Abu Jahja ibn al-Batrik: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
e Alifono movis paĝon Jahja ibn al-Batriq al Abu Jahja Ibn Al-Batrik: pli bone plena nomo kun Abu
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:20, 15 sep. 2020

Abu Jahja ibn al-Batrik
Persona informo
Naskiĝo 730
Morto 815
Lingvoj araba vd
Loĝloko Bagdado vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Profesio
Okupo astronomo • astrologo • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abu Jahja ibn al-Batriq (arabe: يحيى بن البطريق - Ibn Al-Batrik; naskiĝis en 730, mortis en 815 K.E) estis asiria sciencisto kiu iniciatis la tradukon de antikvaj grekaj tekstoj en la araban. Li estis frua gravulo en la transdono de la grekaj klasikaj verkoj fine de la Malfrua Antikveco. Li tradukis por Al-Mansur la gravajn medicinajn verkojn de Galen kaj Hipokrato, kaj ankaŭ tradukis Tetrabiblos de Ptolemeo[1][2].

Tradukado ne estis plene evoluigita fako tiutempe: Abu Jahja ibn al-Batriq laboris laŭ kombinaĵo de rekta, vorta traduko kaj transliterumo de antikvaj grekaj vortoj en la araban kie ne eblis trovi ekvivalenton[3].

Li kompilis la enciklopediecan Kitab sirr al-asrar aŭ la 'Libron de la scienco de registaro: pri la bona ordigo de politika gvidado', kiu fariĝis konata ĉe la latina-parolanta mezepoka mondo kiel Secretum Secretorum (latina por 'La Libro de] la Sekreto de Sekretoj') en traduko el la mezo de 12-a jarcento. Ĝi traktis vastan gamon de temoj, inkluzive de (araba) politika gvidado, etiko, psikologio, astrologio, alkemio, magio kaj medicino en la mezepoka islama mondo. La origino de la traktatoj estas necerta, ĉar neniu greka originalo ekzistas, kvankam Abu Jahja ibn al-Batriq asertis en la araba traktato ke ĝi estis tradukita de la greka en la sirian kaj de la siria lingvo en la araban.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Hamid Naseem Rafiabad, ed. World Religions and Islam: A Critical Study, Part 1 :149.
  2. De Lacy O'Leary, How Greek Science Passed to the Arabs 1949, Ch. XII.
  3. I.M.N. Al-Jubour, History Of Islamic Philosophy: With View Of Greek Philosophy,,, 2004:193: al-Jubour singles out al-Batriq among "several translators... particularly capable in their fields."