiaj marŝaloj.
Se oni uzas "Feldmarŝalo" por germanoj, oni ankoraŭ bezonas "Kampmarŝalo" por negermanoj. Tiel necesas du apartaj vortradikoj "Feldmarŝal-" kaj "Marŝal-", kies interilato ne estas tre klara.
Krome, tio donus la impreson ke "Feldmarŝalo" kaj "Kampmarŝalo" estus iel malsamaj konceptoj - sed la esenco ja estas ke temas pri precize la sama koncepto, do ni uzu ankaŭ la saman vorton.
Sincere, Moldur (diskuto) 09:10, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
se mi komprenas, "marshalo" estas ia chefoficiro, chu ne? sekve, "feldmarshalo/kampmarshalo" estas chefoficiro de terarmeo, "marmarshalo" de mararmeo, "aermarshalo" de aerarmeo, ktc.? se tiel estas, mi konsilus ke "marshalo" estu chefa artikolo en kiu la variantoj estu priskribitaj...Pauchjo (diskuto) 11:17, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi vidas, ke estas jam farita en la artikolo Marŝalo. DidCORN (diskuto) 12:44, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne konas detalojn pri diversaj marŝaloj, por mi nur gravas la unuigo Feldmarŝalo -> Kampmarŝalo. - Moldur (diskuto) 12:57, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bone, ke tiel jam estas che Marŝalo, sed pri kiu artikolo temas chi tiu peto por alinomigo?...la sola artikolo kiun mi trovas kun "feldmarshalo" estas Feldmarŝaloj de Tria regno. Pauchjo (diskuto) 20:52, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Fakte por kohereco, se oni ŝanĝas, oni devas ankaŭ ŝanĝi la titolon de la alia artikolo Feldmarŝaloj de Tria regno al Kampmarŝaloj de Tria regno pro la tradukto de la rilatata ĉehia artikolo estas: Kampaj Marŝaloj de Nazia Germanio. DidCORN (diskuto) 09:36, 5 apr. 2020 (UTC)][Respondi]
Jes DidCORN, mia intenco estas ke ni vere estu konsekvencaj kaj ŝanĝu ĉie, eĉ en nomoj de artikoloj kaj kategorioj kie necese. Se tio montros sin esti tre granda laboro, tiam eble oni povos uzi roboton? - Moldur (diskuto) 10:25, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon Moldur, mi ne vidis, ke estis "Kategorio:Feldmarŝaloj de Tria regno" kaj eĉ Ŝablono; mi komprenas vin pro mia malfacila eksperimento provi ŝanĝi la nomojn de kategorioj. DidCORN (diskuto) 16:22, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Feldmarŝalo eĉ esperante laŭvorte tradukita Kampmarŝalo ne estas sinonimo de Marŝalo sed estas aparta termino nur uzita por Marŝaloj de Germanio kaj Rusio ne por aliaj landoj; do ĝi endas esti konservata sen ŝanĝado en ĉiuj niaj artikoloj, ĉar ili ĉiuj temas pri germanaj marŝaloj. Plie en multaj aliaj Vikipedioj la termino Feldmarŝalo (eĉ Feldmarschall) estas uzata. En kelkaj aliaj lingvoj, "kampmarŝalo" havas apartan kaj malsaman signifon ol marŝalo. DidCORN (diskuto) 08:55, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Vi dufoje emfazas ke "kampmarŝalo" havas malsaman signifon ol "marŝalo". Sed pri tio ni ja jam konsentas – neniu kontestis tion. Temas pri la du terminoj "kampmarŝalo" kaj "feldmarŝalo" kaj ĉu ĉi-lasta estas bezonata.
"feldmarŝalo" estas simple "germana kampmarŝalo" (aŭ eble rusa). Kiam oni parolas pri tiu, oni povas citi la germanan vorton 'Feldmarschall', aŭ diri "germana kampmarŝalo", aŭ plej ofte simple "kampmarŝalo" kiam laŭ kunteksto estas jam klare ke temas pri germana.
Do mi vere ne vidas bezonon por aparta esperanta vorto "feldmarŝalo", ĝi estas pli malutila ol utila, kiel mi jam argumentis pli supre.
Sincere, Moldur (diskuto) 14:06, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ne Moldur, oni ne devas kunigi Feldmarŝalo-n kun Kampmarŝalo, Feldmarŝalo estas germana Marŝalo (eĉ dum certa periodo de historio), dum Kampmarŝalo estas Maréchal de camp, kiun ni trovas kiel ĉeftitolo de aliaj Vikipediaj artikoloj. Sincere, DidCORN (diskuto) 09:07, 7 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Tio estas tipa pruntovorto, kies analizo ne necesas kaj kiu estas komprenata en sia nuntempa formo. La Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev registras nur unu formon: feldmarŝalo. RG72 (diskuto) 10:08, 7 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Serio Oriento-Okcidento

