Persefono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de 26 Proserpina
Linio 13: Linio 13:
<!-- [[Dosiero:Antenor Kore.jpg|frame|Kora de [[Antenoro]], Muzeo de la Akropolo en Ateno, 530-525 a.K]] -->
<!-- [[Dosiero:Antenor Kore.jpg|frame|Kora de [[Antenoro]], Muzeo de la Akropolo en Ateno, 530-525 a.K]] -->
'''Kora''', el la gr.Κόρη, ''la junulino'' aŭ ''la juna fraŭlino'', laŭ la [[helena mitologio]], estis filino de [[Demetra]] kaj [[Zeŭso]] kaj estas intime ligita al la mito de la patrino. Kora reprezentas la semon, la grajnon de [[tritiko]] kiu enterigita, mortas kaj reviviĝas. Forrabita de [[Hadeso]] aŭ [[Plutono]], ŝi fariĝis [[Persefona]], la reĝino de la inferoj. La tuta dramo de [[Demetra]] estas la senlaca priserĉo al la filino. Pro tiom da ploro kaj plendo de la patrino, la patro de la dioj konvinkis [[Hadeso]]n liberigi la junulinon renkonte al sia nekonsolebla patrino, sed metis en ŝia buŝo, semon el [[granato]], kiu malebligis la filinon de Demetra eliri definitive el la inferoj. Tiele [[Persefona]] devis resti kvar monatojn kun la edzo kaj ok monatojn kun la patrino.

== Vidu ankaŭ ==
*[[26 Proserpina]]

{{projektoj|commonscat=Persephone}}
{{projektoj|commonscat=Persephone}}

Kiel registrite je 21:07, 6 maj. 2020

La reveno de Persefona, fare de Frederic Leighton (1891).

Persefona (el la greka Περσεφόνη, kiu detruas la lumon) estis alia nomo de Kora, la knabino, filino de Demetra, laŭ la helena mitologio. Ŝi estis la reĝino de la subtera mondo, edzino de Hadeso, la ĉiopova reĝo de la Inferoj.

Persefono estis nomo de la epopea literaturo de la ionia Grekio. En aliaj dialektoj ŝi estis konata per aliaj nomoj, kiel Periphóna, PerséfhassaPerséphatta. Homero nomis ŝin Περσεφόνεια, Persephoneia. La romianoj konis ŝin per Prozerpina kaj, tiele, ŝi fariĝis, poste, emblema persono en Renesanco. Oni kredas ke tiu nomo ne apartenas al la hindo-eŭropa lingvo, sed estis adaptita al la greka el la indiĝena kulturo.

La forrabo de Persefona

Forrabo de Prozerpina far Rembrandt

Persefona estis ankoraŭ juna kaj nomiĝis Kora, kiam ŝi estis forrabita de Hadeso, la mastro de la mortintoj, kiu venigis ŝin al la subtera regno kaj igi ŝin sia edzino. Sciinte pri tio, Demetra, ŝia patrino, afliktiĝis kaj, pro tio, forgesis sian taskon zorgi pri la tero, kaŭze de kio la tero sekiĝis kaj ne plu produktis nutraĵojn. Vidante ke la ordo de la naturo estis rompita, Zeŭso, ordonis al Hadeso revenigi la junulinon al sia patrino, sed la reĝo de la inferoj, ruze, persvadis ŝin manĝi semon el granato, kio malebligis al Persefona definitive eliri de la infero. Post longa interparolo, la du diaj fratoj alvenis al konsenton: ke Persefona restu trionon de la jaro kun Hadeso. Tiuj kvar monatoj de la jaro, dum kiuj Persefona restas en la subtera mondo reprezentas la sekajn kampojn de Grekio, en somero, antaŭ la alveno de la aŭtunaj pluvoj, kiuj kreskigas la plantojn. Aliflanke, la ok monatoj kiam la kampoj estas verdaj kaj la tero produktiva, reprezentas la reveno de de la diino. Nun ŝi estas Kora, ĉiam juna, kiel la grajno de tritiko, kiu mortis kaj renaskiĝis. Tiu alternado de morto kaj renaskiĝo reguligas la ciklon de la vegetaĵaro kaj de la tuta vivo sur la tero.

Kora, el la gr.Κόρη, la junulinola juna fraŭlino, laŭ la helena mitologio, estis filino de Demetra kaj Zeŭso kaj estas intime ligita al la mito de la patrino. Kora reprezentas la semon, la grajnon de tritiko kiu enterigita, mortas kaj reviviĝas. Forrabita de HadesoPlutono, ŝi fariĝis Persefona, la reĝino de la inferoj. La tuta dramo de Demetra estas la senlaca priserĉo al la filino. Pro tiom da ploro kaj plendo de la patrino, la patro de la dioj konvinkis Hadeson liberigi la junulinon renkonte al sia nekonsolebla patrino, sed metis en ŝia buŝo, semon el granato, kiu malebligis la filinon de Demetra eliri definitive el la inferoj. Tiele Persefona devis resti kvar monatojn kun la edzo kaj ok monatojn kun la patrino.

Vidu ankaŭ