53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI 2020: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22: Linio 22:
Okazas nun kolekto de '''kontribuoj de artistoj''': deklamadoj kaj koncertoj estas bonvenaj por konkludi ĉiun sesion per arta parto.
Okazas nun kolekto de '''kontribuoj de artistoj''': deklamadoj kaj koncertoj estas bonvenaj por konkludi ĉiun sesion per arta parto.


Regule aperos la aktuala programskizo en la retejo de ILEI [http://www.ilei.info www.ilei.info]
Regule aperas la aktuala programskizo en la retejo de ILEI [http://www.ilei.info www.ilei.info]

Kiel registrite je 17:15, 11 maj. 2020

La 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI 2020 , VEKI, okazos de la 25-a ĝis la 31-a de julio 2020. Tiu perreta evento anstataŭigos la planitan Kongreson en Kebekurbo, Kanado, kiu devis esti nuligita pro la kronvirusa pandemio de 2019-2020.

Logotipo de VEKI

.

La organizado de tiu VEKI estas en la manoj de Mireille Grosjean, la prezidanto de ILEI.

La konferenca temo estas Interlingvistiko kaj Esperanto en Universitatoj.

La programo antaŭvidas 7 tagojn, kun tri sesioj en ĉiu tago, kaj kun preciza temo por ĉiu tago.

  • 1. Solena inaŭguro, prelegoj pri la kongresa temo. Planeda pripenso (anstataŭ iu nacia vespero).
  • 2. Pripensoj pri strukturo. Komitato
  • 3. Prelegoj pri lingvoj. Lingva Festivalo
  • 4. Prelegoj pri interlingvistiko kaj Esperanto en universitatoj
  • 5. Mastrumado de la Ligo ILEI. IPR, JA. Vivo de ILEI, demandoj kaj respondoj. Gastronomia rondo.
  • 6. Pedagogiaj temoj. Instruspertoj
  • 7. AMO–seminario. Internaciaj agadoj, internaciaj institucioj / Konkludo
Tempoplano por preskaŭ ĉiuj horzonoj.

La Gastronomia Rondo havas sian originon en la kutimo de ILEI nomita Frandvespero, kiu okazas komence de ĉiu kongreso. Ĉar la konferencanoj ne vesperumos samtempe, la estraro decidis pri nova nomo por tiu aktivaĵo, kiu ebligos montri diversajn filmetojn pri diversaj manĝoj en diversaj landoj.

Okazas nun kolekto de kontribuoj de artistoj: deklamadoj kaj koncertoj estas bonvenaj por konkludi ĉiun sesion per arta parto.

Regule aperas la aktuala programskizo en la retejo de ILEI www.ilei.info