Sanna Marin: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tia posteno ne ekzistas en Finnlando post 1970. "M. pri transporto kaj komunikado" aŭ simple "m. pri trafiko" estas eblaj tradukoj
informkesto politikisto kun informkesteroj
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto homo
{{Informkesto politikisto
| kesteroj =
{{Informkestero sinsekvo
| titolo = [[listo de la ĉefministroj de Finnlando|Ĉefministro de Finnlando]]
| dosiero = Coat of arms of Finland.svg
| periodo = 2019-
| antaŭ = [[Antti Rinne]]
| post = -
}}
}}
}}
'''Sanna MARIN''' (naskiĝis {{naskiĝdato|1985|11|16}} en [[Helsinko]]) estas finnlanda [[Finnlanda socialdemokratia partio|socialdemokratia]] [[politikisto|politikistino]]. Ŝi estas ĉefministro de la lando ekde la 10-a de decembro [[2019]]<ref name=regMarin>[https://valtioneuvosto.fi/artikkeli/-/asset_publisher/10616/marinin-hallitus-nimitettiin Oficiala sciigo pri nova registaro de Finnlando, 10 decembro 2019]</ref>. Je la enoficigo ŝi estis la plej juna registarestro en la mondo kaj ankaŭ la plej juna ĉefministro en la historio de [[Finnlando]].
'''Sanna MARIN''' (naskiĝis {{naskiĝdato|1985|11|16}} en [[Helsinko]]) estas finnlanda [[Finnlanda socialdemokratia partio|socialdemokratia]] [[politikisto|politikistino]]. Ŝi estas ĉefministro de la lando ekde la 10-a de decembro [[2019]]<ref name=regMarin>[https://valtioneuvosto.fi/artikkeli/-/asset_publisher/10616/marinin-hallitus-nimitettiin Oficiala sciigo pri nova registaro de Finnlando, 10 decembro 2019]</ref>. Je la enoficigo ŝi estis la plej juna registarestro en la mondo kaj ankaŭ la plej juna ĉefministro en la historio de [[Finnlando]].
Linio 30: Linio 38:
Sanna Marin pariĝis kun la eksa futbalisto kaj firmaisto Markus Räikkönen. Ili havas filinon naskiĝintan en [[januaro 2018]].
Sanna Marin pariĝis kun la eksa futbalisto kaj firmaisto Markus Räikkönen. Ili havas filinon naskiĝintan en [[januaro 2018]].
<br>
<br>

{{sinsekvo
| titolo = [[listo de la ĉefministroj de Finnlando|Ĉefministro de Finnlando]]
| dosiero = Coat of arms of Finland.svg
| periodo = 2019-
| antaŭ = [[Antti Rinne]]
| post = -
}}


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 06:09, 21 apr. 2020

Sanna Marin
Persona informo
Sanna Marin
Naskonomo Sanna Mirella Marin
Naskiĝo 16-an de novembro 1985 (1985-11-16) (38-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj finnasvedaanglagermana vd
Loĝloko Kaleva • Tampere vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Tampere • Suupanniitty School • Pirkkalan yhteislukio Silmu vd
Partio Finnlanda socialdemokratia partio vd
Familio
Edz(in)o Markus Räikkönen vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politiko • local administration • socialdemokratio vd
Aktiva en TampereHelsinko vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Finnlando
Dum 2019-
Antaŭulo Antti Rinne
Sekvanto -
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sanna MARIN (naskiĝis la  16-an de novembro 1985(nun 1985-11-16) en Helsinko) estas finnlanda socialdemokratia politikistino. Ŝi estas ĉefministro de la lando ekde la 10-a de decembro 2019[1]. Je la enoficigo ŝi estis la plej juna registarestro en la mondo kaj ankaŭ la plej juna ĉefministro en la historio de Finnlando.

Marin estas parlamentano ekde 2015 kaj, antaŭ sia ĉefministriĝo, estis ministro de transporto kaj komunikado ekde junio 2019[2]. Ŝi estas la tria virino-ĉefministro de la lando. La antaŭaj estis Anneli Jäätteenmäki (2003) kaj Mari Kiviniemi (2010–2011).

Politika kariero

Komenco

Ŝi aniĝis en la junulara movado de la socialdemokratia partio en 2006 kaj post du jaroj malsukcese sin prezentis en la municipa balotado de Tampere. Ĉi tiu politika malsukceso estas ŝia ĝisnune ununura[3].

Ministro

Komence de 2019, dum la partio jam kampanjis por la elektado de parlamentanoj, ŝi anstataŭis la partiestron Antti Rinne dum ties malsano. Rinne povis gvidi la kampanjon nur dum la lastaj semajnoj. En la nova registaro, formita en junio, Rinne okupis la ĉefministran postenon kaj Marin estis nomumita ministro pri transporto kaj komunikado. [1].

Registarestro

Fine de novembro 2019 estiĝis krizo en la registaro de Rinne. La Centra partio, kiu havas kvin ministrojn en la koalicia registaro, sciigis, ke ĝi ne plu fidas al la ĉefministro pro ties agadoj kaj diroj. Frontante eventualan disfalon de la registaro kaj de la malfacile konstruita politika koalicio, Rinne decidis demisii, kio signifis eksiĝon de la tuta registaro. Ĉar la Centro esprimis malfidon nur al la ĉefministro, la kvin partioj de la registaro rapide interkonsentis pri daŭra kunlaboro, nur kun nova ĉefministro kaj du aliaj ministroŝanĝoj.

La 8an de decembro 2019, kvin tagojn post kiam Rinne eksiĝis, Sanna Marin estis elektita de la socialdemoratia partia konsilio kandidato por la ĉefministra posteno. Dum la voĉdono ŝi ricevis 32 favorajn voĉojn, tri pli ol la alia proponito Antti Lindtman[4].

La Finnlanda parlamento formale nomumis ŝin ĉefministro la 10-an de decembro, kun 99 voĉoj por kaj 70 voĉoj kontraŭ. Post kelkaj horoj, la prezidanto de la respubliko Sauli Niinistö nomumis la registaron.[5].

Privata vivo

Sanna Marin naskiĝis en neriĉa familio, ŝiaj gepatroj eksgeedziĝis, kiam ŝi estis juna infano. Ŝia patrino enamiĝis al alia virino kaj ŝi estis edukata de ĉi tiu virina paro. En sia familio ŝi estas la unua ano, kiu ekstudis en universitato. Ŝi financis sian studadon per oficetoj (en bakejo, kasisto, ĵurnaloliveristo). Ŝi ne volis preni studmonprunton, timante ne povi repagi ĝin[3].

Sanna Marin pariĝis kun la eksa futbalisto kaj firmaisto Markus Räikkönen. Ili havas filinon naskiĝintan en januaro 2018.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Oficiala sciigo pri nova registaro de Finnlando, 10 decembro 2019
  2. Pri S. Marin sur paĝo de la Finnlanda Parlamento
  3. 3,0 3,1 Sanna Marin, 34 ans, et première ministre... la carrière politique fulgurante d’une Finlandaise « ordinaire » arkivo de Anne-Françoise Hivert en lemonde.fr, publikigita je la 9-a de decembro 2019 (franclingve)
  4. « Finland to get youngest-ever PM », Yle,‎ 8-a de decembro 2019 (legi rete arkivokonsultita la 8-an de decembro 2019) (anglalingve).
  5. « Finland’s record-young PM appointed, faces confidence vote next week », Yle,‎ 10-a de decembro 2019 (legi rete arkivo konsultita la 11-an de decembro 2019) (anglalingve).