Wilhelm Kaufmann: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
DidCORN (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{AliajSignifoj|Kaufmann}} |
|||
{{Informkesto homo |
{{Informkesto homo |
||
|dosiero= |
|dosiero= |
||
}} |
}} |
||
⚫ | '''Wilhelm KAUFMANN''' (naskiĝinta la {{daton|18|3|1901}} en [[Salzburg]], mortinta samloke la {{daton|3|9|1999}}) estis [[aŭstrio|aŭstra]] [[pentristo]] kaj [[kosmopolito]], kiu tre engaĝiĝis por la konservo de salcburgaj urbaj pejzaĝoj kaj meritis daŭri pri la arkitektura aspekto de sia naskiĝurbo. |
||
⚫ | |||
== Vivo == |
== Vivo == |
Kiel registrite je 09:21, 5 sep. 2020
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaufmann. |
Wilhelm Kaufmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1901 en Salcburgo |
Morto | 3-an de septembro 1999 (98-jaraĝa) en Salcburgo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Wilhelm KAUFMANN (naskiĝinta la 18-an de marto 1901 en Salzburg, mortinta samloke la 3-an de septembro 1999) estis aŭstra pentristo kaj kosmopolito, kiu tre engaĝiĝis por la konservo de salcburgaj urbaj pejzaĝoj kaj meritis daŭri pri la arkitektura aspekto de sia naskiĝurbo.
Vivo
Liaj pentraj agadoj komenciĝis en romantika vivsento. En la rondaro de la porjunula movado Wandervogel li pasigis multajn jarojn antaŭ studo de pentrado ĉe la artmetilernejo de Vieno. En 1923 li iĝis libera helpanto de Anton Faistauer dum la faro de freskoj en la paroĥuja kirko de la salcburga urbokvartalo Morzg.
En 1926 Kaufmann laboris kune kun Anton Kolig kaj Robin Christian Andersen ĉe la produkto de gobelinoj por okazigejo de Festivalo de Salcburgo. En la jaroj inter 1938 kaj 1945, post Anschluss, li vivis en interna elmigrostato, ĉefe en Pinzgau; tiam li gvardis ankaŭ verkojn transdonitajn al li fare de la juda pentristino Helene von Taussig.
Post la Dua mondmilito li engaĝiĝis idealisme en la kultura novkonstruo de Salcburgio. Baldaŭ li povis viziti Brition kie li konatiĝis jam antaŭ la milito pro siaj portretoj. En 1952 Kaufmann iĝis instruisto pri arto ĉe Westtown School en Pensilvanio. De tie li transloĝiĝis al Kanado por esti liberprofesiulo artista kaj instruisto. Inter 1953 kaj 1957 li ofte pentris en la amerika nordo la netuŝitan naturon. Dum pluraj longaj restadoj li konatiĝis kun Albert Schweitzer en Lambaréné en Gabono studante paralele la vivkondiĉojn primitivajn kaj naivajn de tieaj popoloj.
Graveco
En multnombraj vandpentraĵoj Kaufmann kreas bildlibrosimilan kaj klaran rakontadostilon. Famis liaj multaj portretoj estantaj ofte dike ŝmiritaj olee. Centra temo ofte estis la reagordo ekvilibra inter homaro kaj naturo. Ankaŭ pliaĝa li laboris senĉese en sia ateliero ĉe Salcburga artistdomo (Salzburger Künstlerhaus) kaj neniam laciĝis en la konfrontiĝo kun sociaj aktualaj temoj. Politike li ege klopodis konservi verdajn zonojn kiel plejeble multajn en la grandurbo Salcburgo. Eklezia verko ekzemple estis la vandpentro de krucvojo en Preĝejo Sankta Triunuo (Hinterthal).
Honoroj
Honore de la kunfondinto la Salcburga evoluighelpa organizaĵo (Salzburger Entwicklungshilfe-Organisation), en la kadro de urba ĝemeliĝo Salzburg-Singida kreis por Kaufmann nomitan premion Wilhelm-Kaufmann-Preis für Entwicklungszusammenarbeit.
En septembro 2011 ponteto trans Salzach-rivero nomitis por li, kiu ligas la urbokvartalojn salcburgajn Aigen kaj Josefiau.[1]
Literaturo
- Adolf Haslinger kaj Peter Mittermayr: Salzburger Kulturlexikon. Salzburg, 2001 ISBN 3-7017-1129-1
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wilhelm Kaufmann (Maler, 1901) en la germana Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Wilhelm Kaufmann en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Prie sur la retpaĝoj de la elementarlernejo Sankt Koloman
- Pri libro pri Kaufmann ĉe Pustet-eldonejo
Notoj
- ↑ DrehPunktKultur: Wilhelm-Kaufmann-Steg, inaŭgurfesto, 16.9.2011