Tutmondiĝo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lingvoj kaj kulturoj: La tutmondiĝo tendencas hiearkiigi lingvojn plifortigante la dominantajn lingvojn kaj lasante malaperi la malpli parolatajn kaj malpli bone ekipitajn lingvojn. Aliflanke la tutmondiĝo permesas ke ĉiuj povas aliri ajnan lingvon en la mondo.
Linio 92: Linio 92:


==== Lingvoj kaj kulturoj ====
==== Lingvoj kaj kulturoj ====
La tutmondiĝo tendencas hiearkiigi lingvojn plifortigante la dominantajn lingvojn kaj lasante malaperi la malpli parolatajn<ref>Noto: 6% de la lingvoj en la mondo (kiuj nombras inter 6000 aŭ 7000 lingvoj, depende de la difino 'lingvo') estas parolataj de 95% de la monda loĝantaro kiel unuaj lingvoj.</ref> kaj malpli bone ekipitajn lingvojn. Aliflanke la tutmondiĝo permesas ke ĉiuj povas aliri ajnan lingvon en la mondo<ref>(fr) Patrick Chardenet, [https://www.academia.edu/13666463/Quelques_%C3%A9l%C3%A9ments_de_fondement_d_un_droit_pour_la_coexistence_des_langues_dans_le_monde_un_contrat_social_langagier_2012_?email_work_card=abstract-read-more ''Quelques éléments de fondement d´un droit pour la coexistence des langues dans le monde: un contrat social langagier'' (2012)], Academie.edu, 2012</ref>.

La problemo por lingvoj kaj kulturoj ne estas la tutmondiĝo mem, sed venas de la maniero kiel oni organizis la internaciajn rilatojn pere de la hegemonio de unu kulturo, unu nacio, unu geografia areo, kaj kiel evidenta simbolo de tiu altrudo de [[hegemonio]], ankaŭ la superrego de unu sola lingvo kiel bazo de la tutmondiĝo<ref>José Antonio del Barrio''',''' ''[http://www.liberafolio.org/2017/07/04/alia-universalismo/ Alia universalismo]'', Libera Folio, 4-a julio 2017.</ref>. Ĝenerale, evoluantaj landoj montriĝas pli zorgemaj rilate al kultura tutmondiĝo ol evoluintaj landoj. Tamen, en ĉiu el la 17 enketitaj landoj, la plimulto de la enketitoj spertis kultura interŝanĝo kiel pozitivema, sed ne negativa<ref>(en) Martin S. Edwards: ''P[http://pirate.shu.edu/~edwardmb/ripe.pdf ublic opinion regarding economic and cultural globalization: evidence from a cross-national survey].'' (PDF; 118 kB). In: ''Review of International Political Economy.'' 13(4), 2006, paĝoj 587–608.</ref>.
La problemo por lingvoj kaj kulturoj ne estas la tutmondiĝo mem, sed venas de la maniero kiel oni organizis la internaciajn rilatojn pere de la hegemonio de unu kulturo, unu nacio, unu geografia areo, kaj kiel evidenta simbolo de tiu altrudo de [[hegemonio]], ankaŭ la superrego de unu sola lingvo kiel bazo de la tutmondiĝo<ref>José Antonio del Barrio''',''' ''[http://www.liberafolio.org/2017/07/04/alia-universalismo/ Alia universalismo]'', Libera Folio, 4-a julio 2017.</ref>. Ĝenerale, evoluantaj landoj montriĝas pli zorgemaj rilate al kultura tutmondiĝo ol evoluintaj landoj. Tamen, en ĉiu el la 17 enketitaj landoj, la plimulto de la enketitoj spertis kultura interŝanĝo kiel pozitivema, sed ne negativa<ref>(en) Martin S. Edwards: ''P[http://pirate.shu.edu/~edwardmb/ripe.pdf ublic opinion regarding economic and cultural globalization: evidence from a cross-national survey].'' (PDF; 118 kB). In: ''Review of International Political Economy.'' 13(4), 2006, paĝoj 587–608.</ref>.



