Władysław Stanisław Reymont: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 30: | Linio 30: | ||
* ''En la Profundaĵoj'' ; ''En Fumejo de l' Opio'' ; ''La Lasta''. - En: ''La Lanternisto : kaj aliaj prozaĵoj de polaj aŭtoroj''. - Pekino: Ĉina Esperanto-Eld., 1982. - p. 128 – 159 |
* ''En la Profundaĵoj'' ; ''En Fumejo de l' Opio'' ; ''La Lasta''. - En: ''La Lanternisto : kaj aliaj prozaĵoj de polaj aŭtoroj''. - Pekino: Ĉina Esperanto-Eld., 1982. - p. 128 – 159 |
||
* ''[[La lasta (libro)|La Lasta]]'': rakonto / El la pola lingvo trad. [[K. Bein]] (Kabe). - 2. eld. - Varsovio: [[Pola Esperanto-Asocio]], 1965. - 15 p. |
* ''[[La lasta (libro)|La Lasta]]'': rakonto / El la pola lingvo trad. [[K. Bein]] (Kabe). - 2. eld. - Varsovio: [[Pola Esperanto-Asocio]], 1965. - 15 p. |
||
* ''Plugado'' (Orka) en ''[[Ok noveloj (2019)|Ok noveloj]]'', trad. [[Tomasz Chmielik]] – [[Bjalistoka Esperanto-Societo]], Libro-Mondo (Świdnik), Ars Libri (Lublin), 2019. – p. 87–94<ref>[https://espero.bialystok.pl/eo/ok-noveloj/ ''Ok noveloj – nova Esperanto-eldonaĵo''] – la retpaĝo de [[Bjalistoka Esperanto-Societo]]</ref> |
|||
== Distingoj == |
== Distingoj == |
Kiel registrite je 13:59, 22 maj. 2020
Władysław Stanisław Reymont | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Władysław Stanisław Reymont | |||||
Naskonomo | Władysław Stanisław Rejment | ||||
Naskiĝo | 7-an de majo 1867 en Kobiele Wielkie | ||||
Morto | 5-an de decembro 1925 (58-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio vd | ||||
Etno | poloj vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Dua Pola Respubliko vd | ||||
Partio | Ligo Nacia • Pola Partio Popola “Piast” vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Aurelia Szacnajder Szabłowska vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto • scenaristo • prozisto vd | ||||
Laborkampo | beletro vd | ||||
Aktiva dum | 1896– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Kamparanoj ❦ La Promesita Tero vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Władysław Stanisław REYMONT, origine: Władysław Stanisław REJMENT (naskiĝinta la 7-an de majo 1867 en Kobiele Wielkie, proksime al Radomsko, mortinta la 5-an de decembro 1925 en Varsovio) estis Nobelpremiita pola verkisto. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique. Entombigita en la pola nekropolo Tombejo Powązki en Varsovio.
Verkista agado
Naskiĝinte kiel la filo de orgenisto li elprovis sin en multaj okupoj kaj aŭtodidakte lernis la verkadon. En la jaro 1893 li transloĝiĝis al Varsovio, kie plene dediĉis sin al la verkado.
En sia unua romano Komediantka (Komediistino) (1896) li ĉerpis el propraj spertoj kiel aktoro. La verko Ziemia Obiecana (Promesita lando) (1899) temigas la industriigon de pola eturbo. Reymont famiĝis per la kvarvoluma romano laŭ la sezonoj de la jaro Chłopi (Kamparanoj) (1904-1909): temas pri en dialekto skribita, viva kroniko de la pola kampara vivo. Por ĝi li ricevis la Nobelpremion pri literaturo en 1924.
Inter 1913-18 li verkis la historian trilogion Rok 1794 pri la insurekcio de Kościuszko kaj la perfortaj ribelestingo efektivigita fare de Prusio kaj Rusa Imperio en 1794.
Listo de verkoj
- Pielgrzymka do Jasnej Góry (Pilgrimado al Jasna Góra), (1895)
- Fermenty (Fermentoj) (romano, 1897)
- Ziemia obiecana (romano, 1899)
- Chłopi (popola eposo, 4 vol., 1902-1909)
- Rok (historia romantrilogio, 1914-1919)
- Marzyciel (Revanto) (1910) – romanskizo
- Wampir (Vampiro) (1911) – hororromano
- Z ziemi chełmskiej. Wrażenia i notatki (El la Chełm-tero. Impresoj kaj notoj) (1916), rakonto
- Legenda (Legendo) (1924), rakonto (la tuto en Cifereca Nacia Biblioteko Polona).
En Esperanto aperis
- Ave Patria, morituri te salutant… / El la pola lingvo trad. Leono Zamenhof. Eld. de Jan Günther. - Varsovio: Günther, 1909. - 32 p.
- La Lasta / El la pola lingvo trad. Kazimierz Bein. - Parizo : Presa Esperantista Societo, 1910. - 17 p.
- El la konstituciaj Tagoj: memoraĵoj / El la pola lingvo trad. L. Zetel (Leono Zamenhof). - Varsovio: Günther, 1910. - 32 p. / vidu la foton de la kovrilpaĝo
- En la Profundaĵoj ; En Fumejo de l' Opio ; La Lasta. - En: La Lanternisto : kaj aliaj prozaĵoj de polaj aŭtoroj. - Pekino: Ĉina Esperanto-Eld., 1982. - p. 128 – 159
- La Lasta: rakonto / El la pola lingvo trad. K. Bein (Kabe). - 2. eld. - Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1965. - 15 p.
- Plugado (Orka) en Ok noveloj, trad. Tomasz Chmielik – Bjalistoka Esperanto-Societo, Libro-Mondo (Świdnik), Ars Libri (Lublin), 2019. – p. 87–94[1]
Distingoj
- Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (la 13-an de julio 1921, kiel unu el la unuaj 15 personoj honorigitaj per la Ordeno)
- Komandoro de la Ordeno Honora legio
Vidu ankaŭ
- La Promesita Lando - filmo
Bibliografio
- Barbara Kocówna, Reymont: opowieść biograficzna (Reymont. Biografia rakonto), LSW Varsovio 1971
- Józef Rurawski, Władysław Reymont, Warszawa 1988
Eksteraj ligiloj
- Władysław Reymont, Chłopi – en Nacia Cifereca Biblioteko Polona
- informoj pri Władysław Reymont – en www.bitoteko.it
|
- ↑ Ok noveloj – nova Esperanto-eldonaĵo – la retpaĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo