Batalo ĉe Slavkov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 47: Linio 47:
[[Kategorio:Bataloj de Rusio]]
[[Kategorio:Bataloj de Rusio]]
[[Kategorio:2-a de decembro]]
[[Kategorio:2-a de decembro]]
[[Kategorio:Historio de Sudmoravia regiono]]
[[Kategorio:Slavkov u Brna]]
[[Kategorio:Podolí (distrikto Brno-provinco)]]
[[Kategorio:Tvarožná]]
[[Kategorio:Historio de Šlapanice]]
[[Kategorio:Jiříkovice]]
[[Kategorio:Blažovice]]
[[Kategorio:Ponětovice]]
[[Kategorio:Kobylnice (distrikto Brno-provinco)]]
[[Kategorio:Prace]]
[[Kategorio:Sokolnice]]
[[Kategorio:Telnice (distrikto Brno-provinco)]]
[[Kategorio:Újezd u Brna]]
[[Kategorio:Žatčany]]

Kiel registrite je 16:14, 5 okt. 2020

La batalo ĉe Slavkov (internacie konata kiel batalo de Austerlitz), estis decida batalo de tri imperiestroj en la milito de Napoléon Bonaparte kontraŭ ŝtatoj de la tria koalicio, okazinta la 2-an de decembro 1805 apud la urbo Slavkov u Brna (germane Austerlitz) en la hodiaŭa Ĉeĥio (tiam en Aŭstrio).

Fono kaj la batalo

Komence la atako de Napoleono Bonaparte estis celita kontraŭ Anglio. Post malvenko de franca ŝiparo kaj post eniro de Rusio kaj Aŭstrio en la militon li ŝanĝis siajn intencojn kaj li entreprenis grandan ofensivon kontraŭ Aŭstrio. Ĝi estis tre sukcesa. Ĝi komenciĝis per ĉirkaŭigo kaj per kapitulaco de tridekmila armeo de generalo Karl Mack en sudgermana Ulmo en oktobro de 1805. Tiu ĉi venko ankoraŭ ne kaŭzis malvenkon de Aŭstrio, sed ĝi malebligis komunikon de rusaj helptaĉmentoj kun ĉefaj aŭstriaj fortoj. Retiriĝante antaŭ Napoleono devis esti donita ankaŭ Vieno kaj aliancanoj haltis nur en Moravio.

La lokon por la batalo ĉe Slavkov elektis Napoleono. Kontraŭ liaj 75 000 viroj la aliancanoj povis starigi 91 000 virojn kaj ili havis superforton ankaŭ en kanonoj. Sed ĉe la prusia-aŭstria armeo ĉeestis ankaŭ caro Aleksandro la 1-a (Rusio) kaj imperiestro Francisko la 1-a, do Miĥail Illarionoviĉ Kutuzov estis ĉefkomandanto nur iluzie. La aliancanoj lasis sin trompi de ŝajnigata malforteco de la armeo de Napoleono plenuminte lian taktikan planon. Ili elĉerpiĝis pro la batalo en sia maldekstra alo ebligante al fortoj de la malamiko fari pereigan sturmon al la mezo de la formacio ĉirkaŭ monteto de Pratecký.

La venko de Napoleono el la 2-a de decembro 1805 estis sigelita per paco de Bratislavo.


Rezultoj

La dua post Batalo de Cannae taktika ĉefverko en historio de la militoj, kiu kontribuis al posta disfalo de Sankta Romia Imperio. Balatkampe krom Napoleono estis Aleksandro la 1-a (Rusio).

Vidu ankaŭ


Bibliografio

  • Robert Bielecki, Austerlitz 1805. (Historyczne bitwy) (Austerlitz 1805. Historiaj bataloj). Bellona, Varsovio 1993, ISBN 83-11-08230-8.
  • Robert Bielecki, Wielka armia Napoleona (Granda Armeo de Napoleono), Bellona, Varsovio 2004, ISBN 83-11-09889-1.
  • David G. Chandler, The Campaigns of Napoleon, Scribner, Nov-Jorko 1995, ISBN 0-02-523660-1.
  • Trevor Nevitt Dupuy, Ernest R. Dupuy, The Harper encyclopedia of military history: from 3500 BC to the present, HarperCollins, Nov-Jorko 1993, ISBN 0-06-270056-1.

Eksteraj ligiloj