Kiel registrite je 21:49, 25 aŭg. 2020

Teknologioj de komunikado kaj tutmondiĝo (kontinentoj)
Mapo kun la ĉefaj veturoj de la Epoko de Malkovroj, 1482–1524. Vidu detalojn en etendebla tabelo:

Tutmondiĝo rilatas al la ekonomia doktrino, kiu disvastiĝis en la 1990-aj jaroj kaj celis antaŭenigi la malfermon de limoj por ideoj, varoj kaj personoj.

Male, Tutglobigo ĝenerale kompreniĝas kiel kontraŭ-tutmondiĝo por akcenti la perdon je potenco kaj signifo de la naciaj ŝtatoj kadre de la procezo de tutmondiĝo aŭ por priskribi la evoluon al speco de tutmonda ŝtato pro la duobla efiko de ekonomia tutmondiĝo kaj maldekstra internaciismo.

Tutmondiĝo estas procezo, je kiu diversaj faktoroj de internacia signifo, kiel komercaj kaj ekonomiaj rilatoj, politikaj interesoj, sociaj movadoj, popolmigrado, novaj teknologiaj kapabloj, kulturaj influoj ktp. efikas sur unuopaj landoj. Ĝi estas la procezo de internacia integrado okazinta pro la interŝanĝo de mondkonceptoj, produktoj, ideoj kaj aliaj aspektoj de la kulturo[1][2].

La fenomeno de plifortiĝanta internacia interplektiĝo okazas je la tavolo de individuoj, socioj, institucioj kaj ŝtatoj.

Esenca kondiĉo por la fenomeno de tutmondiĝo konsideriĝas la teknologia progreso en la 20-a jarcento, aparte en la teknologioj de komunikado kaj transportado, kaj la politikaj decidoj pri "liberaligo" de la tutmonda komerco. Antaŭeniro en transporto kaj telekomunikado, kiaj la popularigo de telegrafo kaj ties posteulo Interreto, estas ĉefaj faktoroj en la procezo de tutmondiĝo, generante plian interdependon el ekonomiaj kaj kulturaj agadoj.[3]

Historia kunteksto

Kvankam fakuloj lokigas la originon de tutmondiĝo en modernaj epokoj, aliaj markas ties historion longe antaŭ la eŭropa epoko de malkovroj kaj la vojaĝoj al la Nova Mondo. Kelkaj eĉ markas ĝiajn originojn al la 3a jarmilo a.K.[4][5] Fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a jarcento, la ligiteco de la tutmondaj ekonomioj kaj kulturoj kreskiĝis rapide.

La ekonomikan anglalingvan terminon "globalization" plej forte influis kaj konatigis la germandevena usona ekonomikisto Theodore Levitt (1925–2006), en 1983 per la artikolo "The Globalization of Markets" [6] en la magazino Harvard Business Review. Ĝi estis pli kaj pli uzata ekde la mezo de la 1980-aj jaroj, sed ĉefe ekde la mezo de la 1990-aj jaroj.[7]

En 2000, la Internacia Monunua Fonduso (IMF) identigis kvar bazajn aspektojn de tutmondiĝo :

Krome, mediaj defioj kiaj la klimata ŝanĝo, problemoj pri akva kaj aera poluado, kaj trofiŝkaptado de oceanoj estas ligitaj al tutmondiĝo.[9] Tutmondiĝaj procezoj tuŝas al kaj estas tuŝitaj de negocoj kaj labor-organizado, ekonomiko, sociaj kaj kulturaj rimedoj kaj la medio.

Terminoj kaj signifoj : Tutmondiĝo, Sennaciigo, Tutglobigo.

Globalization (angla por Tutmondiĝo)

La anglalingva termino globalization, hispanlingve globalización, germanlingve Globalisierung, ruse Глобализация ["globalizacija"], en Esperanto laŭvorte "terglobigo", komence uziĝis en fakaj publikaĵoj de socia scienco, unuafoje almenaŭ en 1944; en 1961 la vorto globalization ekaperis en anglalingva leksikono.

