Mimi Khalvati: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 47: Linio 47:
Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo [[:en:Mimi_Khalvati|Mimi Khalvati]] en la angla vikipedio, [https://en.wikipedia.org/w/index.php?title=Mimi_Khalvati&action=history listo de aŭtoroj].{{Referencoj}}<br />
Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo [[:en:Mimi_Khalvati|Mimi Khalvati]] en la angla vikipedio, [https://en.wikipedia.org/w/index.php?title=Mimi_Khalvati&action=history listo de aŭtoroj].{{Referencoj}}<br />


[[Kategorio:Tehrananoj]]
[[Kategorio:Teherananoj]]
[[Kategorio:Vivantaj homoj]]
[[Kategorio:Vivantaj homoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1944]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1944]]

Kiel registrite je 17:38, 16 sep. 2020

Mimi Khalvati
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (80-jaraĝa)
en Teherano
Alma mater Internacia Verkada ProgramoUniversitato de Neŭŝatelo
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr

Mimi KHALVATI (naskiĝis la 28-an de aprilo 1944) estas irandevena brita poetino. Ŝi estis aktiva en Irano kiel aktorino kaj teatra reĝisoro dum kelka tempo. Ŝi revenis al Britio kaj fariĝis kunordiganto de Poezia Lernejo. Nun ŝi estas invitita prelegantino en Goldsmiths 'College en Londono, kie ŝi ankaŭ estras poeziajn atelierojn. Ŝi estas poetino kaj verkistino de infanlibroj.

Vivkuro kaj kariero

Ŝi naskiĝis en Teherano, Irano, la 28-an de aprilo 1944[1], kaj kreskis sur la Insulo Wight. Ŝi estis edukita en Svislando ĉe la Universitato de Neŭŝatelo kaj en Londono ĉe la Drama Centro kaj la Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj.

Poste ŝi laboris kiel teatra reĝisoro en Teherano, tradukante de la angla al la persa kaj elpensante novajn teatraĵojn, samkiel kun-fondante la grupon Teatro en Ekzilo.

Ŝi nun vivas en Londona Komunumo Hackney kaj estas Vizitanta Lekciisto ĉe Goldsmiths Altlernejo kaj direktoro de la Londona Poezia Lernejo.

Khalvati estis 47-jaraĝa kiam ŝia unua libro aperis en 1991[2]. Ĝia titolo, In White Ink (En blanka inko), bazigas sur la verkaro de Hélène Cixous kiu asertis ke virinoj en la pasinteco skribis "en blanka inko". Michael Schmidt rimarkigas ke Khalvati estas "formale plej eltrovema poeto".[3]

Khalvati estas la fondinto de The Poetry School (La Poezia Lernejo), organizanto de poeziometiejoj kaj kursoj en Londono kaj estas kun-redaktoro de du antologioj: nome Tying the Song kaj Entering The Tapestry.

Ŝi estas ankaŭ guvernisto ĉe la Fondumo Arvon kaj instruis kreivan verkadon ĉe universitatoj kaj altlernejoj en Usono kaj Britio.

Verkaro

  • The White Ink (Carcanet Press, 1991)
  • Child: new and selected poems 1991-2011
  • Mirrorwork (Carcanet Press, 1995)
  • Entries on Light (Carcanet Press; 1997),
  • Selected Poems (Carcanet Press, 2000),
  • Tying the Song: A First Anthology from the Poetry School 1997-2000 (2000),
  • The Chine (Carcanet Press, 2002),
  • Entering the Tapestry: a Second Anthology from the Poetry School (2003),
  • The Meanest Flower (Carcanet Press, 2007),
  • Earthshine (2013)
  • The Weather Wheel (Carcanet Press, 2014).

Premio

  • Premio Arts Council Writers pro sia poezia kolekto Mirrorwork en 1995.

Teksta arto

La irlanda tekstarta artistino Orla Berry uzis poemon de Mimi Khalvati en arta instalaĵo en Bruselo, Belgio.

Eksteraj ligiloj

Noto kaj referencoj

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo Mimi Khalvati en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (en) "British Council Writers Directory".
  2. Schmidt, Michael: Lives of the Poets, p. 858. Weidenfeld & Nicolson, 2007.
  3. Schmidt, Michael: Lives of the Poets, p. 859.