Horzono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 561: Linio 561:
* [[Libio]]
* [[Libio]]
* [[Litovio]]
* [[Litovio]]
* [[Malavo]]
* [[Malavio]]
* [[Moldavio]]
* [[Moldavio]]
* [[Mozambiko]]
* [[Mozambiko]]

Kiel registrite je 23:21, 15 maj. 2020

Mapo de 1913 de horzonoj de Usono, montranta limojn tre diferencajn el la nuntempaj.

La horzono estas segmento de tersurfaco, kie la sama hortempo validas. Tio lokiĝas en ideala kazo laŭlonge de la sama meridiano. Por tio validas la Grenviĉa Meza Tempo, GMT (el la angla Greenwich Mean Time)

Enkonduko

horzonoj dividantaj mapon.

Origine ĉiu pli granda loko havis la propran hortempon, kiu estis sinkronigita certagrade al la suno. Se la suno staras sur la zenito, estas la 12-a horo tagmeze.

Se iu sekvas sur mondmapo perfingre la direkton al oriento, tiu antaŭpaŝas en la tempo (kaj kompreneble en la okcidenta direkto la tempo retroiras). Tiu tempovojaĝo do trafas limon, la tiel nomitan datlinion, kiun transirante orienten oni gajnas unu tagon (transirante okcidenten oni perdas tagon).

Post apero de trajnoj kaj la enkonduko de vojaĝplanoj, la malnova temposistemo montriĝis tro komplika, ĉar oni devis ĉiam atenti pri la tempoŝanĝoj en la horaroj. Tiel oni decidis enkonduki unuecan tempon por ĉiu lando. Rezulte de la internacia konferenco de 1884, oni disdividis la teron je 24 horzonoj, tiel ke la diferenco de du zonoj estis 60 minutoj aŭ unu horo. Pure matematike, ĉiu tempozono ampleksas strion de 15 longitudaj gradoj sur la tera surfaco.

Hodiaŭ

La horzonoj estas aranĝitaj laŭ la hortempo de Grenviĉo/Londono, kiu situas sur la 0-a longituda grado, ĝin oni nomas GMT, Grenviĉa Meza Tempo. De tie kalkuliĝas diferencoj al la aliaj tempozonoj.

Ĉiu ne tro granda lando estis aranĝita al unu tempozono. La grandaj landoj havas plurajn tempozonojn, ekzemple Rusio havas 9, Kanado kaj Usono 6, Brazilo 4, Aŭstralio 3 kaj Meksiko 2 tempozonojn. Ĉinio tamen havas nur unu, la Pekinan Tempon kiu kovras kvin horzonojn.

Ekzistas landoj kaj regionoj, kiuj havas specialajn tempozonojn. Irano havas ekz. 4,5 horojn, Barato 5,5 horojn, du regionoj de Aŭstralio 9,5 horojn antaŭ GMT. La kaŭzo de tiuj specialaj horzonoj estas ĉiam politika-historia.

Politiko kaj tempo

Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie, kie troviĝas la ĉefa parto de la lando (UTC-1, UTC, UTC+1, UTC+2, UTC+3).

Ankaŭ hodiaŭ havas la horzono iun politikan guston kelkloke. En EU la plimulto de la landoj apartenas al la Centr-Eŭropa Tempo (CET), kiu estas unu horo antaŭ UTC. Portugalio, Britio, Irlando kaj Islando uzas la Okcident-Eŭropan tempon (WET). Finnlando kaj Greklando uzas la Orient‐Eŭropan tempon (EET) (+ 2 horoj al UTC), kvankam oni ĉiam strebis aligi tiujn landojn al CET. Tiu ŝato de la CET kondukas al tio, ke la suno atingas la zeniton sur la nord-okcidenta marbordo de Hispanio nur post la 13a horo kaj kontraŭ tio je la 11a horo en orienta Pollando.

Horozonoj en Ĉinio antaŭ 1949

En Ĉinio, kie la lando trapasas teorie 5 horzonojn, oni uzas nur unu por la tuta lando, kiu signifas +8 horoj al UTC. Antaŭ 1949, ekzistis en la lando kvin horozonojn kaj la registaro decidis konservi tiun de Pekino.


Horzonoj

UTC−12:00

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-12:00.

UTC−11:00, X

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-11:00.

UTC−10:00, W

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-10:00.
La Aleutaj insuloj en la norda Pacifiko.

UTC−09:30, V†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-09:30.
La Markiz-insuloj en la Pacifiko.

UTC−09:00, V

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-09:00.

UTC−08:00, U

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-08:00.
UTC−08:00

UTC−07:00, T

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-07:00.
Brita Kolumbio en Kanado.

UTC−06:00, S

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-06:00.
Manitobo en Kanado.
Gvatemalo en Centrameriko.

UTC−05:00, R

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-05:00.
Kebekio en Kanado.
Haitio en Karibio.

UTC−04:00, Q

Bolivio en Sudameriko.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-04:00.
Gujano en Sudameriko.

UTC−03:30, P†

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-03:30.

UTC−03:00, P

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-03:00.
Argentino en Sudameriko.

UTC−02:00, O

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-02:00.
Fernando de Noronha en plej orienta Sudameriko.

UTC−01:00, N

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC-01:00.

UTC±00:00, Z

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC±00:00.
Mapo de Afriko kun emfazitaj okcidentafrikaj landoj, ĉiuj en UTC±00:00.

UTC+01:00, A

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+01:00.
Mapo de Eŭropo kun emfazitaj centreŭropaj landoj, ĉiuj en UTC±01:00, same kiel tiuj pli nordaj kaj tiuj pli sudaj.
La landoj de Centra Eŭropo, en somero ŝanĝas al +02:00

UTC+02:00, B

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo UTC+02:00.
Ĝenerala kaj samtempe preciza geografia vidaĵo de Orienta Eŭropo, en UTC+02:00, minus Rusio kaj plus Baltio kaj parto de Balkanio.

Vidu ankaŭ

Bildaro


Eksteraj ligiloj

  1. Quintana Roo estrena huso horario; adelanta una hora el reloj Excélsior, alirita la 22an de januaro 2016.