Mondialisation, Mondialisierung (franca, resp. germana por Sennaciiĝo)

Alia, internacie malpli forte uzata termina variaĵo estas la franclingva vorto mondialisation, alilingve ekzemple germane Mondialisierung, en Esperanto laŭvorte "mondiĝo". Iuj aŭtoroj ne nomas la priskribitan proceson "tutmondiĝo", sed "sennaciiĝo" (ekzemple germane EntnationalisierungDenationalisierung), por akcenti la perdon je potenco kaj signifo de la naciaj ŝtatoj kadre de la proceso de tutmondiĝo.

La fenomeno jam pridiskutiĝis longe antaŭ ol ekestis la termino. Ekzemple la germana filozofo Karl Jaspers en sia kulturkritika publikaĵo Die geistige Situation der Zeit ("la spirita situacio de la epoko", 1932) uzis la germanlingvan adjektivon planetarisch, do "tutplaneda": "El teknika kaj ekonomika vidpunkto, ĉiuj problemoj ŝajne iĝas tutplanedaj".[10] La proceso de tutplanediĝo laŭ li signifis "hororan" samniveliĝon. Karl Jaspers elstarigis, ke la tutmondiĝo de la 20-a jarcento diferenciĝas de similaj tendencoj de antaŭaj epokoj per tio ke ne nur la ekonomiaj interrilatoj pli interplektiĝis, sed ĉiuj interrilatoj, inkluzive de la militistaj, kiel montris la unua mondmilito kaj post la publikigo de lia verko ankaŭ la dua mondmilito. La homaj kulturoj disvastiĝas tutmonde, sed post unua "deliro de pli vasta spaco" li priskribas "senton de tutmonda malvasteco".[11]

Mondialisme, Globalism (franca resp. angla por Tutglobigo[12])

La termino tutglobigo rilatas al la disvolviĝo de interdependaj ligoj inter homoj, homaj agadoj kaj politikaj sistemoj ĉirkaŭ la mondo.

La termino tutglobigo estas neologismo kiu rilatas al supozata deziro fini la nacian ŝtaton kiel kadro de politika administrado kaj identeca referenco. Ĝi estas ĉefe uzata en naciismaj medioj por priskribi en denunca maniero la evoluon al speco de tutmonda ŝtato kiu okazus sub la duobla efiko de ekonomia tutmondiĝo kaj maldekstre internaciismo.

Ĝi referas al diversaj sistemoj kun amplekso preter la simple internacia. Ĝi estas uzata fare de politikaj sciencistoj, kiel ekzemple Joseph Nye, por priskribi "provojn kompreni ĉiujn interrilatoj de la moderna vivo kaj reliefigi subkuŝantajn ŝablonojn kiuj klarigi ilin". Dum unuavice asociita kun mondo-sistemoj, ĝi uzeblas por priskribi aliaj tutmondaj tendencoj.

Por Ulrich Beck, germana sociologo kaj aŭtoro de kosmopolita, mondcivitana manifesto[13], la tutglobigo estas politika koncepto, kiu supozas, ke politika ago nur eblas kiel logika adapto al la leĝoj de la monda merkato[14].

La tutglogio supozas tendencon al kultura unuiĝo (ekzemple, ke la tuta mondo konsumu la saman aŭ tre similan), dum Ulrich Beck kredas, ke kultura evoluo estas kaj restas plureca, sed trans lokajn kaj naciajn limojn.

'Globalism' aŭ tutglobigo estas uzata en publikaj kaj sociologiaj debatoj por kritiki bazajn supozojn pri la libermerkata tutmondiĝo kiel "novliberala". La termino estas ankaŭ uzata de kontraŭuloj de tutmondiĝo kiel popolismaj movadoj.