Mi proponas alinomi {{Serio Oriento-Okcidento}} al {{SOO}}.

Kialo: tio estas pure interna help-ŝablono, uzata nur en unu tabelo en Serio Oriento-Okcidento. Ne neceas ke la nomo estu komprenebla, sed pli bonus se la nomo estus mallonga, ĉar ĝi estas uzata en linioj kiuj estas tre longaj kaj jam nun malfacile redakteblaj.

Sincere, Moldur (diskuto) 09:18, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Plue, oni eble volos iam havi alian ŝablonon kun ĝuste tiu nomo {{Serio Oriento-Okcidento}}, navigilo kiun oni enmetas en la unuopajn artikolojn de la serio. - Moldur (diskuto) 11:36, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex => La deveno de homoj kaj selektado rilate al sekso

La Esperanta nomo de libro estus pli ĝusta nomo de artikolo. --Fenikals (diskuto) 08:19, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Pauchjo (diskuto) 21:02, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Marek Mazurkiewicz! Relegu kion mi jam skribis sub "Juro kaj Justeco => Prawo i Sprawiedliwość". Jen denove, por ke vi komprenu:

Mi legi. Mi esperas ke ni povas esti tiel bona kiel plej bonaj vikipedioj. Do, se ne ekzistas en esperantlingva-literaturo nomo de d:Q1165434 do ni uzu orginalan nomon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:53, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Ne ekzistas ekzaktaj, klaraj reguloj kiam traduki kaj kiam ne. Oni ankaŭ bezonas iom da ekvilibrado, prijuĝo kaj komuna prudento. En tiu ĉi kazo, kiel ankaŭ supre pri PiS, mi ja preferas traduki, ĉar la esperantigita titolo estas multe pli utila por leganto ol la originala. - Amike Moldur (diskuto) 16:38, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kurkonkurenco ==> Vetkuro

Konkurenco rilatas al komerco kaj negoco ne al sporto; plie Vetkuro aperas en NPIV kun la signifo de l'artikolo. DidCORN (diskuto) 09:35, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

  • Organizita sporta evento, kie la sportistoj vetkuras, estas kurkonkurso. "Konkurenco" ja estas tute malĝusta vorto ĉi tie. Vetkuro estas pli bona, sed mi supozas ke la celata vorto estss kurkonkurso. Kurkonkurso jam plurloke troviĝas en Vikipedio, sed bedaŭrinde ankaŭ "kurkonkurenco", eĉ kiel nomo de (neekzistanta!) kategorio. --Surfo 10:10, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

La artikolo mem diras ke la ĝusta nomo estas Lúcia Santos. Kial do la artikolo havas malĝustan nomon? - Moldur (diskuto) 03:10, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Post komparo kun alilingvaj Vikipedioj mi nun alinomis al Lúcia dos Santos, kio ŝajnas la plej ĝusta. - Moldur (diskuto) 18:29, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]


Permanenta revolucioKonstanta Revolucio/Daŭrigata revolucio

Laŭ antaŭa diskuto estis pli da voĉoj kontraŭ alinomo ol por, tamen la paĝo estis alinomita.

