Eŭrovido-Kantokonkurso 2015: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9: Linio 9:
La [[23an de majo]] Måns Zelmerlöw, reprezentinta [[Svedio]]n per la kanto "Heroes", venkis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015 okazinta en [[Vieno]], [[Aŭstrio]].
La [[23an de majo]] Måns Zelmerlöw, reprezentinta [[Svedio]]n per la kanto "Heroes", venkis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015 okazinta en [[Vieno]], [[Aŭstrio]].


[[Kategorio:Eŭrovido-Kantokonkurso|2015]]
[[Kategorio:Eŭrovido-Kantokonkurso 2015| ]]
[[Kategorio:Eŭrovido-Kantokonkurso laŭ jaroj|2015]]
[[Kategorio:Kulturo en Vieno]]
[[Kategorio:2015 en muziko]]
[[Kategorio:2015 en muziko]]
[[Kategorio:Eŭrovido-Kantokonkurso 2015]]

Kiel registrite je 15:13, 19 okt. 2020

Wiener Stadthalle, sidejo de la eldono en 2015.
Måns Zelmerlöw venkis la konkurson per la kanto Herooj

La 60-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en la aŭstria urbo Vieno dum la 19-a,, 21-a kaj 23-a de majo 2015, post la venko de ties reprezentanto Conchita Wurst kiu atingis la unuan lokon en la konkurso pere de la kanto «Rise Like a Phoenix» en la eldono de 2014. Tiu ĉi estis la dua fojo kiam Aŭstrio organizis la festivalon, estante la lasta fojo en la jaro 1967. La aranĝo estis gvidata nur de virinoj: Mirjam Weichselbraun, Alice Tumler kaj Arabella Kiesbauer. La venkinto de la antaŭa eldono, Conchita Wurst, estis la gvidanto de la konektoj kun la tiel nomata «Green room»

En tiu ĉi eldono partoprenis 40 landoj. El tiuj ĉi landoj, 39 partoprenis kiel aktivaj membroj de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido. Kipro kaj Serbio revenis al la konkurso post unujara malĉeesto, samkiel Ĉeĥio post kvinjara foriro. Aliflanke, Ukrainio anoncis sian foriron el tiu ĉi eldono pro la ekonomiaj kaj politikaj problemoj de la lando. Kaj, pro la 60jariĝo de la muzikfestivalo, Aŭstralio estis ankaŭ invitita partopreni, unikaĵo en la historio de ĉi konkurso.

La moto de tiu ĉi eldono estas Building Bridges (‘Konstruante pontojn'). Laŭ la organizantoj tiu ĉi eldono, la moto volas reliefigi la unuecigan karakteron de la muziko, trans la landlimoj, kulturoj kaj lingvoj, kaj ankaŭ aludas al la praa celo de la konkurso, kio estis unuigi la landojn post la Dua mondmilito.

La 23an de majo Måns Zelmerlöw, reprezentinta Svedion per la kanto "Heroes", venkis en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015 okazinta en Vieno, Aŭstrio.