Superrigardo

Etendo de la vojoj de la Silka Vojo kaj de la Spicokomerco posedataj de la Otomana Imperio en 1453 kiu permesis esploradon

Homoj interrilatis trans longdistancoj dum miloj da jaroj. La transtera Silka Vojo kiuj ligis Azion, Afrikon, kaj Eŭropo estas ideala ekzemplo de la transforma potenco de transloka interŝanĝado kiu ekzistis en la "Malnova Mondo". Filozofio, religioj, lingvoj, artoj, kaj aliaj aspektoj de kulturo disvastiĝis kaj miksiĝis kiam nacioj interŝanĝadis produktojn kaj ideojn. En la 15-a kaj 16-a jarcentoj, eŭropanoj faris gravajn eltrovaĵojn en sia esplorado de la oceanoj, inkluzive de la komenco de transatlantika vojaĝado al la "Nova Mondo" Ameriko. Tutmonda movado de homoj, varoj, kaj ideoj kreskis signife en la sekvaj jarcentoj. Komence de la 19-a jarcento, la evoluo de novaj formoj de transportado (kiel ekzemple la vaporŝipo kaj fervojoj) kaj telekomunikado kiuj "kunpremis" kaj tempon kaj spacon enkalkulis ĉiam pli rapidajn indicojn de tutmonda interŝanĝado.[15] En la 20-a jarcento, stratveturiloj, nova infrastrukturo por transporto, kaj flugkompanioj igis transportadon eĉ pli rapida. La apero de elektronikaj komunikadoj, plej precipe poŝtelefonoj kaj la Interreto, ligis miliardojn da homoj laŭ novaj manieroj ĝis la jaro 2010.

Kritiko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontraŭ-tutmondiga movado.

Movado por alia tutmondiĝo

La kontraŭ-tutmondiga movado, aŭ anti-tutmondiga movado,[16] estas socia movado kritika al la tutmondiĝo farita de korporacia kapitalismo. Tiu movado estas ankaŭ ofte menciata kiel tutmonda justecmovado,[17] alimondisma movado (Okupu Wall Street), kontraŭkorporacia aktivismo,[18] aŭ movado kontraŭ novliberala tutmondigo.

Lingvoj kaj kulturoj

La tutmondiĝo tendencas hiearkiigi lingvojn plifortigante la dominantajn lingvojn kaj lasante malaperi la malpli parolatajn[19] kaj malpli bone ekipitajn lingvojn. Aliflanke la tutmondiĝo permesas ke ĉiuj povas aliri ajnan lingvon en la mondo[20].

La problemo por lingvoj kaj kulturoj ne estas la tutmondiĝo mem, sed venas de la maniero kiel oni organizis la internaciajn rilatojn pere de la hegemonio de unu kulturo, unu nacio, unu geografia areo, kaj kiel evidenta simbolo de tiu altrudo de hegemonio, ankaŭ la superrego de unu sola lingvo kiel bazo de la tutmondiĝo[21]. Ĝenerale, evoluantaj landoj montriĝas pli zorgemaj rilate al kultura tutmondiĝo ol evoluintaj landoj. Tamen, en ĉiu el la 17 enketitaj landoj, la plimulto de la enketitoj spertis kultura interŝanĝo kiel pozitivema, sed ne negativa[22].

Tutmondiĝo postulas pli ol iam ajn multlingvan komunikadon, sed ekonomiaj limigoj ofte rezultigis en la uzon de unu sola lingvofrankao.

Unu el la ĉefaj kialoj de la allogo de lingvo kaj ĝiaj parolantoj estas la ebleco partopreni en la monda komerco.

Ĉi tio konfliktas kun la egalisma multlingvismo kiun la eŭropaj institucioj jam depost iom da tempo postuals kaj kiu finfine plejparte rilatas al lingvaj homaj rajtoj, kiuj donas al ĉiuj la rajton uzi sian lingvon iam ajn, ie ajn. Konsiderante ĉi tiun kontraston, tradukistoj povas kontribui al efika komunikado kaj al la konservado de la tutmonda lingva diverseco[23].

Vidu ankaŭ Tutmondiĝado - lingvoj de malgranda disvasteco.