Ĉe tekstaro la vorto permanenta aperas 92-foje kaj konstanta pli ol 1000-foje. Ankaŭ kaj NPIV kaj ReVo referencas de permanenta al konstanta.

Alternativo povas esti Daŭrigata revolucio. En la katalogo de la UEA troviĝas du libroj pri tiu temo. Unu pri konstanta revolucio kaj unu pri daŭrigata revolucio, sed neniu pri permanenta revolucio. LoMo600 (diskuto) 10:00, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Kiun el la du titoloj oni elektas ne gravas al mi, sed la nuna nomo ne estas taŭga nomo, ĉefe pro la laste menciita kialo. LoMo600 (diskuto) 10:00, 6 apr. 2020 (UTC) PS: Ĉar la supre ligita libro La daŭirgata revolucio aperas en la referencoj kaj ests la ununura el la tri eblaj titloj, kiu aperas tie. Ĉar estas bone uzi efektive uzatan nomon, mi preferas Daŭrigata revolucio. LoMo600 (diskuto) 21:46, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Estis mi kiu ŝanĝis la nomon kaj jen la kialo: nur 2 personoj voĉdonis ‹kontraŭ›; unu pro deziro eviti disputojn pri la nomo, la dua estis iu kiu intertempe ŝanĝis la titolon al la sia preferita. La nedisputebla formo estas «permanenta», kaj servas al nenio utila ke ĉi tiu temo reiru al debato. Se la vorto «permanenta» ne plaĉas al vi, priplendu ĝin ĉe la diskutpaĝo – ne ĉi tie. Pauchjo (diskuto) 10:55, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Estis du artikoloj pri la sama temo: unu kun "Konstanta revolucio" la alia kun "Daŭrigata revolucio", kiujn mi kunigis. Neniu el tiuj aŭtoroj proponis la neologismon "permanenta revolucio", kiu kodiaŭ estas la propono de nur unu Vikipediisto, Pauchjo. Jes mi elektis "Daŭrigata revolucio", kiu ŝajnas pli taŭga pri tia temo, sed tamen restas elektota. DidCORN (diskuto) 12:38, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Prave pri kunigo de la du artikoloj...ja estis pli disorda kiam ni du havis. Nu, mi provis helpi, nun rezignas malshpari tempon pri chi tio. Pauchjo (diskuto) 15:15, 6 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Daŭrigata revolucio, kiu estis ankaŭ elektita de la unua aŭtoro de l'artikolo. DidCORN (diskuto) 12:20, 10 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

"Koronvirusoj"

