Kultura Centro Esperantista: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 20: Linio 20:
[[Kategorio:Esperanto-movado en Svislando]]
[[Kategorio:Esperanto-movado en Svislando]]
[[Kategorio:Organizaĵoj fonditaj en 1968]]
[[Kategorio:Organizaĵoj fonditaj en 1968]]
[[Kategorio:Esperanto en 1968]]

Kiel registrite je 16:31, 21 okt. 2020

La Chaux-de-Fonds (Svislando)
La Chaux-de-Fonds (Svislando)
DEC
La Chaux-de-Fonds
La Chaux-de-Fonds
La Chaux-de-Fonds

Kultura Centro Esperantista (KCE) estas lerna, trejna, ekzamena, konferenca kaj gastiga centro. Fondita de svisaj esperantistoj en Biel/Bienne Zamenhof-Tage 1968 (plu vivas tri el ili: Claude Gacond, Martin Meyer kaj Olivier Tzaut). Ekde 1974 ĝi situas en La Chaux-de-Fonds, unu el la plej altaj urboj en Eŭropo (1100 m). Funkcianta dum la tuta jaro, ekde 1999 ĝi proprietas kvaretaĝan domon kun teraso kaj ĝardeno, en urbo kun ĉiuj modernaj servoj sed apud trankvilaj paŝtejoj. Disponeblas libroservo, biblioteko, kantino, gastejo, kursoj, seminarioj, kongresoj plurnivele, kaj Esperantologia fakultato. Jure ĝi estas asocio kun Komitato kaj Ĝenerala Asembleo. Institucia membro de la Asocio de Lingvaj Testistoj en Eŭropo (ALTE). Aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

Ne parto de KCE (ĉar interlingve neŭtrala instanco), tamen grava por staĝanoj de KCE kaj esploristoj kun interlingvistika intereso estas la Centro de dokumentado kaj esploro pri la Lingvo Internacia (Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale, CDELI).

Ekde 2019 KCE eniris loĝigan mendoreton internacie aktivan[1].

Adreso

KCE, strato Postiers 27, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando
tel/fakso (41)32 9267407, <kce@esperantio.net>, www.esperantio.net

Eksteraj ligiloj

Retejo de la Esperanta Civito

Referencoj

  1. KCE trovas trezoreton kaj hotelan vervon, Heroldo de Esperanto, paĝo 1, aŭgusto 2019.