Esperanto kaj tutmondiĝo

La komunumo de Esperanto-parolantoj spertas manieron por esti tutmonda kiu estas tre malsama kaj alternativa al la sperto kiun oni havas parolante la anglan[24]. En artikolo en bangladeŝa gazeto, A.F.G. Mohiuddin etikedas Esperanton kiel lingvon por "signifa tutmondiĝo"[25]. Tia "signifa tutmondiĝo" estas la celo de la novaj-malnovaj landoj de sud-orienta Azio - teritorioj de antikvaj civilizacioj, nun serĉantaj ligi tiujn civilizaciojn al la moderna mondo[26].

Migrantoj kaj tutmondiĝo

Tutmondiĝo estas paradoksa en la maniero kiel ĝi ofertas liberan fluadon de financoj, varoj kaj servoj trans naciaj limoj, sed limigas la liberan migradon de homoj[27].

Literaturo

(es) Germán Canale (2010) Globalización y lenguas internacionales : identidades, discursos y políticas lingüísticas : el caso del inglés, el español y el esperanto (tutmondiĝo kaj internaciaj lingvoj: identecoj, diskursoj kaj lingvaj politikoj: la kazo de la angla, hispana kaj esperanto), Montevideo, Universidad de la República, Facultad de Humanidades y Ciencias de la Educación, Comisión Sectorial de Investigación Científica, verko eldonita kadre de la esplorprojekto  "Lingva diverseco kaj tutmondiĝado : lingvopolitikoj kaj prilingvaj diskutoj" (2007-2009), 130 pp,, ISBN 9789974006355 - ISBN 997400635X

Vidu ankaŭ

Alimondismo, ĜKKS , Internaciismo, Sennaciismo, Transnaciismo, Tutmonda civitaneco, Yuval Noah Harari

Historio de tutmondiĝo

Kolonio, Imperio, Silka Vojo, Kristoforo Kolumbo, Manila galiono, Triangula komerco

Tutmondiĝaj militoj

Milito de Hispana Sukcedo, Sepjara milito, Opia milito, 1-a Mondmilito, 2-a Mondmilito

Eksteraj ligiloj

Moduloj pri mondaj problemoj el malsamaj vidpunktoj : tutmondiĝo

(germana) Ulrich Beck: Globalismus und Globalisierung. Gegen die unterstellte Dominanz der wirtschaftlichen Globalisierung. In: Telepolis. 3. Juli 1997,

