Hizbulaho: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto politika partio|emblemo=Hezbollah-logo.png|propra nomo=حزب الله
{{Informkesto politika partio|emblemo=Hezbollah-logo.png|propra nomo=حزب الله
Ḥizbu 'llāh|esperanta nomo=Hizbulaho|lando=LIB|estro=[[Sayyid Nasrallah]]|bildo de estro=Sayyid Nasrallah.jpg|fondiĝo=1985|ĉambro=[[Bejruto]], [[Libano]]|koloro=Yellow|koloroj={{Colorbox|#FFFF00}} Flava
{{Colorbox|#008B00}} Verda|parlamentaj sidoj={{Informkesto politika partio/ParlamentajSidoj|13|128|yellow}}|titolo de parlamentaj sidoj=Libana parlamento|lingvo=[[Araba]]}}{{Informkesto milittrupo|koloroj={{Colorbox|#FFFF00}} Flava
{{Colorbox|#008B00}} Verda|lando={{LIB}}|jaroj=1985-|bataloj=[[Libana interna milito]]
[[Iran–Iraka Milito]]
[[Bosnia Milito]]
[[Siria Enlanda Milito]]
[[Iraka Enlanda Milito]]|grandeco=20.000 ĝis 50.000|bildo=Lebanese insurgency.png|priskribo={{legendo|#ffa067}}Kontrolita de la libana registaro
Ḥizbu 'llāh|esperanta nomo=Hizbulaho|lando=Libano|estro=[[Sayyid Nasrallah]]|bildo de estro=Sayyid Nasrallah.jpg|fondiĝo=1985|ĉambro=[[Bejruto]], [[Libano]]|koloro=Yellow|koloroj={{Colorbox|#FFFF00}} Flava
{{Colorbox|#008B00}} Verda|parlamentaj sidoj={{Informkesto politika partio/ParlamentajSidoj|13|128|yellow}}|titolo de parlamentaj sidoj=Libana parlamento|lingvo=[[Araba]]}}{{Informkesto milittrupo|koloroj={{Colorbox|#FFFF00}} Flava
{{Colorbox|#008B00}} Verda|lando={{LIB}}|jaroj=1985-|bataloj=[[Libana interna milito]]
[[Iran–Iraka Milito]]
[[Bosnia Milito]]
[[Siria Enlanda Milito]]
[[Iraka Enlanda Milito]]|grandeco=20.000 ĝis 50.000|bildo=Lebanese insurgency.png|priskribo={{legendo|#ffa067}}Kontrolita de la libana registaro
{{legendo|#3e79ff}}Kontrolita de Hizbulaho|komandestro=Sayyid Nasrallah|titolo=حزب الله|tipo=[[Ĝihado]]}}
{{legendo|#3e79ff}}Kontrolita de Hizbulaho|komandestro=Sayyid Nasrallah|titolo=حزب الله|tipo=[[Ĝihado]]}}

Kiel registrite je 07:35, 5 aŭg. 2020

Hizbulaho
حزب الله

Ḥizbu 'llāh

Emblemo de Hizbulaho
partio • armita organizaĵo • terorisma organizaĵo • neŝtata aganto
Lando  Libano
Ĉambro Bejruto, Libano
Estro Sayyid Nasrallah
Estro
Fondiĝo 1985
Lingvo(j) Araba
Koloro(j)      Flava
Verda
Ideologio islamismo, Kontraŭcionismo, kontraŭimperiismo, araba naciismo, Khomeinism
Libana parlamento
13 / 128
vdr
Hizbulaho
حزب الله

Kontrolita de la libana registaro   Kontrolita de Hizbulaho

• Kontrolita de la libana registaro

• Kontrolita de Hizbulaho
Jaroj 1985-
Lando  Libano
Tipo Ĝihado
Grandeco 20.000 ĝis 50.000
Koloroj      Flava
Verda
Bataloj Libana interna milito
Iran–Iraka Milito
Bosnia Milito
Siria Enlanda Milito
Iraka Enlanda Milito
Komandestro Sayyid Nasrallah
vdr

Hizbulaho[1] (aliskribe: hizbolaho, arabe ‮حزب الله‬, trad. Partio de Dio) estas libana ŝijaisma milicio kaj politika partio, kreita en 1982 reage al la israela invado de Libano. Ekde la retiriĝo de Israelo en 2000, ĝi kontrolas la sudon de Libano kaj konfliktas kun Israelo. Ĝi estas oficiale konsiderata terorisma grupo flanke de Israelo, Usono, Kanado kaj Britio.

