Fermiono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
de principo de ekskludo
Linio 20: Linio 20:


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Principo de ekskludo]]

* [[Superkonduktiveco]]
* [[Superkonduktiveco]]



Kiel registrite je 15:54, 15 sep. 2020

Fermiono (laŭ nomo de Enrico Fermi) estas fizika partiklokvazaŭpartiklo kun valoro de spino egala al entjero plus duono. Al fermionoj aplikiĝas Statistiko de Fermi-Dirac kaj principo de Pauli: en unu kvantuma stato ne povas esti pli ol unu partiklo. Onda funkcio por sistemo de samaj fermionoj estas kontraŭsimetria al permutaĵo de iuj du fermionoj. Iu sistemo de nepara nombro de fermionoj mem estas fermiono (ekzemple, atomkerno kun nepara masnumero, atomojono kun nepara sumo de masnumero plus nombro de elektronoj ktp.)

Ekzemploj de fermionoj inkluzivas kvarkojn (kaj kompositaj far ili protonojn kaj neŭtronojn) leptonojn (elektronojn, muonojn, neutrinojn ktp), truojn en duonkonduktiloj ktp. Pro principo de Pauli sistemoj de fermionoj estas stabilaj kaj pro tio povas ekzisti atomoj kaj kemiaĵoj.

La norma modelo konsideras entute 12 tipojn de fermionoj, kiuj laŭ ĝi nomiĝas aromoj. Tiuj tipoj dividiĝas en 3 grupoj (generacioj) po 4 partikloj. 6 de tiuj fermionoj estas leptonoj, aliaj 6 - kvarkoj. El la leptonoj tri estas neŭtrinoj kaj aliaj tri havas unuopan negativan ŝargon - la elektrono, la muono kaj la taŭono.

Generacioj de partikloj
Unua generacio Dua generacio Tria generacio
Elektrono: e Muono: μ Taŭono: τ
Elektrona neŭtrino: νe Muona neŭtrino: νμ Taŭona neŭtrino: ντ
u-kvarko («supra»): u c-kvarko («ĉarma»): c t-kvarko («vera»): t
d-kvarko («soba»): d s-kvarko («stranĝa»): s b-kvarko («bela»): b

Vidu ankaŭ