Notoj kaj referencoj

  1. Al-Rodhan, R.F. Nayef kaj Gérard Stoudmann. (2006). Definitions of Globalization: A Comprehensive Overview and a Proposed Definition.
  2. Albrow, Martin kaj Elizabeth King (eld.) (1990). Globalization, Knowledge and Society London: Sage. ISBN 978-0-8039-8324-3 p. 8. "...all those processes by which the peoples of the world are incorporated into a single world society."
  3. Stever, H. Guyford (1972). "Science, Systems, and Society." Journal of Cybernetics, 2(3):1–3. COI:10.1080/01969727208542909
  4. Frank, Andre Gunder. (1998). ReOrient: Global economy in the Asian age. Berkeley: University of California Press. (ISBN 978-0520214743)
  5. Globalization and Global History (p.127). Alirita 3a de Julio 2012.
  6. Theodore Levitt: „The globalization of markets“ (anglalingve: "la tutmondiĝo de merkatoj"), en: Harvard Business Review, 61-a jarkolekto, 1983, n-ro 3, p. 92
  7. Google Books Ngram Viewer: Globalization
  8. International Monetary Fund . (2000). "Globalization: Threats or Opportunity." 12a de Aprilo 2000: IMF Publications.
  9. (2002) “Grounding Globalization: The Prospects and Perils of Linking Economic Processes of Globalization to Environmental Outcomes”, Economic Geography 78 (3), p. 361–386. doi:10.2307/4140814. 
  10. Origine germanlingve: „Als technische und wirtschaftliche scheinen alle Probleme planetarisch zu werden“.
  11. Origine germanlingve „Rausch der Raumerweiterung“ kaj „Gefühl der Weltenge“. En Karl Jaspers: Die geistige Situation der Zeit, p. 67 (eldono de 1932), ekzemple ISBN 3-11-016400-0
  12. D. A. Ŝevĉenko: La lingvo Esperanto kiel rimedo de egalrajta komunikado en Interreto en kondiĉoj de tutglobigo, en : Rusio kaj Ibero-Ameriko en Tutglobiĝanta Mondo: Artikoloj kaj Materialo de la Tria Internacia Forumo. (Ruse: Россия и Ибероамерика в глобализирующемся мире: история и современность. Доклады и материалы Третьего международного форума. - отв. ред. В.Л. Хейфец, Л.С. Хейфец. - СПб: Скифия-принт, 2017. - ISBN: 978-5-98620-296-9
  13. (germana) Weltbürger aller Länder, vereinigt euch! Demokratie jenseits des Nationalstaates: Europa muß den Anfang machen. Thesen für ein kosmopolitisches Manifest. (Weltbürger-Manifest) En: Die Zeit, n-ro 30/1998.
  14. (de) Ulrich Beck: Die Eröffnung des Welthorizontes: Zur Soziologie der Globalisierung. Herausgeber-Mitteilung. Soziale Welt, 47, 1997, paĝoj 3–16, paĝo 5.
  15. O'Rourke, Kevin H. and Jeffrey G. Williamson. (2000). "When Did Globalization Begin?" NBER Working Paper No. 7632.
  16. Jacques Derrida (Majo 2004) Enlightenment past and to come, ĉe Le Monde diplomatique
  17. Della Porta, Donatella, ed. (2006). The Global Justice Movement: Cross-national And Transnational Perspectives. New York: Paradigm. ISBN 978-1-59451-305-3.
  18. Juris, Jeffrey S.. (2008) Networking Futures: The Movements against Corporate Globalization. Durham: Duke University Press. ISBN 978-0-8223-4269-4.
  19. Noto: 6% de la lingvoj en la mondo (kiuj nombras inter 6000 aŭ 7000 lingvoj, depende de la difino 'lingvo') estas parolataj de 95% de la monda loĝantaro kiel unuaj lingvoj.
  20. (fr) Patrick Chardenet, Quelques éléments de fondement d´un droit pour la coexistence des langues dans le monde: un contrat social langagier (2012), Academie.edu, 2012
  21. José Antonio del Barrio, Alia universalismo, Libera Folio, 4-a julio 2017.
  22. (en) Martin S. Edwards: Public opinion regarding economic and cultural globalization: evidence from a cross-national survey. (PDF; 118 kB). In: Review of International Political Economy. 13(4), 2006, paĝoj 587–608.
  23. Reinhard HOHEISEL, Ökonomische Zwänge für eine lingua franca –. Economic Needs – One Language Only?, in: Forstner, Martin und Hannelore Lee-Jahnke, Les langues dans un monde qui change. Conférence Internationale Permanente d'Instituts Universitaires de Traducteurs et Interprètes: CIUTI-Forum 2006, p. 71, CIUTI, 2008, ISBN 10: 3039113062 / ISBN 13: 9783039113064
  24. (angla) Federico Gobbo, An alternative globalisation: why learn Esperanto today?(alternaitva tutmondiĝado: kial lerni esperanton?), Universitato de Amsterdam, la 8-an de oktobro 2015, alirite la 17-an de januaro 2019.
  25. (angla) A.F.G. Mohiuddin, “Towards a just world: Esperanto for meaningful globalisation” (Al justa mondo: Esperanto por signifa tutmondigo), The Independent - Bangladeŝo, la 10-an de julio 2003, (arkivo) ĉe Мир Эсперанто / The World Of Esperanto, alirite la 30-an de januaro 2019.
  26. (angla) Humphrey Tonkin, Language equality in international relations (lingva egaleco en internaciaj rilatoj), p.9, 2004, University of Hartford.
  27. (en) The struggle goes on ... Proposals and suggestions for the organisation and programme of the “all different – all equal” European Youth Campaign on Diversity, Human Rights and Participation resulting for the “all different-all equal” symposium European Youth Centre, Strasbourg, p. 9, 26-30 oktobro 2005.

Eksteraj ligiloj