Paul Chabas: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21: Linio 21:
Dosiero:Chambas - Bruma Matinale.jpg|''Matena brumo''
Dosiero:Chambas - Bruma Matinale.jpg|''Matena brumo''
Dosiero:Paul Chabas - Ninfa Loira.jpg|''Ninfa Loira''
Dosiero:Paul Chabas - Ninfa Loira.jpg|''Ninfa Loira''
Dosiero:Paul Émile Chabas - Portrait d'une dame avec un foulard rouge.jpg|''Portreto d'une dame avec un foulard rouge'' aŭ ''Portreto de sinjorino kun ruĝa koltuko''
Dosiero:Paul Émile Chabas - Portrait d'une dame avec un foulard rouge.jpg|''Portrait d'une dame avec un foulard rouge'' aŭ ''Portreto de sinjorino kun ruĝa koltuko''
Dosiero:Paul Émile Chabas - Deux jeunes Filles à l'Étoile de Mer.jpg|''Deux jeunes Filles à l'Étoile de Mer''
Dosiero:Paul Émile Chabas - Deux jeunes Filles à l'Étoile de Mer.jpg|''Deux jeunes Filles à l'Étoile de Mer''
Dosiero:Paul Émile Chabas - Les nymphes de danse.jpg|''Les nymphes de danse''
Dosiero:Paul Émile Chabas - Les nymphes de danse.jpg|''Dansantaj nimfoj''
</gallery>
</gallery>



Kiel registrite je 10:25, 21 aŭg. 2020

Chabas ĉirkaŭ 1897

Paul Émile Chabas (n. la 7-an de marto 1869 – m. la 10-an de majo 1937) estis franca pentristo kaj ilustristo. Li estis membro de la Akademio de Belartoj de Francio.

Septembra mateno fare de Paul Chabas Morn, 1912, oleo sur kanvaso, Metropola Muzeo de Arto, Nov-Jorko

Biografio

Paul Chabas naskiĝis en Nanto kaj lernis pentradon ĉe William-Adolphe Bouguereau kaj Tony Robert-Fleury. Li ekspoziciis pentraĵon je la unua fojo en la pentrosalono de Parizo en 1890. Li sekve gajnis premion okaze de la salono de 1899 danke al Joyeux Ébats. Li ricevis ormedalon dum la Universala Ekspozicio de 1900 kaj en 1912 ricevis honormedalon.[1] Lia prefera temo estis nudaj junaj virinoj en naturo. Li estis konsiderita kiel unu el plej gravaj eŭropaj artistoj de tiu tempo rilate al nudpentraĵoj.[2]

Lia plej fama pentraĵo, Matinée de Septembre (Septembra mateno) (1912) okazigis skandalon en Usono en majo 1913, kiam Anthony Comstock, sekretario de la Novjorka Societo pri Forigo de Malvirto, taksis ĝin malmorala kaj malĉasta. Chabas ofendiĝis pri la polemiko kaj dumtempe rifuĝis en la Sudon de Francio, serĉante iom da anonimeco.[3] Multaj reproduktaĵoj de la pentraĵo estis sukcese venditaj dum la sekvaj jaroj. Septembra Mateno ofte estis citita kiel ekzemplo de la kiĉa ĝenro. Chabas ĉiam rifuzis identigi la modelulinon, kiu estis la temo de la pentraĵo, kaj simple nomigis ŝin "Marthe".[4] Tamen pludaŭris la polemiko rilate al ŝi. Kiel malfrue kiel 1935 aperis onidiro, laŭ kiu la juna virino estis vivanta en malriĉeco. Chabas eĉ ricevis leterojn el Usono de homoj, kiuj deziris helpi ŝin. Tio cetere rememorigis lin pri la kolero, kiun li sentis pli ol dudek jaroj antaŭe.[5]

Chabas unuafoje vizitis Usonon en 1914 por pasigi pentradsezonon tie. Antaŭ la vojaĝo li komentis onidirojn, laŭ kiuj li supozebele malŝatis Usonon ĉar li rifuzis vendi Septembra matenon al usona ĵurnala eldonejo post la polemiko. Chabas diris, ke li origine ne intencis vendi la pentraĵon, ĉar ĝi estis la plej ŝatata verko de lia edzino. Kiam li enkondukis la pentraĵon en la Parizan Salonon de 1912, li indikis prezon de $10,000, kiun li kredis neniu pagus. Leon Mantashev, filo de petrola magnato, tamen akceptis tiun prezon kaj la pentraĵo estis vendita al li. Poste Chabas diris, ke li precipe ŝatis la pentraĵon, kiun kelkaj kritikistoj taksis kiel lian majstroverkon. Chabas mem agnoskis, ke en tiu artaĵo "estas ĉio, kion mi scias pri pentrado". Li deklaris, ke li tute ne profitis el la multaj reproduktaĵoj de la pentraĵo. Chabas rimarkis ke tiuj, kiu profitis el sia laboro ne estis "sufiĉe pripensemaj por sendi min eĉ skatolon da cigaroj."

En la 1890-aj jaroj, Chabas ilustris librojn de diversaj aŭtoroj kiel Paul Bourget kaj Alfred de Musset.[6] Li ankaŭ verkis ilustraĵojn por la franca eldonisto Alphonse Lemerre.[7] Li fariĝis membro de la Akademio de Belartoj de Francio en 1921 kaj ricevis la Honoran Legion en 1928. De 1925 al 1935 li estis prezidanto de la Societo de Francaj Artistoj.[8] Li mortis en Parizo la 10-an de majo 1937 post longa malsano. Chabas, tiam vidvo, mortis en ĉambro kie staris nur unu pentraĵo — kopio de Septembra mateno, kiun li mem pentris per memoro.[2][9]

Dum lia vivdaŭro, Paul Chabas estis ankaŭ fama portreta pentristo.[1][10][7]

La Baigneuse, 1905-1910

Bildgalerio

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  2. 2,0 2,1 Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  3. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  4. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  5. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  6. {{{Titolo}}}. English translation of "Un Saint" with illustrations by Chabas
  7. 7,0 7,1 {{{Titolo}}}. (in French)
  8. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  9. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  10. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.