Mi rimarkis, ke DidiWeidmann hodiaŭ ŝanĝis la titolon de la artikolo Kronvirusoj al Koronvirusoj. La koncerna diskuto estas jam arkivita kaj tial malaperis el ĉi tiu paĝo, sed li sldonis siajn ĥaosajn pensojn en la diskutpaĝon de la artikolo kaj ŝajnas opinii sian gurdadon La Decida Argumento. Tio estas netolerebla konduto. Bonvolu nuligi la titolŝanĝon kaj ankaŭ la redaktojn en la teksto. --Surfo 14:29, 11 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Certe ne estas bona ideo ŝanĝi la titolon sen antaŭa diskuto. Aliflanke la debato ne finiĝis. Ŝajnas ke UMEA (la kuracistoj), el la du proponoj de la Akademio, preferas la nomon koronviruso. Golfestro (diskuto) 15:02, 11 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi nuligis la ŝanĝon. Ŝajnas al mi, ke plejparte da homoj preferas la formon "kronviruso", ankaŭ en la antaŭa diskuto. Ĉina Radio Internacia uzas la formon "kronviruso". Kaj Monato aldonis al siaj konvencioj "la redaktistaro de MONATO interkonsentis pri la uzo de kronviruso". Ni ne denove ŝanĝu la nomon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:43, 11 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Robin, mi ne komprenas kial vi forviŝis mian indikon favore al kronviruso, pro tio ke vi konsentas kun mi al tiu termino. Tiuj paĝoj concernas alinomadon de artikoloj, ne sterilajn senfinajn diskutojn sen klara(j) alternativo(j), kiel tio aperiĝas ĉi tie. DidCORN (diskuto) 10:51, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Vi forigis mian komenton kaj anstataŭigis ĝin per komento de vi. Mi malfaris tiun ŝanĝon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:09, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Robin, mi forigis nenion kontraŭ al vi, kiu estas la ŝtelisto de mia kunlaboro de la 12-a de aprilo, mi nur aldonis nunforviŝitajn komentojn, laŭ la tuta etika regulo de tiu paĝo. Via komento de la 11-a de aprilo ĉiam aperas, kaj ĉiuj el viaj antaŭaj komentoj aperas en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj/Arkivo pro la fakto, ke la decido de nia komunumo klare elektis la terminon, estas la kialo, laŭ kiu tia diskuto nun mistaŭgas. DidCORN (diskuto) 16:47, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Vi hieraŭ je 19:36:32 (UTC) forigis mian komenton, vidu ĉi tie vian ŝanĝon. Mi mem realdonis mian komenton hodiaŭ je 10:17:52‎ (UTC). Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:24, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Konforme al la ekzistantaj Trilero ("thriller") kaj Kategorio:Trileroj, tiu kategorio havu la nomon Kategorio:Trileraj filmoj. Tio ankaŭ kongruas kun la intervikiaj ligoj.

Trilera filmo ne nepre estas "murdara", kaj "murdara" filmo ne nepre estas trilero.

Ankaŭ la subkategorioj estas alinomendaj.

Sincere, Moldur (diskuto) 06:13, 12 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

P.S. Eble oni kunigu tiun kategorion kun Kategorio:Suspensfilmoj, kiu havas similan temon ("suspensfilmo" = "trilera filmo"?) kaj havas neniujn intervikiajn ligojn.

Mi ankaŭ estas iom duba pri la vorto "trilero", sed ĉiuokaze nun kiam Trilero kaj Kategorio:Trileroj jam ekzistas, mi pensas ke Kategorio:Trileraj filmoj pli bonas ol Kategorio:Murdaraj filmoj.
Mi ne volas alinomi Trilero ĉi tie nun; tio estas aparta demando. Se oni volus alinomi, tiam ebla alternativo por Kategorio:Trileraj filmoj povus esti Kategorio:Suspensfilmoj, sed kio pri Trilero mem? Ĉu "Verko de la suspensa ĝenro"? Aŭ ĉu simple "Thriller" kun la neesperanta, internacie sufiĉe konata angla vorto?
Sincere, Moldur (diskuto) 13:21, 12 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite. - Moldur (diskuto) 07:53, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Laŭ VP:TA pri fikciaj personoj.

Realaj personoj ne havu titolon, kiel ekz-e "Don", en la artikolnomo, sed fikciaj personoj jes, se ili normale estas konataj kun tiu titolo.

Dankon! Sincere, Moldur (diskuto) 10:58, 15 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Laŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj:

Citaĵo
 Majusklaj estu

La artikoloj havas nun malĝustajn titolojn. Ĝustaj estas Tridekjara Milito, Dua Mondmilito ktp. kun majuskloj.

Sincere, Moldur (diskuto) 06:33, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

La artikolo temas pri la eposo Mahabarato.

  1. Tiel ĝi aperas en PIV
  2. Tiel ĝi aperas en la listo de havendaj artikoloj
  3. Tiel ĝi aperas en la koncerna kategorio
  4. Tiel ĝi estas nomita en la plimulto de la artikoloj
  5. La esperantigita nomo estas sufiĉe disvastigita
  6. Tiel ĝi nomiĝas laŭ la esperantigo de vortoj el sanskrita fonto