Historio

Hizbulaho kreiĝis dum la Libana interna milito. Ĝi verŝajne estis influita de la Irana revolucio, kiu inspiris ŝijaistojn en tuta Mezoriento. 40% de Libananoj estas ŝijaistoj. Ili averaĝe estas unu el la plej malriĉaj religiaj grupoj de la lando. Hizbulaho batalis kontraŭ Israelaj kaj okcidentaj trupoj dum la interna milito. En 1983, la grupo respondecis pri fama atako kontraŭ bazo de la Usonaj marines (mararmeaj tersoldatoj), en kiu mortis 241 Usonaj soldatoj. Post la fino de la interna milito, en 1990, Hizbulaho daŭre batalis por liberigi la sudan Libanon, kiu ankoraŭ estis sub israela okupo. La daŭra ekzisto de Hizbulaho estis kontraŭ la kondiĉoj de la pac-interkonsento de Taif, kiu finis la internan militon, ĉar la interkonsento postulis la malarmadon de ĉiuj "Libanaj kaj ne-Libanaj milit-grupoj". Tamen, la Libana registaro neniam provis senarmigi Hizbulahon, dirante ke temas pri legitima rezista grupo.

En 1992 Ŝejko Sajido Hassan Nasrallah fariĝis Ĝenerala Sekretario de Hizbulaho.

En la jaro 2000 Israelo finfine retiriĝis de la sudo de Libano, kio estis vaste vidata kiel venko de Hizbulaho, kiu akiris grandan popularecon en la araba mondo. Post la Israela retiriĝo la organizaĵo retenis sian militan strukturon en la sudo de Libano kaj periode bombis urbojn en la nordo de Israelo, sen multa efiko. Ilia pozicio estas, ke Israelo ankoraŭ ne komplete retiriĝis de Libano, ĉar restas eta teritorio de 35 kvadrataj kilometroj nomata la Farmoj de Ŝehba, kiun ĝi okupas. Tamen, UN deklaris ke Israelo komplete retiriĝis de Libano, ĉar tiu teritorio estas konsiderata parto de la israele okupitaj Golanaj Altaĵoj, do politike parto de Sirio. Israelo diras, ke en la realo Hizbulaho ne intencas ĉesigi la bataladon ĝis la kompleta detruo de Israelo, kaj efektive la oficiala pozicio de Hizbulaho estas, ke la ŝtato de Israelo devas malaperi.

Hizbulaho estas rekonita politika partio nuntempe, kies civila branĉo administras malsanulejojn, lernejojn kaj faman televidan kanalon (Al-Manar). Ĝi havas konservemajn poziciojn pri religiaj demandoj.

Hizbulaho estas la plej grava libana partio, profunde radikanta en la precipa komunumo de la lando, la ŝijaistoj, aŭreolata de la prestiĝo de liberigo de la landa sudo en 2000, disponanta pri dek du deputitoj en la parlamento, pri aliancanoj de gravaj politikaj fortoj, kiel tiu de la generalo Michel Aoun, la libana komunista partio, la siria social-nacia partio, influhavaj sunaistaj eminentuloj kiel Usama Saad aŭ Omar Karamé, aŭ maronitoj kiel Sulejman Frangié.

La 12-an de julio 2006 Hizbulaho atakis grupon da Israelaj soldatoj ĉe la limo kun Libano kaj kaptis du el ili, mortigante ok soldatojn dum la operaco. Ĝi poste deklaris, ke ĝi liberigos ilin nur se Israelo liberigos aron da libanaj militkaptitoj, laŭ la modelo de antaŭe faritaj interŝanĝoj de kaptitoj. La israela registaro rifuzis kaj komencis vast-skale bombi Libanon (vidu Israela-Libana konflikto de 2006), deklarante ke ĝi volas komplete detrui Hizbulahon. Nasrallah respondis pertelefone kun sia fama diro: Vi volis nekaŝitan militon, do ni militos nekaŝite, kaj ni estas pretaj por tiu; milito de ĉiuj dimensioj. Ĝis al Ĥajfo - kaj kredu min - multe pli pluen ol Ĥajfo.

Dum la postaj tagoj, la ŝijaisma organizaĵo bombardis nordisraelajn urbojn, inkluzive Ĥajfo, Naharija, kaj Akko, mortigante alemaŭ 49 civilulojn, vundinte ĉirkaŭ 740. Intertempe, Israelo bombis ĝiajn poziciojn en la tuta lando, mortigante plurajn centojn da homoj, preskaŭ nur civilulojn. Pluraj bataletoj kaj embuskaj atakoj je la israela infanterio obstaklis la israelan antaŭenmarŝon. Pro tio, la organizaĵo konsideris la militon kiel gravan venkon kontraŭ Israelo.

Israelo akuzas, ke Hizbulaho estas subtenata de Irano kaj Sirio, kiuj volas disvastigi ĥaoson en la regiono. Irano kaj Sirio neas, ke ili vendas armilojn al Hizbulaho, sed tamen malferme simpatias al ĝi.

Statistikoj

Aliancanoj Kontraŭuloj
Irano

Irako

Sirio

Libano

Rusio

Kubo (Verŝajne)

Nord-Koreio (Verŝajne)

Venezuelo (Verŝajne)

Hamas

Islama Ŝtato

Usono

Sirio

Israelo

Japanio

Sauda Arabio

Eŭropa Unio

NATO

Al-Kaida

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

1. La Hizbulaho mastro de la libana ludo. Le Monde diplomatique en Esperanto (1a aprilo 2016). Alirita 9a aprilo 2016.